Выбрать главу

Laŭmezure kiel ni malproksimiĝis de la domo, ni pli profunde penetris en la ombron, ĉiam pli densan, sed ie kaj ie punktitan de apenaŭ brilantaj torĉoj, kvazaŭ la lumo en la ĉirkaŭaĵo bravege batalus por sin nutri kaj elteni.

Ĝemoj kaj krioj, malbenoj kaj blasfemoj disflugis el la mallumo.

Tuj de la unua rigardo ni rimarkis, ke la spaco, oku- pita de la institucio, estas ortangulo, kaj ke la tereno sub nia esplorado situacias malantaŭ ĝi, kvazaŭ ia grand- ega eksterurba dometaro.

Rimarkinte nian scivolon kaj interesiĝon, la Asist- anto venis renkonte al niaj demandoj, klarigante:

Ni ja troviĝas sur la malantaŭa flanko de nia institucio, sur vasta kampo plenplenigita de menskonfuz- itaj kaj suferantaj Spiritoj.

Hilario, ne malpli surprizita ol mi, sen ĉirkaŭfrazoj

rimarkis:

Ciuj ĉi estuloj, ŝajnas, estas forlasitaj al mal- bonvetero. Cu do ne estus saĝe, se la Domo plivastiĝus, ilin kolektante sub sian protekton kaj defendante per siaj muroj?

Logike - respondis Silas trankvile - ĉi tiu plano estus la plej dezirinda, tamen ni havas antaŭ ni mult- egon da animoj, realĝustiĝantaj al la leĝo. Ci tiu grand- ega amaso da ekzistaĵoj, jam inter ni sen la karna korpo, komenciĝis per grupo da elkarniĝintaj estuloj, kiuj pet- egis la Domon pri helpo sen la kondiĉoj necesaj pro tio. Firme plenumante la programon al ĝi difinitan, nia domo ne povus tuj malfermi al ili siajn pordojn dank'al la mal- espero kaj ribelo, ĉe kiuj ili plezuras, sed ĝi tamen ne flanken metis la eblon helpi ilin laŭpove ekster sia kam- po de agado. Tiamaniere komenciĝis la nuna organizaĵo, kiu, kontraŭ nia volo, estas ia abismo de suferado. Ci tie sendistinge kolektiĝas miloj da estuloj, viktimoj de siaj deliraj kaj mallumaj pensoj. Elirinte el la fazo de konfuziĝo aŭ angoro, kiu povas daŭri tagojn, monatojn aŭ jarojn, ili estas kondukataj en nian institucion, sed ĉi tiu kiel eble sin gardas malfermi sian pordon al kons- ciencoj, ankoraŭ forte alkroĉitaj al sistema ribelado.

Eble tial, ke ni silente repentris al ni la hieraŭajn epizodojn, rememorante la elkarniĝintojn, akceptitajn en la grandan azilon, nia kunulo aldiris:

Vi ambaŭ hieraŭ observis la helpon al malfeliĉa frato, turmentata en mallumo, kaj vidis la alvenon de suferantoj, ĵus liberiĝintaj el la karno. Aliflanke, inter la helpatoj vi vidis Spiritojn senkonsciajn kaj ŝuldantajn, sed ne senprudentajn kaj ribelantajn.

Post ĉi tiu parolo, kiu iel serenigis nian maltrank- vilan menson, Hilario demandis:

Kaj ĉi tiu medio, tiel forte skuata de malfeliĉo, ĉu ĝi ja ricevas la helpon, kiun ĝi bezonas?

Jes - respondis nia amiko -, multe da estuloj, revirtiĝintaj en la Domo, akceptas ĉi tie altvalorajn task- ojn, prenante sur sin fratan helpon sur grandaj kampoj de ĉi tiu turmentoplena regiono. Tie iom sin korektinte, ili alportas ĉi tien la rikoltitajn benojn kaj fariĝas me- ritaj oficistoj por komunikiĝoj. Per ili la administrant- aro de nia institucio akceptas milojn da estuloj, bezon- antaj ĝian korfavoron, kaj scias kun certeco, kiaj sufer- antaj fratoj indas eniron en nian domon post la grada aliiĝo, al kiu ili alkonformiĝas. Dismetinte sin en la regionoj de mallumo, en malgrandaj hejmoj-kulturejoj, ili ĉi tie daŭrigas sian renobliĝon, lernante kaj servante.

Ĉu tamen - scivole ankoraŭ rediris Hilario - tia malfeliĉa kolonio de menskonfuzitaj animoj ja ne su- feras la superpotencon de malicaj Inteligentoj, kiajn ni hieraŭ vidis transe de ĉi tiu loko?

Jes, tiaj atakoj estas ĉi tie konstantaj kaj neevit- eblaj, plej precipe kontraŭ tiujn estuloj n, kiuj forlasis brutiĝintajn kunkulpulojn en inferaj kavernoj aŭ en rond- oj de surtera agado. En tiaj okazoj la viktimoj de tiuj elkarniĝintaj bestioj spertas longajn nepriskribeblajn suferojn per hipnota subjugigo, kiun multaj malbon- genioj plej lerte praktikas.

