Nia dialoganto faris signifoplenan geston kaj informis:
Mi certe ne parolos pri la tuta konto de nia amiko antaŭ la Leĝo. Mi ne posedas mem informojn sufiĉajn, por denombri lian debeton kaj krediton tra la tempoj. Mi do rakontos sole nur pri tiu kulpo, kiu lin turment- adis, kiam li venis en nian domon, laŭ tiuj notoj, kiujn ni tie povos legi.
La agonianto, kun la nervoj kvietigitaj de la mag- neta helpo, nun ŝajnis nin iomete aŭdi.
Subtenante lian ŝvitkovritan frunton, Silas ĝentile daŭrigis, post nelonga paŭzo:
Leo mense preterpasigis antaŭ ni la amarajn re- memorojn el la ĵusaj tagoj, kiujn li travivis, reliefigante speciale la malsanon, kiu lin torturas de post lia naskiĝo, la turmentojn en la frenezulejo kaj la kruelecon de frato, kiu lin kondamnis al la ekstrema mizero... Sed ni serĉu al ni la kaŭzon de la doloroj, per kiuj li punas sin mem kaj kial li meritis la feliĉon elpagi por ĉiam sian propran ŝuldon, la nunan objekton de nia studado...
"En la komenco de la lasta jarcento li estis plej amata filo de bonstataj urbaj nobeloj, kiuj, frue elkarn- iĝinte, al li konfidis lian malsanan fraton, la junan Fer- nandon, kies ekzistadon stampis nekuracebla idioteco. Sed, apenaŭ ektroviĝinte sen la ĉeesto de siaj gepatroj, Ernesto - ĉi tiu estis la nomo de nia Leo en la ĵus pasinta ekzistado - rapidis forpeli la fraton for de si, avidante mastri absolute la grandegan riĉaĵon, kiun ili ambaŭ heredis. Krom tio, junulo kutiminta al la liatempaj ves- perfestoj, li ŝatis la rafinitajn invitokunvenojn, por kiuj la palaceto de la familio malfermis siajn blazonitajn pordojn al la eleganta konataro, kaj, fierante pro la hej- ma mieno, li hontis stari apud sia frato, al kiu li mal- permesis ĉeesti ĉe liaj mondumaj bankedoj. Sed, ĉar Fernando, idiota, ne obeadis liajn ordonojn, dank'al sia nekapableco ilin kompreni, li tial farigis kraditan kar- ceron en la fundo de la loĝejo, kie la malsana junulo estis eksigita el al familia societo. Enŝlosita kaj tute sola, ĝuante nur la intimecon de kelkaj sklavoj, Fernando komencis vivi enkaĝigita, kvazaŭ ia kompatinda besto.
"Dum tio, Ernesto, edziĝinte, malavare kontentigadis la kapricojn de sia edzino per longaj plezurvojaĝoj, en kiuj li disperdadis sian havaĵon per monludoj kaj ekstra- vagancoj. Post kelka tempo, elĉerpinte la tutan monon, kiun li povis disponi, li sukcesus rebonigi siajn financ- ojn nur ĉe la morto de la nerespondeca frato; sed la mensmalsana junulo havis fortikan aspekton, malgraŭ iom da kronika bronkito, kiu lin forte suferigis. Rimark- inte la malordon de lia spirado, Ernesto planis konduki lin al pli serioza malsano, esperante pli rapide ekspedi lin en la tombon; por tio li rekomendis al siaj servistoj lin ĉiunokte forliberigi sur grandan korton, kie Fernando dormus en la malsekeco de la nokto. La junulo tamen montris grandegan rezistemon; kvankam, elmetita al la malbona vetero, li suferis sinsekvajn krizojn de sia mal- sano, li dum preskaŭ du jaroj brave eltenis tiun elprovon.
"Intertempe Ernesto baraktadis en la sieĝo de ĉiam pli serioza ekonomia malabundeco, kiun povus solvi nur la monparto de Fernando, konfidita, laŭ la patra volo, al la admininstrado de malnovaj amikoj. Tial, brutigita de la soifo al oro, li unu vesperon liberigis du krimint- ajn sklavojn, katenitajn en lia domo, kun la kondiĉo, ke ili elmigru en malproksimajn landojn; vidinte ilin foriri en la densa nokta nebulo, li iris al la lito de sia frato kaj trapikis per ponardo lian sendefendan bruston... En la morgaŭa mateno, ĉe la plorado de la servistoj, kiuj montris al li la kadavron, li igis ilin kredi, ke la murdintoj estis la forkurintaj sklavoj, kaj ruze senkulp- iĝante, li ekposedis la iaman havaĵon de la mortinto, ĉe la plena konsento de la surteraj juĝistoj. Sekve de tio, malgraŭ la larĝa kaj luksa vivado en la karno, li, ven- inte en la transtombon, traelportis multe da provoj por elpagi siajn kulpojn.
