Выбрать главу

Ĵus de la lipoj de la parolantino estis deglitonta ia venena vorto, kaj Flörsheim edzino jam ruĝiĝis kiel kankro, sed subite Hündchen Reiss  laŭte ekkriis: “Pro Dio, la fremda virino kuŝas kaj mortas... Akvon! Akvon!”

La bela Sara  kuŝis sveninte, pala kiel la morto, kaj ĉirkaŭ ŝi puŝis sin svarmo da virinoj, agopene kaj kriante. Unu tenis ŝian kapon, alia tenis ŝian brakon; kelkaj maljunaj virinoj aspergis ŝin per la glasetoj kun akvo, kiuj pendis malantaŭ iliaj preĝpupitroj por povi lavi la manojn, se ili hazarde ektuŝus sian propran korpon; aliaj tenis sub la nazo de la svenintino malfreŝan citronon, kiu, trapikita per kariofiloj, restis ankoraŭ de la lasta fastotago, kiam ili servis por nervofortiga flarado. Senforte kaj profunde ĝemante la bela Sara  fine malfermis la okulojn, kaj per mutaj rigardoj ŝi dankis pro la bonkora prizorgado. Sed nun oni malsupre solene ekkantis la dek-ok-preĝon, kiun neniu devas preterlasi, kaj la klopodantaj virinoj rapidis returne al siaj lokoj kaj plenumis tiun preĝon, kiel devas esti farate, starante kaj kun la vizaĝo turnita al la oriento, t.e. al tiu mondflanko, kie troviĝas Jeruzalem . Vögele Ochs , Schnapper-Elle  kaj Hündchen Reiss  restis plej longe apud la bela Sara ; la du unuaj, proponante al ŝi plej fervore siajn servojn, la lasta, denove demandante ŝin, kial ŝi tiel subite svenis.

Sed la sveno de la bela Sara  havis tute apartan kaŭzon. Estas kutimo en la sinagogo, ke homo, kiu evitis grandan danĝeron, post la voĉlego de la partaĵo el la Biblio publike elpaŝas kaj dankas Dion pro sia saviĝo. Kiam nun Rabbi   Abraham  malsupre en la Sinagogo sin levis por tia dankpreĝo kaj la bela Sara  rekonis la voĉon de sia edzo, ŝi rimarkis, ke ĝia tono iom post iom transiris en la malklaran murmuradon de preĝo pri mortintoj, ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj kaj parencoj, ŝi aŭdis en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj; kaj la lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara , kaj ŝian animon disŝiris la certeco, ke ŝiaj karaj kaj parencoj efektive estas mortigitaj, ke ŝia malgranda nevino plu ne vivas, ke ankaŭ ŝiaj kuzinetoj, Blümchen  kaj Vögelchen , plu ne vivas, ankaŭ la malgranda Gottschalk  ne vivas, ĉiuj estas mortigitaj kaj ne vivas! De la doloro de tiu konscio ŝi mem preskaŭ mortus, se ŝiajn sentojn ne kaptus bonfara sveno.

ĈAPITRO III

Kiam la bela Sara  post la fino de la Diservo malsupreniris sur la korton de la sinagogo, tie staris jam la rabeno, atendante sian edzinon. Kun serena vizaĝo li faris al ŝi kapsignon kaj elkondukis ŝin sur la straton, kie la antaŭa silento tute malaperis kaj oni povis vidi bruantan svarmon da homoj. Barbuloj nigramanteluloj, simile al amaso da formikoj; virinoj, brilplene flugetante, simile al orskaraboj; novevestitaj knaboj, kiuj portis por la plenaĝuloj la preĝolibrojn; junaj knabinoj, kiuj, ne havante la permeson iri en la sinagogon, nun saltas el la domoj renkonte al siaj gepatroj, klinas antaŭ ili la buklajn kapetojn, por ricevi la benon. Ĉiuj estis gajaj kaj ĝojaj, promenadis sur la strato kun feliĉa antaŭsento de bona tagmanĝo, kies ĉarma odoro jam apetitige leviĝadis el la nigraj krete signitaj potoj, kiujn la ridantaj servistinoj ĵus portis hejmen el la granda komunuma forno.

En ĉi tiu tumulto estis precipe rimarkebla la figuro de hispana kavaliro, sur kies juna vizaĝo kuŝis tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo, sed la viroj, kontraŭe, al feliĉa. Lia irado, kvankam indiferente vaga, enhavis tamen iom penplenan elegantecon; la plumoj de lia bireto moviĝadis pli pro la aristokrata balancado de la kapo ol pro la blovado de vento; pli ol necese tintis liaj oraj spronoj kaj la pendportilo de lia glavo, kiun li kvazaŭ portis en la brako kaj kies multekosta tenilo elbrilis el la blanka rajdmantelo, kiu enkovris liajn graciajn membrojn ŝajne senzorge kaj tamen montris plej zorgan drapiradon. De momento al momento li alproksimiĝadis al la preterpasantaj virinoj, parte kun scivoleco, parte kun mieno de kompetentulo, trankvilanime rigardadis al ili fikse en la vizaĝon, rigardadis pli longe, se la vizaĝoj tion valoris, diradis ankaŭ al tiu aŭ alia ĉarma infano kelkajn rapidajn flataĵojn kaj senzorge paŝadis for, pluen, ne atendante la efikon. La belan Sara n li jam kelkfoje ĉirkaŭiris, ĉiufoje fortimigata de ŝia severa rigardo aŭ eble de la mistere ridetanta mieno de ŝia edzo, sed fine, kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado, li maltime paŝis renkonte al ambaŭ, kaj kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono li komencis la sekvantan alparolon:

“ Sennora , mi ĵuras! Aŭdu, sennora , mi ĵuras! Per la rozoj de ambaŭ Kastilioj, per la Aragoniaj hiacintoj kaj per la Andaluziaj floroj granataj! Per la suno, kiu prilumas la tutan Hispanujon kun ĉiuj ĝiaj floroj, bulboj, pizaj supoj, arbaroj, montoj, muloj, kaproj kaj ortodoksaj kristanoj! Per la ĉiela kovrilo, sur kiu ĉi tiu suno estas nur ora kvasto! Kaj per Dio, kiu sidas sur la ĉiela kovrilo kaj tage kaj nokte meditas nur pri nova kreado de ĉarmaj virinaj figuroj... Mi ĵuras, sennora , vi estas la plej bela virino, kiun mi vidis en la germana lando, kaj se vi konsentas akcepti miajn servojn, mi petas vin pri la favoro, afableco kaj permeso, ke mi havu la rajton nomi min via kavaliro kaj en ĉiuj cirkonstancoj porti viajn kolorojn!”

Dolora ruĝo aperis sur la vizaĝo de la bela Sara , kaj kun rigardo, kiu efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj, kiuj ĝin sendas, kaj per tono, kiu estas des pli frakasa, ju pli treme mola estas la voĉo, la profunde ofendita virino respondis:

“Nobla sinjoro! Se vi volas esti mia kavaliro, vi devas batali kontraŭ tutaj popoloj, kaj en ĉi tiu batalo oni akiras malmulte da danko kaj ankoraŭ malpli multe da honoro! Kaj se vi volas eĉ porti miajn kolorojn, vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn aŭ ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo; ĉar tio estas miaj koloroj, la koloroj de mia domo, de la domo, kiu havas la nomon Izrael  kaj estas tre malfeliĉa kaj kiun mokas sur la stratoj la filoj de la feliĉo.”

Subita purpura ruĝo kovris la vangojn de la hispano, senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj, kaj preskaŭ balbutante li diris:

“ Sennora ... Vi min malbone komprenis... senkulpa ŝerco... sed, mi ĵuras per Dio, nenia moko, nenia moko pri Izrael ... mi mem devenas el la domo de Izrael ... mia avo estis hebreo, eble eĉ mia patro...”

“Kaj tute certe, sennor , via onklo estas hebreo” – subite interrompis lian paroladon la rabeno, kiu trankvile observis tiun scenon, kaj kun gaje incitetanta rigardo li diris plue: – “Kaj mi garantias per mi mem, ke Don   Isaak Abarbanel , nevo de la granda rabeno, devenas el la plej bona sango de Izrael , eble eĉ el la reĝa gento de David !”

Tiam ektintis la pendportilo de la glavo sub la mantelo de la hispano, liaj vangoj denove paliĝis en plej forta grado, sur lia supra lipo ektremetis kvazaŭ moko, kiu luktas kontraŭ doloro, el liaj okuloj rikanis la plej kolera morto, kaj per tute ŝangita, glacie malvarma, akre hakata tono li diris:

“ Sennor  rabeno! Vi min konas. Nu, bone, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas. Kaj se la vulpo scias, ke mi apartenas al la idaro de la leono, li sin gardos kaj ne metas en danĝeron de morto sian vulpan barbon kaj ne incitas mian koleron! Kiamaniere la vulpo volas juĝi la leonon? Nur tiu, kiu sentas kiel leono, povas kompreni liajn malfortaĵojn...”

“Ho, mi tion bone komprenas” – respondis la rabeno, kaj malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto – “mi bone komprenas, kiel la fiera leono pro fiereco deĵetas sian princan felon kaj alivestas sin per la briletanta skvamkiraso de la krokodilo, ĉar estas moda afero esti rikananta, ruza, manĝegema krokodilo! Kion do devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono sin malkonfesas? Sed gardu vin, Don   Isaak , vi ne estas kreita por la elemento de la krokodilo. La akvo – (vi certe scias, pri kio mi parolas) – estas via malfeliĉo, kaj vi pereos. Ne en la akvo estas via regno; la plej malforta truto pli bone povas tie sukcesi, ol la reĝo de la arbaro. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la akvoturniĝo de Taĥo volis vin engluti...”