Tiel estas - li flegme diris - tial, ĉar ni devis dividi la tempon inter patro kaj filo; ni do ĉi tie lokis por kelka tempo freneziĝintajn procentegistojn, estulojn, kiuj ekster la karnkampo dorlotas en la menso nur oron kaj la havaĵon, al kiu ili korligiĝis en la mondo, por ke ili plifaciligu nian entreprenon. Akompanante ĉi tiun avarulon, kiu obeas nian superregadon, ili devigas lin kiel eble tenadi la menson sklave al la mono, por kiu li nutras frenezan pasion.
Nuntempe tamen - aldiris Klarindo ĉagrenita - tiu krimulo, kiun ni sieĝis en la mallumo, estas forpren- ita for de nia gardado. Ni do havos pli multe da tempo, por plifruigi nian venĝon... Ĉar la murdinto estas kaŝ- ita antaŭ niaj okuloj, lia filo tial pagos duoble...
Tute ne urĝante sin, ke li tuj defendus la veron kaj la bonon, la Asistanto trankvile diris:
Ĉi tiu sciigo igas nin kredi, ke ĉi tiu viro - kaj li montris al Ludoviko, ĉiam ankoraŭ sorĉita de la ligaĵ- oj da monpaperoj en la plenega tirkesto -, krom la mania algluiĝo al la venta homa riĉeco, ankoraŭ suferas la premon de aliaj mensoj, tiel same implikitaj, kiel lia, en la iluzio de la materia posedo. En ĉi tiu okazo la freneza deziro, kies objekto li sin sentas, estas kompren- eble streĉita ĝis ekstremeco...
Rimarkinte, ke Silas mirige facile penetris la kernon de la afero, Leonel entuziasme klarigis:
Efektive, en la lernejoj por venĝantoj (>) oni instruas nin, ke ekster la ordinaraj tuj kontentigendaj deziroj ni ĉiuj havas, en ĉia ajn stadio de la vivo, ian "centran deziron", aŭ "temon fundamentan" de la plej intimaj interesoj. Tial, krom la ordinaraj deziroj, ligant- aj nin al la rutina sperto, ni pli ofte elĵetas el ni ankaŭ tiujn pensojn, estiĝantajn ĉe la "centra deziro", kiu nin karakterizas, pensojn, kiuj do konsistigas la superreg- antan refiguraĵon de nia persono. Tiamaniere estas facile koni la estecon de ĉia homo, sur ĉia jan kampo, el la okupoj kaj pozicioj, de li preferataj. Ekzemple, kruel-
(*) Ĉi tiu estulo aludas instituciojn, tenatajn de krimaj Inteligentoj, kelkatempe loĝantaj en malsuperaj regionoj. - Noto de la Aŭtoro.
eco estas refiguraĵo de krimulo, avideco - de procen- tegisto, klaĉemo - de kalumniemulo, mokado - de iro- niemulo, incitiĝo - de menskonfuzito, kiel ankaŭ nobl- eco estas refiguraĵo de sanktulo...
"Konante la refiguraĵon de tiu homo, kiun ni intenc- as korekti aŭ puni, ni tre facile nutras lin per abundo da konstantaj ekscitiĝoj, kaj tiel ni fortikigas liajn im- pulsojn, plivivigas la bildojn, jam ekzistantajn en lia imago, kaj kreas aliajn, kiuj, aliĝinte al la unuaj, kun- helpas por lia mensfikseco. Por ĉi tiu celo sufiĉas ne- granda peno, por konduki en la rondon de tiu malica homo, kiun ni bezonas korekti, estulojn, kiuj kunhavas samajn sentadon kaj naturon, kiel li, en tiaj okazoj, kiam ni mem, manke de tempo, ne povas krei la koncernajn bildojn, kiujn ni deziras, per hipnota ordono. Per tiaj procedoj ni facile naskas kaj nutras la "psikan deliron", aŭ "obsedon", kiu estas nenio alia ol anormala stato de la menso sub la jugo de siaj propraj kreaĵoj, kiuj, far- iĝinte treege pli potencaj dank'al la rekta aŭ nerekta influado de aliaj mensoj, ĉu elkarniĝintaj, ĉu enkarniĝ- intaj, altiritaj de siaj propraj refiguraĵoj, premas la sen- sacan kampon de tiu menso."
Kaj ridetante, la inteligenta persekutanto sarkasma
daŭrigis:
Ĉiu homo estas de ekstere tentata de tiu sama tento, kiun li dorlotas en sia propra interno.
Miaflanke mi ja miregis. Mi ankoraŭ neniam aŭdis ian turmentanton, ŝajne ordinaran, sed kun tiel granda konado kaj konscio pri sia rolo. Mi havis la impreson, kvazaŭ mi ĉeestas nedetalan kurson de mensa sadismo, ekstravaganca kaj malvarma.
Pli sperta ol ni en la traktado kun tiaj amikoj, Silas manifestis en sia serena mieno nenian senton de bedaŭro aŭ miro. Iamaniere tamen montrante grandan interes- iĝon pri tiu leciono, li saĝe diris:
Via parolo estas nediskuteble perfekta. Ĉiu el ni vivas kaj spiras en la mensaj refiguraĵoj de si mem, kaptante la feliĉajn aŭ malfeliĉajn influojn, kiuj tenad- as nin en tiu situacio, al kiu ni strebas. La Ĉielon, aŭ
Superajn Sferojn, formas la refiguraĵoj de la sanktigitaj Spiritoj, kaj la inferon...
La infero estas la refiguraĵo de ni mem - kom- pletigis Leonel kun ridego.
Mi supozas, ke la Asistanto rimarkis mian interes- iĝon pri la lernado de ĉi tiu objekto, kaj tial li petis la fraton de Klarindo, por nia studado, ian praktikan mon- tron de tio, kion li asertis teorie; Leonel tiun peton ple- zure konsentis kaj diris:
Ĉi tiu avarulo sub nia gardado decidis nepre aĉeti aŭ trudakiri najbaran terpecon, por ĉia prezo, eĉ, se ne- cese, per krimo, por plivalorigi la akvoprovizon de la bieno, apartenanta al ni. Ĉar ĝi estas afero, koncern- anta la esencan objekton de lia ekzistado, nome avidemo, li tial facile ricevos la bildojn, kiujn mi deziros sendi sur lin, uzante tiun saman mensan ondon, per kiu liaj pensoj sin manifestas...
Kaj transirante de parolo al agado, li metis la deks- tran manon sur la frunton de Ludoviko, tenante sin en la profunda atentado de hipnotiganto, estranta la elpro- vaton.
Ni ekvidis nian kompatindan amikon, elvindiĝintan el sia materia korpo, larĝe malfermi la okulojn, en la plezurego de iu malsatulo, de malproksime rigardanta bongustan manĝon, kaj fari mienaĉon de kontentigita malico, monologante:
Jen nun! Nun la teroj estas miaj, ja miaj pro- praj! Neniu konkuros kun mi laŭpreze, neniu!
Tuj poste li facilmove foriris kun apenaŭ esprimebla mieno de frenezulo.
Ni akompanis lin ĝis lia eliro, kaj de la vasta ve- rando ni povis vidi lin rapidantan kaj fine malaperantan en la plej proksiman grandan arbetaĵaron, en la direkto al najbara bieneto.
Ĉu vi vidis? - ĝojante ekkriis Leonel. - Sur lian mensan kampon mi radiis fantazian bildon, laŭ kiu la teroj de lia najbaro estus aŭkciataj kaj fine transirus en liajn manojn. Sufiĉis, ke mi pentris en la menso bild- on pri tio, imagante, ke la bieno estas vendata, kaj jen li prenis ĝin por senduba realaĵo; tiel estas, ĉar, tuŝ- ante la propran "temon fundamentan", ĉiu estas insti- gata kredi tion, kies fariĝon li deziras... Tuj kiam el- finiĝos la kontrolata fluado de mia hipnota influo, li reprenos sian karnan forpon, kaj jam kolektiĝos al li salivo en la buŝo, ĉar li estos certa, ke li sonĝis pri la bankroto de la mastro de tiu bieno, pri kiu li deziras dokumenton pri posedo.
Silas, kun videbla intenco, aldiris trankvila:
- Ho jes! Ni staras antaŭ procedo de transsendo de bildoj, iel simila al tiu, fariĝanta laŭ la principoj de televido, en la sfero de elektroniko, kiu hodiaŭ furoras sur la Tero.
"Ni scias, ke ĉiu el ni estas ia fonto de vivo, hav- anta specifajn kapablojn elradii kaj ricevi ondojn. La mensa sfero de la hipnotiganto, kiu kreas en la mondo de sia imago la pensojn-formojn, kiujn li deziras elĵeti el si, estas io simila al la bildokamero de la ordinara transsendilo, tiel same, kiel ĉi tiu estas efike egala al la kamero de fotografilo. Preparinte la bildon, el kiu li celas ĉerpi la plej bonan efikon, li pafas ĝin en la mensan sferon de la hipnotigito, kiu tiam agas simile al la mozaiko en la televidado aŭ al la impresebla filmo de la fotografarto. Ni ja scias, ke ĉe la transsendo de bildoj, la mozaiko, ricevante la bildojn, kiujn la kamero esploras, funkcias kvazaŭ ia impresiĝema spegulo, turn- ante la lumstrekojn en elektrajn impulsojn kaj ilin trans- igante en la aparaton, kiu ilin kaptas per specialaj an- tenoj; tiamaniere ĝi rekonstruas la bildojn per la tiel nomataj signoj de "video", ree formante do la televidit- ajn scenojn sur la ekrano de la ordinara televidilo.
"Koncerne la nun konsideratan demandon vi, Leonel, kreis tiujn bildojn, kiujn vi intencis transsendi en la menson de Ludoviko, kaj, uzante la pozitivajn fortojn de la volo, kolorigis tiujn bildojn per la koncentriĝo- rimedoj en via propra menso, kiu do funkciis kiel bildo- kamero. Farante uzon el la mensa energio, multe pli potenca ol la elektronforto, vi, kiel efektiva hipnotiganto, ĵetis ilin en la mensan sferon de Ludoviko, kiu do plen- umis la rolon de la mozaiko; ĉi tiu ŝanĝis la ricevitajn signojn en magnetajn impulsojn, kiuj rekunmetis la pens- ojn-formojn, konstruitajn de vi en la cerbaj centroj per la nervoj en rolo de specifaj antenoj, kaj ĉi tiuj siavice fiksis iliajn detalojn sur la sfero de la sentumoj, nask- ante efektivan halucinon, en kiu sono kaj bildo sin har- monie interplektis. Tiel same, kiel sciate, fariĝas en te- levidado, en kiu bildo kaj sono kuniĝas per taŭgaj kupl- itaj aparatoj, prezentante en la ricevilo serion da bildoj, kiujn oni povus rigardi kiel "teknikajn miraĝojn".