Antaŭ ol deturni mian atenton, mi fikse ekrigardis la vizaĝon de la granda kuracisto, laŭ la memorado de tiu fidplena preĝanta fratino, kaj mi ja rimarkis la ĝust- econ de la bildo, kiun ŝi eligis el sia menso. Ni tie vidis la portreton de D-ro Bezerra, tia, kia ni lin konis: serena, senafekta, bonkora, patrecamiena...
Antaŭvenante al niaj kutimaj demandoj, la Asistanto informis:
Per pli ol kvindek sininterrompaj jaroj da serv- do al la Spiritisma Afero post sia elkarniĝo, Adolfo Bezerra de Menezes ekrajtis formi grandnombran grup- on da kunlaborantoj, kiuj servas al lia karitostandardo. Centoj da studemaj kaj bonvolaj Spiritoj obeas lian di- rektadon en la semejo de bono, kie li agadas en la nomo de la Kristo.
Estas do facile kompreni - intermetis Hilario -, kiel li agas en tiom da lokoj samtempe...
Ĝuste tiel - jesis Silas. - Kiel dissenda radio- stacio komunikiĝas kun tiuj ricevantaj, kaj kiel unu sola pensanta kapo movas milionojn da brakoj, tiel same unu granda lumomisiulo, aganta sur la kampo de bono, povas influi sur dekojn aŭ centojn da kamaradoj, kiuj obeas lian direktadon en la laboro konforma al la ordonoj de la Sinjoro. Ame alvokata en tiom da spiritismaj insti- tucioj kaj hejmoj, Bezerra de Menezes helpas en ili ĉiuj, ĉu persone, ĉu per estuloj, kiuj lin plej fidele reprezentas.
Por tio - aldonis mia kolego - li ja havas sian propran kampon de agado, simile kiel iu estro de homa laboro havas sian administran sidejon, el kiu li distribuas inter siaj subuloj la direktantan penson de la institucio...
Kial do ne? - ridetante rediris la Asistanto - La Sinjoro, kiu disponas rimedojn, por dece sidigi ĉian estron de homa laboro, eĉ ĉe la plej malgravaj provoj en la socia vivo sur la Tero, ne forlasus senŝirme la lu- momisiulojn en la Spirita Sfero.
Tiel parolante, Silas delikate igis nin iri en direkto al la pordo, kondukanta sur la eksteran korton de la templo.
Veninte al la elirejo, ni rimarkis, ke la ĉirkaŭanta lumo preskaŭ subite estingiĝis, malmultajn metrojn for de la portalo, donante al ni la impreson, kvazaŭ ĝi ricevis teruran baton de la envolvanta ombro.
En la grandega korto dense kolektiĝis nenombrebla amaso da estuloj... Pluraj grupoj laŭte konversaciis... Kaj larmoj kaj petegoj kaj ĝemoj...
Niaj okuloj, ankoraŭ neakomodiĝintaj, apenaŭ per- ceptis la konturojn de tiu granda kolektiĝo; tamen ni povis klare aŭdi parolojn kaj kriojn, varmajn petegojn kaj malesperajn alvokojn...
Rimarkinte mian miregon, la Asistanto kortuŝita
klarigis:
Ĉi tio estas la parolejo de la Domo, kien venas granda nombro da animoj sinceraj kaj suferantaj, sed kutime en profunda malespero, kiu debaras de ili la pro- fitojn el la paca preĝado...
Kaj farante esprimoplenan geston, li aldonis:
En ĉi tiu granda salono, destinita al libera pa- rolo, ni ja trovas nian vibran limon... Ekster ĝi, estas la terura, senrezignacia doloro, naskanta monstrecon kaj malekvilibron, kiuj esprimas la inferon de la ordinara re- ligia interpreto; kontraŭe, interne en nia domo, estas la pacienca, komprenanta doloro, kreanta regeneriĝon kaj reĝustiĝon al la Leĝo por la vojo al la Ĉielo...
Antaŭ tiuj korkrevigaj scenoj, kiujn ni ĉeestis, ni trovis nenian esprimon, kiu kvalifikus la mirkonstern- egon, de kiu ni sentis nin poseditaj. Ni tial instinkte ek- silentis, ĉe la kvietiĝo de la Asistanto, kiu, laŭ nia su- pozo, neaŭdeble sin turnis al la protekto de la preĝo.
Plipezigita ŝuldo
Dum aliaj funkciuloj de la institucio nin rapide preterpasadis, sendube intencante porti sian helpon, la preferata kunulo de Druso kune kun ni malsupreniris la ŝtuparojn de la templo, klarigante:
- Multaj el niaj servokamaradoj profitas ĉi tiun horon, por propramove praktiki la fratan amon. Ili ĉi tie, en ĉi tiu parolejo, aŭskultas la malesperantajn kaj la malĝojajn animoj n, kaj kiom nur eble donas al ili fleg- adon kaj konsolon, ne nur admonante ilin al kompreno kaj sereneco, sed ankaŭ ilin akompanante en la mallum- ajn regionojn aŭ en la sferon de la enkarniĝintoj, por helpi al la karuloj, kiuj maltrankviligas la koron al tiuj animoj.
