Выбрать главу

Ministro Sanzio - respekte diris Druso -, ben- ata estu via ĉeesto ĉe ni.

La vivega lumo, disradianta de la honorinda vizit- anto, kaj lia digna sinteno trudis al ni pian respekton; tamen, kvazaŭ dezirante forfandi la impreson de nia mal- supereco, la ministro, mirige materiiĝinta, tenante plu la vibrokampon, kie ni troviĝis, patrece etendis al ni siajn manojn kaj nin senĝenigis. Neniom da ceremonioj, li aldiris per tono samtempe afabla kaj konvinka.

Tuj poste, komprenigante la valoron de la tempo, li petis la direktoron prezenti al li la studatajn procesojn.

Mirante, mi vidis Druson montri la petitajn doku- mentojn: dudek du grandajn slipojn, el kiuj ĉiu havis resume la informojn necesajn al la helpo al dudek du estuloj, antaŭ nelonge akceptitaj en la institucion.

En ĉi tiu momento mi nenian rektan demandon pov­is fari; Silas poste sciigis min, ke Sanzio, alte oficanta kiel Ministro de Regenerado (), havas grandan povon super tiu reĝustiga domo, kun la rajto apogi aŭ ordoni ĉian paŝon rilatan al la helpaj laboroj por la suferantoj kaj povanta sankcii kaj fari decidojn pri apartigo kaj justeco, reenkarniĝo kaj ekzilo.

La sendito atente ekzamenis ĉiujn tiujn resumajn aktojn, en kiuj troviĝis ne nur skribaj informoj, sed an- kaŭ mikrofotografaĵoj kaj identigiloj similaj al la sur- teraj daktiloskopiaj rimedoj; post nelonga konsiderado de ĉiu aparta okazo li konsentis aŭ ne konsentis la pro- ponojn de Druso, kaj, jesante, li sur ĉiun slipon metis la sigelon, kiu signis lian respondecon pri la decidoj.

Ne apartenante mem al tiu medio, ni sentis nin fremdaj al ĉiuj tie farataj studoj kaj decidoj, escepte de la lasta esplorita proceso, koncernanta ĝuste Antonon Olimpon, la hieraŭan gaston, kies vekiĝon ni ĉeestis.

La rapideco, kun kiu la informoj pri la eksbienulo estis raportitaj, estis ja plej miregiga.

Invitite de la Instruanto ilin trarigardi, ĉar li ja ri- markis la gravecon, kiun la afero havas pro ni, Hilario kaj mi rekonis la portreton de tiu frato kaj la verecon de la deklaroj, kiujn li faris sub la magneta influo, al kiu li estis submetita.

Ĉar nin forte interesis la solvo de tiu afero, ni tial nin turnis al la ministro; ĉi tiu konsentis la opinion de la estraro, ke estas konsilindaj tuja helpo al tiu mal- feliĉa frato kaj lia baldaŭa reenkarniĝo en la medio, kie li krimis, por ke li redonu al siaj senposedigitaj fratoj la bienojn, el kiuj ili estis elpelitaj. Li tamen emfazis, ke la kriminto, laŭ siaj propraj deklaroj, havas por si

(*-1 Vd. Ĉi tiun esprimon en "Nia Hejmo", verko, pri kiu mi jam parolis. - La Trad.

nenian motivon, kiu malpligravigus la erarojn al li im- putitajn.

Antono Olimpo - konsentis la direktoro - vivis ja por si mem, sin tutan doninte al malsaĝa egolatrio (>). Por li ekzistis sole nur liaj oportunaĵoj. Li en la mondo konservis monon kaj tempon, kun utilo por neniu krom li mem. Li aparte vivadis en ruinigaj plezuroj, kaj tial ne altiris al sia spirita sfero aliulan dankon, kiu parolus por li, ĉar, tusante aman apogon, li disponus nur je la simpatio naskiĝonta en la malvasta rondo, en kiu sin tenas lia eta familia mondo. Li estas do kamarado kun efektive kompleksa naturo, prezentanta ekstremajn mal- facilaĵojn, por esti helpata ĉe sia reiro al la enkarna provo.

La nobla sendito tamen rememorigis, ke la edzino kaj la infano de tiu amiko estas liaj ŝuldantoj pro lia nesuperebla amo. Ĉi tiuj ambaŭ koroj tie do montriĝis, laŭ la Leĝo, kiel faktoroj plendantaj por tiu kriminto, ĉar ĉia bono, al iu ajn kaj ie ajn farita, estas aktiva rimedo, aganta favore por ĝia farinto.

Resumante la elvokitajn konkludojn, li sciigis al la negrandnombra kunvenantaro, ke li petos la ĉeeston de la fratino Alzira, por ke ŝi manifestu sian opinion kon- cerne la faratajn disponojn, sed sin detenis de ĉia tuj a alvoko al la frato Ludoviko, la filo favorita de la per- forte akirita riĉeco, ĉar tiu estas nun enkarniĝinta: tian alvokon motivus nur esceptaj cirkonstancoj.

Nun la ministro enprofundiĝis en silentan preĝon, kaj kiel respondon al lia petego, ni rimarkis, ke la mal- densa materio, sin tenanta ĉe la ekrano, ekmovetiĝas kaj tralasas delikatan figuron de bela virino.

La fratino Alzira ekmontriĝis do antaŭ niaj okuloj. Ŝajnis, ke ŝi jam kutimis al ĉi tiu sperto, ĉar ŝi vidigis ĉe tio nenian surpriziĝon.

Kun gracia ĝentileco ŝi nin salutis kaj al la unuaj demandoj de Sanzio ŝi humile respondis:

- Respektinda bonfaranto, mi komprenas la mal-

(*) Egolatrio = sinadorado. - La Trad.

facilan situacion de mia iama kunulo ĉe liaj propraj ŝuld- oj kaj volonte proponas min por kunhelpi vian revirt- igan klopodon. Cetere mi de longe sopiras ĉi tiun okazon, kiu signifas por mi altvaloran benon. Antono Olimpo estas ja konsenteble ekzekutinto de siaj propraj fratoj, pereiginte iliajn korpojn, por uzurpi ilian havaĵon, sed por mia infano kaj mi li estis ĉiam amiko kaj protekt- anto sindona kaj tre kara. Helpi lin releviĝi estas por mia animo ne nur devo, sed eĉ neesprimebla feliĉo.

La ministro ŝin fikse rigardis kontenta, kvazaŭ li atendus de ŝi nenian alian respondon, kaj konsideris:

Vi tamen scias, ke liaj murditaj fratoj persistas en sia malamo kaj lin ĝis nun senĉese persekutas...

Jes, mi ĉion ĉi scias - rediris la simpatia sin- jorino -, mi konas ilian venĝemon... Ili ŝiris mian edzon el la kvieteco de la tombo, por satiĝi per sia terura venĝo, kaj neniam ebligis al mi iel ajn alproksimiĝi al li en la malluma regiono, kie ili tiom da jaroj vivadas... Krom tio, pagante miajn ŝuldojn pasintatempajn, mi miavice pereis de la manoj de ili ambaŭ, terure obsedita, en tiu sama lago, kie ili perdis sian materian korpon. Ĉi tio tamen ne estas motivo por ia retiriĝo: mi estas preta por ĉia klopodo, al kiu mi povus doni mian kuhelpon.

Sanzio iomete pripensis kaj rediris:

La retaŭgiĝo de Olimpo por nova enkarniĝo pos- tulos iom da tempo. Vi tamen povas, kun la helpo de ĉi tiu domo, komenci tiun faciligan laboron...

Kaj ĉe la atendanta sinteno de la abnegaciema edz- ino, li parolis plu:

La hieraŭaj viktimoj, hodiaŭ fariĝintaj malmol- koraj turmentantoj, loĝas en la bieno, rabita al ili de la murdinta frato, nutrante malamon kontraŭ liaj idoj kaj maltrankviligante ilian vivon. Estas necese, ke vi iru mem peti ilin pri pli bona mensa humoro, por ke ili ka- pablu ricevi la helpon de nia organizo, preparante sin por la siatempa enkarna renaskiĝo. Fininte ĉi tiun ko- mencan helptaskon, vi kunpenos por la reveno de Olimpo en la hejmon de sia propra filo, kaj viavice vi tuj poste reenkarniĝos, por denove, en benata estonta tempo, edz- iniĝi kun li. Vi tiam en la brakojn prenos Klarindon kaj Leonelon kiel infanojn de via koro, kaj al ili Olimpo redonos la surteran ekzistadon kaj la havaĵon...

Rideto de feliĉo ekbrilis sur la vizaĝo de tiu nobla virino, kaj eble tial, ke ŝi aperigis pensojn de timo, San- zio rapidis helpi al ŝi, dirante:

- Ne senkuraĝiĝu. Vi ricevos apogon de ĉi tiu Domo en ĉiuj viaj rilatoj kun niaj amikoj alkroĉitaj al venĝ- emo, kaj ni persone zorgos ĉe la aŭtoritatoj, sub kiuj vi servas, pri ĉio, koncernanta la transiĝon de viaj la- boroj ĉi tien. Niaj malfeliĉaj fratoj ne estos ja nesent- emaj por viaj petoj... Dum la lastaj tagoj de via estado en la mondo vi suferis de ili krudajn batojn, kaj la hu- mileco de suferantoj estas esenca faktoro por la revirtiĝo de suferigantoj...

La nobla sinjorino, en larmoj de ĝoja danko, kisis al li la dekstran manon kaj foriris.

La simpla kaj kortuŝanta sceno nin profunde emo-

ciis.

Mi eksentis la sennezuran amon de Dio kiel la fun- damenton de Lia neerarema Justeco, kaj en la plejpro- fundo de mia animo mi ekkriis al miaj propraj oreloj: - Laŭdata estu Vi, senfine Bona Patro, kiu semas es- peron kaj ĝojon eĉ en la inferoj de krimo tiel same, kiel Vi disvolvas belajn aromajn rozojn meze en dornejoj!

Kun la permeso de Druso alproksimiĝis Magdalena kaj Silvia al la ministro kaj petis lian interhelpon, ke iliaj edzoj estu akceptitaj en tiun institucion de paco kaj frateco, por la konstruado de sia destino antaŭ la estont- eco. Sanzio bonvole kaj kore elaŭdis ilian peton, ordon- ante la engastigon de ambaŭ malfeliĉuloj en la sinon de la institucio kaj promesante faciligi ilian reenkarniĝon en baldaŭa tempo.