Выбрать главу

Laŭ signeto de la direktoro ni eksentis, ke la mo­menta estas nun libera por edukaj interparoloj; tial, im- presite de tio, kion ni vidis kaj observis, Hilario kaj mi alproksimiĝis al la respektinda sendito, por aŭdi lin kaj tiel profiti de tiu momento de malofta bela konversacio.

Altvalora konversacio

Faciligante nian taskon, Druso pli intime prezentis nin al la Ministro Sanzio, dirante, ke ni ĉe kelkaj aferoj en la Domo studas la leĝojn pri kaŭzeco. Plej forte dezirante penetri en pli ampleksajn sferojn de konado de la destino, ni demandis pri la doloro...

La eminenta sendito kvazaŭ dum momentoj rezignis la altan hierarkian pozicion, kiu konvenis al lia disting- iĝa persono, kaj kiel laŭ la rigardo, tiel ankaŭ laŭ la tono de la voĉo, ŝajnis nun pli streĉe ligita al ni kaj montris sin pli senĝena.

Doloro, jes doloro... - li kompatplena murmur- is, kvazaŭ sondante ian transcendan demandon en la an- guletoj de sia propra animo.

Kaj fikse rigardante nin ambaŭ, Hilarion kaj min, kun neatendita dolĉeco li emfaze daŭrigis:

Ankaŭ mi ĝin studas, miaj infanoj. Mi estas hu- mila funkciulo en la abismoj. Mi kunportas la mizeron kaj konsternon de multaj. Mi konas fratojn, kiuj havas sur si la stampon de kruelaj suferoj kaj kiuj de jarcentoj vivas kvazaŭ fariĝinte bestoj en la inferaj abismoj; sed, trairante la densan mallumon, kvankam la enigmo pri la doloro disŝiras al mi la koron, mi tamen neniun estul- on iam renkontis, forgesitan de la Dia Boneco.

Ĉe lia amoplena kaj saĝa parolo ia neesprimebla sen- to invadis mian tutan animon.

Ĝis ĉi tiu momento, vere ne longe, mi kunvivadis kun multe da Instruantoj. De multaj el ili mi ricevis majstr- ajn lecionojn kaj observojn, sed neniu ĝis nun naskis en mia spirito tiun miksaĵon el ravo kaj amemo, admiro kaj respekto, kiu ekposedis mian "mi".

Dum Sanzio afable paroladis, arĝente-violaj lumeroj aŭreolis lian kapon; altiris min ne lia ekstera digna fi- guro, sed la karesa magneta forto, kiun li povosciis el- radii.

Mi havis la impreson, kvazaŭ mi staras antaŭ mia patro aŭ mia patrino mem, apud kiu mi devus genufleksi.

Mi ne sukcesis regi mian emocion, kaj jen varmaj larmoj ekruliĝis sur mia vizaĝo.

Mi ne povis scii, ĉu ankaŭ Hilario tiam travivis tian saman animstaton, ĉar, sub la potenco de la humila grandeco de la ministro, mi vidis antaŭ mi nur Sanzion.

De kie venis, Sinjoro - mi demandis min mem en la interno de mia koro - tiu estulo tiel eminenta, tamen tiel simplanima? kie mi vidis tiujn belajn lumplenajn okulojn? kie kaj kiam mi ricevis tian roson de dia amo, simile kiel vermo en kaverno sentas la benon de la sun- varmo?

La ministro eksentis mian emocion, same kiel instru- isto rimarkas la konfuziĝon de sia disĉiplo, kaj kvazaŭ dezirante admoni nin ne perdi tempon, li alpaŝis al mi kaj per dolĉa voĉo diris:

Demandu, mia infano, pri aferoj se nur ne per- sonaj, kaj mi laŭeble respondos.

Mi kaptis lian noblan intencon kaj penis ekregi min.

Granda bonfaranto - mi kortuŝita diris, penante forgesi miajn propraj n sentojn -, ĉu ni povus iel aŭdi vin pri la "karmo"?

Sanzio reprenis sian kutiman pozicion apud la kris- tala ekrano kaj reespondis:

Jes, "karmo", vorto popularigita ĉe la hindoj kaj sanskrite signifanta "agon", rigorsence esprimas "kaŭzon kaj efikon", ĉar ĉia ago aŭ movo ekestas de ia antaŭa kaŭzo aŭ impulso. Kio nin tuŝas, ĝi esprimas la konton de ĉiu homo, kun ĉies apartaj kredito kaj debeto. Tial ekzistas tiaj kontoj, registrantaj kaj difinantaj ne nur personojn, sed ankaŭ popolojn kaj rasojn, regnojn kaj instituciojn.

