Ekzameninte la malgrandan vunditon, Maziero konstatis, ke la sveno estis kaŭzita de cerba enfrapo. Dum la infano estis perforte antaŭenĵetita, lia kapo frapiĝis sur ŝtono: tion pruvis larĝa sangoplena eĥimozo, kiu troviĝis sur la bazo mem de l’ okcipitosto.
– Tio ne pligraviĝos, li diris. Kredeble la svenado daŭros dum kelke da tempo ankoraŭ; sed mi konstatas nenian lezaĵon; sekve nenia akcidento estas timinda.
Efektive post unu kvarono da horo, la malsanuleto iom post iom rekonsciiĝis, dum lia patrino, ebria pro ĝojo, lin premis sur sia koro, kaj lin plenbuŝe ŝmacadis, dirante:
– Maŭrico, mia eta Maŭrico, ci estas savita, ci ne mortis. Mi esperas, ke nun ci ne estos plu neobeema. Ha, sinjoro, ŝi aldonis, sin turnante al Maziero, oni devas konfesi, ke vi estas spertega kuracisto.
– Mi vin rekondukos al via hejmo, mia bona virino, diris Fernando.
– Mi cin akompanos, aldonis Beatrico: tiu infano min profunde kortuŝis; kaj mi volas lin lasi, nur kiam mi estos certa, ke li plene sendanĝeriĝas.
Tiam ŝi sin lokis en la aŭtomobilo, sed tiufoje sur la kanapon funde kuŝantan, volis, ke la kamparanino sidiĝu apud ŝin, kaj prenis la infanon sur siaj genuoj.
La bubo kontentega, ĉar li vojaĝis en tiu luksega veturilo, senpaŭze rigardadis tiun belan sinjorinon, kiu ŝajnis montri al li tiom da intereso; kaj per senĉesa babilado li al ŝi rakontis aron da aferoj, kiujn Beatrico ne ĉiam komprenis tre bone, sed kiuj tamen ŝajnis ŝin multege interesi.
– Finu do, Maŭrico, ci tedas la sinjorinon, diris la kamparanino.
– Lasu lin paroli, sinjorino, mi vin petegas, respondis la juna virino, kaj precipe ne lin riproĉu, ĉar li estas vere tute aminda.
Reale Beatrico estis enpenetrita de neesprimebla impreso: ŝi ne memoris, ke ŝi jam sentis tian senton, kaj tamen tiu sento ne estis por ŝi tute nekonita.
Kiam sinjorino Herbeno alvenis al la farmodomo, ŝi donis al la patrino de la malgranda vundito monsumon sufiĉan por pagi la flegojn, kiujn li povus bezoni: kaj ŝi lasis sian junan protektiton, nur kiam ŝi estis tute certa, ke ĉia timo al danĝero plene malaperis.
Dum la reveno, Fernandon mirigis la priokupata ŝajno, kiun montris lia kunulino. Al diversaj demandoj, kiujn li al ŝi faris, ŝi ne respondis: sed ŝiaj lipoj aŭtomate murmuris tiun solan nomon.
– Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico.
– Estas strange, ŝi diris post longa silentado; sed tiu nomo min profunde emocias, kvankam mi ne povas diveni la kaŭzon de tia kortuŝeco. Mi neniam konis iun, ĉu plenkreskulon, ĉu precipe infanon, kiu tiel nomiĝis. Kion tio signifas? Tio similas la malprecizan kaj malproksiman memoron de ia afero, kiun mi estus forgesinta.
Fernando sentis sin samtempe feliĉa kaj terurita, aŭdante tiun pripenson. Ĉu la memoreco pri la ĵus okazintaj aferoj baldaŭ revenos? Lia baptopatro diris, ke tia fenomeno, kvankam malmulte esperebla, tamen ne estas tute neebla, se perforta emocio subite vekus el ilia sensenteco la cerbajn celojn, kiujn la bankiero kredis malvivaj, sed kiuj eble estis nur senkonsciigitaj de dormego.
Ĉu la teruro sentita de Beatrico, kiam ŝi vidis la danĝeron riskitan de infano, kiu nomiĝas Maŭrico, kiel la ŝia, ne estus kapabla naski tiun perfortan emocion, pri kiu Maziero parolis.
Sed tiam se la memoreco revenos, la unua zorgo de Beatrico estos postuli sian filon: kun li reaperos Petro, kaj samtempe kun Petro tiu senelireja situacio, en kiu ili troviĝis antaŭ la malsano de sinjorino Herbeno, situacio, kiu eĉ estis la unika kaŭzo de ŝia cerba brulumo, kaj kiun povis ĉesigi la sola amnezio de la juna virino.
Tiu situacio estis por ĉiuj tiel dolora, ke, kvankam Fernando amas profundkore Beatricon, tamen por la trankvileco ne nur de ĉiuj anoj de la familio, sed eĉ de sia amikino mem, li alvenis al tiu deziro, ke ŝi neniam resaniĝu.
