Выбрать главу

Ambaŭ fratoj aŭskultis, terurite de tiu malkovro, kaj neniel intencante interrompi la maljunulon.

– Nun, tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno, daŭriĝis Maziero, ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu. Kie vi vidis signojn de frenezeco, ekzistis nur foresto de vivitaj impresoj. Ĝuste tial ke Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis. *  Fradeko eliris kun morto en animo.

*  Aŭtentika. Vidu en Dictionnaire Encyclopédique des Sciences médicales  (Enciklopedia Vortaro de Medicinaj Sciencoj, centvoluma verko, firmo Masson ), la vorton: Amnésie , en kiu oni parolas pri virino, kiu ne memoris, ke ŝi naskis infanojn; pri pastro, kiu forgesis la ĉiujn aferojn okazintajn dum la kvar plej ĵusaj jaroj, k. t. p.

Depost kiam sinjorino Herbeno retrovis la sanon, pli ol unu fojon mirigis kaj malĝojigis Petron la sintenado, kiun montris al li la juna virino. Sed tial ke li ne povis diveni la kaŭzon de tiu sintenado, li atendis, ke ŝi konigu sian decidon, havante en koro la malgajan certecon pli kaj pli kreskantan, ke la preferoj de Beatrico sin turnos al Fernando.

Nun ĉia espero estas forlasinda. Kvankam Petro dediĉis mortigan malamon al la viro, kiun li prave konsideris kiel la malbonan genion de la familio, tamen li havis senliman konfidon al la alta inteligenteco kaj al la vasta scienco de Maziero. Pro tio, li ne dubis eĉ unu minuton pri la diagnoza kaj precipe prognoza praveco de l’ doktoro.

Kredeble la cerba stato de sinjorino Herbeno estas definitiva kaj ne kuracebla. Neniam la juna virino memoros pri la jaroj pasigitaj kun Fradeko. Ŝia patrineco kaj tiu longa kunvivado, kiuj ĝis nun faris la forton, la estmotivon de l’ junulo, estis hodiaŭ por Beatrico nur vortoj malplenaj de senco. Por ŝi Petro kaj Maŭrico ne ekzistis plu; ili eĉ neniam estis ekzistintaj. Ŝi ne sin decidis favore por Fernando; ŝi ne forĵetis for de si la patron kaj lian infanon, kiu samtempe estis la ŝia, ne certe; sed ŝi aŭ prefere la malsano faris multe pli nerevokeblan disigon. Dum la juna virino renaskiĝis por ŝia rajta edzo, kaj por li refariĝis pli viva kaj pli amema ol antaŭe, la malfeliĉa Fradeko sentis, ke lia amatino estas por li pli plene malviva, ol se ŝi estus reale kuŝanta en tombo.

Unu sola afero restis por esti farita: li eliros kun sia filo, li forlasos tiun familion, kiu estas la lia, sed en kiun li penetris uzurpule, semante ruinojn sub siaj paŝoj, ŝtelante al sia frato lian feliĉecon, ŝtelante al sia bofratino pecon de ŝia vivo, pecon tiel plene perditan, ke la kompatinda virino estas nun preskaŭ certa, ke neniam ŝi ĝin retrovos.

La morgaŭon, Fradeko konigis al Fernando sian determinon.

– Ha! mia frato, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Petro, se tiu malbonkompreniĝo, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉojn, ne ekzistus, kiom feliĉa mi estus, se mi povus pasigi apud vi la ceteron de miaj tagoj.

– Mi same, Fernando, ĉar pli ol ĉiu ajn homo, mi havis okazojn por ŝati viajn realajn kvalitojn.

– Kien vi intencas iri, elirante el tiu domo?

– Al Parizo. Mi ne volas forlasi tiun urbon; ĉar se resaniĝo okazus, kvankam tia fariĝo ŝajnas tute ne esperebla, tamen mi dezirus ne loĝi tro malproksime, por ke vi povu min tuje averti, se vi bezonus ĉu min, ĉu Maŭricon.

En tiu momento Maziero alvenis. Tial ke en la ĉambro, en kiu okazis tiu dialogo, troviĝis aliaj vizitantoj, Fradeko sin direktis al li. Kvankam tia ago lin multe tedis, tamen li prezentis sian manon al la bankiero.

– Adiaŭ, sinjoro, li diris. Mi deziras al vi multajn jarojn de ekzistado.

Elirante el alia buŝo, dirite al alia homo, tiu frazo povis esti konsiderita ĉu kiel komuna ĝentilaĵo, ĉu kiel sincera deziro, kaŭzita de vera amemo.

