Выбрать главу

Jes ja... - ni unutempe respondis, interesitaj pri pli granda amplekso de la leciono.

Tial ni ĉiuj - li daŭrigis - por rekomenci niajn enkarnajn luktojn, petas pri la reĝimo de sankcioj, aŭ iu, kiam ni tion ne rajtas mem, ĝin elserĉas al ni, propet- ante por ni la superajn aŭtoritatulojn.

Reĝimo de sankcioj? - demandis Hilario sur-

prizita.

Tute ĝuste. Mi ĉi tie ne parolas pri la moral- karakteraj disponoj, per kiuj ni kompreneble alfrontas, ĉe la samsangaj familianoj aŭ en la miksbatalado, la dua- fojan alproksimiĝon al tiuj Spiritoj, al kiuj ni ŝuldas

() Nia menso kreas objektivajn aĵojn kaj estulojn, bonajn kaj malbonajn, sed pli proksime de la terkrusto tiaj kreaĵoj estas ordinare malbonaj, ĉar la plej multaj homoj estas malsuperaj Spiritoj; tial inter la Tero kaj la Ĉielo ekz- istas malluma regiono, loĝata de niaj krudaj kreaĵoj. Laŭ la kredo de ĉiu, tia regiono estas diverse nomata: Infero, Purgatorio, Hadeso, Ŝeol, Ombrejo, k.a. Pri tiu "Ombrejo" la sama Aŭtoro de ĉi tiu verko parolas pli vaste en sia libro "Nosso Lar", kies Esperanta traduko ("Nia Hejmo") estas jam eldonita. - La Trad.

paciencon kaj karesemon, toleron kaj oferon, por elpagi iujn debetojn, kiuj ombras nian vojon; mi parolas ja pri rebonigaj paŝoj, kiujn ni petas por nia bono kaj en ni mem, kiel denaskaj mankoj, kun kiuj ni reaperas en la materia lulilo, post multe da refarataj faloj ĉe samaj eraroj kaj deflankiĝoj.

"Tiuj, kiuj plurfoje preterlasis grandajn oportunajn okazojn por labori sur la Tero pro la sistema englutado de korodaĵoj, kiaj estas alkoholo kaj aliaj venenoj de la organismaj fortoj, kiel ankaŭ la hardiĝintaj amantoj de manĝemado, preskaŭ ĉiam transiras la riveron de la morto kvazaŭ nerektaj sinmortigintoj; vekiĝinte por la reĝustigaj laboroj, al kiuj ili nepre devas submetiĝi, ili petas pri sia reiro en la karnon en korpoj jam de la in- fanaĝo inklinaj al la stenozo de la piloro, al la ulceriĝo de la stomako, al malordoj de la pankreaso, al kojlito kaj al la multaj intestomalsanoj, kiuj trudas al ili ĉiam- aj kvankam sufereblajn turmentojn dum ilia tuta vivo.

"Eminentaj inteligentuloj, ofte defalintaj de la mo- ralo per la frivoleco, kun kiu ili profitis sporton kaj danc- on, dissemante malesperon kaj malfeliĉon en amemaj kaj sentemaj koroj, petas pri organismaj formoj minacataj de paralizo kaj reŭmatismo, frapataj de diversaj kaduk- aĵoj kaj neoplasmoj.

"Homoj, kiuj ĉe multaj okazoj lasis sin veneni per la okuloj kaj oreloj, kompromitante sin en vasta reto de krimo per kalumniado kaj klaĉado, petas pri fiziologiaj animportiloj, suferantaj de neperfektaj vidaj kaj aŭdaj organoj, kiuj antaŭgardus ilin de fatalaj rekulpiĝoj.

"Intelektuloj kaj artistoj, kiuj uzas sanktajn rimed- ojn de la spirito por korupti la homajn sentojn, kreante malpli dignajn bildojn, petas pri cerboj kun gravaj kaj doloraj inhibicioj, por ke, per meditado dum sia kelka- tempa izoliteco, ili povu disvolvi la forgesitajn ecojn de la koro.

"Viroj kaj virinoj, kiuj ekspluatis siajn fizikajn na- turdotojn, manovrante kun la beleco kaj perfekteco de siaj formoj, por inokuli frenezon kaj suferon al tiuj, kiuj akceptadis iliajn falsajn promesojn, petas pri korpoj tra- feblaj por ĝenaj dermatozoj, kiel ekzemo kaj haŭtotu- moriĝo, aŭ kun misfunkcianta tiroido, kiu trudus al ili konstantan edukan bataladon.

"Grandaj oratoroj, kiuj mokis la dian celon de la parolo, konfuzante multegojn da homoj aŭ frenezigante nesingardajn animojn, petas pri malsanoj ĉe la voĉkord- oj, por ke, spertante periodajn afoniojn, ili rezignu tu- multigi la spiritojn per brilanta parolo.

"Kaj miloj da homoj, kiuj transformis la sanktejon de la sekso en fokuson de malordo en aliula vivo, ruin- igante hejmojn kaj malfeliĉigante konsciencojn, petas pri organismoj taŭzataj de gravaj lezoj en la seksa sektoro, jam de sia puberiĝo travivante ovariajn kaj testikajn perturbojn.

"Blindeco, muteco, surdeco, paralizo, kancero, lepro, epilepsio, diabeto, pemfigo, frenezeco kaj ĉiaj malfacile resanigeblaj malsanoj signifas sankciojn kreitajn de la Dia Favorkoreco en la kadro de la Universa Justeco, verdiktojn, kiuj kontentigas niajn petojn mem, por ke ni ne perdu la eternajn benojn de la spirito, preferante bedaŭrindajn homajn iluziojn."

Sed ĉu ekzistas specialaj institucioj, prizorgantaj ekzemple la organismajn malordojn, petitajn por la re- enkarniĝo? - demandis mia miregante kolego.

Nia grandanima kunparolanto signifoplene ekridetis kaj respondis:

Jes, Hilario, la Boneco de la Sinjoro estas sen- lima kaj konsentas la ni la favoron peti pri tiaj difektoj, ĉar la memkonfeso de niaj malfortaj flankoj kaj mal- obeoj faras bonege al niaj ŝuldoŝarĝitaj spiritoj. Humil- eco, en ĉia situacio, ekbruligas lumon en niaj animoj, naskante ĉirkaŭ ni benindajn fontojn de frata simpatio. Tamen eĉ se ni ne petus la punon, kiun ni bezonas, nia stato ne ŝanĝiĝus, ĉar malbonago tuj vundas nian kon- sciencon, kiu, ekperdinte sian harmonion, rompas mem la harmonion inter la fortocentroj, en kiuj ĝi sin tenas. Tiamaniere niaj labororganizoj por reenkarniĝoj kunhelp- as, por ke ni ĉiuj ricevu sur la scenejo de la Tero la merititan karnvestaĵon.

Nu, kion do utilas ia peto pri tiu aŭ tiu dispono, koncernanta nian reedukadon?

Ho, ne kreu al vi tian problemon! - severe ek- kriis Druso. - Preĝo, por tiu celo, pri kiu ni parolas, estas ĉiam signo de bonvolo kaj komprenemo ĉe la atest- ado de nia stato de ŝuldantaj spiritoj. Sendube ĝi ne kapablas modifi la vojon de la leĝoj, antaŭ kiuj ni far- iĝas kulpuloj, submetitaj al diversaj punoj, tamen ĝi re- novigas nian estecon, utilante ne nur kiel beninda semado de solidareco por nia bono, sed ankaŭ kiel antaŭrimedo kontraŭ la refarado de malbono. Krom tio, la preĝo ebl- igas al ni alproksimiĝi al la grandaj bonfarantoj, kiuj kontrolas niajn paŝojn, kaj helpas al ni organizi novan planon por sekura irado.

Mia kamarado respekte notis al si la lecionon kaj konsideris:

Kara instruanto, el via klarigo ni konkludas, ke reenkarniĝante, ni kunportas la restaĵojn el niaj eraroj, kiuj akompanas nian renaskiĝon en la fiziologia orga- nismo kvazaŭ denaskaj radikoj de la malbonoj, kiujn ni mem plantis...

Perfekte! - akcente jesis la amika mentoro -. Niaj dispozicioj por tiu aŭ alia malsano en la surtera korpo reprezentas zonojn de magneta altiro, kiuj signas niajn ŝuldojn kontraŭ la Eternaj Leĝoj kaj elmontras eksteren la neperfektaĵojn de niaj spiritoj.

Druso ekmeditis kelkajn sekundojn, kvazaŭ pesante en la animo la gravecon de la temo, kaj rekomencis:

Miaj asertoj sendube ne esceptas la neceson de asepso kaj higieno, de medikamentado kaj konvena pri- zorgado, en la kuracado de ĉiakaŭzaj malsanoj. Mi dezir- as emfazi nur tion, ke ĉiu animo reaperas en la materia korpo kunportante siajn neperfektaĵojn, rebildiĝantajn sur la karna vestaĵo kiel kampoj favoraj por la elromp- iĝo de certaj malsanoj, kiel grundoj taŭgaj por la nask- iĝo de sennombraj virusoj, baciloj kaj bakterioj, povant- aj peli la animon al plej gravaj suferoj, laŭ ĝiaj ŝuldoj; sed, de alia flanko, ĝi portas kun si la kapablon krei en sia propra organa mondo ĉiajn antikorpojn, imunigante sin kontraŭ la altrudoj de la karno, kapablon, kiun ĝi povas treege pligrandigi per preĝado, per la korektantaj ekzercoj, al kiuj ĝi sin dediĉos, per mensa kontraŭstaro aŭ per servado al la proksimulo, per kio ĝi altiras por sia bono altvalorajn rimedojn. Ni ne forgesu, ke bono estas la vera aganto kontraŭ malbono.

Tamen - aldiris Hilario - estus juste memorigi, ke ankaŭ la bestoj suferas diagnozeblajn malsanojn, kiel la afta epidemio, rabio, pneŭmonio...

Kaj same la vegetaĵoj, kun siaj propraj malsanoj, postulas grasigaĵojn kaj fungodetruilojn - alplenigis la mentoro, ridetante.

Kaj li aldonis:

Doloro estas el la plej gravaj elementoj de la ekonomio de la disvolviĝanta vivo. Fero sub martelego, semo en kavo, besto buĉata, kiel ankaŭ infano ploranta, nepriresponda aŭ duonkonscia, por disvolvi siajn organ- ojn - ĉiuj spertas la doloron-evolucion, kiu agas el eks- tere internen, perfektigante la estaĵon, kaj sen kiu ne ekzistus progreso. Sed en nia studado ni esploras la doloron-elpagon, kiu venas el interne eksteren, markante la homon tra la jarcentoj, retenante lin en implikitaj afliktolabirintoj, por lin korekti koncerne la Justecon... Estas ja tre malsame...