Выбрать главу

La nobla sinjorino, post la kutima saluto, sciigis nin, ke pere de amikoj el certa helpkolonio ŝi kiel eble klo- podas favore por sia filo, kiun ŝi postlasis sur la Tero.

Ludoviko, kies spirito akordas kun la iamaj patraj sentoj, algluite al ekscesaj materialaj profitoj - inform- is al ni nia kunparolantino -, travivas teruran obsedon en sia propra hejmo. Sub obstina observado de siaj el- karniĝintaj onkloj, kiuj dorlotas lian troan avarecon, li konservas en la manoj grandan riĉecon, utiligante ĝin por nenio. Ekstreme pasie li kaptiĝis en amon al oro. Li submetas sian edzinon kaj siajn infanojn al la plej kruela manko de necesaĵoj, timante perdi sian havaĵon, pri kiu li ĉiel klopodas, por ĝin defendi kaj pligrandigi. Ne kontentaj, ke ili torturas lian menson, Klarindo kaj Leonel kondukas en la bienon elkarniĝintajn uzuristojn kaj kamparajn tiranojn, kies pensoj ankoraŭ implikiĝas en la surtera riĉeco, por pliflamigi lian avaregecon. Lu- doviko do spiras en atmosfero kun strangaj bildoj, kie mono plej reliefe staras kiel konstanta temo. Li tial perdis kontakton kun la socia digno. Li fariĝis mala- miko de edukado kaj, por solvi la malfacilaĵojn de la vivo, li kredas sole nur la povon de plenŝtopita mon- ŝranko. Li ricevis la manian timon pri ĉiaj situacioj, ĉe kiuj povus aperi neatenditaj elspezoj. Li posedas en bank- oj grandajn monsumojn, kies ekziston lia edzino mem ne scias, kaj ankaŭ en sia propra hejmo li kaŝas multegon da valoraĵoj. Li intence foriĝis de la ama kunvivado, malzorgas eĉ sian eksteraĵon kaj enfermiĝis en bedaŭr- indan mizantropecon, blindigita de la brilego de la oro, kiu forkonsumas lian ekzistadon.

Tuj poste, intencante orienti niajn estontajn labor- ojn, la nobla sinjorino informis nin, ke ŝiaj bofratoj dron- is nelonge post ŝia edziniĝo, kiam ŝia infaneto apenaŭ faradis siajn unuajn paŝojn, kaj ke, ses jarojn post tiu dolora okazaĵo, ankaŭ ŝi trovis la morton en tiu sama nigra lago. Antono Olimpo postvivis ŝin, en la karna sfero, preskaŭ tri jarkvinojn kaj jam ĝuste dudek jar­ojn suferas en mallumo. Ludoviko do atingis plenan maturecon, travivinte kvardek jarojn da provado en la materio.

Al la Asistanto, kiu demandis ŝin, kion ŝi faris por helpi sian elkarniĝintan edzon, Alzira respondis, ke tio estis por ŝi ja ne ebla, ĉar la viktimoj fariĝis sovaĝaj gardistoj de tiu malfeliĉa krimulo, kaj ĉar ĝis nun ŝi ne sukcesis sin ŝirmi ĉe ia taĉmento da helpistoj, tial la turmentantoj ebligis al ŝi neniom alproksimiĝi al li. Iam kaj iam ŝi tamen iele helpas al sia filo, bofilino kaj am- baŭ nepoj, kio ja estas pro ŝi treege malfacila, ĉar la obsedantoj, en necedema vigleco, kontraŭstaras ŝian in- fluon.

Ĉe la spontanea halto de nia interparolo ŝi, montr- ante kortuŝantan humilecon, demandis Silason, ĉu la Domo permesos al ŝi viziti sian edzon, antaŭ ol ŝi iros al sia filo, konforme al la laŭprogramaj laboroj. La Asistanto plej afable donis sian konsenton, kaj ni tri ŝin kondukis en la ĉambron, kie Antono Olimpo kuŝis.

Kiam ŝi venis apud lian liton kaj ekvidis lin anko- raŭ malvigla kaj senkonscia, mi rimarkis, ke la mieno de la nobla sinjorino ricevas videblan ŝanĝiĝon. La lar- moj nereteneble ŝprucadis el ŝiaj okuloj, nun malklarig- itaj de grandega doloro. Ŝi ekkaresis lian kapon, kaj, kiom mi vidis, liaj fizionomiaj trajtoj iom post iom re- prenis sian naturan aspekton, samtempe kiel ŝi plurajn fojojn vokis lin per lia nomo.

La malsanulo malfermis siajn okulojn kaj ilin fiksis sur ni sen ia esprimo de mensklareco, elparolante sen- interrilatajn unusilabajn vortojn.

Rimarkinte lian mensan ruinon, tiu admirinda vir- ino petis de Silas permeson por preĝi, kune kun ni, apud sia edzo, kion li plezure konsentis.

Ĉe nia surpriziĝo Alzira genuiĝis apud lia kaploko, alprenis lian bruston al sia brusto, simile al amoplena patrino, penanta konservi en siaj brakoj malsanan in- faneton, kaj, levante siajn larmantajn okulojn al la Ĉielo, humili ekkriis, laŭ sia kredo:

"Plej Sankta Patrino!

"Anĝelo-gardanto de la dronantoj en la surteraj pro- voj, kompatu nin kaj super nin etendu viajn mildajn, purajn manojn!

