Ci tio do signifas...
Sed la parolo de Hilario restis nur duone parolita, ĉar nia amiko, ekkaptinte lian penson, bonhumore asertis:
Vere, ĉi tio ja signifas, ke ankaŭ en la inferaj regionoj ni renkontas bonegajn okazojn por laboro, ne sole venkante la purigajn afliktiĝojn, kiujn ni semas en ni mem, sed ankaŭ preparante novajn vojojn al la interna ĉielo, kiun ni devas al ni konstrui.
Ĉi tiu instruo enhavis en si grandegajn konsolojn
por ni.
En ĉi tiu momento Hilario koncentris sian atenton sur la du ĉeestantaj sinjorinoj, kies eksteraĵo, pro la sen- fina malgajeco, reganta iliajn fizionomiojn, travidigis ri- markindan diferencon je la medio, al kiu ni alĝustiĝis, kaj respekte demandis:
Mia kara Silas, kiuj estas ĉi tiuj niaj fratinoj, kiuj, por sincere paroli, sin tenas for de la ĉi tiea psika etoso?
La alparolito ridetis kaj informis:
Ili estas fratinoj, kiuj pro merito en la servado akiris al si la rajton partopreni en la hodiaŭa kunveno, por peti pri helpo por la solvo de la problemoj, interes- antaj iliajn animojn. Mi ilin konas persone. Ili estas el- karniĝintaj virinoj, kiuj distingiĝas per sia abnegacio klopodante pri samfamiliaj Spiritoj, kiuj en ĉi tiuj re- gionoj suferas la akrajn sekvojn de la eraroj, en kiujn ili nesingarde implikiĝis.
Direktante al ili fratan rigardon, li aldiris:
Magdalena kaj Silvia en sia lasta ekzistado edzin- iĝis kun du samsangaj fratoj, kiuj de la juneco ĝis la morto sin terure malamis reciproke, kaj dank'al tiu in- terkontraŭeco ili faris antaŭdeciditajn kriantajn eraroj n en la partioj de la regiona politiko, al kiuj ili apartenis. Ili vartis grandajn kulturejojn de egoismo kaj malkon- kordo, barante do la progreson de la kolektivo, kiun ili devis servi, kaj nutrante malpacon kaj kruelecon inter la kamaradoj, kiuj konsentis iliajn punktojn de vidado. Multe da krimoj estis faritaj laŭ la inspiro de ili ambaŭ, kiuj amis dorloti senĉesan malakordon inter siaj sam- partianoj, kaj tial, sur la malsuperaj ŝtupoj de sufero, ili pagas por la krimoj kontraŭ frateco, kiujn ili faris ja kontraŭ si mem.
Mi ekpensis demandi, kiaj propre estas la suferoj de tiuj malfeliĉaj amikoj, sed ekaŭdiĝis la parolo de Druso, admonante nin al la necesa pretiĝo.
Certe konsiderante la pretervolajn erarojn, kiujn ni povos fari, li petis, ke ni, kiuj tie la unuan fojon parto- prenos en la preĝado, tute nin detenu de malpli noblaj pensoj, forbalaante ĉiajn malagrablajn rememorojn, por ke ne okazu perturboj en la kristala kamero, kiel li nomis la ekranon fronte al ni, dum la sinmanifestado de la respektinda sendito, kies viziton li atendis.
Li sciigis, ke la karaktero de la kuniĝintaj fortoj de la ĉeestantaj mediumoj estas ilia grandega plastikpovo kaj ke iu nia penso nekonforma al la digneco de la medio povus materiiĝi, aperigante nekonvenajn, kvankam pas- emajn bildojn sur la supraĵo de la aparato antaŭ ni.
Fine invitite de la grandanima direktoro esprimi ĉian dubon aŭ zorgon, kiu venus al ni en la menson, mi de- mandis, ĉu ni povos peti ian informon de la baldaŭ ven- onta sendito; tion li plene konsentis, sed rekomendis al ni en ĉia afero konservi tian spiritan noblecon de ĉiu, kiu sin donas al la bono de ĉiuj, detenante nin de vanajn de- mandojn rilataj al la bagatelaĉaj maltrankviloj en la persona sfero.
Tuj poste li sciigis, ke per specialaj aranĝoj ĉiuj ri- medoj de la mediumoj estas koncentrataj sur la ekrano, kiu de post tiu momento fariĝos impresebla por la labor- oj de la nuna horo.
Milda silento ekregis super ni.
En respekta kaj atenda sintenado la direktoro de la institucio stariĝis kaj kortuŝite preĝis:
"Dia Majstro, volontu veni nian kunvenon en ĉi tiu domo de paco kaj servado.
"Per via boneco, en la nomo de la Senlima Amo de Nia Ĉiela Patro, ni ricevas tiun superegan donon, la re- nobligan laboron. Sed ni estas, en ĉi tiuj turmentoplenaj regionoj, grandaj falangoj da kulpaj Spiritoj en punsu- ferado pro la neprikalkulitaj krimoj, en kies ŝlimejo ni pereigis nian konsciencon.
