Ĉi tiu instruo montriĝis al mi kiel ĝustatempa ŝlos- ilo por la solvo de multaj enigmoj en la demando pri obsedo: la malsanuloj ja antaŭe turmentas sin mem kaj poste estas turmentataj de estuloj, kiuj harmonias kun la menskonfuziteco propra al ili mem.
Hilario, kiu atente sekvis la internan duelon inter la senforta malsanulino kaj la penso-formo, ŝvebanta super ŝia kapo, kortuŝite diris:
Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, sur la Tero, mi legis libron, kies aŭtoro estis Collin de Plancy kaj aprobitan de la ĉefepiskopo de Parizo; en ĝi estas donita detala priskribo de diversaj demonoj, kaj mi pensas, ke mi tie vidis figuron similan al tiu, kiun ni nun rekte observas.
Silas rediris, jesante:
Ĝuste tiel. Tio estas, laŭ la notoj de Jean Wier, la demono Belfegor, pri kiu neantaŭvidemaj aŭtoritatoj de la Eklezio permesis, ke li diskonatiĝu en la katolikaj rondoj. Ni konas tiun verkon, pri kiu vi parolas. Ĝi jam de longe kreas grandegajn barojn al miloj da homoj, kiuj senpripense akceptas tiajn bildojn de Satano, kaj ilin prezentas al bestiĝintaj Spiritoj, kiuj ilin uzas por teruraj procedoj de fascinado kaj posedo.
Mi pripensadis la demandon pri la mensaj formiloj en la vivo de ĉiu el ni, kiam la Asistanto, certe kompre- ninte mian demandon, bonhumore parolis:
Ci tie estas facile konstati, ke ĉiu koro konstruas la inferon, kiun ĝi faras mem sia karcero, laŭ siaj pro- praj agoj. Tiamaniere ni havas apud ni tiajn diabl- ojn, kiajn ni deziras, konformajn al la figuro, elektita aŭ skulptita de ni mem.
Sed la helpotasko postulis prudentan atenton, kaj tial ni trasportis la malsanulinon en la puran kaj konvene aranĝitan ĉambron, kiu ŝin atendis.
Post kelke da minutoj ni reiris en la korton, nun sen la antaŭa svarmado kaj silenta. Tie troviĝis nur iaj ne- multaj noktoviglistoj, senlace kaj atente gardostarantaj.
La duonviditaj turmentoj instigis min pensi pri la afero. Mi jam multe studis pri penso kaj mensfiksiĝo, tamen la angoro de tiuj ĵus elkarniĝintaj animoj vekis ĉe mi kompaton kaj preskaŭ teruron.
Mi konfidis al la amiko, kiu min ĝentile akompanad- is, la nedifineblan torturon, kiu min taŭzis, kaj la Asist- anto saĝe klarigis:
Vere, ni staras ankoraŭ malproksime de la ka- pablo koni la tutan kreantan kaj kunigan povon de la simpla penso, kaj tial ni ĉion devas fari por liberigi la homojn el ĉiaj sentoj, kiuj malordigus ilian internan viv- on. Cio, kio faras nin sklavoj al malklereco kaj mizero, al mallaboremo kaj egoismo, al krueleco kaj krimo, fort- igas mallumon kontraŭ lumo kaj la inferon kontraŭ la Cielo.
Kaj eble tial, ke mi varme deziris fari ankoraŭ unu rimarkon pri ĉi tiu transcenta temo, Silas aldiris:
Cu vi memoras, ĉu vi iam legis ian disertacion pri la unuaj eksperimentoj de Marconi ĉe la aŭroro de la sendrata telegrafo?
Jes - mi respondis -, mi memoras, ke tiu kler- ulo ankoraŭ tre juna, sindone studadis la observojn de Henriko Hertz, la granda germana inĝeniero, kiu faris gravajn eksperimentojn pri la elektraj ondoj, konfirm- ante la teoriojn pri la sameco de transiĝo de elektro, lumo kaj elradianta varmo; mi scias ankaŭ, ke, unu fojon, uzante lian oscilatoron kaj ĝin kuplinte kun la anteno de Popoff kaj kun la ricevilo (>) de Branly, en la ĝar- deno de la domo de sia patro, li sukcesis transsendi sen- drate signojn de la morsa alfabeto. Sed..., kian rilaton ĉi tio havas al la pensado?
La Asistanto ridetis kaj respondis:
Ĉi tiu temo estas multesignifa por niaj konsi- deroj. Krom al ĝi ni turnu nian atenton ankaŭ al tele- vidado, unu el la nunaj surteraj mirindaĵoj...
Kaj li aldonis:
Mi parolas pri ĉi tiu afero, por rememorigi, ke ĉe radiofonio kaj televidado la elektronoj, kunportantaj la nuancojn de la parolo kaj la elementojn de la bildo, sin movas en la spaco tiel rapide kiel la lumo, t.e. po ĉirkaŭ tricent mil kilometroj en sekundo. Nu, en unu sola loko povas funkcii du stacioj, unu transsenda kaj la dua riceva, kaj tial, en unu sekundo, vortoj kaj bild- oj povas esti transsendataj kaj ricevataj samtempe, tra- flugante en oneto da tempo grandegajn distancojn en la spaco.
"Ni nun konsideru la penson, vivan kaj agantan fort- on, kies rapideco estas pli granda, ol tiu de la lumo. Elĵetite de ni, ĝi nepre revenas al ni mem, devigante nin konsekvence vivi en ĝia ondo da kreantaj formoj, kiuj nature fiksiĝas en nia spirito, kiam nutrataj de nia de- ziro aŭ atento. El tio sekvas la neforigebla neceso, ke ni loku nin en la plej noblaj idealoj kaj en la plej puraj intencoj de la vivo, ĉar energioj altiras energiojn sam- specajn; kiam ni restadas en malvirto aŭ en ombro, la mensaj fortoj, kiujn ni eligas el ni, revenas al nia spirito, revigligitaj kaj pliintensigitaj de la elementoj, kun ili harmoniantaj. Tiamaniere ili plifortikigas la kradojn de la karcero, en kiu ni senprudente sidas; nia animo far- iĝas ia fermita mondo, kie la voĉoj kaj bildoj de niaj
(*) Pli bone, ŝajnas al mi, estus krei la terminon re- ceptoro. - La Trad.
propraj pensoj, al kiuj aldoniĝas la sugestoj de tiuj est- uloj, alkonformiĝantaj al nia individueco, trudas al ni senĉesajn halucinojn, kelkatempe neniigante niajn subtil- ajn sentumojn."
Kaj post mallonga paŭzo li finis:
- Jen kial, post la demeto de sia materia korpo, ĉe la ordinara fenomeno nomata "morto", la elkarniĝinta homo, sin movante en portilo pli plastika kaj influebla, povas longe restadi sub la potenco de siaj malpli kons- truaj kreaĵoj, implikite en fortika reto da suferado kaj iluzioj kune kun tiuj, kiuj spertas samajn malrealaĵojn kaj inkubojn.
La klarigo ne povus esti pli trafa.
Hilario kaj mi, ni eksilentis, poseditaj de la sama sento de respekto kaj primedito.
Silas rimarkis nian animan teniĝon kaj komplezeme rekomendis al ni ripozon, dum kiu ni povos kelke da horoj senfare sidi kaj... pensi.
Malsanaj animoj
Post la ripozo, al kiu ni nin donis, Silas, laŭ inspiro de la direktanto de la domo, venis inviti nin al pro- meneto en la ĉirkaŭaĵo.
Cetere Druso, per tia inspiro, kontentigis nian intenc- on iom studi la principojn pri kaŭzo kaj efiko ĉe la ĵus- elkarniĝintoj.
Ni sciis, ke la morto de la materia korpo estas ĉiam la unua paŝo al la rikolto el la vivo, kaj tial ne estis al ni nesciate, ke tiu medio apartenas al la plej favoraj por nia praktika lernado, ĉar la grandega Ombrejo, ĉe la rando de la tera kampo, estas ĉiam plene okupita de viroj kaj virinoj, kiuj, ankoraŭ forte ligitaj al la en- karna provo, transiris la gravajn limojn.
Hilario kaj mi ĝoje akompanis nian kamaradon, kaj ĉi tiu, transpasante kun ni larĝan pordegon, kondukant- an eksteren, bonhumore diris al ni, certe konante niajn celojn:
Sen ia dubo de ni, antaŭ nelonge revenintaj de la Tero, la inferaj regionoj, multe pli ol la ĉielaj, taŭgas por esplori la leĝon pri kaŭzo kaj efiko, ĉar krimo kaj pago, malekvilibro kaj doloro apartenas al niaj plej sim- plaj spertoj en nia ĉiutaga aktiveco, dum anĝelaj gloro kaj ĝojo estas superaj statoj de la konscienco, kiuj trans- limas nian komprenpovon.
Kaj disĵetante la rigardon sur la ĉirkaŭajn malĝoj- ajn bildojn, li aldiris, ree donante al sia parolo kortuŝ- antan tonon:
Ni psike staras pli proksime al malbono kaj su- fero. Ni tial tute klare komprenas la afliktantajn de- mandojn, kiuj ĉi tie svarmas...