Выбрать главу

– Mi tuj subskribos sentencon por senkulpeco, diris sinjoro Taburio.

Kiam la respektinda magistrato estis fininta, li aldonis:

– Neniam, kiam en pasinta tempo mi liveris aliajn nekulpigajn konkludojn, mi sentis en mi tiom da kontento. Pri Herbeno, la procesformo ne estis tiel simpla. Tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni. Sed la aferoj troviĝis en stato tia, ke, kvankam tiu proceso estis neevitebla, ĝi tamen povis havi nur teorian gravecon. Efektive la Publika Kulpiganto prenis la lokon de la Defendanto, kaj konkludis al la malkondamno.

Fernando estis libera kaj rehonorita.

Kiam Herbeno eliris el tribunalo, lia unua ekmovo estis alkuri al Beatrico, por ke li estu la unua homo, kiu al ŝi anoncos la bonan novaĵon: sed li ĝustatempe memoris pri la ĵuro, kiu ligas lian volon. Li promesis al sia frato, prenante ateste sian honoron, ke li ne penados por revidi la junan virinon, tiel longe kiam ŝi ne estos koniginta sian decidon. Li devis atendi la respondon de sinjorino Herbeno.

Certe Fernando havis por si la rajton: li povis paroli mastre.

Se Beatrico estus kulpa, da solvoj prezentiĝus al li: aŭ altfrunte li reenirus en la edzan hejmon, forpelinte antaŭe la amanton kaj lian idon; aŭ li forlasus la malestimindan edzinon, sin disigus el ŝi per eksedziĝo, kaj rekomencus la vivon kun alia amo.

Sed Beatrico estis senkulpa. Kiam ŝi amis Petron, sian edzon ŝi daŭrigis ami en li; por la juna virino la patro de Maŭrico estis ŝia edzo.

– Ne, pensis Fernando, se mi agus kun tiom da bruteco, mia konduto estus vere abomena. Kiam eĉ la edzino kaj la amantino al mi pardonus, la patrino ne povus forgesi. Se ŝi min reprenas bonvole, se la memeroj por la pasinta tempo markis en ŝia koro impreson sufiĉe potencan, por ke ŝi min preferu al Petro, tion mi profitos. Tiam mi povos reveni al ŝi, ne timante ion, ĉar tiam ŝi havos nenion por min riproĉi. Beatrico sola povas decidi. Herbeno malsupreniris la ŝtuparon de la Juĝejo, priokupite pri tiuj pripensoj, kiam Fradeko stariĝis antaŭ li.

– Mi dankas vin, mia frato, diris Fernando; ĉar dank’ al via intermeto mi estis senkulpigita.

– Ho ve! respondis Petro, mi faris tre mallarĝe mian devon pri via rehonorigo; ĉar kaŭze de mi vi estis kondamnita. Estas mi prefere tiu, kiu devus peti pardonon pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn mi al vi suferigis nesciante.

– Mi ne povas igi vin responda pro tio, kion vi ne konis; dum mi ŝuldas dankon kontraŭe pro tio, kion vi vole plenumis.

– Ha! Fernando, ekkriis Fradeko entuziasme, vi estas bonkora kaj grandanima. Neniam vi scios, kiom mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas. Se ĝi ne ekzistus, min tre feliĉigus vin premi sur mia koro, por montri la fratan amemon, kiun mi sentas al vi.

– Al mi same, Petro, respondis Herbeno kortuŝita, al mi same estus dolĉe, vin retrovinte, vidi en vi nur mian fraton, kaj ne senti, ke alia penso venas veneni mian ĝojon. Ho ve! vi estas prava. Fataleco pezas sur ni.

– Mi ne volas vin deteni pli longatempe; ĉar kredeble vi deziregas iri al Beatrico, por al ŝi konigi la feliĉan novaĵon pri via liberigo.

– Vi tre scias, ke ni ambaŭ estas ligitaj de reciproka honora ĵuro. Eduardo rakontis al mi, kun kia skrupula delikateco vi respektis la vian. Kiam, por utili mian rehonorigon, vi estis devigita reveni al via iama hejmo, vi postulis, ke Klozelo vin akompanu. Kvankam unu sola pordo vin apartigis el via filo kaj el lia patrino, tiun pordon tamen vi ne malfermis. Ne timu, mia frato: same kvankam tia agmaniero min multe doloras, tamen mi scios vin imiti kaj min altigi ĝis tia alteco.

– Ĉu vi permesos, ke mi faru proponon?

– Mi vin aŭskultas.

– Iru viziti Beatricon, mia frato; mi tion permesas. Interŝanĝe mi petos de vi similan permeson: mi vin akompanos por kisi Maŭricon. Dank’ al tiu reciproka cedo, ni ŝuldos unu al la alia neniun dankon, kaj aliparte ni povos neniel nin reciproke riproĉi: tiamaniere la honoro estos savita.

Kia terura situacio! Tiuj du viroj amis, estimis unu la alian; kaj ili estis konkurantoj. Iliajn korojn agitis nur noblaj sentoj; kaj la amo, kiu ilin malkunigis, estis incesta amo. Volonte ĉiu el ili estus riskinta sian vivon por savi la vivon de sia frato, se ĝin danĝero minacus; kaj nur la morto de unu aŭ de alia povis alkonduki kontentigan solvon.