"Kvankam malliberuloj, katenitaj al la suferoj, kiujn ni naskis kontraŭ ni mem, ni, revigligitaj, salutas vian dian gloron.
"Konsentu al ni, Sinjoro, la helpon de viaj sindon- emaj altaj delegitoj, por ke ni ne senkuraĝiĝu pri niaj bonaj intencoj.
"Ni scias, ke sen la varmo de viaj kompatemaj man- oj forvelkas nia espero, simile al malfortika vegetaĵo sen la beno de la suno!
"Majstro, ankaŭ ni estas viaj zorgatoj, kvankam ankoraŭ en la karcero de kriantaj devioj, kie ni elportas la bedaŭrindajn sekvojn de niaj krimoj.
"De ĉi tiuj mallumaj foraj lokoj leviĝas angoraj ĝem- oj, soifante vian senmezuran kompaton... Tio estas ni, la pentofarantaj punlaboruloj, kiuj ja ofte senkonsilaj ploradas, sopirante la revenon al paco... Ni, la murd- intaj, la perfidaj, la sendankaj, la malice malobeintaj la Diajn Leĝojn, tiuj, kiuj petas vian interhelpon, por ke niaj konsciencoj, en dolora puriĝado, senmakuliĝu kaj releviĝu al vi renkonte!
"Kompatu nin, kiuj ja meritas la dolorojn, kiuj ŝiras niajn korojn! Helpu nin, por ke la afliktiĝo estu por ni edifa sanigilo, kaj etendu vian manon al tiuj niaj fratoj, kiuj, en la mallumo de ĉi tiuj regionoj sin donas al ne- respondeco kaj ribelo, malfaciligante sian propran revirt- iĝon, ĉar ili plimultigas la malesperajn lafojn, kiuj kun detrua forto verŝiĝas el iliaj animoj!..."
Nun Druso longe haltis, por forviŝi la larmojn, abun- de elfluantajn el liaj okuloj.
La tono de lia parolo, ja dolorplena, kvazaŭ li mem estus tie iu amare suferanta Spirito enŝlosita en karcero, min funde impresis. Mi ne sukcesis deturni de li mian atenton. Neretenebla emociemo premegis al mi la brust- on, kaj mi ne povis deteni min de ploro.
"Vi konfidis al ni, Sinjoro - li kortuŝita daŭrigis - la taskon ekzameni la problemojn de tiuj malfeliĉaj fratoj, venantaj al ni... Ni devas do esplori ilian mal- feliĉon, por iamaniere ilin direkti al rekonformiĝo kun la Leĝo. Ne permesu, ho Eterna Bonfaranto, ke niaj koroj malmoliĝu, eĉ ĉe la plej granda maliceco! Ni ja scias, ke la malbonaĵoj de la animo estas pli doloraj kaj gravaj, ol la malsanoj de la karno... Plenigu nin do per senlaca kompatemo, por ke ni estu fidelaj periloj de via amo!
"Ne forlasu nin al malbraveco, kio estas propra al ni.
"Donu al ni, Kristo de Dio, vian inspiron de amo kaj lumo!"
En ĉi tiu momento, eĉ se la tono de tiu voĉo ne signus la finiĝon de lia preĝo, la nobla amiko ne sukcesus paroli plu, ĉar la emocio rompis al li la voĉon.
Ni ĉiuj ploradis, tuŝitaj de liaj abundaj larmoj.
Kiu estis ja Druso, ke li faris tian preĝon, kvazaŭ li mem estus inter ni la plej turmentata?
Mi ne havis tempon por ia konsiderado, ĉar, respon- dante al la varma alvoko, kiun ni antaŭe aŭdis, granda amaso da vaporeca nebulo kovris la supraĵon de la ekra- no proksima al ni. Mi ĝin fikse ekrigardis, kaj ŝajnis al mi, kvazaŭ disetendiĝas ia densa maso da printempa blanka nebulo.
Ravitaj kaj feliĉaj, ni vidis elveni el la lakteca nubo la respektindan figuron de sinjoro aspekte maljuna, sed montranta tra la rigardo la plej vivan junecon.
Vasta safirbrila aŭreolo kronis liajn blankajn har- ojn, kiuj inspiris al ni plej profundan respekton kaj kiuj flagre disŝutiĝis sur lia simpla tuniko, ŝirmanta lian svelt- an korpon. Sur lia noblaspekta kaj trankvila vizaĝo vag- adis rideto... Post minuto da silenta ĉirkaŭrigardado li levis sian dekstran manon, kiu sur nin elĵetis grandan lumfaskon, kaj salutis:
La paco de la Sinjoro estu ĉe vi.
Estis tia dolĉo kaj energio, tia kareso kaj aŭtoritato en tiu voĉo, ke mi plej forte penis regi mian emocion, por ne fali genue.