Post nelonga paŭzo Silas akcente daŭrigis:

Tio estas kelkaj el la formoj de komprenebla tor- turado, kiujn iuj surteraj mistikuloj, ĉe mediuma eks- kurso en la regno de mallumo, nomis puriga ekstermado. Laŭ ilia supozo, la kulpaj animoj post la morto estas terure turmentataj de la demonoj, loĝantaj en mallumo.

Ĉi tiuj informoj de la Asistanto, ligitaj kun la ĝemoj kaj lamentoj, kiujn ni senĉese aŭdadis, faris sur ni mal- agrablan impreson.

Eble tial Hilario, dolore tuŝita de tiuj krioj ĉirkaŭ ni, demandis mirigita:

Sed kial vi diras komprenebla torturado?

Kaj sincere elverŝante sian koron:

Ĉu vi trovas juste, ke tiom da estuloj ĉi tie ko- lektiĝu en tia granda afliktiĝo?

Silas malĝoje ridetis kaj konsideris:

Mi komprenas vian ĉagrenon. Nediskuteble tiom da kunestantaj doloroj ne estus justaĵo, se ilin ne naskus tiuj, kiuj, en la mondo, preferis la ĉiutagan traktadon kun maljusto. Sed, ĉu ne estas ja kompreneble, ke ĉiu rikoltos la frukton el sia propra plantejo? En unu sama peco da malavara neŭtrala tero, vartanto de urtiko ko- lektas urtikon, kiu vundas, kaj fleganto de ĝardeno deŝ- iras floron, kiu parfumas. La grundo de la vivo estas unu sola por ni ĉiuj. Ni ĉi tie, sur ĉi tiu grandega kam- po de angoro, trovus ne animojn simplajn kaj senkulp- ajn, sed estulojn, kiuj misuzis sian inteligentecon kaj sian povon kaj kiuj, memvole surdaj al la saĝo, deviis en la abismojn de frenezo kaj krueleco, de egoismo kaj nedankemo, kelkatempe fariĝinte sklavoj al la malraciaj kaj monstraj mensaj kreaĵoj, kiujn ili al si mem teksis.

Nia konversacio estis tuj interrompita antaŭ dom- eto, kiu ne distingiĝis de la nebulego kaj el kiu ĵetiĝis revigliga lumfasko.

Sentinte nian ĉeeston, grandegaj hundoj, kiujn ni povis vidi de ekstere, en tiu fasko da malforta lumo strange bojetadis.

Alta kaj krudaspekta viro subite ekaperis kaj salutis nin de ĉe la kradpordeto, apartiganta nin de la sojlo, kaj ĝin malfermis al ni.

Silas lin ĝoje prezentis al ni. Tio estis Orzil, unu el la gardistoj en la Domo, servantaj en la regiono de mallumo.

Post nelonge ni troviĝis en la intimeco de varmeta

ĉambro.

Ĉe la admonkrioj de la gardisto du el la ses grandaj hundoj prenis al si lokon apud ni, kuŝigante sin ĉe niaj piedoj.

Orzil estis gigante ĉarpentita, aspektante al ni ia urso en la formo homa. Liaj klaraj okuloj spegulis sin- cerecon kaj sindonemon. Mi ekhavis la senduban im- preson, ke antaŭ ni staras iu memkonfesinta punlaborulo, firme iranta la vojon al revirtiĝo.

En la mallarĝa senornama ĉambro vice staris kelke da benkoj, kaj super ili enfiksiĝis ovala niĉo, en kies in- terno estis kruda kruco, lumita de konkforma olea lampo.

Orzil eliris, por kvietigi la grandajn malpli hejmig- itajn hundojn en la interno de la dometo, kaj dume la Asistanto informis:

Li estas ankoraŭ malmulte kulturita amiko, kiu implikiĝis en bedaŭrindajn krimojn en la mondo. Li tre suferis sub la potenco de iamaj malamikoj, sed nun, post longa provtempo en la Domo, li faras eminentajn serv- ojn en ĉi tiu vasta rifuĝejo de la malespero. Li estas helpata, helpante; kaj, servante kun abnegacio kaj frata sindono, li ne nur reedukiĝas, sed ankaŭ glatigos la kam- pon de la nova ekzistado, lin atendanta en la sfero de la karno, dank'al la korinklinoj, kiujn li ĉiam pli alti- ras al si.

Ĉu li vivas sola? - mi demandis, ne retenante mian scivolon.

Li donas sin al meditado kaj memstudado - pa- cience respondis Silas -, sed, kiel multaj aliaj helpantoj, li havas ĉe si kelke da ĉeloj, okupitaj de estuloj flegataj, kiuj baldaŭ ricevos gastigon en nia institucio.

En ĉi tiu momento Orzil revenis al ni kaj la Asist- anto lin bonkore demandis:

Kiel la laboro iras ĉe vi?

Amase, mia estro - li humile respondis. - La hieraŭa uragano kaŭzis grandegan disruinigon. Mi pens- as, ke estis multe da sufero en la marĉoj.

Kompreninte, ke li parolas pri la abismoj, kie ba- raktadas miloj da malfeliĉaj menskonfuzitaj animoj, Hi- lario demandis:

Cu ne eble estas veni al tiaj lokoj, por kvietigi la dolorojn de suferantoj?