Выбрать главу

Ĉe ĉi tiu konfeso de la Asistanto mi subite pleniĝis de plej granda mirego. Ĉu Silas parolis la nudan veron aŭ ĉu en ĉi tiu momento li uzis ekstremajn rimedojn, false kulpigante sin mem, por regeneri tiujn turmentant- ojn, kiuj nin aŭdis?

Kiel ajn ĝi estis, mi kaj Hilario estis promesintaj, ke ni ne kompromitos lian laboron, kaj tial, sen plua interkonsento, ni limigis nin per tio, ke ni lin atente aŭskultadis.

Certe sentante, ke Leonel kaj Klarindo montriĝis iom kortuŝitaj, ebligante la ensorbon de novaj pensoj, Silas invitis nin ĉiujn foriri el tiu ĉambro. Li intencas ion sci- igi al ni pri sia sperto - li diris -, sed li preferas kon- versacii kun ni antaŭ la benata altaro de la nokto, por ke lia memoro povu trankvile revoki al si la okazaĵojn, kiujn li penos rakonti.

Ekstere la konstelacioj brilegis kvazaŭ pendantaj hejmoj de la Kreitaĵaro, kaj la aroma vento rapide kur- is, simile al iu, kiu volonte transportus nian preĝon aŭ parolon en la Ĉielan Gloron.

Ne kapablante penetri la veran sencon de la neaten- dita teniĝo, kiun la Asistanto ĵus prenis, mi rimarkis, ke li estas efektive emociita, kvazaŭ kun la okuloj de la animo fiksitaj sur antaŭlongtempaj scenoj.

Kredeble superregataj de la simpatio, disradianta el lia vizaĝo, Klarindo kaj Leonel lin humile observadis.

Silas tiam komencis kviete:

- Tiom, kiom mi nun kapablas ree prezenti al mia spirito, mi memoras, ke, dum mia lasta migrado tra la kampoj de la karno, mi jam de la knabaj jaroj min donis pasie al mono; el tio mi venas al la certeco, ke mi fojo post fojo estis terura procentegisto inter la teranoj.

"Hodiaŭ, per informoj de sindonaj instruantoj, mi scias, ke, kiel ĉe aliaj okazoj, en la ĵus antaŭirinta ek- zistado mi renaskiĝis en hejmo favorita per granda riĉ- eco, por provi min per la tento de la abunda oro kaj per frapoj de firma volo ĝin venki en la senĉesa praktik- ado de la frata amo; sed bedaŭrinde, por mia malfeliĉo, mi falis.

"Mi estis la solfilo de honesta sinjoro, kiu heredis de siaj prauloj grandvaloran havon. Mia patro estis kon- scienca advokato, sed, pro troo da komforto, li ne prakti- kadis sian profesion; plej studema, li tamen vivis meze inter altprezaj libroj kaj sociaj devoj, kiuj lin iel tenis for de iaj religiaj pensoj. Sed mia patrino estis romkato- likino, kun pia kaj digna karaktero, kaj, kvankam ŝi ne iris kun ni sur la arenon de ia ajn diskutado pri religio, ŝi tamen penadis enradiki en nian spiriton la devon de bonfarado. Tro malfrue pentante, mi rememoras la oft- ajn invitojn, kiujn ŝi amplena faradis al ni, ke ni sekvu ŝin ĉe la laboroj de kristana karito; tiajn invitojn mi kaj mia patro obstine forpuŝadis, ni enfermiĝintaj en nia paveca kaj rikananta nerespektemeco.

"Mia patrino baldaŭ rimarkis, ke mia kompatinda spirito estas kovrita de la verdigro de uzuro, kaj konfes- ante al si mem, ke estos por ŝi treege malfacile kunhelpi por la interna renoviĝo de mia patro, homo matura kaj jam de siaj fruaj jaroj kutiminta je la regado de mono, sur min solan turnis siajn klopodojn por ia renobliĝo. Por tio ŝi penis inklingi min al la studado de medicino, dirante, ke, inter la homaj suferoj, mi povus trafi plej bonajn okazojn por helpi al la proksimulo, tiamaniere plaĉante al Dio, eĉ se mi ne gardus en la koro la rimed- ojn de la Fido. En mia animo mi mokadis la sanktajn esperojn de tiu, kiu estis por mi la homo plej kara; ta- men, ne povante rezisti al ŝia ama sieĝo, mi dediĉis min al la kuracista profesio, multe pli interesiĝante pri la ekspluatado de riĉaj malsanuloj, el kies korpaj kadukaĵoj mi sendube ĉerpos grandajn materiajn profitojn.

"Sed kelkajn tagojn antaŭ mia atendata venko kiel studento mia patrino, rilate juna, adiaŭis sian enkarnan provadon, viktimo de brustangino. Nia doloro estis grand- ega. Mi ricevis mian medicinan diplomon, kvazaŭ abo- menatan rememoraĵon, kaj malgraŭ la kuraĝigaj vortoj de la patra boneco, mi eĉ ne komencis praktikadi la kon- keritan profesion. Mi retiriĝis en la hejman apartaĵon, el kiu mi foriradis nur en amuzajn kaj ripozigajn staci- ojn, tiam, pli plezure ol ĉiam, paŝtante min en avaregeco, ĉar mi kontrolis la inventaron de la havaĵoj de mia pa­trino per tiel streĉitaj okuloj, ke ĉi tiu mia stranga kon- duto miregigis eĉ mian patron mem, egoistan kaj nezor- geman, sed neniam tiel avaran kiel mi. Mi ekkomprenis, ke la heredita riĉeco starigis min, je mia morala mal- profito, super ĉia bezono de la materiala vivo tra multe da jaroj, se nur mi ĝin ne malŝparos...

"Kiam mi tamen ekvidis mian patron, preskaŭ ses- dekjaran, inklina al dua edziĝo, mi nerekte faris ĉion por mi ebla, por lin dekonsili de tio. Li tamen estis homo neŝancelebla pri siaj decidoj kaj edziĝis kun Aida, jun- ulino same aĝa kiel mi, ankoraŭ malproksima de la tridek jaroj... Mi akceptis la vicpatrinon kiel virinon sin en- trudintan en nian hejman medion, kaj, rigardante ŝin kiel ian ordinaran aventuristinon, el tiuj, ĉasantaj facilan riĉecon, mi ĵuris al mi mem venĝon. Kvankam la geedza paro karese provis altiri min al si kaj siaflanke la kom- patinda junulino min ĝentile traktadis, mi tamen ĉiam ion pretekstis, por foresti de ilia kunvivado.

"Sed la nova edziĝo ekpostulis de li pli streĉan aktiv- econ ĉe la mondumo, kiun Aida ne intencis forlasi, kaj tial, post kelke da monatoj, mia patro devis peti al si kuraciston kaj de tiam restadis hejme por la necesa ri- pozo. Plena de akraj zorgoj mi sekvis lian organisman kadukiĝon. Ne ĝustadire la patra farto turmentis mian menson, sed la granda havo de nia domo. Se subite mort- us tiu viro, dank'al kiu mi naskiĝis, mi rezignacie neniel konsentus dividi la heredaĵon kun tiu virino, kiu, en miaj okuloj, senrajte okupis la lokon de mia patrino.

"La Asistanto faris longan paŭzon, dum kiu ni fikse rigardadis lian melankolian mienon.

Miaflanke, forte konfuzita ĉe tio, kion mi aŭdis, mi interne demandis, ĉu ĝi ĉio ja okazis... Cu efektive tio estis Silas la homo, pri kiu li rakontis, aŭ ĉu li elpensis tiun historion, por ŝanĝi la animon de tiuj persekutantoj?

Mi tamen nenian demandon povis fari, ĉar nia amiko, kvazaŭ dezirante puni sin mem per ĉi tiu dolora konfeso, detale parolis plu:

- Mi tiam komencis teksi krimajn planojn pri la plej bona maniero forigi Aidan de ĉia eblo estonte ricevi ian parton el nia havo, ne ĉagrenante mian malsanan patron. Inter la krimaj projektoj, kiuj ŝpiniĝis en mia kapo, montriĝis kiel solvo eĉ la morto de mia vicpatrino. Kiamaniere tamen mi ŝin forpuŝu de la vojo, ne kaŭz- ante pli grandan suferon al tiu malsanulo, kies vivon mi deziris konservi? Cu ne estis konsilinde antaŭ ĉio de- moralizi ŝin en liaj okuloj, por ke li neniel resopiru sian edzinon, kondamnitan de mi al lia malfavoro?

"Mi ankoraŭ plektadis mian reton en silento kaj en la ombro, kiam la atendata okazo venis al mi renkonte... Invitite iri kun sia edzino al popola festeto, mia patro vokis min kaj insistis, ke mi akompanu Aidan, repre- zentante lian personon... La unuan fojon mi plezure konsentis... Mi nun intencis pli proksime ekkoni ŝiajn korinklinojn... Nigraj planoj ekboladis en mia kapo...

"Jen dum gaja bankedo mi ekrilatis kun Armando, kuzo de mia vicpatrino, kiun li amindumis en ŝia fraŭlin- eco. Armando estis junulo ne multe pli aĝa ol mi, mal- ŝparema kaj fanfaronema, pasiganta sian ekzistadon ĉe virinoj kaj ŝaŭmantaj pokaloj, kaj al kiu, kontraŭ mia kutima konduto, mi proponis antaŭe pretan amikan so- cieton... Kiom nur eble, morale superregante la animon de mia patro, mi de tiam kondukis Armandon en la sinon de nia hejmo, favorante lian revenon al la plej proksima intimeco kun tiu virino, kiun li antaŭ kelkaj jaroj amis. Plaĝo, teatro, diversaj aliaj promenoj estis la lokoj, ki­ujn ni kutime vizitadis kaj kie mi intence ĵetis la ge- kuzojn en la brakojn unu de la dua...

"Aida ne komprenis mian manovron, kaj dum pli ol unu jaro kontraŭstarante la amindumadon de sia kunulo, ŝi tamen fine cedis al lia konstanta atakado... Mi ŝajn- igis, kvazaŭ mi neniom scias pri iliaj rilatoj, tiel longe ĝis mi povos igi mian patron vidi mem, kio fariĝas. Mi ekpensadis ludojn kaj amuzojn por retenadi la delog- anton en nia domo... Mi plene akiris lian konfidon al mi, por uzi lin kiel gravan elementon de mia krima ruz- aĵo, kaj unu nokton, kiam mi, pro antaŭzorgo, ŝajnigis, ke mi ne estas hejme, sciante, ke la geamantoj troviĝas en ĉambro apud la mia, mi iris al mia patro kaj kun mieno de homo, kies honoro estas profunde ofendita, ad- monis lian dignon al ia reago, mallonge sciigante lin pri la okazaĵoj... Palega kaj tremante, la malsanulo pos- tulis pruvojn, kaj mi simple kondukis lin, ŝancelirantan, ĝis la pordo de la ĉambro, kies fermilon mi antaŭe mal- fortikigis... Sufiĉis pli forta puŝo, kaj jen mia patro, konsternita, kaptis, kiel mi deziris, la kulpon en ĝia ĝusta farado... Armando, cinikulo, kvankam ĉagrenita, for- rapidis, certa, ke lin ne trafos granda bato de kaduka sesdekjarulo... Sed mia vicpatrino, kun funde vundita digno, ĵetis al la maljuna edzo en la vizaĝon humiligajn akuzojn kaj en eksplodo de maldolĉo retiriĝis en sian apartan ĉambron. Kompletigante la teruran verkon, al kiu mi donis min, mi montriĝis pli karesema por la anime frakasita malsanulo...