Amika instruanto, ni prezentu al ni, ke post tiu sia venko, pri kiu vi sciigis nin, Askanio kaj Luko anko- raŭ deziros supreniri sur pli altajn etaĝojn... Ĉu por tio ili devos ree esplori sian pasintecon?
En la okazo, se ili ne montros, ke ili troviĝas en la kondiĉoj postulataj por tiu altiĝo, ili estos do de- nove submetitaj al justa sondado por la ekzameno kaj elekto de pluaj pagoj, kiujn oni konsideros necesaj.
Tio do signifas, ke neniu leviĝas al la Ĉielo, ne kvitiĝinte kun la Tero?
La kunparolanto ridetis kaj aldonis:
Ni pli ĝuste diru, ke neniu atingas la Ĉielon sen antaŭa plena kvietiĝo kun la Tero, ĉar ja nia grada altiĝo povas fariĝi, kvankam ĉiam kondiĉata al nia merito el la jamaj konkeroj. La principoj pri la relativeco trovas en ĉi tiu temo tute ĝustan lokon. Ju pli da interna ĉielo en la animo, per la sublimigo de la vivo, des pli vasta penetro de la animo en la eksterajn ĉielojn, ĝis ĝia su- perega kuniĝo kun Dio, Nia Patro. Por tio, kiel ni ĝin ja rekonas, estas nepre necese observadi justecon, kaj la Dia Justeco estas nedisigeble ligita al ni, ĉar nenia feliĉo en nia ĉirkaŭaĵo estas vera feliĉo en nia interno sen la implicita aprobo de nia konscienco.
La instruo estis profunda.
Ni ĉesigis la eldemandadon, kaj ĉar urĝa laboro pos- tulis la ĉeeston de Druso en alia loko, ni tial foriris di- rekte al la Templo de la Domo, por preĝi kaj pensi.
Sankcioj kaj helpoj
Post sia traktado kun la malsanuloj la Instruanto Druso konsentis al ni kelke da minutoj da eduka kon- versacio.
Li brile disvolvis la demandon pri la elprovoj dum la surtera spertiĝado. Li avertis nin pri la necesa mensa renoviĝo en la kadro de bono, reliefigante la neceson de studado, por la enpreno de la supera konado, kaj de serv- ado al la proksimulo, por la kolektado de simpatio, sen kiuj ĉiaj evoluovojoj montriĝas komplikitaj kaj malfa- cile ireblaj.
Apud li, dum li prelegadis, staris kurioza skulptaĵo: mirinda statuo, kopie prezentanta la homan korpon, tra- videblan por niaj okuloj kaj al kiu mankis nur la spirita blovo, por montriĝi vivanta. Tie klare vidiĝis al nia ri- gardo ĉiuj organoj kaj akcesoraĵoj de la materia anim- portilo, sub la protekto de la nerva kaj sanga sistemoj.
La koro, simila al granda birdo en la nesto de la ar- terioj, ĉirkaŭvolvantaj la arbon de la pulmoj; la hepato, kvazaŭ ia vibranta kondensilo; la stomako kaj intestoj, ŝajnantaj teknikaj kaldronoj; kaj la renoj, kun la aspe- kto de kompleksaj filtriloj - ĉio ĉi naskis ĉe ni profund- an admiron; tamen nia plej granda interesiĝo koncentr- iĝis sur la endokrina sistemo, en kiu la glandoj elstaris, disradiante lumon. La epifizo, la tiroida, paratiroidaj kaj surrenaj glandoj, la timuso, la pankreaso kaj la ge- nerbursoj perfekte bildiĝis sur la vivanta fono de la perispiritaj centroj, kiuj aranĝiĝis inter si laŭ subtilegaj nervaj branĉoj, kurioze alĝustigitaj unu al alia, tra la plektoj; ĉiu centro eligadis propraj n radiojn, kaj la tuto prezentis harmonian kunaĵon, kiu instigis nin al ekstaza kontemplado.
Rimarkinte nian surprizon, la domestro bonkore
diris:
Ni ordinare turnas la atenton de niaj malsanuloj sur la ilojn de niaj manifestiĝoj, kiom elbe montrante al ili la rilaton inter niaj spiritaj statoj kaj la iloj, kiujn ni uzas. Estas necese kompreni, ke ĉia malbono, kiun ni konscie faras, iele signas difekton en nia konscienco, kaj ĉia tia difekto naskas perturbon aŭ kripligon en la organismo, kiu ekstere materiigas nian estecon. Sur ĉiuj tavoloj de la Universo ni estas spirito kaj manifestaĵo, penso kaj formo. Jen kial, en la mondo, la Medicino devas rigardi malsanulon kiel ian psikokorpan tuton, se ĝi ja volas esti konsiderata kiel kuracarto.
Kaj tuŝante tiun belan skulptaĵon, li daŭrigis:
El la menso lumita de la racio, el ĝi, sidejo de la superaj principoj, direktantaj la individuecon, fluas la fortoj, kiuj asekuras la organan ekvilibron per radioj ankoraŭ nekoneblaj por la homa esplorado; tiuj radioj reanimas la perispiritajn centrojn, en kies maŝoj sidas la tiel nomataj endokrinaj glandoj, kiuj siavice elĵetas rimedojn, kiuj certigas al ni la stabilecon de la ĉela kam- po. Kiel evidente, en la enkarnuloj tiuj elementoj ma- teriiĝas kiel diversaj hormonoj, kiuj tra la sango agas sur la organojn de la karna korpo. La ordinara homo, kiu jam konas la tiroksinon kaj la adrenalinon, energio- substancojn produktatajn de la tiroida kaj surrenaj gland- oj kaj kiuj decide influas la laboradon de la cirkulapa- rato, la nervojn kaj la muskolojn, ja scias ke ĉiuj ceteraj internsekreciaj glandoj naskas rimedojn, kiuj decidas pri sano kaj malsano, pri ekvilibro kaj malekvilibro ĉe la enkarnuloj. Sekve, kiel facile kompreneble, ĉiuj akci- dentaj statoj de la envolvaĵo, per kiu ni nin vestas, en la spaco kaj en la tempo, esence dependas de nia mensa komando. Tial justeco, kiel fundamenta ordorganizo en la Kreitaĵaro, senŝanĝe komenciĝas ĉe ni mem en ĉia tempo, kiam ni rompas ĝiajn principojn. La evolucio al Dio povas esti komparata al dia migrado. La bono estas signalo, permesanta vojon liberan direkte al la su- proj de la Supera Vivo, dum malbono signifas baron, kiu trudas al ni pli aŭ malpli dolorajn haltojn por rekon- formiĝo.
Profitante nelongan paŭzon, kiun li faris, Hilario
rimarkis:
Estas admirinda la eduka laborado en la malsu- peraj regionoj por la reenkarniĝo...
Jes, sendube - rediris la instruanto. - Estas necese informi ĉiujn niajn fratojn, baldaŭ reirontajn inter la homojn, ke la karna korpo, kun la ĝin koncernantaj taskoj, valoras kiel efektiva premio de la Dia Boneco, donaco, kiun oni devas ŝati. Ci tie, en la elpurigaj sferoj, ni havas tutajn multegojn da elarniĝintoj, kiuj, misuz- inte la bonaĵojn de la homa vivo, alvenis el la mondo en bedaŭrindaj halucinaj krizoj. Multaj, dank'al sia mal- feliĉa senscieco mem, sukcesis adaptiĝi al nenia religia koncepto; milionoj, tute ne respektante la patrinan kred- on, kiu klarigadis ilian menson laŭ la ŝuldiĝoj prenitaj antaŭ Dio, sin konscie donis al mensa krueleco, kreante al si ruinon kaj maldolĉon, ĉar la malbono al aliulo estis ja malbono, per kiu ili ŝarĝis sian propran kapon. Li- beriĝinte el la malsubtila materio, kelkaj do venas ĉi tien frapataj de la konsciencoriproĉo kaj pento, frakas- itaj de bedaŭrindaj fiaskoj; aliaj pli aŭ malpli longe res- tadas en punkavernoj, kie, kaptaĵoj de iamaj malamikoj aŭ de longatempaj kamaradoj en malvirto, ili suferas de plorindaj ŝanĝoj en siaj fortocentroj, montriĝantaj en la menso per pereiga malordo.
"Akceptite en nian amplenan rifuĝejon, ili iom post iom revigliĝas... La reboniga reenkarniĝo, t.e. la enfermiĝo en la karnon en anaraj kondiĉoj, sin prezentas kiel neevitebla alternativo. Estas necese renaskiĝi, por sperti terurajn barojn, starigitajn de la perispirita mal- harmonio, kiun ni mem kreis al ni. Tamen, antaŭ ol kuŝi en nova lulilo ĉe la homoj, ni devas kiel eble pli- bonigi niajn kontojn... Jen kial tiaj institucioj, kiel la niaj, funkcias sur pluraj kampoj de la malsuperaj regionoj, kiuj laŭ la malnova teologio estas samsignifaj kiel regionoj inferaj... Sed kio ja ekzistas, tio estas la vast- ega Ombrejo, situanta inter la Tero kaj la Ĉielo, dolora lando de ombroj, kreita kaj tenata de la homa menso, ordinare ribelema kaj senokupa, deliranta kaj malsan- ema (>). La elkarniĝintaj amikoj, kiuj tre malrapide vekiĝas por la respondeco vivi, rigardante en la vizaĝon la devon de la malfacila renaskiĝo en la mondo, komencas diligente labori ĉi tie, venkante terurajn barojn kaj su- perfortante ĉiaspecajn ventegojn, por konkeri la meriton, kiun ili malzorgis dum sia estado en la korpo; ili tia- maniere enradikas en sian propran spiriton la moralajn benindajn batalojn en la areno materia.
Montrante rigardon brilantan de komprenemo kaj amo, simile al klera kaj bonkora instruisto, deziranta la progreson de siaj lernantoj, la direktoro longe haltis kaj nin demandis:
Ĉu vi ĝin komprenis?