Выбрать главу

Instruanto Druso, en la Kvina Malsanulejo tri el la nove akceptitaj fratoj estas atakitaj de angoro kaj ribelemo...

Mi komprenas - rediris la alparolito -: ĝi estas freneziĝo pro halucina telepatio. Ili ankoraŭ ne estas sufiĉe fortaj, por kontraŭstari la baton de la malicaj ra- dioj, kiujn iliaj malfeliĉaj kamaradoj de malproksime ĵetas kontaŭ ilin.

Kion do fari?

Forkonduku la ordinarajn malsanulojn kaj uzu en la malsanulejo frapantajn radiojn. Nenian alian ri- medon ni disponas.

La sendito ankoraŭ adiaŭis, preterpasante nin, kiam jen alia oficisto sin prezentis, sciigante:

La avizekrano, kiu ne funkciis, jen nun, ĉe la mil- diĝo de la tempesto, ĵus transsendis afliktan mesaĝon... Du el niaj esplorantaroj troviĝas en malfacila situacio en la interkrutejoj de la Granda Mallumo...

Ĉu ili informis precize pri la pozicio?

Jes.

Portu la ricevitajn tekstojn sub la konsideradon de la estro de urĝaj operacioj. Oni sendu helpon kiel eble plej baldaŭ.

Subite venis al ni alia kunlaboristo kaj diris:

Instruanto, mi petas vin pri la necesaj paŝoj por la solvo de la afero de Jona. Ni nun kaptis sciigon de niaj fratoj, ke lia reenkarniĝo eble definitive fiaskos.

La unuan fojon mi rimarkis, ke la direktanto de la Domo tra la rigardo manifestis fortan maltrankvilecon. Montrante grandegan surpriziĝon, li demandis la sen- diton:

Kio nome estas la malhelpo?

Sentante liajn krudajn fluidecaĵojn, Cecina, la estonta patrino, rifuzas ricevi lin. Ni ĉeestas la kvaran abortprovon en la tria monato de gravedeco, kaj ĉion eblan ni faras, por tenadi ŝin en la patrina digno.

Druso ekmontris sur la vizaĝo signon de serena fir- meco kaj akcente diris:

Tio estos vana. La juna patrino lin ricevos laŭ siaj propraj ŝuldiĝoj. Cetere ni bezonas la enfermiĝon de Jona en la materian korpon minimime dum sep teraj jaroj. Konduku Cecinan ĉi tien ankorau hodiaŭ, tuj kiam ŝi nature endormiĝos, por ke ni povu helpi ŝin per la necesa magneta operacio.

Aliaj servantoj unu post alia venadis. Soifante klar- igojn, mi iris kune kun la Asistanto Silas al proksima angulo de la ĉambro, for de ili, kaj flustre, por ne mal- ordigi tiun ejon, mi lin superŝutis per demandoj.

Kiuj estas ĉi tiuj oficistoj? Ĉu estas do pravigeble ĝeni la domestron tiamaniere, per tiom da petoj pri kon- silo, se la administraj laboroj povus kompreneble esti disdividitaj?

Mia amiko tuj klarigis al mi la aferon, dirante, ke tiuj senditoj estas ne simplaj taskofaristoj, sed labor- kondukistoj, subestroj de difinitaj sekcioj; ili ĉiuj estas Asistantoj aŭ Adjunktoj, kleraj kaj respektindaj, kun grandegaj prirespondoj, oficistoj, kiuj sin turnas al Druso nur post ĉiuj paŝoj fareblaj en la limoj de la aŭtoritato esence propra al ili. La afero estis do demando ne pri centralizado, sed pri intensa batalado.

Kaj tiu afero pri la reenkarniĝo en danĝero? - mi respektoplene kuraĝis demandi. - Ĉu la domo pov- as kun certeco eldiri sian opinion pri la solvo de tiaspeca okazo?

La alparolito bonvoleme ridetis kaj respondis:

Por la bona kompreno de mia parolo mi diru, ke, kiel fariĝas reenkarniĝoj ligitaj al la superaj tavoloj, tiel estas tiaj, rekte alkroĉitaj al la malsuperaj ŝtupoj. Kiel pundomo estas institucio en la homa medio pro la ordinara monda krimeco, tiel same ekzistas infero en la spiritaj regionoj dank'al kulpo en la konsciencoj. La karnosfero jam posedas juĝopovon kun la sincera inter- esiĝo helpi la krimulojn revirtiĝi per kondiĉa liberiĝo aŭ per malliberejoj-lernejoj, starigitaj de la aŭtoritatuloj mem, prezidantaj en la homaj tribunaloj en la nomo de la leĝoj; nu, ankaŭ ĉi tie la reprezentantoj de la Dia Amo povas uzi rimedojn de favorkoreco por la bono de ŝuldantaj Spiritoj, se nur ĉi tiuj montriĝas indaj je la helpo, kiu plifruigas ilian kvitiĝon kaj rehonoriĝon.

Tio do signifas - mi diris -, ke laŭ la strikta surtera logiko - mi uzas ĉi tie vortojn, kiajn uzas homo en sia enkarna provado - ekzistas reenkarniĝoj en abso- luta rilato kun la inferaj regionoj...

Jes, kiel do ne? Tiaj utilas kiel altvaloraj okaz- oj, oportunaj por la liberiĝo el la ombraj rondoj. Kaj ĉar tiaj renaskiĝoj en la karno havas karakteron nur de kulpelpaga laboro, ĉe multaj okazoj ili tial estas entre- prenoj, kiujn ja ĉi tie planas kaj plenumas bonfarantoj, ricevintaj la rajton agadi kaj helpadi en la nomo de la Sinjoro.

Cu en tiaj okazoj - mi intermetis - la Instru- anto Druso havas la necesan rajtigon por solvi similajn demandojn?

Nia estro - volonte respondis tiu amiko -, kiel kompreneble, ne havas senliman povon, kaj ĉi tiu ins­titucio estas sufiĉe ampleksa por ensorbi liajn plej grand- ajn zorgojn. Tamen en la enkarniĝaj aferoj li agas kiel intera aŭtoritato.

Kiamaniere?

Du fojojn en la semajno ni kunsidas en la Kun- venejo () de la Domo, kaj la lumdelegitoj, per konven- aj rimedoj, decidas la aferon, ekzamenante la procesojn, kiujn nia domo submetas al ili.

(*-1 Intima templo de la institucio. - Noto de la Aŭtoro.

Lumdelegitoj?

Jes, ili estas komisiitoj de la anĝelaj Inteligentoj, kiuj ne deturnas sian rigardon for de la inferaj region- oj; efektive, kvankam la ombrogenioj tion ne konsentas, tamen la fortoj de la Ĉielo ja zorgas pri la infero, kiu ekzistas ĝustadire por kontroladi la renobligan laboron sur la Tero.

Kaj ridetante:

Kiel malsanulo bezonas medikamenton, tiel same ni devas ricevi spiritan purigon, por nin pretigi por la vivo en pli altaj sferoj. La infero, rilate al la animo, kiu ĝin kreis al si, estas tio sama, kiel la forĝejo est­as por la kruda fero: ĝi purigas kaj donas konvenan formon...

Nia kamarado estis daŭrigonta, sed stranga bruo turnis al si nian atenton, samtempe kiel sendito fulme enkuris tra unu el la pordoj, tute proksima al ni, kaj, veninte antaŭ Druson, sciigis:

Instruanto, post la kvietiĝo de la tempesto nin denove atakis la diserigaj radioj...

Sur la vizaĝo de la direktoro ekmontriĝis maltran- kvilo kaj li ordonis:

Ŝaltu la elĉerpajn bateriojn. Ni observos la de- fendon el la Gardistejo.

Tuj poste li nin invitis akompani lin. Silas, Hilario kaj mi lin senhezite sekvis.

Ni trairis tre longajn koridorojn kaj vastajn salon- ojn, ĉiam supren, kaj poste ni komencis rekte supreniri.

La tiel nomata "Gardistejo" estis turo, provizita per helica ŝtuparo kaj alta kelkdekojn da metroj super tiu komplikita domego.

Sur la supro ni ekripozis en negranda kabineto, kie kuriozaj aparatoj ebligis al ni rigardi la ĉirkaŭaĵon. Ili similis etajn teleskopojn, kiuj funkciis kiel ĵetiloj de ra- dioj disbatantaj la nebulegon; tra ili ni ĝuste ekkonis tiun korŝiran ĉirkaŭaĵon, kie svarmis agresivaj kaj strang- aj estuloj, terurite forkurantaj antaŭ granda nombro da aliaj, kiuj manovris kun kuriozaj maŝinoj, kvazaŭaj ka- nonetoj.

Ĉu nin sieĝas ia atakanta armeo? - mi demand- is mirigita.

Ĝuste tiel - trankvile jesis Druso -; sed tiaj atakoj estas ordinaraj okazaĵoj. Per tiaj invadoj niaj malfeliĉaj fratoj pretendas formovi nian domon kaj al- konduki nin al inerteco, por ekmastri la regionon.

Kaj tiuj maŝinoj, kio ili ja estas? - demandis kun mirego mia kunulo.

Ni povas ilin difini kiel kanonojn por elektrona bombardado - informis la direktoro -. La malŝargoj kontraŭ nin estas zorge preparataj, por ke ili atingu nin sen ia eraro pri la ĵetrapideco.

Kaj se ili trafus nin? - demandis mia kolego.

Ili certe naskus ĉi tie diserigojn, povantajn kon- duki nin al plena ruino, jam ne parolante pri la perturb- oj ĉe niaj fratoj, ankoraŭ nekapablaj fari ian ajn penon por la elmigrado. Efektive, la radioj, pafataj kontraŭ nin, enhavas torturajn elementojn, kiuj naskas la plej seriozajn atakojn de teruro kaj frenezo.

Ne malproksime de ni timegiga bruo skuis la atmos- feron. Ŝajnis al ni, kvazaŭ miloj da nevideblaj pafaĵoj sovaĝe traŝiras la aeron, siblante en malgranda distanco de ni kaj estingiĝante per sekaj kraketoj, kio faris sur ni plej terurantan impreson. Eble tial, ĉar Hilario kaj mi montris nebrideblan miregon, Druso rimarkis per pa- treca tono: