"Kiom da miloj da enkarniĝintaj fratoj ni havas, en kies kontoj ĉe la Diaj Tribunaloj troviĝas similaj debet- oj? Ni tamen scias, ke ni, ŝuldantaj konsciencoj, ja povas ĉiutage plibonigi nian krediton. Kiom da surteraj mi- grantoj, en kies vojiraj planoj estas antaŭdifinitaj teruraj surprizoj, estas konvene helpataj, por ke perforta morto ne vundu iliajn korpojn dank'al la laŭdindaj faroj, al kiuj ili sin oferas? Kiom da intervenoj de varma preĝo havigas oportunajn pagoprokrastojn al homo, kies pied- oj jam staras sur la rando de la tombo? Kiom da ofer- devoj akiras por iu animo, kiu ilin volonte akceptas, grandvalorajn profitojn en la Superega Vivo, en kiu dis- ponoj estas improvizataj, por mildigi la severecon de la necesa elprovo?
"Ni ja scias, ke se unu sonondo renkontas alian tiel, ke la "krestoj" de la unua kuntrafiĝas kun la "valoj" de la dua, tiu medio sekve tie ne vibras, kaj la rezultato estas do silento. Tiel same, naskante novajn kaŭzojn per la bono, farita hodiaŭ, ni povas okazigi "interferon" inter tiuj novaj kaŭzoj kaj la kaŭzoj de la malbono, farita hieraŭ, kaj tiel ni ilin nuligas kaj reakiras nian ekvilibron. Ni tial opinias pli saĝe stimuli la praktik- adon de bono per ĉiuj niaj disponeblaj rimedoj. Karitato kaj digna studado, fido kaj bonanimeco, optimismo kaj laboro, arto kaj konstruanta meditado estas renovigaj objektoj, kies meriton ni ja devas ne ignori, en la rebon- igo de niaj ideoj kaj, sekve, de niaj destinoj."
Nia estro faris pli longan paŭzon, kaj mi, instigita de la deziro lerni, demandis Druson, ĉu li mem ne sekvis iun procedon de opa elaĉeto, en kiu la implikitaj Spirit- oj havis nenian alian rimedon ol perfortan morton, kiel elfinadon de la tagoj de la malsubtila korpo; al tio la instruanto senhezite respondis:
Mi konservas el mia sperto kelke da signifoplenaj okazoj, kiujn estas juste mencii, tamen mi rakontos nur unu el ili, ĉar nin urĝas niaj devoj.
Post nemulte da sekundoj, dum kiuj li kompreneble vekis la memoron, li afable ekparolis:
Antaŭ tridek jaroj mi ĝuis la kunevivadon de du bonfarantoj, al kies abnegacio mi multe dankas en ĉi tiu lumloĝejo. Askanio kaj Luko, Asistantoj respektataj en la Supera Sfero, estis anoj de nia taĉmento da bravaj kaj amikaj mentoroj... Kiam mi konatiĝis kun ili per- sone, ili jam antaŭe pasigis multe da jaroj helpante frat- ojn dekliniĝintajn de la virto kaj suferantajn. Kleraj kaj noblaj, ili estis senlacaj kunuloj en niaj plej bonaj entreprenoj. Tamen eĉ post tutaj jardekoj da batalado en la klopodoj de la sanktiga frateco, sopirante al sia akcepto en pli altajn sferojn, por ke plivastiĝu iliaj ideal- oj de sankteco kaj beleco, ili ne elmontris la necesan specialan kondiĉon por la dezirata ekflugo. Tute absorb- itaj de la entuziasmo instrui la vojon de bono al siaj similuloj, ili neniam ekpensis sondi sian pasintecon; vere, kiam ni raviĝas de la majesta lumo ĉe la montosupro, ni ne ĉiam inkliniĝas al ia esploro de la nebulo en la valo... Ili do sopiregis al la supreniro, sed ili sentis sin trompitaj en sia espero pro la nekonsento de la aŭto- ritatuloj, kiuj en ili ne rekonis la nepre necesan meriton.
"Ĉi tiu neagrabla situacio jam longiĝis, kiam unu el ili petis la Ĝeneralan Direkcion, al kiu ni estas submet- itaj, eldiri sian opinion. Tiu peto trairis la ordinarajn kanalojn kaj en certa momento ili ambaŭ estis vokitaj por la necesa ekzameno. Ilian nebonan personan situa- cion plej simpatie analizis teknikistoj de la Supera Re- giono, kiuj rekondukis ilian memoron al tempoj malprok- simaj. Pluraj observoslipon estis ĉerpitaj el la memoro- sfero, simile al la radiografiaĵoj de la hodiaŭa surtera Medicino, kaj el ili venis supren gravaj faktoj... Efekti- ve, Askanio kaj Luko posedis grandan krediton, akiritan tra preskaŭ kvin sinsekvaj jarcentoj da digna laborado, sume la lastajn kvin ekzistadojn en la karnorondoj kaj la stadiojn de spirita servado en la najbaraĵo de la materia kampo; tamen, kiam la grada esplorado trafis iliajn farojn dum la 15-a jarcento, elkoviĝis io, kio trudis al ili doloran meditadon...
"Tiritaj el la arkivo de la memoro kaj profunde vundante iliajn spiritojn, post la magneta procedo, pri kiu ni parolis, reaperis sur la diritaj slipoj la scenoj de terura krimo, kiun ili ambaŭ faris en 1429, tuj post la liberigo de Orleano, kiam ili estis anoj de la armeo de Johana d'Arc... Soifante influon ĉe siaj militfratoj, ili ne malkuraĝis murdi du kamaradojn, elĵetante ilin en kotan fosojn el la supro de fortikaĵo en la teritorio Gatinais, kaj ebriiĝis en la vantaj honoradoj, kiuj post kelka tempo suferigis al ili turmentajn riproĉojn de la konscienco trans la tombo. Ĉe tiu ĉi punkto de la ĝena esplorado, pro sia respektindeco ili estis demanditaj de la kompetentaj aŭtoritatuloj, ĉu ili deziras, aŭ ne daŭr- igi plu tiun kuriozan sondadon, al kio ili respondis nee, preferante likvidi sian ŝuldon, antaŭ ol penetri plue en la tenejojn de la subkonscio. Tial, anstataŭ ankoraŭ in- sistadi pri leviĝo al pli altaj niveloj, ili, kontraŭe, petis pri reiro en la homan medion, kie ili ĵus elpagis tiun ŝuldon."
Kiel do? - demandis Hilario kun ekscitita scivolo.
Car ili povis elekti la specon de elprovo, dank'al la moralaj rimedoj, kiujn ili akumulis en sia interna mon- do - respondis la direktoro -, ili tial preferis taskojn en la sfero de la aeronaŭtiko, al kies evoluado ili oferis sian vivon. Antaŭ du monatoj ili revenis al niaj vicoj, spertinte tian saman mortan falon, kian ili spertigis al siaj batalkamaradoj en la 15-a jarcento.
Kaj ĉu nia kara instruanto vizitis ilin dum iliaj preparaj paŝoj por la ĵus finiĝinta reenkarniĝo? - mi respekte demandis.
Jes, mi plurajn fojojn vidis ilin antaŭ ilia foriro. Ili troviĝis kune kun granda nombro da amikaj Spiritoj en speciala departemento de reenkarniĝo, kie centoj da estuloj, havantaj ŝuldojn similajn al iliaj, sin pretigis por sia reiro en la karnon kaj tial ili prenos sur sin el- aĉetan laboron per opa kulpelpago.
Kaj ĉu ili ĉiuj povis elekti la specon de batalado, per kiu ili likvidos siajn kontojn? - mi ankoraŭ demand- is kun tute natura interesiĝo.
Ne ĉiuj - akcente diris Druso. - Tian rajton havis nur tiuj kun grandaj moralaj kreditoj, kiel la bon- farantoj, pri kiuj mi parolis. Efektive, multajn mi vidis, preparantajn sin por perforta morto favore al al pro- gresado de la aeronaŭtiko kaj inĝenierarto, de la marna- vigado kaj surteraj transportoj, de Medicino kaj indus- trio ĝenerale, sed mi rimarkis, ke la plimulto, pro siaj ŝuldoj kaj laŭ la voĉo de sia propra konscienco, ne ricevis tiun rajton: ili devis sendiskute akcepti amarajn elprov- ojn, ĉu en la infanaĝo, ĉu en la juneco, ĉu en la maljun- eco, tra diversaj akcidentoj, de simpla kripligo ĝis morto, por sin elpurigi de gravaj kulpoj.
Kaj iliaj gepatroj? - demandis mia terurita ko- lego. - En kia situacio ni trovus la gepatrojn de tiuj homoj, devantaj esti oferitaj al la progreso kaj justeco en sia propra regeneriĝo? Cu ilia doloro ne estas dece pesata de la aŭtoritatuloj, kiuj kontrolas nian vivon?
Kiel do ne? - respondis la direktoro. - La estuloj, bezonantaj tiajn elaĉetajn elprovojn, estas kondu- kataj al la koroj, kiuj kunkulpiĝis kun ili en bedaŭrindaj krimoj, ĉu antaŭ longe, ĉu antaŭ nelonge; aŭ, ankaŭ, al tiuj gepatroj, kiuj iam fiaskis rilate siajn infanoj n, por ke ili lernu per kruela resopiro aŭ per neesprimebla an- goro la respekton kaj sindonon, la honoron kaj korecon, kiujn ni ĉiuj ŝuldas sur la Tero al la familio. La opa doloro estas la rimedo, kiu korektas niajn reciprokajn difektojn.
Fariĝis longa paŭzo. Ĉi tiu leciono kvazaŭ igis nin penetri en nian propran mondon. Tamen Hilario, ne- kontentigita kiel ĉiam, vivece demandis: