Nun tial ke la lumo estas farita, tial ke mi refariĝas la homo, kiu mi estas reale, mi havas nur unu aferon por fari; ĝi estas forlasi vivon, en kiu mia persono estas senvaloraĵo, en kiu mia individueco ne havas motivon por esti, en kiu mia loko ne ekzistas.
Per mia ĉeesto mi okazigas la malfeliĉon de ĉiuj, kiujn mi amas. La unuan fojon, en kiu mi renkontiĝas kun mia frato, mi sendas al punlaborejo lin kondamnitan pro krimo, kiu estas farita de neniu. Per mia edziĝo kun Reĝino mi flugpendigas super lia kapo suspekton pri bigamio. Lia edzino, lia ĉasta Beatrico, min devigas akcepti incestan amon: kaj kiam Fernando revenas post ses jaroj de ekzilo, li trovas rajtan adultulon lokitan en sia loko kaj tiel plene anstataŭintan la veran edzon, ke estas neeble al ĉi tiu lasta valorigi siajn neprotesteblajn rajtojn.
– Ĉiuj homoj kredis, ke mia frato estas supera viro, kiu trovis rimedon por sin enŝovi en la Fradekan personecon kaj sin restigi en ĝi; neniuj, kontraŭe komprenis, ke mi estas nur bona kaj lojala homo, kiu penis sin defendi kontraŭ la Herbena personeco, kaj kiu, spite siaj klopodoj, subfalis sufokite de ĝi. Tiu eraro, kontraŭ kiu mi ĉiam energie protestis, kaŭzis la malfeliĉon de Reĝino; tiu sama eraro nun mortigas Beatricon.
Jen estas via ago, sinjoro: ĉu vi opinias, ke ĝi estas sufiĉe plena? Nu, aŭskultu nun tion, kio restas ankoraŭ por esti dirita. Tial ke tiu malfeliĉa virino povas nek decidiĝi nek fari elekton, tiun elekton mi volas altrudi al si. Por tion plenumi, necese estas, ke mi malaperu; kaj mi jam faris la oferon de mia vivo. Mi ne havas la pretendon kredigi, ke mi estas pli altkora homo ol mi estas reale. Mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da grandanimeco por min mortigi, havante kiel unikan celon nur tiun deziron: lasi mian lokon al alia viro. Sed hodiaŭ mi komprenas la rolon, al kiu mi estas destinita. Antaŭ momento mi diris, ke mi ne havas motivon por esti: mi eraris. Se mi postvivis dank’ al mirakla hazardo, tio okazis, por ke ian tagon, en momento kiam vi ne pensus plu al tiuj pasintaj aferoj, mi stariĝu antaŭ vi kiel venĝisto, kiel justisto, kaj por ke, kriinte tre laŭte ĉiujn viajn malnoblegaĵojn, mi diru al vi: “Surgenue, krimulo, vi estas mortonta!” Kaj la malfeliĉulo, rapidante al Maziero, volis almeti sian manon al lia kolumo.
Sed la bankiero havis ankoraŭ junulan fortikecon. Sen kolero li haltigis la manon de Petro, dirante per tiu sama malĝoja voĉo, kiun li uzis depost la komenco de l’ interparolado:
– Haltu, infano mia. Ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero; ĉar se vi ĝin plenumus, vi poste pentus pri tio.
Vi vidas, ke mi lasis vin paroli, ne vin interrompante. Tamen ĉu vi povas diri ion, kion mi ne konas tiel plene kiel vi? Ĉu vi kredas, ke viaj riproĉoj egalos severece tiujn, kiujn mi faras al mi mem? Ĉu vi imagas, ke viaj insultegoj povas min turmentegi pli ol miaj konsciencriproĉoj? Ha! mia kara Petro, se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi, kiu estas juna kaj amema, la proceson de la pasio, pruvi, ke ĉiuj tiuj bedaŭrindaj konsekvencoj de malnova krimo ne povis esti antaŭviditaj, kaj fine montri, ke en tiu dramo, kiu komencis antaŭ pli ol tridek jaroj, la fatalo ludis gravegan rolon, en kiu la unua krimego estis nur okaziga kaŭzo. Mi estas certa, ke mi vin konvinkus sen malfacileco. Tamen mi ne penos tion fari, kaj mi nur diros: “Se vi estas soifanta al venĝo, estu feliĉa; mi vin kontentigos. Ĉar tio, kion mi baldaŭ rakontos, montros venĝon pli grandegan, pli teruran, ol ĉion, kion vi povus revi.”
Kiam via patro mortis, li suspektis, ke la brulado de la lulilo, en kiu mi vin prenis por vin anstataŭigi per malviva novnaskito, li do suspektis, ke tiu brulado estis farita de krima mano. Sed li ne povis diveni la precizan veron, kaj li forlasis la mondon, kredante, ke vi reale pereis. Li al mi komisiis la plenumadon de sia venĝo: kaj rekonante, dank’ al mia konfuzo, ke kredeble mi estis multe pli sciigita pri la kaŭzo de tiu katastrofo ol mi volis tion ŝajnigi, li divenis la veron, sed veron multe pli teruran ol ĝi estis reale; kaj li mortis min malbenante kaj fiksante al mi kulpigan rigardon, kiun la morto senmovigis en lia palpebro.
Depost tiu tempo tiu rigardo restis fiksata sur mi tage kaj nokte: neniam ĝi min lasas. En mia laborĉambro, en vojaĝo, ĉe manĝotablo, en teatro, en la paĝoj de la libro, kiun mi legas, mi estu sola, mi troviĝu en societo, mi ĉiam ĝin ekvidas senkompatan kaj fiksan, plantitan en mia memoro kiel najlo, kiun neniu tirilo povas eltiregi. Nu, en momento mem, en kiu mi parolas, ĝi estas antaŭ mi; mi ĝin vidas vivantan laŭ supernatura viveco funde de pupilo malviva. En tago, tiu turmento estas ankoraŭ tolerebla; sed, en nokto! Ha! nokte, ne nur la sola rigardo, sed la fantomo tuta de via patro min persekutas, min senripoze atakas, sin lokas apud mian liton, min kulpigas ne nur pro la krimo farita, sed plie pro tiu, pri kiu mi estas senkulpa. Vane mi min defendas, vane mi certigas, ke li eraras, mi ĉiam revidas tiun severegan kaj ironian okulon, kiu ŝajnas diri: “Mi ne cin kredas.” Kaj tio revenas ĉiunokte sen halto, sen ripozo, sen ĉeso depost tridekdu jaroj. Se vi volas koni la teruran sumon, prenu krajonon kaj kalkulu.
Fradeko aŭskultis. Nun lia venĝa projekto ŝajnis al li tiele malaltvalora, ke li ĝin tute malŝatis.
– Petro, rediris Maziero, respondu sincere: se vi estus en mia loko, kion vi farus? La junulo montris per fingro la revolveron, kiu kuŝis sur la tablo.
La maljunulo ridetis kaj daŭriĝis:
– Kiam via patro estis malsuprenirinta en tombon, restis al mi granda tasko por plenumi: anstataŭi apud Fernando la viron, kies morton mi nevole okaziĝis. Mi suferis kaj vivis.
Pli poste Herbeno edziĝis. Lia edzino malsaniĝis kaj bezonis miajn flegojn. Mi vivis por Beatrico.
Kiam via frato estis kulpigita kaj kondamnita, sinjorino Herbeno troviĝis sola; ĉar ŝia onklino ĉiam malsana ne povis esti fidinda protektantino; aliparte Reĝinon mi timis, prave vidante en ŝi malamikinon. Tial ke la malfeliĉa virino bezonis helpanton, mi vivis.
Mi ĉiam konservis esperon, ke tiu mistero iam klariĝos. Mi atendis kaj vivis.
Kaj ĝis hodiaŭ, tial ke mi estis utila, tial ke forlasi mian postenon estus malkuraĝaĵo, mi vivis.
Tamen mi ne kaŝos, ke ofte min tentis deziro; ĝi estis, fini tiun senĉesan turmentadon. Min okupis grandega laceco. Kiom da fojoj mi sopiris pri la fina kaj eterna ripozo.
La maljunulo sin levis, malfermis ŝrankon, el ĝi eltiris malgrandan boteleton duonplenan je kristala pulvoro.
– Vi vidas tiun alkaloidon, li diris: ĝi estas cinĥonamino, la plej agema veneno, kiun ĝis nun malkovris ĥemio, pli fulmofrapanta eĉ ol cianacido. Ofte kiam mi eliris el tiuj doloregaj inkubsonĝoj, kiuj min rompis, mi estis tentita preni maseton el tiu pulvoro kaj ĝin meti sur mian langon. Post tri sekundoj mi ne estus plu suferinta. La liberigo troviĝis en tiu boteleto; mi ĝin tenis en mia mano. Tamen mi ĉiam kontraŭstaris; kaj mi vivis.
Ĉar mi estis ligita de promeso. Mortante, via patro komisiis al mi la plenumon de sia venĝo. Mi ĵuris, ke li estos kontenta: kaj vi vidas, ke mi ne perfidis mian donitan parolon.
Ĉu vi komprenas nun, kial antaŭ momento mi ne repuŝis la revolveron, per kiu vi min minacis? Ha! junulo, vi prezentis al mi la morton kiel elpagon! Kiaj ajn estu viaj ĉagrenoj, opiniu vin feliĉa: tial ke vi ne konas la konsciencajn riproĉadojn, vi ne konas la veran suferon.
Tamen nun, tial ke Fernando estas reveninta kaj malkondamnita, eble mia ekzisto estas malpli necesega. Mi ne kuraĝas preni sur min la respondecon de ago, kiun mi konsideras kiel krimon. Sed se vi persistas ĉiam en via unua intenco, infano mia, kontentigu vian deziron. Antaŭ kiam mi elspiros mian lastan blovon, mi vin benos.