"Mi konfesas, Sinjorino, ke neniu vane direktas al vi sian parolon de aflikto kaj doloro...

"Ni scias, ke via kompatema koro estas lumo por tiuj, deviintaj en la ombron de krimo, kaj amo por ĉiuj, sin ĵetintaj en la abismojn de malamo...

"Vi pardonis tiujn, kiuj pereigis vian Dian Filon per la turmentoj sur kruco, kaj vi ne sole pacience toleris iliajn insultojn, sed eĉ venis el la Ĉielo, etendante al ili protektantajn brakojn!

"Bonkora Patrino, vi, kiu levas la falintojn de tiom da surteraj generacioj kaj pie resanigas la vundojn de ĉiuj, hardiĝintaj en krueleco, ĵetu aman rigardon sur nin ambaŭ, mian edzon kaj min, kunligitajn al la sekvoj de duopa murdo, kiuj sangigas niajn korojn. Min kaj lin envolvas la reto de nia krimo. Kvankam mi tiam ne troviĝis kune kun li, sur tiuj fatalaj akvoj, dum niaj fratoj suferis la mortigan asfiksion, mi dividas kun li la prirespondecon kaj konfesas, ke ja ankaŭ mi kun- krimis...

"Mia edzo, Ĉiela Patrino, certe havis sian koron en- volvita en densa nubo, kiam li perdis la prudenton kaj faris tiun strangan decidon, kiu vundis al ni la kon- sciencon . ..

"Ĉiuj aliaj homoj eble rigardas lin kiel krimulon, kiu prenis al si malproprajn posedaĵojn, mortiginte siajn fratoj n, sed ne mia filo kaj mi, kiuj de li ricevis la plej grandajn atestojn pri amo... Laŭ aliaj li eble estas kulpulo antaŭ la Leĝo, sed laŭ ni li ja estas la fidela kunulo kaj amiko... En aliaj okuloj li eble ŝajnas egois- to, ne rajtanta savon, sed en niaj li estas tiu bonfarinto, kiu kun senmezura dolĉeco prizorgis nin sur la Tero...

"Kial ankaŭ mi ne kulpus pri egoismo kaj krimo, Patrino Kara, se mi ĝuis lian havaĵon kaj nutris min per la amo de lia koro? Kial ankaŭ mi ne respondus pri lia kulpo, se lia tuta kulpo havis tiun celon, kvankam fre- nezan, asekuri al mi superecon en mia karaktero de vir- ino kaj patrino?

"Advokatu pro nia afero, Ĉiela Perantino!

"Faru, ke ni ambaŭ kune revenu en la karnon, en kiu ni krimis, por ke ni povu pagi pro niaj eraroj!

"Konsentu al mi la favorkoraĵon akompani lin kiel ĝojanta kaj dankoplena servantino, denove ligita al tiu, al kiu mi ŝuldas tiom da feliĉo!

"Ankoraŭ unu fojon kunigu nin en la mondo kaj helpu nin lojale kaj brave redoni tion, kion ni ŝtelis.

"Ne permesu, Dia Anĝelo, ke ni ekrevu la Ĉielon, antaŭ ol elpagi niajn ŝuldojn sur la Tero, kaj helpu nin digne akcepti la rekonstruantan kaj savantan doloron!

"Patrino, elaŭdu nin!

"Stelo de nia vivo, forprenu nin el la mallumo de la valo de morto!"

Ci tiu neatendita okazaĵo antaŭ ni pelis nin en eks-

tazon.

Dum Alzira paroladis en larmoj, safirblua lumo ŝin kronis. La milda lumo, disradianta el ŝia koro, ekokupis la tutan ĉambron, kaj apenaŭ ĉesis ŝia voĉo, sufokita kaj anhelanta, jen brilega fasko da arĝentaj radioj ek- verŝiĝis el la Altoj, kaj trafis nin ĉiujn, precipe la mal- sanulon, kiu eligis longan ĝemon de homa kaj konscia doloro.

La preĝo de Alzira atingis do tian sukceson, kian antaŭe ne kapablis la magnetismaj procedoj de Druso.

Antono Olimpo forte levis la palpebrojn kaj vidigis tra la rigardo la mensklarecon de homo, vekiĝinta el longa, skuata dormado. Rimarkinte larmojn sur la vi- zaĝo de sia edzino, kiu lin amplene kisadis, li agitiĝis kaj ekkriis, ekposedita de senbrida ĝojego:

Alzira! Alzira!

Ŝi lin pli dolĉe alpremis al sia brusto, kvazaŭ dezir- ante trankviligi lian turmentatan spiriton, sed ĉe signo de Silas du flegistoj alproksimiĝis kaj revenigis lin en dormon.

Mi provis ion diri al tiu admirinda virino, kies preĝo levis nin ĝis tia alta emocio, sed mi ne sukcesis.

Nur tiuj homoj, jaroj post jaroj trairintaj la nebu- legon de resopiro kaj korpremateco, povas kompreni la emocion, kiu nin nekontraŭstareble jugis. Mi ekpensis observi la mienon de Hilario, sed ĉi tiu mia kamarado tenis la kapon inter la manoj; kaj ĵetinte rigardon sur la bravan Asistanton, mi rimarkis, ke Silas forviŝas lar- mojn...