La ministro iom paŭzis, komprenigante, ke tiu afero estas kompleksa, kaj daŭrigis:

Por ke vi pli klare komprenu la "karmon" aŭ "konton de la destino, estigitan de ni mem", mi reme- morigu, ke ankaŭ la Registaro de la Vivo havas sian procedon de kontoregistrado, montriĝantan per meĥan- ismo de nedeturnebla justeco. En la sfero de la surteraj laboroj ĉia ajn organizacio devas havi kontoreĝimon kiel normon de siaj koncernaj taskoj; tiel same la Domo de Dio, nome la tuta Universo, ne vivus sen ordo. La Dia Administracio disponas do je saĝaj departementoj, por registri, konservi, direkti kaj plialtigi la Kosman Vivon, ĉion gvidante laŭ la grandanimeco de la plej ampleksa amo kaj plej konscienca justeco. En la altegaj ĉielaj regionoj de ĉiu mondo, donita al la inteligento kaj racio, al la laboro kaj progresado de la infanoj de Dio, lumas la anĝelaj genioj, komisiitaj por la produktado kaj bel- eco, la rafinado kaj plialtigo de la Majesta Verko, kun ministerioj taŭgaj por la konsento de pruntoj kaj mora- torioj, specialaj kreditoj kaj eksterordinaraj rimedoj al ĉiuj Spiritoj, ĉu enkarniĝintaj, ĉu elkarniĝintaj, kiuj ilin meritas, laŭ la servoj koncernantaj la Eternan Bonon; kaj en la turmentataj regionoj, kiel ĉi tiu, trabalaataj de ciklonoj de puriga doloro, ni havas la aŭtoritat- ojn kun la rajto postuli la pagon de ŝuldoj, kontroli, readapt- igi kaj revirtigi ĉiun kulpulon antaŭ la Dia Justeco: tiuj aŭtoritatoj havas kiel funkcion purigi la evoluciajn voj- ojn kaj ĉirkaŭlimigi la manifestaĵojn de malbono. La surteraj religioj tial ĝuste agis lokante la Ĉielon en la superaj regionoj kaj la Inferon en la malsuperaj, ĉar ja en la unuaj fariĝas ĉiam kreskanta glorado de la Uni- verso kaj en la lastaj la purigo kaj regenerado nepre necesaj al la vivo, por ke la vivo rafiniĝu kaj altiĝu ĝis la lumo de la suproj.

Ĉe lia propravola halto, sed rimarkinte, ke la mi- nistro estas preta restadi plu ĉe ni konversaciante, mi interesita intermetis:

Kortuŝas nin ekscii, ke, estante la Perfekta Kom- patemo, senfine naskanta juvelojn de amo, por ilin abun- de disdoni al ĉiuj kreitoj, la Dia Providenco estas ankaŭ la Viglanta Justeco pri la direktado kaj uzado de la universaj havaĵoj.

- Efektive, ne alie povus esti - bonkore rediris Sanzio. - Tuŝante la leĝon pri kaŭzo kaj efiko, oni neniel forgesu, ke ĉiuj valoraĵoj de la vivo, ekde la plej malproksimaj konstelacioj ĝis la plej malgranda ereto de la atomo, apartenas al Dio, kies neatingeblaj decidoj pov- as ŝanĝi kaj renovigi, nuligi aŭ rekonstrui ĉion faritan. Ni do estas nuraj fruktuzantoj de la Naturo, kiu pre- zentas la trezorojn de la Sinjoro, respondantaj por ĉiuj niaj agoj, se nur ni jam havas iom da saĝo. La Spirito, en aŭ ekster la karno, kie ajn li troviĝas, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj, ja uzas tion, kio ne al li apartenas: la rimedojn, kiujn li manipulas, por sia propra perfekt- iĝo pri scioj kaj virto, li ilin prunte ricevas de la Patro Eterna. Materiaj propraĵoj kaj intelektaj kapitaloj, pro- cedoj kaj iloj de manifestado, tempo kaj formo, amoj kaj ĉiaspecaj honoraj titoloj - ĉio ja apartenas al la Cio- kompatema. Ilin ĉi Tiu konsentas al ni nur provizore, por ke ni ilin uzu por la perfektiĝo de ni mem, irante la larĝajn vojojn de la sperto, kaj poste ni definitive ek- posedu la eternajn bonaĵojn, resume entenatajn en Amo kaj Saĝo, per kiuj en malproksima estonteco ni spegulos Lian Superregantan Gloron. De la elektrono ĝis la ĉiel- aj gigantoj en la Kosma Pejzaĝo, ĉio prezentas rezervojn de la energioj de Dio, kiujn ni laŭ Lia permeso uzas por nia profito, por ke ni firme entreprenu nian propran altiĝon ĝis Lia Superega Majesto. Estas do facile kom- preneble, ke, kiam ni estos konkerintaj la raciokronon, pri ĉio oni postulos de ni kalkulon en la oportuna mo- mento, des pli ĉar ne ekzistas progreso sen justeco ĉe la taksado de valoroj.

Mi tuj ekpensis pri nia erara surtera koncepto pri vivo, tiam, kiam ni ĉiam estas pretaj malhoneste ekposedi rimedojn de la homa migrado sub la formo de teroj kaj domoj, titoloj kaj favoroj, prerogativoj kaj korinklinoj, ĉie kuntrenante la katenojn de la plej laŭte krianta egoismo...