Выбрать главу

Mirigite de tiu malkaŝo, premegite de la grandeco de tiu puno, Fradeko silentis, sin sentante tute malgranda antaŭ tiu viro supera al la homeco, antaŭ tiu suferanto, kiu ne kredis al la posttomba vivado, kiu eĉ estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago.

Pro tio, sin levante per unu eksaltego, la junulo eliris rapide, lasante fali tiujn vortojn:

– Adiaŭ, sinjoro. Por lasi al vi konsciencriproĉojn, mi lasas vivadon: sed tiu vivo al mi apartenas. Mi malpermesos, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.

La bankiero restis en la sama loko, klinante sian kapon al sia brusto, pensante dolore al tiu sinsekvo de katastrofoj, kies responda kvankam nevola aŭtoro li estis, kiam bruo de malfermiĝanta pordo denove lin rektigis.

Fernando staris antaŭ li.

Maziero kredis, ke li estas Petro, kiu revenas.

– Kion vi deziras ankoraŭ, amiko mia? li demandis afable.

– Vi eraras, sinjoro, respondis la junulo. Mi estas Fernando.

Depost kiam Herbeno konis la veron, la kormovoj, kiujn li sentis al lia baptopatro, kompreneble aliformiĝis. Li ne povis plu havi por la bankiero la amemon kaj la respekton sentitajn en la pasinta tempo. Tamen estis neeble, ke li forgesu tiun amikemon, kiun lia adoptinta patro ĉiam montris, tiujn vartojn, per kiuj li vindis lian infanaĝon, tiun ĉiam maldormantan zorgemon, kiu neniam laciĝis eĉ unu minuton. La maljunulo estis samtempe lia bonfarinto kaj lia turmentinto, la sola kaŭzo de liaj pasintaj feliĉaĵoj, la sola ilo de lia nuna mizereco. Fradeko estu subite sentinta al Maziero neesprimeblan malamon kaj sovaĝan bezonon al venĝo, tia sento klariĝas mem. Certe depost la ses jaroj, kiujn Petro partoprenis la familion, la sintenado de la bankiero al li ĉiam estis ĝentila kaj simpatia. Sed tiu moneraro de komuna ĝentileco, kiu ĉiutage interŝanĝiĝas inter bone edukitaj homoj, ne povis kompensi en la animo de Fradeko la malpardonemon, kiun la malnova krimo devige en ĝin enmetis.

Ne estis same por Fernando. Herbeno ŝuldis al Maziero veran dankemon por servoj faritaj sen ia ŝanceligo dum dudekses jaroj. Al sia baptofilo la maljunulo dediĉis sian tutan vivadon: tiajn sindonojn oni ne povas forgesi. Tamen se la malfeliĉa junulo estis sendita al la punlaborejo, se, kiam li revenis, li trovis sian lokon okupita, kaj sian edzinon, senkulpan je nekonscia adulto, inter la brakoj de alia viro, kiun li ne povis malami, tial ke li estis lia frato, lian baptopatron Fernando devis igi responda pri tia malkompreniĝo, kiu rompis kvar ekzistadojn.

De tio devenis la malsimila sintenado de du junuloj. Fradeko malamoplena koleris kaj minacis.

Herbeno sendecida, balancita inter du kontraŭaj sentoj, neniel riproĉis la bankieron, sed sin enfermis en glacian silenton. Kvankam Fernando sin montris ĉiam ĝentila al la bankiero, tamen li nun agis kun li, kvazaŭ lia baptopatro estus nur fremdulo.

La malfeliĉa maljunulo, kiu toleris ne premegite la kruelajn insultegojn de Petro, kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo, kiun al li sendis Fernando, lia filo, la infano, kiun li edukis, la sola estaĵo, kiun li amas profunde.

– Li estas prava, li ĝemis; mi tion meritas. Ha! la elpago estas pli kruela kaj pli plena ankoraŭ, ol mi estus kuraĝinta ĝin konjekti.

Dume Herbeno korekta kaj malvarma ĉiam staris antaŭ li.

– Kio estas? mia kara infano, demandis Maziero.

– Por ke mi vin malhelpu en viaj okupadoj, estas necese, ke min instigu tute devigaj motivoj; tion vi devas kompreni. Mi lasis mian fraton antaŭ momento. Li ŝajnis esti en ekscitego tia, ke mi ne estas trankvila: mi timas, ke li faru ian malsaĝaĵon. Mi venas por peti de vi konsilon.

– Petro ĵus eliras el tiu ĉambro.

– Kion li venis fari en via hejmo?

– Min mortigi, por sin venĝi pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kies kaŭzo mi estas.

