Выбрать главу

Vi etendis viajn amikajn brakojn al mia spirito, dro- ninta en la marĉejo de krimo.

Vi kondukis min de la punŝtipo de la konsciencori- proĉo al la servado de la espero.

Vi revigligis min, kiam miaj fortoj jam svenis...

En la tagoj de aflikto vi estis mia kuraĝigilo en mia korpremateco; sur pli malglataj vojoj vi estis, en ĉiaj cirkonstancoj, mia fidela kamarado.

Vi senbrue instruis min, ke nur per la rericevo de la respekto al mi mem, ĉe la pagado de miaj ŝuldoj, mi povos klopodi por reakiri mian pacon...

Kaj vi, Sinjoro, konfidis al mi la laboron en ĉi tiu regenera loĝejo, kiel konstantan helpon de via senlima bonvolemo, por ke mi povu elveni el la nokta mallumo en la lumon de nova tago!

Mi do dankas vin por la instruantoj, kiujn vi havigis al mi kaj al kies elkora sindono mi estis ĝis nun tiel peza, por la noblaj kamaradoj, kiuj tiom da fojoj elportadis miajn postulojn, kaj por la malsanaj fratoj, kiuj donis al mia koro tiom da altvaloraj instruoj!

Kaj nun, Sinjoro, kiam la mondo de la homoj denove malfermos al mi siajn pordojn, akompanu min, kiel al- donon de favorkoreco, per la graco de via beno.

Ne permesu, ke la komforto de la mondo igu min forgesi vin kaj devigu min al la kunvivado kun la humil- eco, por ke la fiero min ne sufoku.

Donu al mi la edifan lukton kiel instruanton de mia elaĉeto kaj ne deklinu vian rigardon for de miaj paŝoj, eĉ se por tio konstanta suferado devus stampi miajn tagojn.

Kaj, se eble, konsentu, ke la ĉi tieaj fratoj subtenu min per siaj pensoj kaj helpopetoj, por ke, sur la ŝton- plena vojo de la regeneriĝo, kiun mi bezonas, mi ne la- ciĝu laŭdi vian superegan amon por ĉiam!

Druso eksilentis en larmoj.

En la salono pluvis lumineskaj floketoj, ŝajnantaj etaj steloj, kiuj delikate disfumiĝis, apenaŭ tuŝinte niajn fruntojn...

Ekster la domo furiozis tempesto per timegigaj kon- vulsioj; sed interne regis en ni la certeco, ke, trans la regiono de mallumo, la senlima ĉielo eterne lumradias...

Ni kolektiĝis al Silas kaj kun li ni iris al la sindona Instruanto por la lasta saluto, ĉar ankaŭ ni ambaŭ, Hi­lario kaj mi, devis foriri pro la elfiniĝo de nia tasko.

Druso nin patre ĉirkaŭprenis kaj, eble tial, ke ni lon- ge daŭrigis tiun elkoran brakumon, provante elmontri al li nian grandegan estimon, li fiksis sur ni siajn okulojn kaj diris emociita:

- Dio nin benu, miaj infanoj! Ni iam unu alian de­nove renkontos.

Kun voĉo sufokita de emocio ni kisis lian dekstran manon en profunda silento, ĉar ja nur larmoj povus iel esprimi nian dankon kaj tuŝitecon en tiu neforgesebla adiaŭ...

FINO

l-*-1 Sankta Tereza de la Infano Jesuo, laŭ la Katolika Eklezio, elkarniĝinta sur la monto Karmelo, ĉe Lisieux, Franc­ujo, en la 30-a de Septembro 1897. - Noto de la Aŭtoro.

(' D-ro Adolfo Bezerra de Menezes, apostolo de la Kristana Spiritismo en Brazilo, elkarniĝinta en la urbo Rio de Janeiro la 11-an de Aprilo 1900. - Noto de la Aŭtoro.

[1] Antonio Teixeira Lopes, eminenta portugala skulpt- isto. - Noto de la Aŭtoro.