Pro tio, tuj kiam li estis reveninta, li rapidis konigi al sia baptopatro ĉiujn fariĝojn, kiujn kaŭzis la akcidento okazinta al la infano.
– Tiuj faktoj enhavas grandegan gravecon, diris la doktoro: ĉar se reale la cerbaj ĉeloj vivas ankoraŭ, sufiĉas, ke kelkaj el ili vekiĝu, por ke de unu al la apuda la ŝancelo komunikiĝu al ĉiuj aliaj. Beatrico povas memori pri ĉiuj, eĉ pri la plej neinteresaj fariĝoj, kiujn ŝi nun forgesis.
La morgaŭon sinjorino Herbeno diris al Maziero:
– Je Dio! kiel ridindaj estas la sonĝoj, kiujn oni faras en dormado. Dum la tuta nokto, la akcidento alveninta al tiu malgranda Maŭrico pasis kaj repasis tra mia cerbo. Sed en mia sonĝo lia patrino estis ne la kamparanino sed mi; kaj (afero pli mirinda!) la malgranda Maŭrico neniel similis al la kompatinda infano, kiun la aŭtomobilo preskaŭ premegis, sed, mi ne scias kial, li memorigis la portreton de la kapitano Herbeno, tiun pentraĵon, kiun antaŭ ok tagoj mi vidis en via laborĉambro.
– Infanino mia, respondis Maziero, vi scias, ke vi estis malsanega, kaj ke miaj kolegoj kaj mi nin demandas ankoraŭ, kiamaniere vi povis saviĝi. Sed tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn, je kiuj vi ne konjektas eĉ ekziston. Ekzemple, vi tute perdis la memoron de fariĝoj, kiuj okazis dum tiuj lastaj jaroj. Eble tio, kion vi kredas esti sonĝo, estas kontraŭe nur rememoro pri fariĝo reale okazinta.
– Vi ne intencas al mi kredigi, ŝi respondis ridante, almenaŭ mi tion supozas, ke mi povis havi infanon samaĝan, kiel tiu, kiu estis vundita hieraŭ; ke tiu infano nomigas Maŭrico; kaj ke mi konservis pri tiu okazintaĵo neniun memoron. Kia ajn grava estu estinta mia malsano, mi opinias, ke tia konjekto enhavas vere tro da fantazieco.
– Mia kara infanino, mi ne intencas kredigi ion ajn. Mi nur diras: ekpenu; kaj eble vi memoros.
Sinjorino Herbeno eliris profunde konfuzita. Se la doktoro ne montris sin pli certiga, li tion faris, ĉar li timis, ke, senvualigante senpere la veron, li ŝancelos la cerbon ankoraŭ malfortan de la resaniĝantino, kaj tiamaniere naskos krizon, kiun la delikata nerva sistemo de la juna virino estus nekapabla toleri.
Li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze. Se vere la nervaj elementoj ne estas malvivaj, estas prefere lasi ilin iom post iom rekonsciiĝi. Tiam nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo.
Tio, kion Maziero antaŭvidis, kompreneble realiĝis. Tuj kiam Beatrico resupreniris al sia ĉambro, ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis, depost kiam ŝi estis retrovinta la sanon, sed en kiu nur kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon; ĉar la plejmulto el ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi, montris al ŝi nur nekonitajn vizaĝojn.
Kaj jen estas tiuj samaj portretoj, kiuj prezentigas al ŝi kun eco de aĵo jam vidita, ŝi sciis nek kie, nek kiel, nek kiam; sed certe la personoj, kies fotografaĵojn ŝi ekzamenis, ne estis al ŝi absolute fremdaj.
Subite ŝi sentis, ke ŝia koro eksaltas en ŝia brusto, vidante la bildon de juna kvarjara knabeto, kiu kun buklhavaj haroj, kun fripona rigardo, ŝajnis rideti al ŝi.
Ĝuste li estis la figuro, kiun ŝi revidis en sia sonĝo, kaj kiu similis la kapitanon Herbeno.
Beatrico rapide eltiris el albumo la fotografaĵon, kaj revenis al Maziero.
– Kiel nomiĝas tiu infano? ŝi demandis sufokiĝante. Kiu estas li?
– Li nomigas Maŭrico Fradeko, respondis la doktoro, studante sur la fizionomio de la juno virino la efikon, kiun produktis tiu nomo.
– Maŭrico! Fradeko! Fradeko! Maŭrico! ŝi rediris, pasigante sian manon sur sia frunto, kvazaŭ ŝi volus forigi la vualojn, kiuj intermetiĝis inter la estintaĵoj kaj sia kompreneco; certe mi jam aŭdis tiujn du nomojn kunigintaj; sed kiam? sed kie? Mi ne scias.
Kaj ŝi ekploregis.
– Tio sufiĉas hodiaŭ, pensis Maziero. Pli forta cerba ekmovo estus danĝera.