"Fernando, la malfeliĉa frato, kun absoluta grand- animeco forgesis liajn ofendojn; tamen, skurĝata de ri- proĉoj de la konscienco, Ernesto ligiĝis al senkompataj agentoj de la mallumo, kiuj lin plej kruele torturadis, ĉar li rifuzis akompani ilin en iliaj inferaj agoj. Kon- servante en la plejprofundo de la animo memoron pri sia viktimo, per la mensa frapado de la pento sur la peris- piritaj centroj, li freneziĝis de doloro kaj dum multe da jaroj vagadis tra mallumaj regionoj, ĝis la momento, kiam, kondukita en nian institucion, li tie estis konvene flegata pro la necesa realĝustiĝo.
"Kvankam li estis nun revirtiĝinta, la rememoroj pri la krimo tamen absorbis lian spiriton en tia grado, ke, por rekomenci la norman evolumarŝon, li petis pri sia reveno en la karnon, por sperti tian saman honton, tian saman necesbezonon kaj tiajn samajn elprovojn, kiujn li suferigis al sia sendefenda frato, ĉar tiel li retran- kviligus sian konsciencon. Subtenata de eminentaj ins- truantoj pri sia decido sin elaĉeti, li reiris en la materian medion portante en sia animo la malordojn, kiujn li enprenis trans la tombo kaj kun kiuj li renaskiĝis kiel alienulo, en tia stato, kiel Fernando mem en la ĵusa pasinteco; li do suferis, en karaktero de Leo, ĉiujn mal- feliĉaĵojn, kiujn li iam trudis al sia kompatinda kadu- ka frato.
"Li tial reenkarniĝis malfeliĉa kaj malsana. Li konis orfecon en frua infanaĝo, estis surprize trafita de la korsekeco kaj malnobleco de senprudenta frato, kiu lin izolis en malluma frenezulejo, kaj, por ke manku nenia detalaĵo de la elpaga bildo, li spertis kiel noktogardisto malvarmon kaj fulmotondrojn tiajn samajn, al kiaj li elmetis sian sendefendan viktimon... Tamen, pro la hu- mileco kaj pacienco, kun kiuj li saĝe akceptadas la re- bonigajn frapojn, li konkeris la feliĉon definitive for- streki tiun ŝuldon, pri kiu ni parolas."
Ĉar eksilentis la direktoro, okupita per prizorgado de la agonianto, kiun nun kovris la ŝvito, karakterizanta la morton, tial Hilario demandis:
Asistanto, kiel kompreni, ke nia amiko likvidas tiun ŝuldon?
Nu, ĉu vi do ĝin ne vidas? - rimarkis Silas kun miro.
Kaj montrante al la granda komenciĝanta hemoptizo, li aldonis:
Kiel Fernando, elkarniĝinta kun torako trapikita de mortiga fero, tial same Leo foriĝas el la korpo kun disŝiritaj pulmoj. Tamen pro sia ĝusta konduto antaŭ la Leĝo li traelportas tian saman torturon, sed sur lito sen detruaj skandaloj, kvankam elverŝante el la buŝo sian propran sangon, tute same, kiel estis kun lia pre- megita kaj venkita frato. Plenumiĝas do la verdikto de la Tribunalo, nur kun tiu diferenco, ke anstataŭ la fera glavo agas ĉi tie tutaj regimentoj da mortigaj ba- ciloj...
Eble tial, ke li rimarkis nian miregon ĉe tiu ĉi le- cionon, li, kvankam okupita per prizorgado de la mortanto, tamen elfinis kun seriozoplena akcento:
Kiam nia doloro ne naskas novajn dolorojn kaj nia aflikto ne elvokas afliktojn ĉe niaj samrondanoj, tiam nia ŝuldo troviĝas sur la vojo al elfiniĝo. Lito de su- fero ĉe la homoj ofte estas beninda altaro, apud kiu ni sukcesas estingi abomenindajn ŝuldiĝojn, elpagante niajn kontojn en tia maniero, ke nia elaĉeto malutilu jam al neniu. Kiam malsanulo scias rezignacie kaj humile obei al la Ĉielaj Decidoj, li portas sur si la signon de esting- iĝinta ŝuldo...
Sed Silas ne povis paroli plu. Leo, preĝante, agitiĝ- adis en la stertoroj de la morto. La Asistanto lin am- plene brakumis kaj vokis al la Dia Helpo, kvazaŭ tiu malfeliĉa malsanulo estus infano de lia koro.
Envolvita en la mildaj radioj de la preĝo, Leo antaŭ niaj larmoj endormiĝis.
Nian demandon, kial ni lin tuj ne forprenu el la ka- davra animportilo, por konduki lin en la Domon, la Asist- anto koncize respondis:
- Ni ne havas sufiĉan aŭtoritaton por disigi lin de la korpo. Tia respondeco ne nin koncernas.
Kaj sciiginte la gardantojn, ke post nemulte da ho- roj venos komisiitoj de liberigo, helpe al tiu nia ripozanta kamarado, li enpensiĝe kaj emociite invitis nin al re- turna vojirado.
Kolektivaj elaĉetoj
Ni konversaciis kun Silas pri diversaj demandoj, kiam jen signifoplena alvoko de Druso kunvenigis nin al la direktoro de la domo en lia aparta laborkabineto.