Выбрать главу

Mi konsoliĝis.

La grandaj koroj en tiu domo, kie amo regis, plor- adis tiel same kiel mi, mizera pekulo, klopodanta por for- igi miajn neperfektaĵojn. Rigardante Alziran, kiu, nun starante, karesadis la harojn al tiu malfeliĉulo, mi ri- cevis la impreson, kvazaŭ ia anĝelo el la Cielo vizitas pentofaranton en la infero.

Rompis la silenton Silas, kiu, oferinte sian brakon al tiu sindona fratino por la foriro, ĝentile diris:

La preĝo bonege faris al li, tamen vekiĝi kon- venas al li nur grade. Natura kaj refreŝiga dormo estas ankoraŭ necesa por lia efektiva revigliĝo.

Alzira foriĝis de li ŝajne pli trankvila, malgraŭ la morala turmento de ilia revidiĝo.

Minutojn de profita konversacio ni ankoraŭ ĝuis en la pluraj laborfakoj de tiu granda institucio ĝis la di- finita momento, kiam ni kvar foriris kaj ekrapidis sur la vojo, kiu por nia kunulino estis la vojo de reveno al la iama hejmo.

Sur la Tero la naskiĝanta mateno pleniĝis de aereca, malvarma nebulo.

Returne al tiu antaŭaj lokoj, kie estis enskribita ŝia dolora travivaĵo, Alzira ne kaŝis la emocion, kies objekto ŝi estis. Delikate subtenata de la brako de Silas, ŝi ie kaj ie montradis al tiu aŭ alia peco de la vojoj kaj paŝtejoj, kiuj ĉe ŝi elvokis pli signifoplenajn reme- morojn.

Subite sur malvasta ebenaĵo aperis antaŭ ni la do- mareto, kie okazis la funebre elnodiĝinta dramo.

Efektive, en la lunlumo ekmontriĝis videble kaduk- iĝanta solida konstruaĵo. Sur vastaj flankaj kortoj stern- iĝis grandaj ĝardenoj, disruiniĝintaj pro la konstanta tretado de korpampleksaj brutoj. Elartikiĝintaj krad- pordoj, falintaj bariloj kaj malpuregaj verandoj mute evidentigis la malzorgemon de la loĝantoj. Strangaj es­tuloj, envolvitaj en larĝaj ombrovualoj, enpense trairadis la grandajn kortojn, kvazaŭ unuj ne konsciis la ĉe- eston de la aliaj.

Videble timante esti aŭdata, la edzino de Olimpo flustris al mi:

Tio estas elkarniĝintaj procentegistoj, ĉi tien ruze enkondukitaj de Leonel kaj Klarindo, por plifirmigi la ideon de uzuro en la spirito de mia filo.

Ĉu ili nin ne vidas? - demandis Hilario kun kom- preneble ekscitita scivolo.

Ne - respondis Silas. - Ili certe rimarkis nian alvenon, sed, kiom mi konkludas, ili estas tro alkroĉitaj al la pensoj, laŭ kiuj ili malice agadas. Nia ĉeesto ilin ne ĝenas, se nur ni ne penetros en ilian mensan rondon, partoprenante en iliaj interesoj.

Ĉi tio do signifas - mi intermetis -, ke, se ni parolus al ili pri la surtera riĉeco, ekscitante ilian ple- zuron ĉe la homa posedo, ili sendube donus al ni la plej grandan atenton...

Jes.

Kial do ĝin ne fari? - demandis scivola mia kamarado.

Ne estus al ni permesite misuzi la tempon - respondis nia amiko -, des pli ĉar la nin koncernanta laboro atendas nin proksime kaj ĝis nun ni ne scias, kiel niaj taskoj disvolviĝos.

Efektive, ni eniris, kaj la movado en la dominterno estis ja miregiga. Naŭzaspektaj elkarniĝintoj iradis tien kaj reen laŭ la longaj koridoroj, duonfrenezaj konver- saciante, kvazaŭ ili parolis en sia propra menso.

Mi provis ion noti al mi el tio, kion mi povis aŭdi: oro estis la temo fundamenta de ĉiuj tiuj sensence in- terkruciĝantaj monologoj.

Eble tial, ke, pli akre vidante, li penetris la intrig- ojn de tiu medio, Silas subite haltis kaj, lasinte nin tri en malproksima angulo de malnova ĉambro, foriris, pet- ante nin singarde atendi lian revenon. Li intencis an- ticipe ekzameni la tabelon de niaj taskoj.

Post kelke da minutoj li revenis, por nin forkonduki.

Li kondukis la fratinon Alzira en la ĉambron, kie Adelia, la domestrino, ripozis apud siaj infanoj, klarig- ante, ke ne estas konsilinde, ke Alzira tuj renkontiĝu kun tiuj fratoj, fariĝantaj turmentantoj; tie do ni ŝin lasis sub la gardo de Hilario, kiu, videble, ne volonte restis malproksime de ni, obeante la postulon de tiu observado.

Duope kun mi, la Asistanto diris, ke por helpi kun la dezirinda profito, ni devus antaŭ ĉio scii aŭdi, kaj ke tial, miaflanke, mi ne pensu malhelpi liajn laborojn en la okazo, se io ŝajnos al mi stranga en la sinteno, kiun li eble devos preni.

Mi komprenis, kion Silas intencis diri, kaj pretiĝis por silente observi, lerni kaj kunhelpi.

Ni eniris en malvastan ĉambron, kie unu homo, kun okuloj fiksitaj sur grandaj ligaĵoj da monpaperoj, ĉi ti- ujn karesadis kun satana rideto.

Por ke mi estu bone informita pri ĉio, la Asistanto flustris al mi en la orelon:

Ĉi tio estas Ludoviko, kiu, liberiĝinte el la korpo per dormo, venas karesadi monon, tion, kio nutras liajn pasiojn.

Troviĝis antaŭ ni viro matura, tamen kun fizionomio ankoraŭ freŝa, sed kun malelegantaj manieroj; liaj okul­oj, alkatenitaj al la bankbiletoj, reliefigis lian strangan mienon de venka ambicio.

Li ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen, kun la indiferent- eco de homo, ne sukcesanta vidi nin. Tuj post kiam ni lin obsrvis dum unu minuto, jen, kvazaŭ lin gardus ne- videblaj cerberoj, envenis en la ĉambron du elkarniĝintaj malagrablaspektaj viroj, kiuj arogante alpaŝis al ni, kaj unu el ili demandis:

He vi, kiuj vi estas?

Ni estas amikoj - respondis Silas per natura

tono.

Nu bone - rediris la dua -, en ĉi tiun dom- on estas enlasataj nur tiaj homoj, sciantaj alte taksi monon...

Kaj montrante en direkto al Ludoviko, li aldiris:

Tiel estas por tio, por ke li ne forgesu gardi ti- ujn riĉaĵojn, kiuj ja estas niaj.

Mi intuicie konkludis, ke ni staras antaŭ Leonel kaj Klarindo, tiuj iam senposedigitaj fratoj.

Certe tial, ke ni ŝuldis ian klarigon al ilia sovaĝa atendo, kun kiu ili sekvis niajn eĉ plej malgrandajn mov- ojn, Silas diris:

Jes, jes... Kiu ja ne ŝatas sian havaĵon?

Tre bone! Bonege! - kontente respondis ambaŭ persekutantoj, frotante al si la manojn kaj ĝojante, kva- zaŭ ili trovis pli da brula materialo por la fajrejo de venĝo, kiun ili nutris en miregiga frenezeco. Tuj akirinte konfidon al ni, ĉe la paroloj, per kiuj la Asistanto lin trankviligis, Klarindo, la pli brutiĝinta el ambaŭ, ekra- kontis:

Ni estis viktimoj de terura perfido, ni perdis la korpon ĉe la manoj de malfeliĉa frato, kiu rabis al ni la havaĵon, kaj ĉi tie ni troviĝas por la justa revenĝo.

Li strange ekridegis kaj akcente diris:

La malbeninda pensis, ke la morto forviŝos lian krimon kaj ni, tiuj mafeliĉaj, pereintaj de lia mano, est- os reduktitaj al polvo kaj cindro. Okaziginte teatrecan akcidenton, per kiu li nin senkompate murdis, li alpro- prigis al si nian havaĵon. Kion tamen helpis al li ĝuadi per nia ofero, se morto ja ne ekzistas kaj krimulo, ĉu en, ĉu ekster la korpo, estas katenita al la sekvoj de siaj faroj? Tiu bandito suferos la rezultojn de sia fiaĵo kon- traŭ ni, kaj ĉi tie spiras lia filo, kies plej malgravajn agojn ni potencos tiel longe, ĝis tiu redonos al ni la riĉ- aĵon, kies laŭrajtaj mastroj ni estas...

Ambaŭ longe elvolvadis senfinan litanion da lament- oj, pliintensigante la kolorojn de la terurega mensa bildo, al kiu ili alkonformiĝis. Eble lacaj tintadi sur la samaj klavoj, ricevante de ni nenian eĥon, ili faris pli daŭran paŭzon, kiun Klarindo rompis, turnante sin al la Asist- anto per amara voĉo:

Cu vi, amikoj, ne trovas, ke ni pravas?

Jes - enigme konsentis Silas -, ni ĉiuj pravas,

tamen...

Tamen? - iom cinike intermetis Leonel. - Cu vi volas enmiksi vin en niajn intencojn?

Tute neniel! - bonhumore respondis mia amiko. - Mi deziras nur rimarkigi, ke pro mono mi jam forte bataladis, pensante, ke la rajto staras sur mia flanko...

Certe tial, ke ĉi tiu iom dubasenca rimarko pikis liajn interparolantojn, la estro de nia ekspedicio uzis la naturan atendon pri ia klarigo, por diri:

Amikoj, ni vidas, ke ĉi tiu domo svarmas per multego da meskonfuzitaj fratoj... Cu ili ĉiuj estas kre- ditoroj de ĉi tiu malfeliĉa familio?

El la inteligenta rigardo, kiun nia kamarado al mi direktis, mi komprenis, ke la ĝentila demando celis nutri plu la konfidon de la miregantaj persekutantoj

Leonel, kiu laŭŝajne estis la animo de la krima en- trepreno, donis tujan respondon: