Kaj ĉe tio ŝi denove ekĝemis, kaj kiel eĥo, preskaŭ neaŭdeble, ekĝemis malantaŭ ŝi la longnaza Stern .
“Kion utilas al vi la beleco?” – ekkriis Don Isaak , – “Ho, Donna Schnapper-Elle , ne peku kontraŭ la boneco de la kreanta naturo! Ne malŝatu ĝiajn plej ĉarmajn donojn! Ĝi venĝus terure.
Ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus, ĉi tiuj graciaj lipoj antipatie platiĝus, ĉi tiu ĉasta, amdezira korpo transformiĝus en mallerte pezan barelon da sebo, la urbo Amsterdamo devus kuŝi sur ŝima marĉo –”
Kaj tiamaniere li priskribis pecon post peco la nunan aspekton de Schnapper-Elle , tiel, ke al la kompatinda virino fariĝis strange maltrankvile en la animo kaj ŝi penis forsavi sin de la malagrabla parolado de la kavaliro. En ĉi tiu momento ŝi duoble ekĝojis, kiam ŝi ekvidis la belan Sara n kaj povis plej fervore demandi, ĉu ŝi tute resaniĝis de sia sveno. Ĉe tio ŝi komencis tre viglan interparoladon, ĉe kiu ŝi elmontris sian tutan malveran aristokratecon kaj veran bonecon de la koro kaj kun pli da babilemeco ol da saĝo rakontis la fatalan historion, kiel ŝi mem pro timo preskaŭ svenis, kiam ŝi tute fremda per tirata ŝipo venis Amsterdamon kaj la fripona portisto de ŝia kofro kondukis ŝin ne en honestan hotelon, sed en malĉastan virinejon, kion ŝi baldaŭ rimarkis laŭ la multa drinkado de brando kaj laŭ la malmoralaj postuloj... kaj, kiel ŝi diris, ŝi efektive svenus, se en la daŭro de la ses semajnoj, kiujn ŝi pasigis en tiu malhonesta domo, ŝi eĉ nur por unu momento riskus fermi la okulojn...”
“Pro mia virto” – ŝi diris plue – “mi ne povis tion riski. Kaj ĉio ĉi tio okazis al mi pro mia beleco! Sed beleco pasas, virto restas.”
Don Isaak havis jam la intencon kritike prilumi la detalojn de tiu historio; sed feliĉe la strabokula Aaron Hirschkuh el Hamburgo ĉe Lahn , kun la blanka buŝtuko en la buŝo, elvenis el la domo kaj malkontente plendis, ke jam delonge oni donis sur la tablon la supon kaj la gastoj sidas ĉe la tablo kaj la mastrino forestas...
(La pluaj ĉapitroj kaj la fino perdiĝis sen kulpo de la aŭtoro.)