Sanzio kaptis miajn pensojn, ĉar post nelonga paŭzo li emfaze diris kun patreca rideto:
Efektive, inteligenta homo en la mondo certe sci- as, ke ĉia koncepto pri ekskluziva proprumeco estas nenio alia ol iluzio. Prunte, jes, ĉiaj valoraĵoj de la ekzistado ja estas al li donataj de la Dia Providenco por difinita tempo, ĉar la morto agas kiel neelpetebla juĝisto, trans- mentante havaĵojn el iuj manoj en aliajn kaj plej ek- zakte notante la profiton, kiun ĉiu Spirito ĉerpas el la plibonaĵoj kaj favoroj, al li havigitaj de la Agentoj de la Senlima Boneco. Ĉi tie ni vidas la principojn pri kaŭzo kaj efiko en ilia pleneco, ĉar laŭ tio, se ĝi bone aŭ malbone uzas la trezorojn de la vivo, eternan propraĵon de Dio, ĉiu animo naskas en sia konscienco la kreditojn aŭ de- betojn, kiuj nepre altiros al ĝi la ĝojojn aŭ la dolorojn, la facilaĵojn aŭ la barojn sur la vojo. Ju pli ampleksaj estas niaj konoj, des pli respondaj ni estas por niaj agoj. Per niaj pensoj, vortoj kaj agoj, fluantaj el nia koro mem, ni uzas kaj aliigas la energion de la Sinjoro dum nia evoluado sur la kampoj de la sperto; kaj el la kva- lito de niaj intencoj kaj uzoj, en la sentoj kaj faroj dum la irado, la vivo kunmetas en ni mem nian konton agrabl- an aŭ malagrablan antaŭ la Leĝoj de la Destino.
En ĉi tiu momento de lia altvalora instruo Hilario humile demandis:
Amata Instruanto, ĉe la graveco, kiun via leciono havas por ni, kion ni komprenu sub "bono" kaj "mal- bono"?
Sanzio faris mienon, tra kiu vidiĝis bonkora toler- emo, kaj respondis:
Ni nin gardu implikiĝi en la labirintoj de la Filo- zofio, malgraŭ la respekto, kiun la Filozofio indas de ni, ĉar ni ne troviĝas en ia kunvenejo, destinita ekskluzive por skermado per vortoj. Ni penu antaŭ ĉio simpligi la aferon. Estas facile ekkoni bonon, kiam nia koro portas bonvolon antaŭ la Leĝo. Bono, mia amiko, estas la progreso kaj feliĉo, la sekureco kaj justeco por ĉiuj niaj similuloj kaj por ĉiaj kreitaĵoj sur nia vojo; por ĉiuj ni devas oferi la oportunaĵojn de nia ekskluzivismo, sed sen ia ajn altrudo de pure homaj ordonoj, kiuj nin mislokus en la servado, ĉar ili agas el ekstere internen, ofte elvokante en nia interna mondo, kun malutilo por ni mem, maldisciplinon kaj ribelon. Bono estas do nia neskuebla kunlaborado kun la Leĝo favore por ĉiuj, se eĉ tio kostus al ni absolutan abnegacion, ĉar ni ja scias, ke, helpante al la Leĝo de la Sinjoro kaj agante kon- forme al ĝi, ni estas de ĝi helpataj kaj subtenataj en la sfero de la nepereemaj valoraĵoj. Malbono estas ĉiam reprezentata de tiu nia bedaŭrinda inklino deziri bonon sole nur por ni mem, inklino sin manifestanta kiel egois- mo kaj vantamo, malsaĝo kaj fiero, kiuj signas nian star- adon sur la malsuperaj ŝtupoj de la spirito.
Post nelonga paŭzo la ministro aldiris:
La modelo de la Eterna Bono sur la Tero estas Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ĉion doninte el si por la bono de la ceteraj, li ne hezitis akcepti sur sin la ekstreman oferon, helpante al ĉiuj, por ke superstaru la feliĉo de ĉiuj, kvankam al li persone estis destinitaj nekompreno kaj sufero, skurĝado kaj morto.
Ĉe lia propravola paŭzo mi, soifanta lumon, kuraĝis ankoraŭ demandi:
Komplezema amiko, ĉu ni povus iel aŭdi vin pri la karmaj signoj, kiuj ni kunportas?
Sanzio kelke da momentoj pripensis kaj respondis:
Estas tre malfacile difini la sencon de la Diaj Leĝoj per la limigita parolo homa; mi tamen ĝin ek- provu per figuroj kiel eble plej simplaj. Kvankam ne tute ĝuste, ni komparu la homan rondon kun la vegetaĵa regno. Ĉiu vegetaĵo produktas en sia tempo, laŭ la spe- co, al kiu ĝi apartenas; ĉiu animo kreas al si mem sian feliĉan aŭ malfeliĉan staton laŭ siaj faroj, al kiuj ĝin pelas ĝiaj sentoj kaj ideoj, decidoj kaj impulsoj dum la evolua migrado. La vegetaĵo, unue, kuŝas enfermita en la embrio, kaj la destino, ĉe la komenco de ĉiu nova ek- zistado, estas entenata en la menso. Kun la tempo la vegetaĵo ĝermas, elvolviĝas, floras kaj fruktas, kaj, an- kaŭ tra la jaroj, la animo ekburĝonas en la suno de la eterno, kreskas laŭ scioj kaj virto, floras per beleco kaj komprenpovo, fruktas per amo kaj saĝo. Sed la veget- aĵo estas ia konscienco-krizalido, dormanta tra multe da jarmiloj, rigide ligita al la principoj pri ordinara gene- tiko, kiu trudas al ĝi la karakterojn de ĝiaj prauloj; la homa animo estas konscienco kompleta, spegulanta en si la leĝojn, laŭ kiuj iras la vivo, kaj tial en certa grado jam havanta kapablojn, per kiuj ĝi povas influi la ge- netikon, modifante ties strukturon, ĉar konscienco kun certa respondeco heredas ĉiam de si mem, alkonform- iĝante al la konsciencoj parencaj al ĝi. Nia menso ĝer- me konservas la agrablajn aŭ malagrablajn okazojn, kiuj ĝin morgaŭ trafos, same kiel grajneto virtuale entenas la produktantan kreskaĵon, en kiun ĝi iam aliiĝos.
En ĉi tiu momento Hilario demandis maltrankvila:
Ĉu ĉi tiu postulato ne konfirmus ian fatalan de- terminismon? Se ja ni hodiaŭ kunportas, sur la mensa kampo, ĉion, kio al ni morgaŭ okazos...
Sanzio bonvoleme klarigis:
Jes, en la unuagradaj sferoj de la evoluado la deternimismo povas esti konsiderata kiel nerezistebla: jen mineralo obeas al senŝanĝaj leĝoj pri kohero, veget- aĵo fidele respondas al la organogenikaj principoj. Sed, koncerne la homan konsciencon, racio kaj volo, konado kaj saĝo efikas sur la fortojn de la destino, ŝanĝante la Spiriton per la naturaj prirespondoj, kiujn li devas porti sur si mem. Tial, kvankam konfesante, ke ni trov- iĝas sub la efikoj de niaj propraj faroj, ni tamen ne povas ne scii, ke la konduto de ĉiu el ni en la sfero de tiu relativa determinismo, rezultanta de nia propra kon- duto, povas signifi plifruigitan liberiĝon aŭ pli longan sklavecon, pligraviĝon aŭ pliboniĝon de nia stato de animoj, multe ŝuldantaj antaŭ la Leĝo.
Sed - mi demandis -, ĉu eĉ en la plej malfa- voraj kulpelpagaj pozicioj la konscienco ĝuas la rajtojn esence proprajn al la libera volo?
Kiel do ne? - ĝentile respondis la ministro. - Ni prezentu al ni grandan kriminton, apartigitan for de la societo, en malliberejo. Akuzite pri pluraj krimoj, li havas nenian liberecon en la komuna karcero. Eĉ tiel, se li uzos la tempon, por propravole servi al la ordo kaj trankvileco de la aŭtoritatoj kaj siaj kunuloj, humile kaj respekte observante la artikolojn de la lin korektanta leĝo - sinteno, diktita de lia libera volo, por utili aŭ malutili lin mem -, tiu malliberulo baldaŭ ekaltiras al si la simpation de siaj kunvivantoj kaj firmpaŝe iras antaŭen al sia revirtiĝo.
Lia respondo estis klara, tamen, dezirante ne perdi la fadenon de tiu simpla kaj altvalora leciono, mi de- mandis:
Respektinda bonfaranto, ĉu por nia edifado ni povus ekhavi pli detalajn informojn pri la plej bona ma- niero kunlabori kun la Dia Leĝo favore por ni mem? Cu ni disponas ian rimedon, por detiriĝi de la justeco?
Sanzio ridetis kaj respondis:
De la justeco neniu detiriĝas, des pli ke nia kon- scienco, vekiĝinte por la sankteco de la vivo, sopiras digne elpagi ĉiujn siajn ŝuldojn, per kiuj ĝi sin ŝarĝis antaŭ la Boneco de Dio; tamen la Senlima Amo de la Patro Ciela ĉeestas ĉe ĉiaj aferoj pri adaptiĝo al la Leĝo. Efektive, se ni eraras en tiu aŭ alia provo nepre necesa al la akiro de la lumo, kiun la Sinjoro al ni asignis, ni devas do pretiĝi por la justa refarado de la fiaskintaj provoj, per nia sperto en antaŭaj tempoj.
"Ni imagu homon, kiu, sen kuraĝo por la lukto, mort- igis sin kvardekjara en la materia korpo. Ci tiu homo venas en la spiritan mondon suferante la fatalajn sekv- ojn de sia mafeliĉa ago. Laŭ la pligravigaj kaj mal- pligravigaj cirkonstancoj li bezonas pli aŭ malpli da tempo por rekonstrui la ĉelojn de sia perispirito, kaj ĉe la oportuna okazo, kiam li denove meritas la premion de karna korpo en la Homa Sfero, unu el la provoj, kiujn li refaros, estos nature la grandega tento sin mortigi, ĝuste havante tiun saman aĝon, en kiu li iam forlasis sian postenon. Tiel fariĝos, ĉar la detruaj bildoj, kiujn li konservis en sia menso, montriĝos antaŭ li per fenome- no, kiun ni povas nomi "reflektaj cirkonstancoj", okaz- igante kaŝitajn emociajn malekvilibrojn, kiuj konsekvence lin interrilatigos kun la senkontrolaj fortoj, konformaj al la duma naturo. Se tiu homo ne kolektis al si eduk- ajn kaj renovigajn rimedojn, praktikante fratecon kaj sin donante al studado, per kio li venkus la neeviteblan krizon, li tre malfacile sin ne mortigos denove, ĉar la tentoj, kvankam pliflamigitaj ekstere de ni, tamen nask- iĝas en nia interno kaj sin nutras per ni mem."