Tiel same kiel mi, la venĝantoj notis al si ĉi tiun klarigon, treege surprizitaj.
La Asistanto, psikologo, uzis argumentadon same va- loran kiel tiu de Leonel, certe por tio, por sciigi ĉi tiun, ke ankaŭ li, Silas, konas detale la obsedoprocedojn.
Mirplena, Leonel lin brakumis kaj diris:
Amiko, amiko, en kia instruejo vi lernas? Via inteligenteco min interesas.
La estro de nia anaro eldiris kelke da vortetoj kaj invitis min foriri kun li, pretekstante ian farendaĵon.
Ambaŭ malicemaj fratoj interŝanĝis strangan rigar- don, kvazaŭ dirante unu al la dua, ke ni apartenas al ia malproksima infera societo kaj do al ili ne konvenas nin ĝeni. Ili tamen insistis ĉe ni, ke ni revenu morgaŭ por interŝanĝo de ideoj, kion Silas kun videbla ĝojo kon- sentis.
Post kelke da minutoj la Asistanto, kune kun mi, prenis kun si Alziran kaj Hilarion eksteren kaj igis nin ĉiujn reveni en la Domon.
Sur tiu tuta returna vojo la diligenta servanto de bono tenadis sin silente, pensante, pensante... Ĉe mia perplekseco li tamen frate klarigis:
Ne, Andreo. Estas ankoraŭ tro frue, por prezenti Alziran al tiuj malfeliĉaj turmentantoj. El la paroloj de Leonel mi rimarkis, ke ni trafis la vojon de du potencaj inteligentoj, kies komenca aliiĝo devas esti farata ame, por certe sukcesi. Ni revenos morgaŭ sen nia amikino, por pli solida, tial pli efika interparolo.
Mi do plej sopire ekatendis la morgaŭan tagon.
La historio de Silas
En la sekvanta vespero, akompanante la Asistanton, mi kaj Hilario denove troviĝis en la hejmo de Ludoviko.
La fratoj de Antono Olimpo nin volonte akceptis.
En vasta servistejo de la bieno sidis la familio kun du domanoj ĉe simpla manĝado.
La horloĝo indikis la naŭan horon.
La fizionomio de la domomastro estis preskaŭ tia sama kiel hieraŭ, nur kun tiu diferenco, ke ĝi necese portis la materian tegon.
Dum Adelia karesadis la infanojn, al kiuj la kapeto jam fariĝis peza de dormemo, la edzo teksis konsider- ojn pri la radiofoniaj informoj, atentigante pri alarmaj aferoj, kiujn li rimarkis sur la ekonomia kampo. Kaj, parolante al siaj teruritaj amikoj, li reliefigis la publik- ajn malfacilaĵojn, menciis imagajn mizerojn, klaĉe kri- tikis la politikistojn kaj administrantojn, pritraktis la plagojn de la kafarbetaroj kaj maniokplantejoj, aparte la epizootiojn. Fine, ne kontentiĝinte elnomi la malfe- liĉegojn sur la Tero, li senpripense parolis pri la supoz- ata kolero de la Ĉielo, asertante, ke li pensas, ke la finiĝo de la mondo estas proksima kaj kriante pri la egoismo de la riĉaj, kiu faras pli nigra la mizerecon de la mal- riĉaj.
Ni ĉiuj lin aŭdadis silente, kiam jen Leonel, pli sen- ĝena, sin turnis al la Asistanto, dirante:
- Ĉu vi vidas? Ĉi tiu homo - kaj li montris al Ludoviko, kies parolo superregis tiun familian malgrand- an kunsidantaron - estas la defetismo kun karno kaj ostoj. Li vidas ĉion nigra kaj kota, firme opinias pri la sociaj fiaskoj kaj konas la plej malĝojajn angulojn de la mizeraj medioj, tamen li ne fordonas eĉ unu centavon el la milionoj, kiuj li retenas, por la bono de nudaj kaj malsataj...
Kaj post ironia rideto:
Ĉu vi pensas, ke li ankoraŭ meritas la feliĉon, restadi plue en karna korpo?
Elmontrante grandegan kompaton sur sia amika vi- zaĝo, Silas ekrigardis la ĉeestantojn kaj saĝe respondis:
Leonel, ĉiuj viaj rimarkoj, ĉe la unua rigardo, enhavas logikon kaj veron. Laŭ supraĵa esploro Ludoviko estas perfekta reprezentanto de pesimismo kaj uzuro, sed en la fundo li estas malsanulo, bezonanta kompaton. Iuj malsanoj de la animo ruinigas la menson tra nedi- finita tempo. Kiu li estus, se subtenata de alispecaj in- fluoj? Spirite sufokita meze en la bildoj de la surtera riĉeco, per kiuj ni sieĝas lian menson, ĉi tiu malfeliĉulo perdis kontakton kun la noblaj libroj kaj kun la dignaj societoj. Kiel helpilon li havas nur la dimanĉan diservon de la piuloj, kiuj opinias sin liberaj de ĉia devo al la religio, se nur ili partoprenas en la ceremonio de ado- rado al Dio en la lasta tago de ĉiu semajno. Kiu povus diveni, kiel bonfare li ŝanĝiĝus, se li ricevus alian specon de helpo?
Klarindo kaj Leonel notis al si liajn konsiderojn, kvazaŭ ili sentus sin vunditaj en sia plejprofundo, tia estis la esprimo de kolero, kiu travidiĝis tra ilia fajrelĵet- anta rigardo.
Tamen li kaj lia patro estas niaj ŝuldantoj. Ili nin prirabis, ili nin murdis... - ekkriis Leonel per la tono de obstina kaj inteligenta infano, kiu vidas sin mal- helpata pri siaj kapricoj.
Kion vi ambaŭ do deziras, ke ili faru? - nekons- ternite demandis la Asistanto.
Ili pagu! Ili ja pagos! - kriis Klarindo, kun premitaj pugnoj.
Silas ridetis kaj reditis:
Jes, pagi estas la ĝusta verbo... Kiamaniere ta- men ŝuldanto povas pagi, se la kreditoro neniigas al li ĉian eblon kvitiĝi? Ke nin mem koncernas kompensi la malutilojn, kiujn ni kaŭzis, tio estas ekster dubo. Tamen, se estas nia afero hodiaŭ ripari iun vojon, kiun ni hieraŭ disfosis, kiel do ĝin fari, se oni nun detranĉas al ni la manojn? La Kristo mem konsilis: "Helpu viajn malamik- ojn". (>) Mi pensas, ke ĉi tiu diraĵo, ĝuste komprenata, ĉe multaj okazoj signifas: helpu viajn malamikojn, por ke ili povu pagi tiujn ŝuldojn, en kiuj ili baraktas, res- tarigante do la ekvilibron de la vivo, en kiu ne nur ili, sed ankaŭ vi ambaŭ ricevos la bonon de paco.
Montriĝis, ke per la simpatio, kiun li en la hieraŭo gajnis al si, kaj per sia simpla kaj klara argumentado, la Asistanto atingis senduban moralan superecon antaŭ la animo de la krudsentaj obsedantoj. Leonel tamen ne- kuraĝe demandis:
Kiaj konsideroj tio estas? Cu vi estas ia alivest- ita pastro? Cu eble vi celas nian ŝanĝiĝon?
Vi eraras, mia amiko - respondis la Asistanto -; se al io mi strebas en nia frata societo, tio estas mia propra revirtiĝo.
Kaj eble tial, ke fariĝis longa silento en nia grupo, Silas daŭrigis:
Pro la delogo de la mono ankaŭ mi falis tra mia lasta migrado sur la Tero. La pasio al posedo regis super ĉiuj miaj idealoj... La sorĉa altiro al la oro okupis mian "mem" kun tia jugo, ke, kvankam mi ri- cevis la diplomon de kuracisto en respektinda universi- tato, mi tamen dekliniĝis de mia profesio, por vigle ob- servadi la paŝojn de mia maljuna patro, ke eĉ li mem ne uzu malavare la havaĵon de nia domo. Mia alligit- eco al niaj teroj kaj aliaj posedaĵoj faris min la defal-
(*) Andreo Ludoviko metas sur la lipojn de ĉi tiu per- sono de sia rakonto modifitan formon de la par. 27 de la ĉap. 6 de la Evangelio laŭ Luko, por esti pli bone komprenata de tiuj malamplenaj Spiritoj, al kiuj rekte malplaĉus la verbo "ami". Ili ekribelus ĉe la kompleta teksto. Estus ja mallertaĵo en ĉi tiu momento paroli pri "amo"; sed "helpon" pagi ili volonte konsentus, ĉar ili volis ricevi. - La Eldon- istoj.
inta anĝelo en la familia Edeno, turmentisto, kun kiu oni povis havi neniajn rilatojn kaj kompreneble malamata de ĉiuj, vivantaj sub mia ŝuo en la vasta rondo de mia pasema potencado... Por amasigi monerojn kaj plimult- igi senpenajn profitojn, mi komencis per krueleco kaj finis en la retoj de krimo... Mi abomenis amikecon, mal- ŝatis malfortajn kaj malriĉajn, kaj, timante perdi la riĉ- aĵon, pri kiu mi avidis ĝin tutan posedi, mi ne hezitis varbi krimon kiel inferan liganon sur mia terura vojo...