Tiu respondo estis elparolita per voĉo tiel dolĉa kaj samtempe tiel profunde malĝoja, ke la junulo tremetis. Li ekvidis en kian senfundan malesperon estis enabismiĝinta la animo de tiu malfeliĉulo, kiun li tiel plene respektegis en la pasinta tempo. Tial ke li estis bonkora, li dum unu minuto forgesis siajn proprajn ĉagrenojn, kaj lasis sian koron duonmalfermiĝi al la kompato.

– Kien Fradeko aliris, elirante el tiu loko? li demandis. Ĉu li koniĝis siajn intencojn?

– Ne.

Subite Maziero frapis sian frunton.

– Atendu, li diris. Min lasante, li ekkriis: “Mi lasas al vi la vivon; sed mi malpermesas, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.” Mi estis tiel premegita, ke mi ne komprenis tuj la sencon de tiu frazo. La malfeliĉa junulo malesperas kaj volas fini sian vivon.

– Ni kuru kaj lin savu, se ne estas tro malfrue! En tiu momento, la rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante Petro forgesis repreni.

– Mi ne kredas, li diris, ke Fradeko plenumos tuje sian pereigan projekton; sen tio li estus preninta tiun armilon. Li ne estas tre klera pri la uzado de venenoj. Aliparte ne estas ĉiam tre facile sin provizi je fulmosimila toksaĵo. La sola, kiun oni povas facile aĉeti estas arseniko; kaj la malsukcesinta memmortigo de Reĝino al li montris, kiajn terurajn turmentojn oni devas suferi, antaŭ kiam oni alvenos al la fina paralizo. Pro ĉiuj tiuj motivoj, mi kredas, ke ni havas iom da tempo por pripensi. Jen estas do tio, kion mi proponas al ci. Estas neutile, ke mi faru la plej malgrandan provon; ĉar mi estas certa, ke mi malsukcesus. Pro aliaj motivoj, mi kredas, ke ci troviĝas en la sama situacio kiel mi. Se cia devo estas insisti, li estos konvinkita, ke la lia estas rifuzi. Mi vidas en la tuta mondo nur unu personon, kiu estas kapabla havi sufiĉe da potenco, ne nur por ŝanĝi lian nunan decidon, sed plie por eltiregi el li sinceran promeson, ke li forlasos en la estonteco ĉian samspecan alian projekton.

Fernando ŝanceliĝis momente, ĉar en li interbatalis du kontraŭaj sentoj, intense egalaj.

– Ĉu Beatrico? li murmuris tre mallaŭte.

– Jes, infano mia; ci min divenis. Ĉu ci havos sufiĉe da kuraĝo, da grandanimeco, por ĵeti mem la virinon, kiun ci amas, en la brakojn de cia konkuranto, kaj riski, ke ci klinigos al lia profito la ĝis nun ŝanceliĝantan pesilon?

– Mi kredas, ĝemis la malfeliĉulo; mi tion esperas: cetere tio estas necesega. Mi ne volas min riproĉi pri la morto de mia frato: tio estus tiel pezega ŝarĝo, ke mia konscienco ne povus ĝin toleri.

– Ha! li ekkriis post momento, se Beatrico estus sin decidinta favore por mi, se Fradeko malesperanta pli ŝatus morton ol vivon, estante disigita el la virino, kiun li amus, mi ne kredus, ke mi havas rajton min intermeti en lia destino. Sed Beatrico ne parolis ankoraŭ. Mi agus malkuraĝe, se mi pezus per mia silento sur ŝia determino, kaj se mi igus min kunkulpanto en la sindono de mia frato, por poste ĝin profiti.

– Tre bone. Tiam venu kun mi.

La aŭtomobilo de l’ bankiero atendis en la korto, Maziero sin veturigis al sinjorino Herbeno.

Por prepari la malfeliĉulinon al la bato, kiu ŝin frapos ankoraŭ tiel kruele, la bankiero unue komencis neinteresan babiladon, kiam la pordo malfermiĝis.

Baptisto eniris rapide, tenante en mano koverton.

– Apenaŭ vi estis elirinta, li diris al Herbeno, kiam komisiisto alportis tiun leteron. Mi aŭdis la adreson, kiun vi diris al la meĥanikisto. Do mi sciis en kiu loko mi vin trovos. Supozante, ke eble tiu letero estas urĝa, mi uzis kaleŝon kaj rapide alportis ĉi tie tiun senditaĵon.

– Vi estis prava, respondis Maziero. Dume Fernando rompis la sigelon; kaj ju pli li legis, des pli li paliĝis.

– Ni rapidu, ni rapidu, li diris; kaj ni esperu, ke ni ne alvenos tro malfrue.

– Kio do okazas? demandis Beatrico per malforta voĉo.