Ilin vidante, sinjorino Herbeno unue ekpuŝis ĝojan ekkrion; sed poste ŝi ektremetis. Kiam ŝi estis montrinta al Fernando la grandan feliĉon, kiun ŝi sentas, eksciante lian senkulpigon, ŝi diris al siaj du edzoj, kiuj por ŝi estis nur unu:

– Mi vin petegas, foriru ambaŭ; ĉar via duoblaĉeesto estas por mi netolerebla. Kiam mi troviĝas sola, mi povas pensi al la edzo, kiun mi amas. Kiam li nomiĝas Fernando, mi kontraŭeniras la fluon de mia vivado; mi revivas kun li memore la jarojn de mia infanaĝo kaj la unuajn monatojn de nia geedziĝo. Sed se Maŭrico venas per siaj infanaj kriadoj interrompi mian revon, tiam mia edzo nomiĝas Petro. Post terurega katastrofo mia vivo rekomencas kaj daŭras sen intermankoj, sen interrompoj, pasante per nesenteblaj transiroj el la ĝojoj de la juneco al la feliĉoj de la patrineco. Vi petis de mi, ke mi faru elekton, ke mi voĉdonu por unu el vi ambaŭ: tion ne esperu. Por tion efektivigi, mi devus tranĉi mian animon en du partoj: tian disŝiron mi ne povas fari. – Cetere, aldonis la malfeliĉulino kun malgajega rideto, havu iom da pacienco. Tian situacion ne povas longatempe toleri fortoj nur homaj. Mi ĉiutage konsumiĝas: kaj mi sentas, ke restas al mi por vivi tre malmulte da tagoj. Post kelkaj semajnoj eble mi ne estos plu barilo inter vi. Tiam ambaŭ povos peti de alia virino tiun feliĉecon, kiun estas al mi malpermesate doni, kaj kiun vi ambaŭ meritas.

Konstatinte la ŝanĝojn alvenintajn ĉe la virino, kiun ĉiu amegis per samforta sento, ambaŭ fratoj estis teruritaj. Depost la fatala vespero, en kiu ili sin trovis unu antaŭ la alia, ĝis la tago, en kiu Fernando aŭdis la sentencon, kiu lin malkondamnas, fluis apenaŭ tri monatoj. Sed tiuj tri monatoj sufiĉis, por ke Beatrico tiel juna, tiel freŝa, tiel adorinda, fariĝu vera flava, malgrasa, senforta skeleto, kiu ne delasis plu sian kanapon. Sinjorino Herbeno estis prava. La morto sin kaŝis en angulo de ŝia ĉambro, atendante pacience sian akiron: kaj ho ve! post kelkaj tagoj ĝi estos efektiviginta sian pereigan agon.

En la unuaj momentoj Beatrico volis kontraŭstari, pripensi pri sia nenormala situacio, kiu havis neniun alian kompareblan ekzemplon en la tuta historio de l’ homaro, kaj fine preni determinon.

– Elektu inter ni ambaŭ, diris unu el ili, ĉu Fernando, ĉu Petro, ŝi ne sciis kiu.

Unue tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla. Ŝi eĉ miris, ke tia demando estu proponita. Ĉu ŝi ne estas honesta virino? Ĉu ŝi ne devas reveni al la edzo, al kiu ŝi sin donis libere, al tiu, kiu havas sur ŝi legitimajn rajtojn, unuvorte al Fernando. Tiel longe kiam ekzistis konfuzo, la mondumo povis ŝin senkulpigi, ĉar ĝi estis konvinkita, ke, prenante Fradekon, ŝi reprenis nur sian edzon sin ŝirmantan sub alian nomon. Sed nun, tial ke Herbeno revenis, Petro povas esti por ŝi nur amanto; kaj la socio montriĝos des pli severa, ĝi des malpli al ŝi pardonos, ke ju pli ĝi estos trompita. Sed tiu vorto “amanto” laŭte elparolita naskis en Beatrico impreson de ĝeno; kaj ŝi miris, ke tia vorto troviĝas en ŝia buŝo. Efektive ĝi havis por la malfeliĉulino neniun precizan sencon. Neniam sinjorino Herbeno estis havinta amanton; kaj tiu vorto, kiu ŝin naŭzis, ne taŭgis por ŝi.

Sed se ŝi revenos al Fernando, kio fariĝos Maŭrico? Petro lin prenos kun si. Jam sufiĉas, ke la kompatinda edzo estos senigita je sia edzino; lin senigi je lia infano ŝi certe ne intencis, eĉ unu minuton. Sed tiam, se tio okazas, estos ŝi la oferitino, kiun por ĉiam oni malkunigos el ŝia filo. Kiam ŝi pripensis pri tio, ĉiuj ŝiaj patrinaj sentoj ribelis kaj plialtiĝis, superante de alte, de tre alte, la amon de l’ edzino, ĝin eligante, ĝin nuligante.