Выбрать главу

Rimarkinte nian ĉeeston, li alpaŝis al ni, amare pet-

ante:

Kompatu min! Cu vi estas kuracistoj? Helpu min pro Dio! Vidu la putraĵojn, sur kiuj mi kuŝas!

Laŭ lia gesto mi tuj ekrigardis al la planko kaj ja ekvidis, ke tiu kompatindulo, kovrita de strietoj da putra sango, sin movas sur amaso da malpuregaĵoj.

Nur post pli streĉa atento mi konstatis, ke tiun naŭz- an bildon naskis la mensaj elvaporaĵoj de ĉi tiu malfeliĉ- ulo antaŭ niaj okuloj.

Doktoroj! - li daŭrigis per peteganta voĉo - oni diras, ke mi ŝtelis de aliaj, por kontentigi miajn mal- virtojn en la bordelo, kiun mi vizitadis... Ne vere, ja ne vere! Mi ĵuras al vi, ke mi loĝis en tiu malĉastejo pro karitemo... Tiuj malfeliĉaj virinoj bezonis defend- on... Mi do ilin kiel eble helpadis... Eĉ tiel mi ĉe ili ricevis la malsanon, kiu ruinigis mian fizikan korpon kaj ankoraŭ infektas la aeron, kiun mi spiras, aliiĝinte ĉi tie en mian propran elspiraĵon! Helpu min, mi petegas! Helpu min, mi petegas!

Li tamen ripetadis sian peton postuleme, kvazaŭ lia humila parolo nur maskis tiranan ordonon.

La Asistanto invitis nin foriri de tie kaj klarigis:

Li estas iama hardiĝinta voluptulo, kiu forelspez- is por senutilaj plezuroj grandajn sumojn da mono, ne apartenantajn al li. Lia menso ankoraŭ longe vibrados inter incitiĝo kaj elreviĝo, nutrante la abomenindan me- dion, kies konfuzita centro li fariĝis.

Revenante al la dometo de Orzil, mi sen ia antaŭ- parolo remandis:

Cu do niaj malsanaj fratoj restos izolite tiel longe, ĝis ili sin korektos?

Ĝuste tiel - bonkore respondis Silas.

Kaj kion ili devas fari por la necesa pliboniĝo de sia stato? - demandis Hilario kun nebridebla mirego.

Nia amiko ridetis kaj konsideris:

Ilia problemo havas mensan karakteron. Ili ŝanĝu siajn proprajn ideojn, kaj ili aliiĝos.

Li iomete haltis, montris novan brilon ĉe la akra rigardo kaj firme asertis:

Ĉi tio tamen ne estas tiel facila. Vi ambaŭ nun vin donas al speciala studado de la principoj pri kaŭzo kaj efiko: eksciu do, ke niaj mensaj kreaĵoj nepre super- regas ĉion en nia vivo. Ili nin liberigas, se ili enradik- iĝas en bono, sintezo de la Diaj Leĝoj, kaj nin katenas se ili baziĝas sur malbono, elmontro de nia priresponda krimeco, tial nin allogante en la lertan kaptilon de kulpo. Malnova popola aforismo sur la Tero diras, ke "krimulo revenas al la loko de sia krimo". El ĉi tio ni povas aserti, ke, eĉ en la okazo, se krimulo povas forlasi la scenejon de la krimo, lia penso tamen estas alforĝita al tiu atmos- fero kaj al la esenco mem de la farita eraro.

Kaj, rimarkinte nian embarason, li aldiris:

Ni cetere revenigu en la memoron la penson, agantan ondomanriere kaj multe pli rapidan ol la lumo, kaj ni ne forgesu ankaŭ, ke ĉiu menso estas fonto de kreanta energio. Nu, ni scias, ke bono estas disradiado de lumo kaj malbono estas amasiĝo de mallumo; kiam do ni dekliniĝas de la bona vojo en kruelecon kontraŭ aliaj, niaj pensoj, ondoj da subtila energio, trapasante tiujn lokojn kaj homojn, situaciojn kaj aferojn, kiuj tuŝ- as nian memoron, agas kaj reagas sur sin mem, en ferm- ita rondo, kaj sekve ili returne alportas al ni la mal- agrablajn sensaciojn el la kontakto kun niaj mallaŭd- indaj faroj.

"Ni nun studas tri tipojn de animoj, kiuj en sia lasta ekzistado postlasis nur malĝojajn kaj bedaŭrindajn bild- ojn, kie neniaj cirkonstancoj malpligravigus iliajn nekon- testeblajn kulpojn. La filoj de tiu nia amiko, suferanta pro sia fiksiĝo ĉe la monavideco, ricevis de li nenian edifan edukadon, kapablan ilin helpi, kiam tuŝitaj de la ondoj de la patra penso: tiuj ondoj revenas al sia fonto ŝarĝitaj de la mensaj elementoj de malamo kaj egoismo de la interprocesantaj junuloj. Tiu alia amiko, kiun tur- mentas la fiksa ideo de la konsciencoriproĉo, ne paginte en la karceroj de la homa justeco por la krimo, kiun li antaŭdecide faris, returne rikoltas la pensovibrojn, kiujn li elradias, sen ia ajn helpo, kiu mildigus lian doloran penton. Kaj tiu tria, kiu ĉiam ankoraŭ vivas en mal- virto, resorbas la ondojn de sia propra mensa kampo, alkreskitajn de malhonoraj faktoroj, kiuj al ili aliĝas en la trapasataj lokoj, kaj revenentajn al li mem kun mult- obligitaj elementoj de putrado."

