– Pardonu, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo, plektante la manojn.
– Mi konsentas silentadi; sed mi metas kondiĉon.
– Mi akceptas ĉiujn viajn postulojn; sed ne liveru min.
– Ĉu vi respondos senartifike al ĉiuj miaj demandoj?
– Jes.
– Se vi mensogos, mi tion tre facile rimarkos: kaj vi putriĝos en malliberejo ĝis la fino de via vivo.
La kelkaj dentoj, kiuj restis ankoraŭ en la buŝo de l’ maljuna kamparano brue krakadis.
– Mi ne mensogos, li balbutis; tion mi certigas.
– Ĉu la rakonto, kiun mi faris, estas akurata?
– Tiel akurata, ke mi demandas min, kiu povis liveri al vi tiajn sciigojn, tial ke, krom mia edzino, kiu estas malviva, kaj mi, neniu konis la veron pri tiu afero.
– Tiam Petro estas vere la infano, kiun mi metis en viajn brakojn?
– Li estas tiu infano.
– Ĉu ekzistas alia fariĝo, kiun mi forgesis?
– Neniu. Se mi devus rakonti mem la okazintaĵon, mi ne povus diri plion. Mi preskaŭ kredas, ke vi estas la diablo, kaj ke vi troviĝis ne nur apud mi, sed plie en mia penso.
– Nur tion mi deziris koni. Adiaŭ, sinjoro Fradeko. Sed la maljunulo estis tiel inerciigita, ke li ne ŝajnis rimarki la eliron de Maziero.
Dum la nokto la bankiero revenis Parizon.
La morgaŭon, li konigis al Klozelo la rezultaton de sia vojaĝo al Dinan .
– Sed tiam, rimarkigis la advokato, kial via amiko al vi certigis, ke tiu infano mortis?
– Variaso ne povis paroli pri Petro, tial ke en la oficejoj de la Publika Helpantaro neniu vidis la fraton de Fernando. Mia amiko aludis ian alian novnaskiton alportitan proksimume je la sama horo. Mi scias, ke la patro Fradeko havis bluan kitelon, kaj ke la homo vidita de Variaso portis same similan veston. Sed en la momento, en kiu mi parolas, troviĝas en Francujo pluaj miloj da homoj kovritaj de sama vestaĵo. Tio estas tro malpreciza montro, por ke ĝi povu fariĝi neprotestebla fundamento de propra priskribo. Tial ke estis neeble, ke mi divenu tion, kio okazis, tiel longe kiam tiu pruvo ne estis kontraŭbatalita de iu alia pli forta, ĝi sufiĉis por min konvinki. Ĝi lasis min vivi en eraro, kiu daŭris tridek du jarojn, kaj kiu daŭrus ankoraŭ, se aliaj pli pruvigaj fariĝoj ne estus okazintaj. Kvankam la certigo de Variaso restas ĉiam vera, tamen ĝi perdis por ni ĉiun ajn valoron, kaj ne povas plu havi ian gravecon.
Dume la juna advokato ne forgesis la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fariĝoj.
Se Fernando revenis Francujon, li tion faris nur por peti la revizion de sia proceso.
Nun ĝi aperis al Eduardo sub aspekto tute alia. Por li evidente la afero baldaŭ eniros en novan fazon, kaj fatale finiĝos per la senkulpigo de Herbeno. La dua juĝo devis esti simpla formulaĵo.
Sed se Fernando deziras konservi sian liberecon kaj eviti ĉian ajn arestitecon, estis necese, ke li sin liveru mem al la juĝistaro, kaj ne atendu la alvenon de ĝendarmoj komisiitaj por lin ekkapti. Lia ĉeesto en Parizo estis certe jam signalita. Oni ne devis perdi eĉ unu minuton.
Sekve dum la bankiero estis en Ninan , Eduardo iris al la Maziera hotelo.
En ĝi li trovis Fernandon, kiu, havante siajn okulojn ruĝaj, kaj siajn trajtojn lacigitaj de sendorma nokto, bedaŭris sian revenon el Hongkong , kaj malesperis pri la estonteco.
– Ha! amiko, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Klozelo: mi estus estinta pli prava, restante en Oriento.
– Ne; ĉar cian nomon malpurigis maljusta kondamno. Cia reveno ebligos, ke ci lavu tiun makulon.
– Tion mi tre forte esperas.
– Ĉu, krom la konfesoj de Reĝino, ci havas novajn sciigojn por konigi? Ĉu ci malkovros ian specialan detalon ĝis nun nekonitan?
– Ne. Nun, tial ke oni konas la motivon de mia vojaĝo al Sèvres , mi ne havas ion por aldoni al la demandaro, kiun al mi altrudis Taburio. Tamen mi havas en manoj prisupozon pri senkulpeco, kiu preskaŭ valoras certan pruvon.
