Выбрать главу

Alveninte sur tiun punkton de sia rakonto, la maljunulo ne povis daŭrigi.

Ĝis nun li parolis senpaŭze, ne reprenante sian spiron, kiel homo, kiu rapidas por fini pli frue. Sed memorante tiujn du estaĵojn, kiujn li tiel profunde amis, kaj kiujn li mortigis, pensante al tiu neinterrompita sinsekvo de malfeliĉoj, kies unua kaŭzo estis lia malnoblega ago, li sentis, ke larmoj supreniras al lia gorĝo kaj lin devigas halti. Kaŝante en siajn manojn sian belan blankhararan kapon, Maziero sterniĝis en apogseĝo, kun korpo duonklinita antaŭen, skuita de konvulsiaj ploregoj.

Antaŭ tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe ilia bonfaranto, kaj kiun ili kutimis respektegi, la ĉeestantoj restis konfuzataj, balanciĝante el unu ekstremo al la alia, ne sciante, ĉu ili devas malbeni aŭ konsoli, komprenante la senutilecon de vulgaraj frazoj kontraŭ tiu juneca krimo, kiun tuta vivado de elpagoj kaj de sindonoj ne povis purigi.

Sola Fradeko, kiu ne havis la samajn motivojn por sin montri danka, pafis al la maljunulo kolerajn rigardojn. Tamen animo, provizita je tiel nevenkebla energio, kiel tiu de Maziero, ne povis sin lasi pli longatempe renversi, ne peninte sin relevi. La bankiero sin rektigis; kaj viŝinte siajn okulojn, li daŭrigis:

– Ĝis tiu vespero mi estis konvinkita, ke tiu infano mortis dudek-kvar horojn post sia naskiĝo. Mia amiko Variaso tion absolute certigis. Sed ĉiuj kuniĝantaj fariĝoj montras nun, ke eraro estis certe farita.

Laŭ mia opinio, diris la maljunulo, sin turnante pli speciale al Fradeko kaj al Herbeno, la plej evidenta signo, ke vi estas fratoj, kuŝas malpli en Via reciproka simileco, kiu povus eble esti nur ludo de l’ naturo, ol en la simileco, kiu ekzistas inter Maŭrico kaj Leopoldo. Via filo, Petro, estas certe la nepo de mia iama amiko. Dubo pri tio ne povas esti eĉ prezentita. Se mi ne havas socian pruvon pri tio, kion mi certigas, mi havas fiziologian. Tio estas, tial ke tio ne povas ne esti.

– Cetere morgaŭ mi veturos al Dinan . Mi volas esti plene sciigita pri tiu mistero. Mi vizitos la patron Fradeko, kaj mi lin devigos paroli. Min ĉiam mirigis kiom malmulte ĉu fizike ĉu morale vi al li similas. Lia malnobla sintenado pri vi, la strangaj respondoj, kiujn li faris al miaj demandoj, la plena manko de amemo, kiun li ĉiam montris al vi, estas aro da pruvoj, kiuj plifortigas miajn antaŭajn certigojn. Tiu viro ne estas via patro. Vi estas la filo de Klotildo kaj la frato de Fernando.

– Tio devas esti efektive, respondis samtempe Herbeno kaj Fradeko, kiuj sin ĵetis propramove en la brakojn unu de alia.

Sed en tiu momento iliaj rigardoj falis sur Beatricon. Venkita de la emocio, kiun tiu neatendita malkovro produktis en ŝi, la malfeliĉa virino denove svenis sur la kusenoj de l’ apogseĝo.

– Mia frato, diris Fradeko al Herbeno, ambaŭ ni ŝin amegas, kaj ambaŭ ni ŝin mortigas. Mi kredas, ke estus preferinde eliri.

Ne atendinte respondon, Petro lasis la salonon: Fernando lin sekvis.

– Ha! ekkriis Herbeno, kial mi ne mortis meze de Oceano?

– Kaj mi en la profundaĵoj de l’ glaciejo? respondis Fradeko.

Sur la trotuaro la du konkurantaj fratoj disiĝis.

ĈAPITRO DEKTRIA

Dum la du edzoj de Beatrico malsupreniris la ŝtuparon, sinjorino Klozelo diris al sia edzo:

– Revenu sola al la hejmo: mi restas ĉi tie.

– Ne, mia kara Juliino, mi ne volas, respondis sinjorino Herbeno. Nun mi sentas min forta kaj tute resanigita. Akcepti vian komplezon estus ĝin trouzi.

– Post tia sceno, vi ne povas resti sola. Mi faros al vi societon: kredeble ni ne multe dormos. Ni babilados, kaj mi vin konsolos.

Kaj tial ke Beatrico ekfaris geston por protesti:

– Mia edzino estas prava, diris Klozelo: mi ŝin plene aprobas. Estas neutile penadi por ŝin konvinki, mia kompatinda amikino: ŝi ne vin obeos.

Tiam, salutinte, Eduardo kaj Maziero siavice eliris.

– Se tio ne vin tro tedas, diris la maljunulo, ni revenos piede. Mi sentas min tiel emociegita, ke mi bezonas aeron kaj movadon.

– Mi estis propononta al vi la samon, respondis la advokato.

Dum kelka tempo la du homoj marŝis silente unu apud alia. La pensoj, kiuj ilin okupis, estis tiel konfuzaj kaj malprecizaj, ke el tiu ĥaoso povis eliri neniu klara ideo esprimebla de parolo.

Fine Eduardo diris:

– Du infanoj similiĝu, tiun aferon oni povas akcepti. La trajtoj de l’ vizaĝo ne estas ankoraŭ formitaj; la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon: plie, se oni pripensas, ke infano havas limigitajn bezonojn, ke lin indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo, oni povas diri, ke por ĉiuj etuloj, kiuj ĝuas bonan farton, la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj. Sed ekzistu inter du plenkreskuloj, inter du tridekdujaraj viroj, kiuj vivis kaj kiuj suferis, la sama simileco kiel inter du ekzempleroj de sama gravuraĵo, jen estas afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj.

A priori  vi estas prava. Tamen en la speciala kazo, pri kiu ni parolas, mi ne partoprenas vian miron; ĉar tiu fenomeno, kvankam ĝi ŝajnas eksterordinara, tamen klariĝas science. Ĝenerale en la laboro de l’ embriiĝo aperas sur la supraĵo de l’ oveto unika ĝerma centro: kaj tiu unika ĝermaĵo aliformiĝas en unikan embrion, kiu estas farita laŭ unika modelo. Sed kelkafoje aperas duobla ĝerma centro. Kiam tio okazas, la sama oveto produktas duoblan embrion. Sed tiuj du embrioj ne povas prezenti du malsamajn tipojn; ĉar, estante nur duobla ekzemplero de la sama embriiĝo, ili kompreneble estas faritaj laŭ la sama modelo. Do tiu simileco estas multe pli profunda ol vi ĝin supozas: ĝi ekzistas ne nur pro la formo de l’ korpo kaj la trajtoj de l’ vizaĝo, sed plie ĝi sin daŭrigas ĝis en la intimeco mem de centraj organoj. Unuvorte ne nur Petro kaj Fernando havas saman nazon kaj saman orelon, t. e. detalon, kiun ni povas kontroli, sed ili havas samtempe saman cerbon. Se tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado, tamen ni povas certigi ĝian ekziston, dank’ al la rezultatoj de ĝi produktitaj. Ne nur Herbeno kaj Fradeko havas samajn emojn, samajn inklinojn, samajn gustojn, saman karakteron, sed plie ili havas saman temperamenton kaj saman farton: la tikon de Leopoldo, kiun heredis Fernando, same heredis lia frato. Estas ĝuste tiu detalo, tio, kio tiel longatempe nin erarigis. Kvankam tiuj du junuloj faras ŝajne du apartajn personojn, tamen reale ili estas unu sola duobligita personeco. La senteco de tiuj du viroj, ilia inteligenteco, ilia voleco havas saman naturon: kaj se ili troviĝas en medioj se ne identaj almenaŭ kompareblaj, ili reagos ambaŭ laŭ sama maniero. Tiam, kiel vi diris antaŭ momento, vane la vivo markos sur ili sian stampon, vane la plimaljuniĝo ilin aliformigos, tial ke similaj efikoj postiros. Post similaj kaŭzoj, dank’ al daŭra paralelismo la stampo estos identa kaj la simileco konservita.

– Teorie via rezono estas nerefutebla; sed en praktikado ...

– En praktikado? Ni ekzamenu la fariĝojn. La obstinemo kaj la spiritĉeesto, kiujn montris Herbeno dum sia forkuro, estas kompareblaj nur kun tiuj, kiujn montris Fradeko, kiam li estis entombigita en la glaciejo, kaj penadis por forkuri. Ambaŭ volis sammaniere; nek unu nek alia malesperis; ambaŭ estis savitaj. Jen por la voleco.

Antaŭ momento ili havis longan interparoladon. La situacio ŝajnas nesolvebla; kaj kontraŭaj estas iliaj profitoj. Tamen ili sendiskute venas al sama konsento. Kial? Tial ke ili sentas, ili amas sammaniere. La sento esprimita de unu tuj vekas la saman senton en la koro de la alia. Jen por la senteco.

Estas same por inteligenteco. Ambaŭ avidaj al la ne konataĵoj vivas tamen hejman ekzistadon, ĉiam sin klinante super ciferoj. Eble vi diros, ke la hazardo donis al ili saman profesion. Ĉu ĝi estas vere hazardo? Kaj en tiu fakto, kiu ŝajnas al ni simpla koincido, ĉu kontraŭe ni ne devas vidi kaŭzon komunan al ambaŭ, misteran kaj nesondeblan kaŭzon, kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon, kaj kiu ĝin pliplenigas?