Sed la maljunulo ne estis trompita de tiu afabla ŝajno: li komprenis, ke tiuj vortoj signifas:

– Mi esperas, ke daŭros dum longa tempo ankoraŭ viaj suferoj kaj la elpago de via krimo.

Cetere Fradeko havis sur sia vizaĝo esprimon de tia malamo, ke la bankiero malantaŭenpaŝis kaj respondis kun laca kaj malvigla mieno:

– Kredu min; mia plej sincera deziro estas, ke via espero ne efektiviĝu.

Post du tagoj, Fradeko, tenante per mano sian filon, lasis Vaucresson ’on, ne eĉ adiaŭinte kun Beatrico.

Efektive ĉu tia ĝentilaĵo povis havi ian signifon? Tial ke Fernando restas, sinjorino Herbeno povus vidi en tiuj malĝojaj elmontroj de malespero nur malspritan ŝercaĵon; kaj ŝi neniel komprenus la disŝirojn de disigo, kiu por ŝi ne ekzistas.

Ĉar ambaŭ fratoj evitis, ke ili troviĝu kune en ŝia ĉeesto, la juna virino ne rimarkis do la foriron de Petro, kiu eliris, same kiel li estis alirinta, nekonite.

ĈAPITRO DEKKVINA

Kelkajn tagojn poste, sinjorino Herbeno promenis en aŭtomobilo, sola kun Fernando. La junulo mem kondukis la veturilon, kiu ruliĝis laŭ sufiĉe rapida irado (ĉirkaŭe po kvardek kilometroj hore): kaj lia kunulino, sidanta sur la antaŭa sidejo, flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco, kiu ekkaptas ĉiujn aŭtomobilistojn, kiam la aero vipas iliajn vizaĝojn, kiam la arboj de la vojo ŝajnas rapide forkuri flanke de la kaleŝo. Subite ŝi aŭdis korŝirantan krion eligitan de virina voĉo:

– Maŭrico, Maŭrico, ne iru eksteren; restu ĉi tie; restu! Tiam en la sama momento kvar- aŭ kvinjara knabeto, elirante el perpendikla vojeto, alkuris sur la vojon, en momento mem, kiam la aŭtomobilo fulmorapide alvenis ĝuste sur la saman lokon.

Riskante, ke li elvojiĝos, Fernando plene elpremis sian bremson; sed la veturilo, forportite de sia irado mem, daŭriĝis sin ŝovi sur la makadamo: kaj la knabeto, frapite de unu el antaŭaj radoj, estis perforte alĵetita ĝis ses metroj da interspaco, kaj rulita en fosaĵon.

La junulo kaj lia kunulino rapidis, intencante doni al la vundito siajn flegojn, dum lia patrino, fortika kamparanino, kiu laboris proksime, alkuris kun brakoj levitaj al ĉielo, kaj kriis per voĉo, kiu ne havis plu homan karakteron:

– Maŭrico, Maŭriceto mia, ĉu estas eble, ke ci mortis? La bona Dio cin punis pro cia malobeo. Se ci estus aŭskultinta min, ci ne kuŝus nun funde de fosaĵo.

Kaj dum la malfeliĉa patrino aŭdigis siajn plendadojn, Fernando, helpite de Beatrico, penadis por rekonsciigi la kompatindan knabon, kies vizaĝo estis tiel blanka kiel tiu de kadavro, kaj kiu ŝajnis prezenti neniun signon de vivo.

– Ĉu mia baptopatro estas ankoraŭ en Vaucresson ! demandis Herbeno.

– Dum tagmanĝo, respondis Beatrico, li diris, ke li sentas sin iom laca, kaj ke kredeble li ne iros al la banko hodiaŭ.

– Ni havas nur unu aferon por fari: ĝi estas, porti al li tiun infanon, por ke li montru tion, kio estas ankoraŭ provebla, se tamen ne estas tro malfrue. – Eniru en la kaleŝon, mia bonulino, li diris al la patrino, mi vin alkondukos al fama kuracisto, kiu estas unu el miaj amikoj, kaj kiu uzos, por savi vian infanon, ĉion, kion la scienco estas kapabla fari.

Kaj funkciiginte la motoron, la junulo plioftigis la elektrajn fajrerojn por plirapidigi la eksplodojn. Tiam la veturilo ruliĝis kun rapideco de vagonaro, kaj post dek minutoj eniris en la korton de la kampodomo loĝita de l’ bankiero.