Выбрать главу

La rigardo de la muta knabo vekis la belan Sara n el ŝia senkonscieco; ŝi eksentis subite, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo, kaj torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn, kiuj estis nun tiel blankaj, kiel ŝia vesto. Jen ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo; apud ŝi sidis ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo, kiuj fervore remis.

Ĉu pro la monotona balado de la remilo, ĉu pro la balanciĝado de la naĝveturilo, ĉu pro la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo, – ĉiam fariĝas, ke eĉ la plej forte afliktita homo mirinde trankviliĝas, se li en printempa nokto kviete veturas en nepeza boato sur la ĉarma, klara Rejno. Vere, la maljuna bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras; larmoforige li balancas ilin sur siaj fidelaj brakoj kaj rakontas al ili siajn plej belajn fabelojn kaj promesas al ili siajn orajn trezorojn, eble eĉ la antikve dronintan trezoron de la Nibelungoj. Ankaŭ la larmoj de la bela Sara  fluis ĉiam pli kaj pli kviete, ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj, la nokto plu ne havis sian malluman teruron, kaj la hejmaj montoj salutis kvazaŭ por plej karesa adiaŭo. Sed plej el ĉiuj amike salutis ŝia plej amata monto Kedrich , kaj en ĝia mistera luna prilumiteco ŝajnis, kvazaŭ tie supre denove staras fraŭlino kun timege etenditaj brakoj, kvazaŭ la lertaj pigmeoj svarme elrampas el siaj rokfendoj kaj kvazaŭ rajdanto en plena galopo ĉevale saltas al la supro de la monto; kaj la bela Sara  havis la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabineto kaj denove sidas sur la genuoj de sia onklino el Lorch , kaj ĉi tiu rakontas al ŝi la belan historion pri la kuraĝa rajdanto, kiu liberigis la malfeliĉan fraŭlinon forrabitan de la pigmeoj, kaj ankoraŭ aliajn verajn historiojn, pri la mirinda Vispera valo, kie la birdoj parolas tute prudente, kaj pri la mielkuka lando, kien venas la obeemaj infanoj, kaj pri la sorĉaliformitaj reĝidinoj, kantantaj arboj, vitraj kasteloj, oraj pontoj, ridantaj koboldinoj... Sed meze de ĉiuj ĉi tiuj belaj fabeloj, kiuj sonante kaj lumante komencis vivi, la bela Sara  aŭdis la voĉon de sia patro, kiu malkontente mallaŭdis la kompatindan onklinon, ke ŝi babilas al la infano en la kapon tiom multe da malsaĝaĵoj! Jen ŝi havis la senton, kvazaŭ oni sidigas ŝin sur la malgranda benketo antaŭ la velura seĝo de ŝia patro, kiu per mola mano karesas ŝiajn longajn harojn, bonhumore ridas per la okuloj kaj komforte balancas ŝin de unu flanko al alia en sia vasta blusilka sabata noktosurtuto... Verŝajne estis sabato, ĉar la florornamita tablotuko estis sternita sur la tablo, ĉiuj vazoj en la ĉambro brilis, spegulsimile frotpurigitaj; la blankbarba komunuma servisto sidis apud la patro kaj maĉis sekvinberojn kaj parolis hebree, ankaŭ la malgranda Abraham  envenis kun potence granda libro kaj petis modeste sian onklon, ke ĉi tiu permesu al li komentarii partaĵon el la Sankta Skribo, por ke la onklo mem konvinkiĝu, ke li en la pasinta semajno multe lernis kaj meritas multe da laŭdo kaj da kukoj... Jen la malgranda knabo metis la libron sur la larĝan apogbrakon de la seĝo kaj klarigis la historion pri Jakob  kaj Raĥel , kiel Jakob  levis sian voĉon kaj laŭte ploris, kiam li la unuan fojon ekvidis sian kuzineton Raĥel on, kiel li tiel intime parolis kun ŝi ĉe la puto, kiel li devis servi pro Raĥel  dum sep jaroj, kaj kiel tiuj jaroj tiel rapide pasis por li, kaj kiel li edziĝis je Raĥel  kaj ĉiam kaj ĉiam ŝin amis... Subite la bela Sara  ankaŭ rememoris, ke ŝia patro tiam ekkriis kun gaja tono: “Ĉu vi ne volas tiel same edziĝi kun via kuzineto Sara ”! kaj la malgranda Abraham  respondis serioze: “Mi tion volas, kaj ŝi atendu sep jarojn”. Krepuske ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ la animo de la bela virino; ŝi vidis, kiel ŝi kaj ŝia malgranda kuzo, kiu nun estas tiel granda kaj sia edzo, infane ludis unu kun la alia en la aŭtunfesta tendo, kiel ili tie amuziĝis per la mikskoloraj tapetoj, floroj, speguloj kaj oritaj pomoj, kiel la malgranda Abraham  ĉiam pli karese sin tenis kun ŝi, ĝis li iom post iom fariĝis pli granda kaj pli malafabla kaj fine tute granda kaj tute malafabla... Kaj fine ŝi sidas hejme sola en sia ĉambreto en unu sabata vespero, la luno lumas hele tra la fenestro, kaj la pordo malfermiĝas, kaj rapide enkuras ŝia kuzo Abraham , en vestoj vojaĝaj kaj pala kiel la morto, kaj li kaptas ŝian manon, ŝovas oran ringon sur ŝian fingron kaj diras solene: “Mi edzinigas vin al mi per ĉi tio, laŭ la leĝoj de Moseo kaj Izrael !” “Sed nun” – li tremante diras plue – “nun mi devas forveturi Hispanujon. Adiaŭ, sep jarojn atendu min!” Kaj li forkuras, kaj plorante la bela Sara  rakontas ĉion ĉi tion al sia patro... Ĉi tiu koleregas kaj furiozas: “Fortranĉu viajn harojn, ĉar vi estas edzinigita virino!” – kaj li volas postrajdi Abraham on, por eldevigi de li eksedzigan leteron; – sed ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj; la patro silente revenas hejmen; kaj kiam la bela Sara  helpas al li detiri la rajdbotojn kaj kvietige atentigas, ke Abraham  post sep jaroj revenos, la patro ekmalbenas: “dum sep jaroj vi ambaŭ petu almozojn!” kaj baldaŭ li mortas.

Tiele al la hela Sara  la malnovaj historioj traŝoviĝis tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno; la bildoj ankaŭ mirinde intermiksiĝis, kaj meze de ili elrigardis duone konataj, duono fremdaj barbhavaj vizaĝoj kaj grandaj floroj kun fabela larĝa foliaro. Estis ankaŭ, kvazaŭ la rivero Rejno murmuras la melodiojn de la Hagado, kaj la bildoj el ĉi tiu elŝoviĝis, en natura grandeco kaj groteskaj, frenezaj bildoj: la patriarko Abraham  zorge disbatas la figurojn de la idoloj, kiuj konstante rapide kaj per si mem rekuniĝas; la Egipto terure defendas sin kontraŭ la furioza Moseo; la monta Sinaj  fulmas kaj flamas; la reĝo Faraono naĝas en la Ruĝa Maro, tenante per la dentoj en la buŝo la multpintan oran kronon; ranoj kun homaj vizaĝoj naĝas post li, kaj la ondoj ŝaŭmas kaj muĝas, kaj malluma mano de giganto minace elŝoviĝas el la akvo.

Oni estis ĉe la musturo de Hatto , kaj la boato ĵus trakuris la akvoturniĝon de Bingen . La bela Sara  per tio estis iom skuita el siaj revoj kaj ekrigardis al la surbordaj montoj, sur kies pintoj briletis lumoj de kasteloj, kaj antaŭ kies bazoj sin etendis la lunlumaj noktaj nebuloj. Sed subite ekŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas tie siajn amikojn kaj parencojn, kiuj kun kadavraj vizaĝoj kaj en blankaj ĉemizoj de mortintoj fantome preterkuras laŭlonge de Rejno. Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj, glacia torento verŝigis en ŝian animon, kaj kiel en dormo ŝi nur aŭdis ankoraŭ, ke la rabeno antaŭpreĝis al ŝi la preĝon de nokto, malrapide kaj maltrankvile, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj, kaj reveme ŝi postbalbutis la vortojn: “dekmil dekstre, dekmil maldekstre, por defendi la reĝon kontraŭ noktaj teruroj...”

Subite fortiriĝis la tuta penetranta mallumo kaj teruro, la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo, supre montriĝis la sankta urbo Jeruzalem  kun siaj turoj kaj pordegoj; en ora beleco brilis la templo; sur ĝia antaŭkorto la bela Sara  ekvidis sian patron en lia flava sabata noktosurtuto kaj gaje ridantan per la okuloj; el la rondaj fenestroj de la templo ĝoje salutis ĉiuj ŝiaj amikoj kaj parencaj; en la plejsanktejo staris surgenue la pia reĝo David  en purpura mantelo kaj brilanta krono, kaj ĉarme sonis lia kantado kaj harpludado... kaj feliĉe ridetante la hela Sara  endormiĝis.

ĈAPITRO II

Kiam la bela Sara  malfermis la okulojn, ŝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno. Antaŭ ŝi estis la altaj turoj de granda urbo, kaj la silenta Vilhelmo staris kun la hokstango en rekta pozo en la boato kaj gvidis ĝin tra la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj, kies ŝipanaro aŭ senlabore rigardis la preterveturantojn, aŭ estis multmane okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj kaj bareloj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon, kaj de tio estis aŭdata surdiga bruo, konstanta atentiga vokado de la barkistoj, kriado de la komercistoj, venanta de la bordo, kaj insultado de la doganistoj, kiuj en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo.