"Du semajnoj treniĝadis peze por nia familio... Dum Aida kuŝis sur lito, sub la prizorgado de du kuracistoj, al kiuj ni plene konfidis kaj kiuj tute neniel konis nian internan tragedion, mi karesadis mian patron per lament- ado kaj lin nerekte sugestis, ke la havo de nia domo estu pleje gardata sub mia nomo, ĉar antaŭ la leĝo li ja ne povos liberiĝi de sia dua edzino.
"Mi daŭrigadis mian kriman agadon, kiam jen oni trovis mian vicpatrinon mortinta... Tiuj kuracistoj, niaj amikoj, konstatis fulman venenadon, kaj, konsternitaj, sciigis mian patron, ke tio estis memmortigo, certe el nebridebla neŭrastenio, kiu turmentadis la malsanulinon. Mia patro havis pli nuban mienon dum la pompa enter- igo, sed mi, laŭ mia pereiga plano, mi ekĝojis... Nun efektive la riĉaĵo de nia domo ekapartenos tuta al mi...
"Sed mia satana ĝojo tre mallonge daŭris... De post la morto de sia dua edzino mia patro iris en la liton, el kiu li neniam plu leviĝis... Amikaj kuracistoj kaj pastr- oj vane penegis havigi al li pli bonan farton kaj kon- solojn. Post du monatoj mia patro, kiu neniam plu ri- detis, falis en doloran agonion, dum kiu, per konfidenco, interrompata de larmoj, li konfesis al mi, ke li mortigis Aidan, almetinte al ŝia kutima kvietiga medikamento fulmefikan venenon. Sed ĉi tio - li frakasita aldiris - ankaŭ lin certe mortigos, ĉar li ne povas pardoni sin mem, li portas sur si la ŝarĝon de konstanta, netoler- ebla memriproĉo. La unuan fojon mia konscienco pro- funde ekdoloris. Mia algluiĝo al la materiaj bonaĵoj dis- batis al mi la vivon...
"La kara maljunulo mortis en miaj brakoj, pensante, ke miaj larmoj de pento estas ploro de amo. Lasinte lian lacan korpon en la malvarma tero, mi revenis en nian grandsinjoron domon, sentante min la plej mal- feliĉa el la homoj... Eĉ la tuta mono de la mondo nun ne certigus al mi eĉ la plej malgrandan konsolon. Mi estis sola, tute sola kaj... senfine malfeliĉa. Ĉiuj angul- oj kaj apartenaĵoj de nia domo parolis al mi pri krimo kaj riproĉo de konscienco... La nokta mallumo ofte ŝajn- is al mi svarmanta per teruregaj fantomoj, mokantaj mian doloron, kaj el tiu bando da nesentemaj demonoj, min atakantaj, mi kvazaŭ aŭdis la nedubelan voĉon de mia patro, krianta al mia animo: "Mia filo! mia filo! haltu, dum ankoraŭ estas tempo!".
"Mi ekevitis ĉian societon, mi fariĝis malkonfidema... En terura morala premateco mi foriris Eŭropon por longa amuzovojaĝo, sed la ĉarmeco de la grandaj urboj de la Malnova Mondo ne sukcesis mildigi miajn internajn vund- ojn. Ĉie eĉ la plej delikata manĝo gustis amare kaj la plej belaj artspektakloj postlasis ĉe mi nur angoron kaj konsternon. Mi revenis Brazilon, sed ne kuraĝis repreni la intiman komforton de nia iama loĝejo. Subtenata de la sindono de malnova amiko de mia patro, mi konsentis esti lia gasto dum iom da tagoj, ĝis mia farto ebligos al mi ekpensi pri ia radikala ŝanĝo de la ekzistado... Dorlotata de la familieca zorgado de tiu amiko, mi lasis fluadi multe da monatoj, penante pri ia nemeritita mensa forkuro. Tio daŭris ĝis, en unu nokto neforgesebla por mi, kiam mia stomakdoloro fariĝis efektiva skurĝo, mi ekprenis flakonon da arseniko el la provezejo de mia gast- iganto, pensante, ke ĝi estas natria dikarbonato, kiun mi tie restigis en la hieraŭa tago, kaj la veneno elpelis min el la korpo ĉe teruraj suferoj... Kiel okazis al mia vic- patrino, kiu elkarniĝis en simila turmentado, tiel ankaŭ mi trapasis la morton en samaj cirkonstancoj... Ne sciante la eraron, kies viktimo mi estis, miaj gastigant- oj sen ia ombro da dubo konsentis, ke mi serĉis per mem- mortigo la forfinon de la moralaj doloroj, kiuj vipadis al mi la animon de "junulo riĉa kaj tedita de la vivo", laŭ la klarigo, kiun ili cirkuligis."
Silas turnis al ni sian malgajan rigardon, kvazaŭ dezirante vidi la efikon de siaj vortoj, kaj daŭrigis:
Tio tamen ne sufiĉis al mi, por elpagi miajn abo- menindajn kulpojn... Trans la tombo, mi kvazaŭ fre- neza spertis kruelajn monatojn de teruro kaj konsterno meze inter vivantaj bildoj, elŝprucantaj el mia menso ka- tenita al siaj propraj kreaĵoj, ĝis la momento, kiam help- is al mi kelkaj amikoj de mia patro, ankaŭ vojanta al sia revirtiĝo; alligite al li, mi de tiam kolektis ĉiujn miajn fortojn, por prepari al mi la estontecon...
Post kelkaj momentoj da peza silento li finis:
Kiel vi ja vidas, la blindiga allogo al oro estis la kaŭzo de mia pereo. Mi devas streĉe klopodi en la praktikado de bono kaj porti neskueblan fidon por ne fali denove, ĉar estas por mi nepre necese reveni, por elprovo, inter la homojn...
Leonel kaj Klarindo ne miregis pli forte ol mi kaj Hilario, kutimiĝintaj vidi en Silas admirindan kamaradon, laŭŝajne sen afliktiĝoj kaj sen problemoj.
Leonel rompis la paŭzon, demandante la Asistanton, kiu silentiĝis, kvazaŭ sub la pezo de siaj propraj reme- moroj:
Ĉu vi do tiel baldaŭ revenos en la karnon?
Ho, se la Ĉielo volus doni al mi la feliĉon plej baldaŭ reveni! - kun ĝemeto sopiris la estro de nia anaro. - Ŝuldanto estas nesidigeble ligita al la intereso de siaj kreditoroj... Antaŭ ĉio mi do devas trovi mian vicpatrinon en ĉi tiu vasta lando de ombro, por komenci la malfacilan taskon de mia morala liberiĝo.
Cu eble? - mi demandis kortuŝita.
Jes, mia amiko - respondis Silas, brakumante min -, mia afero utilas ne sole nur la Klarindo kaj Leo- nel, pretendantaj puni mem, kio ofte signifas perforton kaj kruelecon, sed ankaŭ al Hilario kaj al vi, kiuj nun studas la leĝon pri la karmo, alivorte, pri ago kaj re- ago... Ci tie ni estas instigitaj rememorigi al ni jenan lecionon de la Sinjoro: "helpu viajn malamikojn", ĉar, se mi mem ne helpos tiun virinon, en kies koro mi estigis gravan malamikinon de mia paco, mi do ne povos ricevi ŝian fratan helpon, sen kiu mi ne reakiros mian seren- econ... Mi profitis la mafortecon de Aida, por ĵeti ŝin en la abismon de menskonfuziĝo, farante ŝin do pli mal- forta, ol kiom ŝi estis mem... Nun mi kaj mia patro, kiuj komplikis ŝian vojon, ja kompreneble devas iri al ŝi renkonte, ŝin levi, subteni, kaj fari, ke ŝi denove ri- cevu la surteran rilatan ekvilibron, por ke ni almenaŭ parte pagu nian grandegan ŝuldon...
Via patro? Cu vi menciis vian patron? - kuraĝe demandis Hilario.
Jes, kiel do ne? - respondis la Asistanto -, mia patro kaj mi, helpataj de mia patrino, hodiaŭ nia bonfar- antino en la Superaj Sferoj, ni estas liganoj en unu sama entrepreno, nome nia morala regeneriĝo por la altigo de Aida; sen tio ni ne sukcesos forviŝi la venenan peĉon de la konsciencoriproĉo, kiu tenadas nian menson sur la malsuperaj tavoloj de la surtera vivo. Ni devas do de- nove stari apud ŝi, por nia propra bono... Tuj kiam la Dia Favorkoreco permesos al ni tian feliĉon, mia patro, envolvita en la amo kaj abnegacio de mia patrino, kiu kune kun li reiros al la enkarna batalado, surmetos nov- an korpon en la medio de la materiaj formoj, kaj ambaŭ, junaj, repreninte la homajn ligilojn de geedziĝo, akcep- tos nin kiel siajn bonevenintajn infanojn... Aida kaj mi, ni estos samsangaj gefratoj... Laŭ niaj aspiroj, kiujn la Cielo apogos, dank'al la Dia Grandanimeco, mi per grandega penado estos denove kuracisto, por min tutan doni al bonfarado, per kiu mi regajnos bonegajn okazojn perditajn... Mia vicpatrino, kiu supozeble nun vivas suferante bedaŭrindan animtoksiĝon en mallumaj abismoj, ricevos taŭgatempan helpon; malgraŭ la longa tempo da flegado, kiun ŝi postulos de ni ĉi tie, por sia necesa rebonigado, ŝi sendube renaskiĝos en malfortika korpo apud ni, por resanigi la seriozajn psikozojn, kiujn ŝi nun suferas sub la potenco de mallumo kaj kiuj stam- pos ŝian enkarnan ekzistadon en la formo de strangaj mensaj malsanoj... Mi estos do por ŝi ne sole la hejma frato, sed ankaŭ la flegisto kaj amiko, la kunulo kaj kuracisto, pagante, per oferado kaj bonvolo, amo kaj karesoj, la ekvilibron kaj la feliĉon, kiun mi forrabis al ŝi...