Выбрать главу

Nia nova amiko faris doloran grimacon de malĝojo kaj rezignacio kaj respondis:

Ne eble...

Kvazaŭ helpe al sia kamarado, Silas aldiris:

Ĝenerale la estuloj, loĝantaj en ĉi tiuj kavernoj, plej ofte portas ekstreman ribelemon, kaj en la frenezo, al kiu ili sin fordonas, ili fariĝas efektivaj demonoj de malsaĝo. Ili devas volontiĝi al la klare difinita kaj paca alĝustiĝo al sia situacio, por povi, eĉ duonsenkonsciaj, profite ricevi la helpon, kiun oni oferas al iliaj koroj.

Kaj kvazaŭ dezirante transiri al la pruvo de sia aserto, li invitis nin trarigardi la plej proksimajn ĉelojn.

Kiom da malsanuloj nun enloĝigitaj?

Orzil respekte kaj senhezite respondis:

Ci tie troviĝas tri absolute senkonsciaj amikoj.

Post kelke da paŝoj ni ekaŭdis tondran kriegadon.

La instalaĵoj, destinitaj por la malsanuloj, situaciis ĉe la fundo, simile al vastaj fakoj de komforta ĉevalejo. Ci tiu estas la figuro plej taŭga por mia rolo de priskrib- anto ĉar, de naturo limiĝante je sia celo bridi krudajn animojn, la domo mem estis krude konstruita kaj sekura.

Laŭgrade kiel ni alproksimiĝis al tiu rifuĝejo, mal- agrabla odoro atingis niajn nazojn.

Respondante mian internan demandon, la Asistanto

klarigis:

Neniu el vi ne scias, ke ĉiujn estulojn envolvas ia vitala "haloo" el la energioj, kiuj vibras en ilia pro- fundo, kaj ke tia "haloo" konsistas el eroj da forto, kiuj disradias en ĉiujn flankojn, impresante nian flaradon agrable aŭ malagrable laŭ la naturo de la individuo, kiu ilin elĵetas. Tial, kiel okazas sur la Tero mem, tiel same ĉiu estulo ĉi tie estas karakterizata de aparta elvaporaĵo.

Jes, jes... - Hilario kaj mi samtempe kon-

firmis.

Sed la tranĉa odoro de putranta karno estis tie por ni eksterordinara okazaĵo. Silas rimarkis nian miron kaj direktis demandan rigardon al la prizorganto de tiu pur- iĝejo, kaj tiu oficisto tuj informis:

Ĉi tie troviĝas la frato Korseno, kies menso ĉiam ankoraŭ estas absolute alkroĉita al la enterigita korpo. Implikita en la memoron pri la ekscesoj, al kiuj li sin donis en la karno, li ankoraŭ ne sukcesis liberiĝi de la memoro pri tio, kio li estis, kaj ŝovas supren sur la supraĵon de ĉiuj siaj konservitaj ideoj la figuron de sia propra kadavro.

Silas faris plu neniajn konsiderojn pri tiaj aferoj, ĉar en ĉi tiu momento ni venis al la unua ĉelo, tra kies krada pordo ni povis vidi, en la interno, maljunaspektan viron kun klinita kapo inter la manoj, kriantan:

Venigu miajn infanojn! venigu miajn infanojn...

Ĉi tio estas nia frato Vejga - ĝentile diris Orzil. - Li tenas sian menson fiksita al la heredaĵo, kiun li perdis pro elkarniĝo: granda kvanto da oro kaj da ha- vaĵoj, kiuj transiris en la manojn de liaj filoj, tri jun- uloj, kiuj en la mondo konkuras inter si pri la plej bona kaj plej granda porcio, uzante por tio korupteblajn juĝ- istojn kaj senkonsciencajn advokataĉojn.

Nun apogitajn al la fostoj de la pordo, Silas petis nin pli atente observi la ĉirkaŭaĵon, kiun naskis la psi- kosfero de la malsanulo.

Efektive, kio min koncernis, mi rimarkis bildojn mo- mente aperantajn kaj malaperantajn, similajn al la ne- daŭraj figuraĵoj, silente elŝprucantaj el artfajraĵoj. Tra tiuj bildoj, kiuj en sama momento briliĝadis kaj esting- iĝadis, travidiĝis tri junuloj, kies pasemaj figuroj vagadis inter disŝutitaj dokumentoj, monpaperoj kaj ferŝrankoj plenaj de valoraĵoj, kvazaŭ pentritaj en la aero per plej malfortaj koloroj, kiuj alterne malpliintensiĝadis kaj re- fariĝadis.

Mi komprenis, ke ni vidas la pensojn-formojn, kre- itajn de la rememoroj de nia amiko, kiu, en la stato, en kiu li sin prezentis al ni, tiam certe povis nur travivi sian internan dramon, tiel persista estis la fiksa ideo, en kiu li enfermiĝis.

Evidente helpate de la emanaĵoj, kiuj, kiel mi ri- markis, la Asistanto fluigis sur lin, li ekfrotis al si la okulojn, kvazaŭ penante forigi de si nepercepteblan ne- bulon, kaj ekkonsciis pri nia ĉeesto. Per eksalto li sin antaŭenĵetis kontraŭ nin kaj, apogante sin al la krado, kiu nin apartigis de li, ekkriis kiel freneza:

Kiuj vi estas? Juĝistoj? juĝistoj?

Kaj li fandiĝis en lamentoj, kiuj ŝiradis al ni la

koron:

Dudek kvin jarojn mi klopodis, por reakiri la he- redaĵon, kiun mi rajtis ĉe la morto de miaj geavoj..., kaj kiam mi ĝin havis en la manoj, la morto senkompate rabis al mi la korpon... Mi ne rezignaciis ĉe tia altrudo, kaj restis plu en mia iama domo... Mi deziris almenaŭ akompani la disdividon de la havaĵo, kiu min interesis, sed miaj filoj malbenis mian influon, ĉimomente vom- ante kontraŭ min venenajn, malamikajn frazojn... Ne kontentaj de tiuj mensaj atakoj al mi, ili ekpersekutis mian duan ekzinon, kiu estis por ili ne vicpatrino, sed ja patrino, donante al ŝi venenaĵojn kvazaŭ sendanĝeran medikamenton, ĝis la kompatinda virino estis fine en- metita en frenezulejon sen espero pri resaniĝo... Ĉio ĉi pro nia karega mono, kiun tiuj fiuloj volas forrabi... Ĉe tia maljustaĵo mi ekpensis peti la favoron de la est- uloj, loĝantaj en mallumo, ĉar nur la malbongenioj certe estas la fidelaj plenumontoj de la granda venĝo...

Li provis forviŝi siajn larmojn de malespero kaj

aldiris:

Diru al mi: kial mi nutris malfeliĉajn ŝtelistojn, pensante, ke mi karesas infanojn de mia koro?! Mi edz- iĝis juna, lulante amrevojn, sed mi burĝonigis malam- dornojn!

Kaj ĉar aŭdiĝis la voĉo de Silas, petante lin seren- iĝi, la malfeliĉa eksplode kriegis:

Neniam, mi neniam pardonos! Mi turnis min al la inferuloj, sciante, ke la sanktuloj konsilus al mi al- konformiĝon kaj sinoferon... Mi volas, ke la demonoj turmentu miajn infanojn tiel, kiel miaj infanoj turment- as min...

Transirinte de la spasma ploro al akresonaj ridegoj, li komencis kriadi:

Mia mono, mia mono! Mi postulas mian monon!

La Asistanto sin turnis al Orzil kaj kompatplena

diris:

Nu, la nuna situacio de ĉi tiu nia amiko estas ja tro komplikita. Li ne povas sen malutilo forlasi la kradon.

Ni foriris de antaŭ tiu malsanulo, kun pugnigitaj manoj malbenanta nin, kaj alproksimiĝis al alia ĉelo.

Ĉe la peto de Silas, ke ni bone observu la vidaĵon antaŭ ni, ni atente ekrigardis la nunan malsanulon, viron treege malgajaspektan, sidantan ĉe la fundo de sia ĉelo, kun la kapo klinita inter la manoj kaj okuloj fiksitaj sur proksima muro.

Akompanante lian atenton sur la punkton, kiu centr- igis en si liajn okulradiojn, kvazaŭ nevidebla spegulo, repentranta liajn proprajn pensojn, ni vidis ampleksan vivantan bildon, sur kiu distingiĝis, hele prilumita de la luno, strato de granda urbo; sur tiu strato ni vidis lin ĉe la stirrado de aŭtomobilo persekutanta ebrian pied- iranton, ĝis li senkompate mortigis la malfeliĉan.

Ni do troviĝis antaŭ murdinto, alkroĉita al prem- antaj mensaj bildoj, kiuj lin enŝlosis en punaj rememoroj.

Estis rimarkebla lia neesprimebla angoro, inter ri- proĉo de konscienco kaj pento.

Delikate vokita de Silas, li vekiĝis, kvazaŭ sovaĝa besto, ŝirita el la kvieteco de dormo. Li instinkte sin ĵetis kontraŭ nin per akrobata eksalto, per kiu li tamen ne povis atingi nin dank'al la krado, kaj kriegis:

Ne estas atestintoj . . Neniom da atestintoj... Ne mi transveturis tiun malfeliĉulon, kvankam mi lin prave malamis... Kion vi intencas kontraŭ mi? Denunci min? Sentaŭguloj! Ĉu vi do spionis la senvivan straton?

Ni ne respondis. Silas kortuŝita lin rigardis iom lon- ge kaj diris:

Ni forlasu lin. Li estas tute implikita en la re- memorojn pri sia krimo, kaj pensas, ke ankoraŭ post la morto li mokos plu juĝistojn.

Hilario kun mirego intermetis:

Ĉe tiu malsanulo, kiun ni vidis ĉirkaŭita de la figuro de tri junuloj, kaj ĉe ĉi tiu amiko, kiu rigardadis scenon de murdo...

Nia amiko kaptis lian penson kaj kompletigis lian rimarkon, dirante:

Ni vidis du mafeliĉajn fratojn, vivantajn inter la bildoj, kiujn ili mem nutras per sia mensa forto.

En ĉi tiu momento ni venis al tria ĉelo, kie vundo- kovrita viro skrapadis la abomenindajn abscesojn per siaj propraj ungoj. La efektive haladza aero postulis grand- egan disciplinon kontraŭ la elrompiĝo de nia naŭzo.