En ĉi tiu momento ni faris pli rektan kontakton kun tiuj bruantaj grupoj. Nun, kun la okuloj akomoditaj al la tiea ombro, ni sukcesis distingi la kompatindajn strangajn figurojn, kiuj afliktitaj nin ĉirkaŭis... Tio est- as virinoj kun kruda vizaĝo, difektita de la mizero, kaj viroj kun mieno torturata de malamo kaj angoro.
Ni apenaŭ povis taksi ilian aĝon laŭ la surtera kal- kulo. Ilia malfeliĉo turnis ilin en dolorfantomojn, ilin preskaŭ tute egaligante en unu sama tipo de ekstera formo. Multaj havis manojn similajn al sekiĝintaj un- gegoj, kaj de preskaŭ ĉiuj la kolera aŭ tima rigardo el- montris la dolorajn ekfulmojn de menso, falinta en la abismon de frenezo.
Kortuŝantaj preĝoj miksiĝis kun teruregaj krioj de
ribelo.
Plenaj de bedaŭro vidante tiun amason kun krudaj gestoj antaŭ la malfermitaj pordoj de la trankvila sankt- ejo, ni demandis la Asistanton, kial ĝi tuta ne rifuĝas en la gastaman templon, nun preskaŭ dezertan. Montrante al la enirejo de la konstruaĵo, kiun ni ĵus forlasis, Silas ekrigardis la brilantan pordon, kiu, el la densa duonom- bro, ŝajnis al ni pli ĝuste ia tunelo turnita al la lumo kaj respondis:
Efektive, vi prezentas ja dezirindan disponon, ta- men en tiun sanktejon eniras nur tiuj, kiuj povas kun la necesa respekto elteni ĝian helecon. Preskaŭ ĉiuj frat- oj, kolektiĝintaj sur ĉi tiu placo, havas kriplaĵojn, al ili truditajn de la maliceco, aŭ portas tigrecajn sentojn, kiujn apenaŭ kaŝas emociaj petoj. Kun tia humoro ili ne eltenas la frapon de la tiea lumo, kiu estas ĝuste liverata laŭ specifaj fotonoj kun difinita elektromagneta enhavo, nepre necesa al la sekureco de nia domo. Multaj el niaj fratoj, ĉi tie plej altgrade konsternitaj, buŝe elkrias, ke ili sopiras la profitojn el la preĝo en la sino de la sankt- ejo; interne tamen ili forte volus tie surtreti la altegan nomon de nia Ĉiela Patro, en la kultado al ironio kaj blasfemo. Por ke tiuj fratoj ne faru konfuzon en la dia atmosfero, kiun ni devas havigi al la pura kaj revigliga preĝo, niaj estroj rekomendas, ke la lumo havu ĉiam la taŭgan intensecon kontraŭ malordoj kaj malutiloj, ja facile eviteblaj.
Miregante, Hilario rimarkis:
Ĉi tio do signifas, ke nur la sincera pento de la animo agordiĝas kun la ĉi tieaj elektromagnetaj fortoj...
Ĝuste tiel - jesis nia interparolanto. - Nia ins- titucio havas brakojn ĉiam malfermitaj n al provado kaj sufero, sed ne al ribeleco kaj malespero. Alie ĝi estus kondamnita al neniiĝo kaj senkreditiĝo en la turment- ata regiono, kie ĝi situacias.
En ĉi tiu momento interrompis nian konversacion dekoj da elsekiĝintaj brakoj kun peto pri helpo.
Silas kompatoplene ilin rigardadis, sed ne haltante, ĝis, en kelka distanco, baris niajn paŝojn rapidiranta vir- ino, kiu, spiregante, ekkriis:
Asistanto Silas! Asistanto Silas!
Nia amiko rekonis ŝin, ĉar, tuj haltinte, afable etend- is al ŝi la desktran manon kaj demandis:
Ludovikino, por kio vi venis al mi?
Jen, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, scivolo kaj aflikto.
La elkarniĝinta sinjorino, elmontrante nebrideblan angoron, sen prologo ekkriis:
Helpon! Helpon! Mia filino, mia malfeliĉa Marina senkuraĝiĝas... Mi de longe klopodas per ĉiuj miaj fort- oj por deturni ŝin de memmortigo, sed nun mi sentas min malvigliĝinta kaj nekapabla...
La plorsingultoj sufokis ŝian gorĝon, ŝtopante al ŝi la voĉon.
Parolu! - diris per ordona tono la gvidanto de nia esplorado, kvazaŭ la alarmo de tiu momento nebul- igus al li la mensan serenecon, nepre necesan al la kom- preno de la nova situacio.
La malfeliĉa virino, nun sur genuoj, levis al li siajn larmantajn okulojn kaj petegis:
Asistanto, pardonu, ke mi tiel insiste parolas al vi pri mia malfeliĉo, sed mi estas patrino... Mia kom- patinda filino intencas sin mortigi hodiaŭ nokte, per kio ŝi do ankoraŭ pli forte ligiĝas kun la mallumo de sia konscienco!