Ĉi tiu instruo estis altvalora, kaj tial, kun la res- pekta scivolo de iu lernanto, avidanta kleriĝon, mi de- mandis:
Kaj kiel povas homo fariĝi sufiĉe kapabla, por pagi la koston de sia elaĉeto?
Sanzio ne elmontris surpriziĝon kaj tuj respondis:
Kiel ĉia ŝuldanto, vere klopodanta por pagi siajn ŝuldojn. Certe homo, dronanta en ŝuldoj, devas akcepti sinlimigadon pri sia komforto, por pagi siajn ŝuldojn per sia propra ŝparita mono. Li tial ne povas vivi sate kaj glate, sed abstinante kaj ŝvitante, tiamaniere, ke li plej rapide liberiĝu de la tuta ŝarĝo.
La eminenta direktoro momenton haltis, kvazaŭ por mediti, kaj daŭrigis:
Ni rekonsideru la figuron de la vegetaĵo. Ni pre- zentu al ni, ke kerneto de oranĝo falis en malgrasan sekan grundon. Laŭ la leĝoj pri terkultivado ĝi ĝermos kontraŭ ĉirkaŭpremantaj baroj kaj fine fariĝos miskresk- inta arbo, mizere fruktanta siatempe. Sed, se la kultiv- isto jam ĉe la komenco kontentigas ĝiajn bezonojn kaj postulojn, havigante al ĝi sterkon, akvon kaj defendon, kiel ankaŭ helpante ĝin per la bonefika tondado en opor- tuna tempo, la oranĝarbo brile respondos al sia desti- no... Koncerne la animon, oni devas ĝin same flegi en la ĝusta tempo, t.e. kiam ĝi estas sur la Tero, kaj tia revirtiĝo devas komenciĝi kiel eble dum la plej bonaj tempoj de la enkarna migrado...
Hilario, kiu sekvis ĉi tiun elvolvadon, tiel ravita, kiel mi, de la logikeco de ĉi tiuj saĝaj kaj simplaj paroloj, demandis:
Sed en la okazo, se oni ne havas, en sia infanaĝo aŭ juneco, guvernistojn, sin donantajn al bono, kapabl- ajn agadi, simile al diligentaj terkultivistoj, ĉe tiuj, kiuj rekomencas la homan bataladon?
Sendube - diris la ministro - infanaĝo kaj jun- eco estas la tempoj plej taŭgaj por la konstruado de la morala forteco, el kiu la enkarniĝinta animo devas iom post iom teksi la venkokronon, kies konkero estas ĝia celo. Estas tamen grave kompreni, ke ĉe la konscianta Spirito la volo simbolas tiun terkulturiston, pri kiu mi parolis, kaj sterko, irigacio kaj branĉtondado prezentas la senĉesan laboradon, al kiu la volo devas sin doni en la rearanĝo de ĉies propra destino. Ĉiu minuto de la vivo estas do grava por renovigo kaj pago, perfektigo kaj purigo. Ni komprenu, ke la tempesto, kiel signo de krizo, en difinita momento trafos ĉiujn, sed kiu povas disponi sekuran rifuĝejon, tiu kuraĝe kaj brave superas ĝiajn danĝerojn.
Ĉi tiu klarigo atingis nian menson simile al sunra- dio, penetranta en malluman ĉambron.
Mia kolego tamen denove rimarkis:
Se ago naskas agon, ni do havas multe da laboro ankaŭ post la morto de la materia korpo. Kiel ni en la karno faras kulpojn, kies sekvojn ni ofte suferas ĉi tie, ĉu tiel estas nature, ke pro niaj bedaŭrindaj faroj ĉi tie ni suferos en la karno?
Ĝuste tiel - bonkore jesis Sanzio -, niaj faroj kontraŭaj al la Dia Leĝo, kiu neŝanĝeme estas la Bono de Ĉiuj, estas ĉie ajn korektataj. Fariĝas do punelpagoj en la Ĉielo kaj sur la Tero. Multaj elkarniĝintoj, kiuj implikiĝas en pasiajn deviojn ĝis krimeco, precipe en okazoj de obsedado, kvankam avertataj de sia propra konscienco kaj de la respektindaj admonoj de bonvolemaj instruistoj, kreas al si mem kun la vivo pezajn kaj aflikt- antajn kontojn, kies pago postulas de ili lukton kaj sino- feron dum longa tempo. Cetere, rilate al ĉi tiu temo, estas ĝustaloke rememorigi ĉi tie, ke nia klopodado por real- ĝustiĝo al la Leĝo dum la spirita vivo, antaŭ ol ni enkarn- iĝas, ĉe la plej multaj okazoj faciligas nian staton, cert- igante al ni infanaĝon kaj junecon plenajn de espero kaj trankvileco por la ripetado de provoj farotaj dum matureco; kompreneble estas en ĉi tiu rilato esceptitaj la demandoj pri peniga kaj tuja punelpago, en kiuj la animo estas devigata toleri akrajn suferojn, ofte de en la patrina ventro, kiel ankaŭ elreviĝojn kaj organismajn perturbojn, humiliĝojn kaj dolorojn de maljuneco aŭ de longa malsaneco, antaŭ ol la korpo iros en tombon. Tiaj doloroj, afliktiĝoj kaj diversaj aliaj suferoj mildigas nian situacion de ŝuldantaj Spiritoj, konsentante al ni benind- an moratorion dum la unua tempo en la spirita sfero, tuj post nia migrado tra la materia kampo.
"Atinginte maljunecon, la plimulto el la enkarniĝ- intoj en la mondo ordinare fariĝas, en la lastaj stadioj de sia ekzistado, meditemaj, serenaj kaj mildmanieraj. La infanecaj mensoj, eĉ ĉe la kadukeco de la pure ma- teriaj fortoj, restas frivolaj kaj neprirespondaj; sed la koroj, maturiĝintaj pri la konado de la vivo, profitas, dank'al natura intuicio, maljunecon kaj doloron, por pli ĝuste rezoni, ĉu sin tutan dediĉante al sia kredo en la religiaj temploj, per kio ili certigas al si pli grandan in- ternan ekvilibron, ĉu fervore praktikante kariton, per kio forviŝiĝas el ilia memoro la malpli agrablaj okazaĵoj; ili tiamaniere preparas, kun laŭdinda ĝusteco kaj admir- inda saĝo, sian neeviteblan transiron en la Superan Vivon."
Laŭ la rigardo de Druso ni komprenis, ke nia ren- devuo estas baldaŭ finiĝonta, kaj tial mi kuraĝis anko- raŭ demandi:
Amika ministro, komprenante, ke certaj ŝuldoj pro sia karaktero kaj graveco postulas de ni plurajn ek- zistadojn, t.e. migradojn en la surtera karno, por sia elpago, kiel oni ilin konsideru rilate la memoron? Mi ekzemple, mi sentas, ke malantaŭ mi staras grandega amaso da ŝuldoj, sed ilin mi nun ne memoras...
Jes, jes... - li klarigis -, ĉi tiu afero estas demando pri tempo. Ju pli longe ni ĉi tie restas en la rebonigado de la perispirito, fidele plenumante niajn dev- ojn al la Leĝo, des pli ampleksa fariĝas nia memorado. Ĉe pli akra klarvideco ni pli funde penetras la sferojn de la memoro. Tiel, post multe da jaroj da servado en la sur- teraj spiritaj regionoj ni pretervole enpaŝas en la rondon de malpli ĝojaj rememoroj, konstatante aliajn flankojn de nia "karmo" aŭ "konto". Kvankam dankaj al la bon- volemo de la Instruantoj kaj Amikoj, kiuj pardonas al ni ne tute noblan pasintecon, ni tamen neniam indulgas niajn proprajn mizeraĵojn; tial ni sentas en ni la devon peti la superajn aŭtoritatojn pri novaj malfacilaj kaj profitaj reenkarniĝoj, kiuj nin reedukus aŭ alproksimigus al nia necesa rehonoriĝo. Ĉu vi komprenis?
Jes, ni komprenis.
Sanzio ekrigardis la domestron, kvazaŭ sciigante lin, ke la limtempo atingis sian finon, kaj Druso ĝentile diris, ke al ni ne decas reteni plu la afablan kaj komplezeman Instruanton.
Ni dankis la ministron por liaj lecionoj, kaj li reiris al la brilanta ekrano, kie la moviĝanta nebulo denove ek- densiĝis; ĉe tio lia respektinda figuro estingiĝis antaŭ niaj okuloj.
Post nemultaj minutoj la salono reprenis sian kuti- man aspekton kaj la preĝa parolo de Druso fermis tiun neforgeseblan kunvenon.
Preparado por la reveno
La studado en la Domo estis ekstreme alloga, sed postulis iom da tempo. La oportuna okazo, kiu estis al ni donita por tio, estis tamen el la plej valoraj.
Hilario kaj mi petis la konsenton de la aŭtoritatuloj, al kiuj ni ŝuldis obeon, kaj faris profitan aranĝon de laboroj, restante en la institucio kelke da monatoj, por ĉerpi instruojn kaj noti observojn.
Ni do decidis partopreni kun Silas en la laboroj pri la "afero de Antono Olimpo", kies komencan fazon ni kun varma interesiĝo ĉeestis.
Ses tagojn post tiu kunveno, en kiu ni aŭdis la pa- rolon de la eminenta ministro Sanzio, la fratino Alzira venis al la institucio, laŭ la programo, kiun Druso planis por ŝiaj taskoj.
Komisiite de la direktoro, Silas akceptis ŝin kun ni, kion li motivis dirante, ke ĉiuj kune ni prizorgos la de- mandon per kunlaborado.