Ĉe nia mirego la Asistanto demandis:

Ĉu vi ambaŭ komprenis?

Jes, ni komprenis...

Sub forta emocio Hilario konsideris:

Mi nun pli klare vidas la materialan bonfaron de la preĝo kaj kompatemo, de la simpatio kaj helpo, kiujn ni sur la Tero devus sincere doni al la tiel nomataj mortintoj...

Jes, jes... - komplezeme rediris Silas. - Ni ĉiuj estas ligitaj unu al alia, ĉu en la karno, ĉu ekster ĝi, kaj liberaj aŭ malliberaj sur la provokampo, laŭ niaj faroj, per la retoj de nia mensa vivado. Bono estas liber- iganta lumo, malbono estas katenanta mallumo... Stud- ante la legojn pri la destino, ni atentu tiajn neprajn kaj eternajn realaĵojn.

Ni eksilentis zorgoplenaj kaj enpensaj. Pro tio nian revenon al la Domo, post nelonga ripozo en la dometo de Orzil, ni dediĉis al silento kaj meditado pri la ricev- itaj altvaloraj lecionoj.

En la preĝrondo

En la tria vespero de nia estado en la Domo, la Ins- truanto Druso invitis nin en la preĝorondo.

Silas ĝentile klarigis al ni tiun inviton, dirante, ke ni havos bonan okazon por interesaj observoj.

La komuna preĝado, du fojojn en semajno, fariĝadas en alkonforma loko de la Domo; en la daŭro de tiuj la- boroj ordinare materiiĝas iu el la direktoroj, kiuj de en pli altaj sferoj estras la institucion.

Dum tiuj kunsidoj Druso kaj la pli prirespondaj adjunktoj ricevas diversajn ordonojn kaj instrukciojn, rilatajn al la multenombraj fariĝantaj laborprocesoj. De- mandoj estas respondataj, disponoj pri laboro estas kom- petente indikataj. Kaj eĉ ni mem, fremduloj en tiu domo, ja povus prezenti ĉian ajn dubon aŭ demandon por taŭg- okaza klarigo.

Ĉe tiu invito mi ekĝojis.

Hilario, iom maltrankvila, demandis, ĉu ni devos obei ian specialan programon; la Asistanto respondis, ke en tiu sanktejo ni devos nur tenadi la koron kaj menson liberaj de ĉiaj pensoj aŭ sentoj nekonvenaj por la res- pekto kaj fido, kiujn ĉiuj devas havi rilate al la Dia Pro- videnco, kaj nekonformaj kun la frateco, kiun ĉiu homo sincere ŝuldas al alia.

Mi uzis iajn nemultajn momentojn, por peti Jesuon pri inspiro, ke mia ĉeesto ne alportu konfuzon al la amika rondo, kiu min volonte akceptos.

Tuj poste, sekvante nian kamaradon, Hilario kaj mi eniris en senluksan salonon, kie Druso ridetante kaj bon- kore nin akceptis.

Granda tablo, ĉe kies flankoj staris modestaj brak- seĝoj, sur kiuj sidis dek simpatiaj homoj, t.e. sep sin- jorinoj kaj tri sinjoroj, havis rimarkinde ampleksan kap- an parton, kio pli impone distingis la komfortan apogan seĝon, sur kiu sidos la direktoro de la domo.

Sur la kontraŭa flanko, antaŭ ni, troviĝis granda duondiafana ekrano, enspacanta proksimume ses kvadrat- ajn metrojn.

Ekster la rondo da personoj, kiuj evidente pli forte kunhelpos la atendatan laboron, troviĝis tri Asistantoj, kvin Flegistoj, du humilaspektaj sinjorinoj, Silas kaj ni ambaŭ.

Ni ankoraŭ disponis tempon sufiĉan, por edifa kaj mallaŭta konversacio. Mi do profitis la okazon por de- mandi la komplezeman amikon pri la funkcioj de tiuj dek homoj, parade sidantaj ĉirkaŭ la domestro, kvazaŭ pli- fortigante ties menson. Silas senafekte tuj klarigis:

Tio estas amikoj, kiuj rafinis siajn mediumajn kondiĉojn favorajn al la plenumado de la ĉi tieaj laboroj. Ili kunhelpas per vitalaj fluidecaĵoj kaj emanigantaj ele- mentoj, ekstreme subtiligitaj, kiujn niaj Instruantoj efike uzas por sia manifestiĝado en la necesaj interparoloj.

Mirante, mia kolego demandis:

Cu ni ilin rigardus kiel sanktulojn, agantajn en la Domo?

Ho, neniel! - bonhumore respondis Silas. - Ili estas ĉiam servemaj laborantoj. Tiom, kiel ni, ili anko- raŭ suferas la premadon de maltrankviligaj rememoroj el la materia kampo, kaj kunportas la radikojn de la ŝuldoj, kiujn ili faris en la pasintaj tempoj, por la necesa pago eble baldaŭa, per reenkarniĝo. Eĉ tiaj, dank'al la disciplino, al kiu ili sin submetas ĉe la sindonado al siaj similuloj, ili havigas al si feliĉajn simpatiojn, kiuj estos por ili grandvaloraj rimedoj, mildigontaj al ili malfacil- aĵojn kaj provojn dum la venontaj luktoj.