Выбрать главу

Alkolektiĝinte al la direktantaro, Hilario kaj mi kon- natiĝis kun afablaj kaj noblaspektaj kamaradoj, nome la asistantoj Silas kaj Honorio kaj la fratino Celestina, tri el la plej eminentaj adjunktoj en tiu helpdomo.

Nenian parolon ni povis interŝanĝi krom la ordinaraj salutoj, ĉar, komisiinte unu el la malsanuloj por la ko- menca preĝo, kiun ni kortuŝite aŭdis, la direktoro antaŭ- venis kaj ekparolis senafekte, kvazaŭ konversaciante in­ter amikoj:

- Fratinoj kaj fratoj, ni daŭrigu hodiaŭ niajn kon- siderojn pri la bonanimeco.

"Ne pensu, ke min apartigas de vi iaj virtoj, kiajn mi ne havas.

"La facila kaj bele teksita parolo ofte estas en nia buŝo dorna devo, alkondukanta nin al meditado kaj dis- ciplino.

"Ankaŭ mi estas unu via kamarado, atendanta la reiron. La elaĉeta malliberejo de la karno vokas min al la returniĝo. Tiel estas, ĉar la celo de la vivo per ĉiaj rimedoj laboras en ni kaj kun ni, por gvidi nin al la per- fekteco; bridante ĝiajn impulsojn, ni kontraŭas la Leĝ- on, naskante do aflikton kaj suferon en ni mem.

"En la materia mondo multaj el ni faris al si la ideon, ke la morto estas la fina punkto de niaj problem- oj, kaj multaj aliaj kredis sin privilegiitaj de la Senlima Boneco pro sia nur supraĵa sintenado en la religiaj templ- oj. Sed la irado tra la tombon donis al ni grandan kaj novan lecionon, nome ke ni estas nedisigeble ligitaj al niaj propraj faritaĵoj. Niaj agoj teksas liberigantajn flugilojn aŭ forĝas sklavigantajn katenojn, por nia venko aŭ nia pereo. Al neniu alia ni ŝuldas nian destinon krom al ni mem.

"Sed, se vere estas, ke ni hodiaŭ kuŝas sub la ruinoj de niaj riproĉindaj faroj, ni tamen ne estas senesperaj.

"La saĝeco de nia Patro Ĉiela ja ne montriĝas sen justeco, sed ĉi tiu justeco mem ne manifestiĝas sen amo. Se ni estas viktimoj de ni mem, ni tamen ĝuas la favoron de la Dia Toleremo, kiu malfermas al ni la sanktejojn de la vivo, por ke ni sciu elaĉeti kaj pagi, rebonigi kaj kompensi.

"Ankoraŭ sur la unuaj ŝtupoj de nia evoluado, ni jen disbatadis la tempon, sugestante al aliaj homoj sent- ojn kaj pensojn, kiujn ni ja ne deziris al ni, jen sternadis per krueleco kaj kiero vastan semejon de malamo kaj per- sekutado. Sed, tiel kondutante, ni vekis, kun malutilo por ni mem, la malharmonion kaj suferon, kiuj ĉirkaŭ- premas nian ekzistadon, kvazaŭ senkompataj fantomoj.

"La pasinteco kriegas en nia interno simile al pos- tulema kreditoro, amasigante sur nia kapo la amarajn fruktojn de la arboj, kiujn ni mem plantis... El tie ven- as la nekonformiĝoj kaj malsanoj, kiuj atakas nian mens- on, dispartigante la organojn de nia manifestiĝo al la ekstera medio.

"Ni pensis, ke la irado trans la tombon estas ia mirakla forlavado, purigante al ni la Spiriton, sed ni vek- iĝas en la nuna subtila korpo kun la mizeraĵoj, kiujn ni nutris en ni mem.

"Niaj rilatoj kun la pasinteco vivas do plue. Ligiloj de misaj korinklinoj kaj katenoj de abomeno nin ĉiam ankoraŭ kroĉas al enkarnuloj kaj elkarnuloj, el kiuj multaj baraktas en perturboj pli gravaj kaj premantaj ol niaj.

"Kun la firma decido revirtiĝi kaj pliboniĝi, ni estas hodiaŭ estuloj, vekiĝantaj inter la Infero kaj la Tero, kiuj tiel strange akordas unu kun la dua, kiel ni kun niaj agoj.

"Ni estas penetritaj de la revo pri renoviĝo kaj paco, ni aspiras eniron en la Superan Vivon, sed kiu povus hav- igi al si aliulan respekton, ne kvitiĝinte kun la Leĝo?

"Neniu iras antaŭen, ne elpaginte siajn ŝuldojn.

"Kiel iri la vojon de la anĝeloj, havante piedojn al- gluitajn al la vojo de la homoj, kiuj akuzas nin pri niaj eraroj kaj tiel pelas nian memoron al la amasa enabism- iĝo en la ombron?!"

Druso faris nelongan paŭzon kaj post multesignifa gesto, kvazaŭ montrante al la turmentata ekstera ĉirkaŭ- aĵo, per kortuŝanta tono daŭrigis:

- Cirkaŭ nia domo de laboro kaj espero klakas inferaj skurĝoj... Kiom multaj animoj, ŝtoniĝintaj en ribelo kaj maldisciplino, tie frenezumas, malnobligante sin mem?

"La Cielo estas konkero, sed ne ia perfortaĵo. La Dia Leĝo, sin bazanta sur neerarema justeco, aplikiĝas al ĉiuj egale; tial nia konscienco spegulas la lumon aŭ la mallumon de niaj individuaj kreaĵoj. La lumo, klar- igante nian vidadon, senvualigas al ni la vojon; la mal- lumo, nin blindigante, katenas nin en la karcero de niaj eraroj.

"Tiu Spirito, harmonianta kun la Superaj Decidoj, ekvidas la proksiman horizonton kaj paŝas, kuraĝe kaj serene, antaŭen, por ĝin transiri; sed tiu alia, kiu mis- uzas sian volon kaj racion, rompante la ĉenon de la Diaj benoj, teksas ombron ĉirkaŭ si mem, izoliĝas meze en afliktantaj inkuboj, fariĝas nekapabla por la plua marŝado.

"Tiamaniere difinante la pozicion propran al ĉiu el ni, mi asertas, ke ni estas animoj, starantaj inter la lumo de la plej altaj aspiroj kaj la nebulego de la abomen- indaj ŝuldoj, animoj, al kiuj la reenkarniĝo, kiel reko- menciĝo de lernado, estas de la Plej supra Boneco favor- koraĵo, kiun ni devas profiti por nia nepre necesa senŝuldiĝo.

"Vere ni ankoraŭ longe suferos de nia ligiteco kun niaj kamaradoj de malsobreco kaj diboĉado; tamen, ricevante novajn okazojn por laborado sur la materia kampo, ni povas reformi la destinon, liberiĝante de kaŝ- indaj ŝuldiĝoj kaj, plej precipe, entreprenante novajn kulturejojn de amo kaj digno, instruado kaj altiĝo.

"Submetante nin al la ordonoj de la leĝoj, regantaj en la karnosfero, ni ekhavos la feliĉon renkonti malnov- ajn malamikojn sub la kelkatempa forgesovualo, kaj tiel la gravega reproksimiĝo fariĝas por ni pli facila. De- pendos do de ni mem fari el ili amikojn kaj kunulojn, ĉar, humile kaj amoplene suferante ilian nekomprenemon kaj antipation, ni rafinos niajn sentojn kaj pensojn, kre- ante en niaj animoj novajn elementojn pro vivo eterna."

Nun, kiam la Instruanto iom paŭzis, mi turnis min al la ĉeestantoj, kiuj lin aŭskultis rave penetrite de plej profunda meditado. Al kelkaj el la malsanuloj, tie vice troviĝantaj, staris larmoj en la okuloj, kaj aliaj havis la ekstazan mienon de homoj, sin tenantaj inter konsolo kaj espero.

Druso, kiu ankaŭ sentis la efikon de siaj vortoj ĉe la rekuraĝigitaj aŭdantoj, parolis plue:

- Ni estas Spiritoj, dronantaj en ŝuldoj kaj devant- aj doni ĉion por nia reboniĝo. Ni jam de nun komencu krei al ni kaj interplekti rehonorigajn kaj edifajn pens- ojn, por plifaciligi la rekonstruadon de nia estonteco.

"Ĉiun, kiu nin ofendis, ni volontiĝu pardoni, kun la sincera decido peti pri pardono niajn viktimojn.

"Donante nin al preĝado kaj al servado al nia pro- ksimulo, ni rekonu en la malfacileco de entreprenoj la bonan genion, kiu nin helpas, instigante nin al pli granda peno.

"Kolektante ĉiajn niajn kapablojn, ni disdonu en la nin ĉirkaŭantaj regnoj de mallumo kaj doloro la helpon de la preĝo kaj de nia frata brako, preparante la re- venon sur la batalkampon - la enkarnan regionon -, kie la Sinjoro per tiu beno, iu nova korpo, helpos nin forgesi malbonon kaj replanti bonon.

"Por ni, heredintoj de longa kulpa estinteco, la sfero de la fizikaj formoj simbolas la elirpordon de la infero, kiun ni kreis al ni.

"Superante niajn moralajn mizeraĵojn kaj forviŝante malnovajn makulojn, kio estas venko super ni mem, ni rafinos niajn spiritajn ecojn, por ke, altiĝante, ni povu aletendi amikajn manojn al tiuj, kuŝantaj en la ŝlimo de malfeliĉo.

"Ni, kiuj longe vagadis en la ombro, turmentataj migrintoj tra suferado; ni, kiuj spertis la glaciodezerton kaj la fajrotorturon en la premata animo, ĉu ni povus ricevi feliĉon pli grandan ol tiu, supren iri kelkajn ŝtup- ojn en la Ĉielo, por sekure iri malsupren en la inferojn, kie ni savu niajn plejamatojn, hodiaŭ perdiĝintajn, kiel ni hieraŭ, en la kavernoj de mizero kaj morto?"

Dekoj da ĉeestantoj tiam sin reciproke ekrigardis, mirante kaj kontente.

En tiu momento aŭreolis la Mentoron dolĉa helo, kiu elradiis el lia torako per opalecaj fajreroj.