– Kio ĝi estas?
– Ci devas kompreni, ke, se mi revenis, se mi konsentis lasi Hongkong ’on, en kiu sub la Fradeka nomo mi ĝuis absolutan sendanĝerecon, mi tion faris nur, tial ke mi malkovris rimedon, kiun mi kredas certa, por pruvi mian senkulpecon.
– Parolu; mi deziregas ĝin koni.
– Tiun rimedon mi ne divenis tuj. Min tiel konfuzis tiu absurda kulpigo, ke dum la tuta daŭrado de l’ proceso mi restis kvazaŭ bestigita. Mi kredis, ke mi vivas en inkubsonĝo, komprenante nenion en tio, kio okazis, ne havante la eblecon pripensi kaj sekve min defendi. Mi sciis trovi nur neadojn, kiujn neniu kredis: kaj mi aŭdis mian kondamnan sentencon, ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon. Nun, tial ke Reĝino faris malkovrojn, eble estas feliĉe por mia bonfamo de ĝentila kaj honora homo, ke la aferoj tiamaniere okazis: ĉar, tion mi konfesas, mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da kuraĝo por lasi konduki min al Noumea , ne protestante, sufiĉe da grandanimeco por ne perfidi niajn amkunvenojn, se tiu perfido estus povinta min savi. Sed mi estis konvinkita, ke konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon, kiun mi ĉiam amis, eĉ en momento mem en kiu mi amis ŝian kuzinon. Pro tio mi timis, ke Reĝino parolos; kaj kiam mi vidis, ke ŝi silentiĝas, mi profundkore ŝin dankis pro ŝia diskreteco. Jen estas, kial mi obstine persistis en mia mutiĝo. Ha! se mi estus sciinta!
– Tamen tiu konfeso neniel povis cin helpi, tial ke ĝi ne liveris alibi ’on.
– Ne senperan alibi ’on; ci estas prava. Sed se ci estus koninta la tutan veron, ci estis armita de argumento tia, ke, mi kredas, ĝi estus havinta la saman valoron ol pruvita alibi ’o.
– Klarigu cian penson.
– Aŭskultu min tre atente, kaj sekvu akurate mian rezonadon.
En Bellevue , la Kompanio ne liveras biletojn por la vagonaroj venantaj de Chartres kaj direktiĝantaj al Parizo. Do se en tiu stacidomo mi estus uzinta la vagonaron, en kiun eniris Sedilo, mi povis tion fari, nur uzante mian abonkarton.
– Tio estas vera.
– Sed la vojaĝanto, kiun oni konfuzis kun mi, prezentis bileton.
– Tiu punkto de l’ proceso estas pruvita.
– Do li venis de malproksima stacidomo.
– Tia estas la konsekvenco, kiun Taburio kaj mi konkludis.
– Sed tial ke je la kvina mi troviĝis ankoraŭ en Sèvres apud Reĝino, mi ne havis tempon sufiĉan por atingi, ĉu pli malproksime ol Versailles , ĉu per la pero de la grandzona fervojo, la Chartres ’an vagonaron, kiu haltas en Bellevue je la kvina kaj duono. Do ĉiuj homoj estis erarigitaj, kaj trompitaj de simileco. Do la mortiginto de Sedilo ne povas esti mi.
– Ci estis prava antaŭ momento: tiu pruvo ŝajnas nerefutebla.
– Kiam tiu ideo venis al mi, estis tro malfrue. Mi troviĝis kondamnita kaj ĉenrompinta. Perfidi Reĝinon havis por mi nenian utilon. Oni ne estus kredinta miajn certigojn, kaj mi estus eltirinta el tia malkuraĝaĵo nenian profiton. Aliparte la malnoblegeco de tia perfido, refalinte sur min, min estus premeginta de sia tuta maso. Por ke tia konfeso povu produkti sian plenan efikon, necesege estis, ke ĝi devenu de l’ interesitino mem, sed ne de mi. Mi tion komprenis, kaj daŭrigis ŝajnigi la malvivecon: kaj tion mi faris des pli facile, ke ju pli mi trovis rimedon por refari al mi materian ekzistadon tute trankvilan. Kompreneble mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba. Pro tio, ci komprenos mian ĝojon, kiam mi legis en la Revuo kaj en Lingvo Internacia la noton publikigitan de ci kaj de mia baptopatro. Tamen dum kvin monatoj mi ŝanceliĝis: ĉar se mi havas fortan espereblecon, reale la absoluta certeco mankas ankoraŭ. Se mi ne estus edzo, mi kredas, ke neniam mi estus reveninta Eŭropon. Ho ve! mi estus pli bone inspirita, ne revenante!