– Kial vi ploras, infanino mia? li diris al la juna virino kun tono plena de kortuŝanta dolĉeco.
– Mi sentas, kvazaŭ ekzistus mallumaĵo en mia kapo, ŝi gemis, kvazaŭ truo en mia penso. Hieraŭ mi ne suspektis, ke mi havas eble cerbon malsanan; sed hodiaŭ mi tion rimarkas: kaj tio min suferigas.
– Trankviligu vin kontraŭe kaj ĝoju pro tio. Tiu sento de sufero montras, ke alproksimiĝas la resaniĝo. Sed se vi volas retrovi ĉiujn viajn intelektajn iom ŝancelitajn ecojn, necese estas, ke vi vin flegu; kaj por tion fari vi devos min akurate obei. Vi tuj reeniros en vian apartamenton, vin enlitiĝos kaj englutos la pocion, kiun post momento mi sendos al vi.
– Estu trankvila, sinjoro Maziero; mi sendiskute plenumos vian konsilon.
La doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon.
Post unu horo, sinjorinon Herbeno, kvietigitan de potenca dormigilo, senmovigis sensonĝa dormado.
Kiam Fernando, kiu pasigis la tutan tagon en la bankofirmo, revenis por vespermanĝi, lia baptopatro al li konigis la novajn fariĝojn okazintajn dum la posttagmezo.
– La memoreco reaperas, li diris: certe ĝi estas ankoraŭ tre malforta, sed nun, tial ke la laboro de rekonscio komenciĝis, ĝi ne haltos plu. Mi skribos al Fradeko, por ke li venu kun sia filo; ĉar en tago pli-malpli malproksima necese estos, ke mi metu la infanon en la ĉeesto de lia patrino.
Fernando estis terurita de tiu malkaŝo. Kio alvenos?
– Kia ajn estu la rimedo, kiun oni uzos, li diris, sola estos bona tiu, kiu ebligos, ke oni eliru el tiu senelirejo.
La morgaŭon, Fradeko kaj lia filo sin prezentis al la bankofirmo.
– Mia frato, diris Fernando, kredeble post kelkaj tagoj Beatrico retrovos la memoron pri la pasintaj fariĝoj: sed se en tiu tempo la projekto, kiun mi havas en kapo, fariĝis efektivigebla, vi konstatos, ke vi estis prava, ne malesperante.
Dum Herbeno parolis, li rigardis Petron; kaj lin mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en la fizionomio de lia frato. La malfeliĉulo, konsumite de ĉagreno, vidante, ke lia amatino rekonas plu nek lin nek sian infanon, kaj ke ŝi tute perdis la memoron de ilia longa kunvivado, ne povis ne esti premegita de tiu kruela vidaĵo. La kvanto de liaj blankaj haroj plimultiĝis, liaj trajtoj kuntiriĝis, kaj la rozkolorecon de liaj vangoj anstataŭis senbrila paleco, simila al tiu, kiun oni vidis sur la vizaĝo de Fernando.
Kiam Herbeno revenis de Hongkong , estis ankoraŭ eble por observanto tiel observema kiel Klozelo rimarki kelkajn apenaŭ senteblajn nuancojn, kiuj ebligis diferencigon inter ambaŭ fratoj: ĉar en tiu epoko Fradeko estis feliĉa kaj amata, dum Fernando estis malfeliĉa kaj ekzilata: kaj la diferencoj inter tiuj du malsimilaj vivmanieroj markis en iliaj fizionomioj kelkajn preskaŭ nerimarkeblajn apartigaĵojn, kiuj ilin malsimiligis. Sed nun, tial ke Fradeko siavice suferis, tiuj infinitezimaj diversaĵoj tute malaperis: kaj la simileco estis tiel plene absoluta, ke la du fratoj, kiuj por babiladi sidis apud la kameno, kaj vidis en la spegulo unu el siaj vizaĝoj, ne povis diveni al kiu el ambaŭ apartenas la reflektita bildo.
– Vi suferas, mia frato, diris Fernando; vi eĉ suferegas; sed esperu, ĉar baldaŭ ĉio plej taŭge aranĝigos por nin ĉiujn ĝojigi kaj feliĉigi.
Petro havis palan rideton de nekredemo.
– Se mi estus sola en la vivo, li diris, jam depost longa tempo mi ne suferus plu: sed apud mi ĉeestas Maŭrico; kaj li malhelpas, ke mi forkuru al la eterna ripozejo. Kaj tio, kio pligrandigas mian doloron, estas aŭdi, ke tiu malfeliĉa infano senĉese postulas sian patrinon, kaj rediras dudekfoje dum la tago: “Mi volas vidi panjon. Kie ŝi estas? Kial ŝi ne vivas meze de ni? Kial ni ne iras ŝin retrovi?”
Dum Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn, la pordo de l’ oficejo, en kiu li troviĝis kun sia frato, malrapide malfermiĝis; kaj Maziero aperis sur la sojlo.
Li aliris al ambaŭ fratoj kun etenditaj manoj. Fradeko prenis unu el ili pro ĝentileco, sed samtempe pafis al la bankiero malamoplenan rigardon, kiun ĉi tiu ne ŝajnis rimarki.
– Petro, li diris, se mi petis de vi, ke vi venu al la bankofirmo, mi tion faris, ĉar mi esperas, ke la deziro de Maŭrico baldaŭ realiĝos. Kredeble post kelkaj tagoj mi petos de vi vian filon por lin konduki al lia patrino. Sed mi kredas, ke en tiu momento via ĉeesto en Vaucresson estus danĝera por Beatrico. Ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn.
– Vi do kredas, ke ŝi povos plene resaniĝi?
– Mi ne kredas, mi estas certa; sed kondiĉe, ke ni agos kun treega singardo.
Kiam dum la vespero la bankiero revenis Vaucresson ’o, la unua homo, kiun li renkontis, estis Beatrico, kiu atendis lian revenon kun febra senpacienco. Ŝi tenis en mano la fotografaĵon de Maŭrico, kiun ŝi ne delasis dum la tuta tago.
– Ĉu tiu infano, ŝi demandis, kies portreton mi trovis en albumo, kaj kiun mi revidis en sonĝo, ĉiam vivas?
– Ĉiam, respondis Maziero kun afektita indiferenteco. Ĉu vi deziras lin vidi?
– Ho jes! ekkriis la juna virino kun tono, en kiun ŝi metis sian tutan animon.
– La afero estas tre facila. Morgaŭ mi lin alkondukos al vi.
La morgaŭon, la aŭtomobilo de l’ bankiero veturigis Vaucresson ’on Fradekon kaj lian filon, akompanitajn de Maziero kaj de Fernando. Sed la meĥanikisto, kiu ricevis specialajn ordonojn, anstataŭ eniri en la korton de la kampodomo, sin direktis al arbareto, en kies internon li kaŝis sian veturilon.
La bankiero, Herbeno kaj Maŭrico solaj elkaleŝiĝis.
– Iru, mia kara infano, diris Petro al sia filo kun larmoplenaj okuloj; iru retrovi cian panjon.
– Sed kial ci ne venas kun ni? demandis la infano.
– Mi cin realiros post unu momento. Estu tre saĝa. Obeu cian baptopatron kaj cian onklon. Iru, mia filo, li aldonis per voĉo solena; iru, kaj Dio cin akompanu.
Impresite de l’ tono, per kiu estis dirita tiu lasta frazo, la knabeto nenion respondis kaj sekvis siajn kunulojn.
Dum la doktoro alpaŝis, li sentis sin malkvieta. Kio elvenos el tiu decidiga provo? Ĉu la cerbo de Beatrico estas sufiĉe vekita, por ebligi, ke ŝi rekonu sian infanon? aŭ kontraŭe, ĉu la produktita ekskuo ne estos tro forta? ĉu ĝi ne abismigos neripareble la junan virinon en nokton pli nepenetreblan kaj pli nekuraceblan ol antaŭe?
Sinjorino Herbeno sidis en salono, havante ĉiam siajn rigardojn fikse direktitajn al la portreto de sia filo, kvazaŭ ŝi estus senmovigita de religia ekstazo.
Subite la pordo malfermiĝis, kaj juna voĉo ekkriis:
– Bonan tagon, patrineto, jen estas mi! Aŭdinte tiujn vortojn, la juna patrino relevis sian kapon; kaj vidante tiun infanon, kiu alkuris al ŝi tiel rapide, kiel povis tion ebligi liaj mallongaj kruroj, ŝi paliĝis, rapidis al li, lin sublevis el tero kun energio, kiun ŝia malforta ŝajno ne lasis supozi, kaj lin premante sur sia koro, ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon:
– Maŭrico! mia infano! mi memoras!
Kaj dum ŝi lin ŝmacadis kun frenezaj ekscitegoj, Fernando kaj Maziero eniris siavice en la salonon.
– Ha! sinjoro Maziero, ekkriis la juna virino, mi memoras! mi memoras! Kiom mi estas feliĉa! Sed subite, ekvidante Fernandon, ŝi ektremetis.
– Sed tiam, ŝi diris, tial ke ni estas geedzoj nur depost ses monatoj, ĉu estas eble, ke ...
– Ni eliru, ne respondinte, blovis la doktoro en la orelon de sia baptofilo, kaj ni lasu ŝin sola kun sia filo. La infanaj respondoj, kiujn li faros al ŝiaj demandoj, pli taŭgos por ŝia malfortiĝinta cerbo ol niaj tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj.