([1]-1 Ĝis ĉi tie laŭ Mateo, 6:9-13. - La Trad.
(**:' Ĉi tiu alplenigo, kiun mi ĉi tie tradukas, troviĝas
en kelkaj antikvaj manuskriptoj, ekz-e en la anglikana el- dono, aperinta en 1611. - La Trad.
donas al ĉiu oportunan okazon turni sin al la Cielo laŭ sia propra kredo. Ĝis la animo akiros la Senliman Saĝon, ĝi nepre devas iradi la longan vojon de la simboloj de elementa instruiĝo kaj de kulturo, kiuj ĝin gvidas sur la vojo de intelekta altiĝo; kaj ĝis ĝi atingos la Senliman Amon, ĝi ja devas paŝadi sur la longaj irejoj de karito kaj pieco en la multoblaj departementoj de komprenemo, kiu asekuras al ĝi la eniron en la Superan Vivon. La Diaj Potenculoj, kiuj regas super ni, ordonas, ke ĉia sincera kaj respektinda kredo trovu ĉi tie aman estimon.
Rimarkinte, ke la malmultaj preĝantaj animoj vice sin aranĝis en diversaj pozicioj, t.e. unuj staras aŭ kom- forte sidas, dum la plej multaj genuas, Hilario faris kelkaj n demandojn, kiujn Silas respondis resumante tiujn objektojn:
Jes, se nur oni nepre tenas la reciprokan respek- on, ĉiu povas ĉi tie preĝi tiel, kiel ŝajnas al li plej bone.
Kaj subtenante nian noblan sciemon, li montris al matrono, kiu, pacience sur la genuoj, ploradis antaŭ prok- sima niĉo, kaj diris:
Ni observu ekzemple tiun nian petegantan fra- tinon. Ni staros malantaŭ ŝi, ke ni ŝin ne ĝenu per nia ĉeesto. Kaj, envolvante ŝin en la vibrojn de nia simpatio, ni enprenos en nin ŝian mensan kampon, kaj tiel ni klare kaptos la bildojn, kiujn ŝi kreas per sia persona preĝo- procedo.
Ni lin sendiskute obeis, kaj, miaflanke, laŭgrade kiel mi koncentris mian atenton sur tiu klinita grizhara kapo, ĉiam plu ŝanĝiĝis antaŭ miaj okuloj la mallarĝa spaco de la niĉo...
Iom post iom, kvazaŭ ĝi elkreskus el la lilioblanka muro, bela vidaĵo ekmontriĝis al niaj miregantaj okuloj. Tio estis vivanta rebildigo de la ĉarma skulptaĵo de Tei- xeira Lopes (), prezentanta la Plejsanktan Patrinon, plorantan pri sia mortinta Dia Filo.
Kaj la neeldirataj frazoj de tiu preĝanta respektinda fratino resonadis en niaj oreloj:
"- Plejsankta Patrino, Dia Sinjorino de Kompat- emo, korfavoru miajn infanojn, vagantajn en mallumo! Pro via filo, oferita sur la kruco, helpu al mia suferanta spirito, por ke mi povu al ili helpi... Mi ja scias, ke dank'al fatala alkroĉiĝo al materialaj havoj ili ne hezit- is krimi. Vere, Sinjorino, ili estas malfeliĉaj murdintoj, kiujn ne vokis al si la surtera justeco... Ĝuste tial ili pli forte suferas la dramon de siaj propraj konsciencoj, implikitaj en la kulpo..."
En ĉi tiu momento de ŝia peto Silas ektuŝis niajn ŝultrojn kaj invitis nin al la necesa instruo, klarigante:
Tio estas kompatinda elkarniĝinta patrino, kiu petas por siaj infanoj, vagantaj en la ombro. Ŝi alvokas la protekton de nia Plejsankta Patrino, kiu sin prezentas kiel Sinjorino de la Kompatemo, laŭ tiu kredo, kiun ŝia koro en la nuna momento povas porti, en la kadro de ŝiaj rememoroj el la mondo...
Ĉi tio do signifas, ke tiu figuro antaŭ niaj okuloj...
Sed la rimarko de Hilario restis nefinita, ĉar Silas ĝin rapide kompletigis:
-... estas kreaĵo de ŝi mem, kopio de ŝiaj propraj pensoj, per kiuj ŝi teksas sian peton kaj kiuj alĝustiĝas al la impresiĝema substanco de la niĉo, formante la vi- brantan koloran bildon, konforman al ŝiaj deziroj.
Kaj sen ia instigo respondante la demandojn, kiujn la afero elvokis en ni, li daŭrigis:
Tio tamen ne signifas, ke la preĝon respondas la sanktulino mem. Petoj similaj al ĉi tiu leviĝas al su- peraj tavoloj kaj tie ilin ricevas senditoj de la Nazareta Virgulino, por ekzameno kaj kontentigo laŭ la vera saĝo.
Rigardante al la ĉeestantoj, li daŭrigis sian klarigon:
Ĉi tie troviĝas piuloj, fidantaj speciale plurajn grandajn heroojn de Kristanismo laŭ diversaj kredoj.
Kaj direktante ĉirkaŭen siajn okulojn, li kun sia granda sperto montris al alia preĝanta sinjorino kaj diris:
Jen nobla matrono, peteganta la protekton de Te- reza el Lisieux (), la kormilda monaĥino de la monto Karmelo, elkarniĝinta en Francujo.
Ĉu ŝia peto atingas la koron de tiu fama mona- ĥino? - demandis Hilario kun sia ĉiama optimismo.
Kial do ne? - respondis lia kunparolanto. - Post la morto de la korpo la efektive sanktigitaj estuloj renkontas la plej ŝarĝajn servodevojn en la dissemado de lumo aŭ de karito, de sciado aŭ de virto, por kiuj ili fariĝis la vivanta fonto de inspiro, dum sia lernado kiel homoj. La beata kaj ĉirkaŭfermita ĉielo ekzistas nur en la neniofarema menso de homoj, kiuj pretendas progres- on sen laboro kaj pacon sen penado. Ĉio estas kreado, belaĵo, perfektiĝado, ĝojo kaj lumo senĉesaj en la Dia verko, kiu manifestiĝas, majesta kaj senlima, pere de tiuj estuloj, altiĝantaj al la Senlima Amo. Tiel do iu koro, plantinta sur la Tero semejon de fido kaj abnegacio, ek- nutras, de el la spirita regiono, la kulturejon de la ideoj kaj ekzemploj, kiujn li postlasis al siaj kamaradoj de evolucia batalado, kulturejon, disvantiĝantan ĉe tiuj homoj, kiuj daŭrigas lian sanktan laboron; ĝi sekve kreskas pri klopodo kaj influo por la bono en la sfero de lumiga kaj sanktiga agado, kiun la Sinjoro al li konfidas.
Mia kamarado, kiu notis al si tiun klarigon tiel same atente kiel mi mem, delikate interrompis:
Kaj en la okazo, se la animo, konsiderata kiel sankta inter la homoj, ne estas ja sankta en la Sfero de Vero? ĉu la preĝoj, direktataj al ĝi, trafas sian celon, eĉ tiam, se la supozata sanktulo spertas akrajn provojn en la ombroregionoj?
Jes, Hilario - respondis la Asistanto. - La preĝ- oj eble ne tuj trafas la Spiriton, al kiu ili celas, sed ili atingas tiun grupon da kamaradoj, al kiuj li devus kon- ormiĝi kaj kiuj lin pro amo anstataŭas en la helpa bon- farado, en la nomo de la Sinjoro, ĉar vere ĉia amo en la Eterna Kreitaĵaro apartenas al Dio. Ni supozu, por ekzemplo, ke la dirita monaĥino momente povus doni ne- nian helpon: se tia estus la okazo, tiam la grandaj anim- oj, elprovitaj en la disciplino de la institucio, kie ŝi tiel multe distingiĝis, prenus sur sin fari anstataŭe la ne- cesan kaj justan taskon, tiel longe, ĝis ŝi povus ŝarĝi sin mem per la ŝin koncernanta apostolado.
Tamen - intermetis mia kolego -, ĉu kredeble la spirito de la kongregacioj religiaj ankoraŭ daŭras plu vivanta en la Pli Altaj Sferoj?
La Asistanto ridetis kaj respondis:
Ne en la malvasta senco de la surtera sektismo. Ju pli la animo altiĝas sur la suprojn de la vivo, des pli ĝi demetas de si la homajn konvenciojn, lernante, ke la Providenco estas lumo kaj amo al ĉiuj estaĵoj. Sed, ĝis la animo identiĝos kun la altegaj faktoroj de la kosma konscienco, la rondoj de studado kaj fido, de perfektiĝado kaj solidareco, pro la bono, kiun ili faras, kie ajn ili troviĝas, indas la plej grandan estimon de la Superaj Inteligentoj, plenumantaj la Diajn Planojn.
Tuj poste, kvazaŭ li volus fiksi en niaj spiritoj la valoron de ĉi tiu leciono, li ekrigardis al sinjorino, preĝ- anta ne malproksime de ni, kaj, ŝin iomete observinte, li kondukis nin al ŝi, petante, ke ni ŝin atentu.
Ni penis asimili ŝian menson, kaj post tiu alkonfor- miĝo ni ekvidis en la niĉo la vivantan simpatian figuron de nia abnegaciema amiko D-ro Bezerra de Menezes (), kaj samtempe ni ekaŭdis la petegon de tiu nia afliktita fratino:
"- Doktoro Bezerra, pro Jesuo, ne forlasu mian kompatindan Rikardon en la mallumo de malespero! Mia malfeliĉa edzo spertas akrajn provojn! Ho grandanima amiko, helpu nin! Ne permesu, ke li englitu en la abism- on de memmortigo! Blovu en lin kuraĝon kaj paciencon, subtenu lian bravecon! La embarasoj kaj la larmoj, lin turmentantaj en la mondo, falas sur mian animon kiel pluvo da galo!"
Silas interrompis nian meditadon, emfaze dirante:
Kiel ni ja rimarkas, ĉi tiu sanktejo taŭgas por ĉiu digna preĝo, sen iaj specialaj kultoj. Tie unu sin turnas al la protekto de la Lisieux'a monaĥino, ĉi tie alia malfeliĉa koro petas pri helpo tiun eminentan samdoktri- nanon de la brazilaj spiritistoj!