Mi estas Antono Olimpo, la kriminto! Mi rakontos ĉion. Vere mi pekis, pekis..., tial estas juste..., ke mi suferas en la infero... La fajro torturas mian animon, tamen ĝin ne forkonsumas... Tio estas la riproĉo de la konscienco, mi ja scias... Se mi scius, mi ne estus far- inta... Tiun eraron, sed... mi ne povis kontraŭstari al la ambicio... Post la morto de mia patro... mi estis devigita... dividi nian grandan bienon kun miaj malpli aĝaj fratoj... Klarindo kaj Leonel... Sed mian kapon regis iaj planoj... Mi intencis ŝanĝi la proprumaĵon,... kiun mi mastrumis,... en riĉan fonton de enspezo, sed... tiu disparceligo min malhelpis... Mi rimarkis, ke miaj fratoj...havas ideojn malsamajn, ol miaj... kaj mi do komencis teksi la projekton, kiun mi fine elplenumis...
Subita plorsingultado sufokis lian voĉon, sed Druso, lin magnete subtenante, insistis ĉe li:
Daŭrigu, daŭrigu...
Mi imagis al mi - pli firme parolis plu la mal- sanulo -, ke mi povos esti feliĉa nur mortiginte miajn fratojn, kaj... kiam estis baldaŭ finiĝonta la proceso de la heredaĵo, mi invitis ilin promeni kun mi... sur barko..., por esplori grandan lagon de nia bieno... Sed antaŭe mi donis al ili trinki narkotan likvoron... Mi kalkulis la tempon, kiam la drogo trafe efikos, kaj... kiam nia konversacio flamadis... , rimarkinte ilian lac- iĝon..., mi intence klinigis la boaton sur konata loko..., kie la akvo estis pli profunda... Ha, kia neforgesebla malfeliĉo! Ankoraŭ nun mi aŭdas iliajn tremigajn kri- egojn de teruro, petantajn pri helpo..., sed... kun sen- sentaj nervoj... post nemultaj minutoj... ili trovis la morton... Mi eknaĝis kun peza konscienco, sed, kun la firme decidita intenco realigi mian frenezan planon..., mi venis al la bordo kaj petis pri helpo... Kun hipo- krita mieno mi pentris nerealan akcidenton... Jen kiel mi ekposedis la tutan bienon, kiun mi post kelka tempo heredigis al Ludoviko..., mia solfilo... Mi estis homo riĉa kaj rigardata kiel honesta... La mono havigis al mi socian respekton kaj publikajn privilegiojn, kiujn la politiko ĝuigas al ĉiuj, venkintaj en la mondo... per sia sagaceco kaj inteligenteco... Iam kaj iam... mi reme- moris mian krimon... , sed... kune kun Alzira... , la neforgesebla edzino..., mi serĉis al mi distriĝojn kaj pro- menojn, kiuj okupus mian atenton... Mi neniam povis esti feliĉa... Kiam mia filo fariĝis plenkreska junulo..., mia edzino serioze malsaniĝis..., kaj de la febro, kiu ŝin konsumis dum multe da semajnoj... ŝi falis en frenez- on... , pro kiu ŝi dronis en la lago... en infera ves- pero... Vidvo... , mi tiam demandadis min mem, ĉu mi ne estas ia marioneto... de la fantomo de miaj viktim- oj..., sed mi timis ĉian parolon pri morto... kaj nur penis ĝuadi tiun ja tute mian riĉaĵon...
La malfeliĉulo, ĉe nia atendo, longe haltis por ripozi kaj tuj poste daŭrigis:
Tamen, ve al mi! Apenaŭ mi fermis la materiajn okulojn..., neniel helpis al mi la pagataj preĝoj..., ĉar apud la tombo miaj fratoj, kiujn mi opiniis mortintaj... fariĝis videblaj antaŭ mi... Aliiĝinte en venĝantojn, ili sieĝis mian tombon... Ili ĵetis al mi la krimon en la vizaĝon... , superŝutis min per plej akraj riproĉoj kaj senkompate min skurĝis... Eble lacaj batadi min,... ili fine kondukis min en malluman kavernon..., kie mi estas reduktita al la inkuba stato, en kiu mi troviĝas... En mia menso... mi vidas nur la boaton en tiu funebra kre- pusko... kaj aŭdas la kriojn de miaj viktimoj..., kiuj strange plorsingultas kaj ridegas... Ve al mi! Mi estas alkroĉita al tiu terura boato..., de kiu mi ne povas dis- iĝi... Kiu igos min dormi aŭ morti?
Kvazaŭ la fino de lia konfeso estus alportinta al li iom da ripozo, la malsanulo falis en profundan apation.
Druso viŝis liajn larmojn, diris al li konsolajn kaj karesajn vortojn, kaj rekomendis al la Asistanto loki lin en la specialan malsanulejon; poste li mediteme parol- is al ni:
Ni jam scias tion necesan, por komenci nian help- an taskon. Ni reprenos la aferon en oportuna momento.
Kaj post longa paŭzo li sopire aldonis:
Jesuo nin subtenu!
Nenian rimarkon ni povis plu fari, ĉar sendito venis komuniki al la Instruanto, ke karavano da ĵuselkarniĝint- oj estas jam proksima, kaj ni akompanis lin al tiu laboro, kiun li nomis "inspektado".
Kelkaj ĵuselkarniĝintoj
Ni venis al vasta ejo, ŝajnanta interna korto laŭ ĝustaj kaj ampleksaj proporcioj. Mi havis la impreson, ke mi eniras en grandegan vestiblon iom similan al iuj surteraj stacidomoj, ĉar sur la apudrandaj sidejoj, ar- tisme dismetitaj, troviĝis dekoj da estuloj, ion videble atendantaj.
Por diri la veron sur neniu el tiuj vizaĝoj mi vidis montrojn de plena ĝojo. El la diversaj grupoj, kelkaj en mallaŭta konversacio, unujn posedis maltrankvileco, aliajn malĝojo.
Preterpase ni povis aŭdi malsamajn dialogojn.
El negranda rondo ni kaptis frazojn kiel jenaj:
Cu vi pensas, ke ŝi nun povus sin deciĉi al la necesa ŝanĝo de sia konduto?
Malfacile. Ŝi tre longe koncentriĝis en la mis- regado de sia propra vivo.
Kelkajn paŝojn plue ni aŭdis el la lipoj de sinjorino, kiu parolis al nubamiena junulo:
Mia filo, tenu vin trankvile. Laŭ informo de la Asistanto Klaŭdio via patro ne venos en tia stato, ke li nin rekonus. Li bezonos multe da tempo por rekon- sciiĝo.
Dum tiu preterirado mi rimarkis nur tiajn pecojn da konversacio, kiel ĉi tiuj.
Ce unu momento, sur tiu multemova loko, Druso ĝentile konfidis nin al la zorgo de Silas, dirante, ke li havas urĝajn taskojn, kiuj absorbos lian atenton. Ni de- nove kolektiĝos morgaŭ, li diris.
La delikata promeso devigis min konsideri la de- mandon pri la tempo. Pro la reganta mallumo ni ne pov- us scii, ĉu estas tage aŭ nokte. Tial la tiea granda horloĝo kun vasta ciferplato, ampleksanta la dudek kvar horojn, faris antaŭ miaj okuloj tian saman rolon, kiel la kompaso rilate al maristo, kaj montris, ke estas jam malfrua nokto ().
Sonoj de nevideblaj soniloj nun tranĉis la aeron; ri- markinte mian scivolon, Silas klarigis, ke la karavano- eskorto envenos post kelke da minutoj.
Mi uzis tiujn momentojn por demandoj, kiujn mi opi- niis necesaj. Propre kiajn estulojn ni tie atendas? Ĵus- elkarniĝintoj - en kia stato? Kiel estis organizata la karavano-eskorto? ĉu ĝi venas al la institucio ĉiutage en ĉiam sama tempo?
La kamarado, kiu volontiĝis por prizorgi nin, inform- is, ke la tuj venontaj estuloj prezentas grupon da dek naŭ homoj, akompanataj de dek servantoj en la domo, kiuj direktis ilian iradon; ili estas ĵuselkarniĝintoj simple menskonfuzitaj, sed tamen meritantaj tuj an flegadon, ĉar ili ne estas en malespero kaj ne tute kompromitis sin ĉe la fortoj regantaj en mallumo. Li sciigis ankaŭ, ke la karavano konsistas el laboristo-specialistoj sub la es- treco de Eskortestro, vojaĝantaj modeste, sen altstilaj veturiloj, nur kun la materialo nepre necesa al irado en la peza medio de la mallumo, helpate de kelke da serv- emaj inteligentaj hundoj.
La Domo - li klarigis plu - havas du tiajn grup- ojn. Ĉiutage unu el ili venas en tiun reĝustigan azilon kaj ili alternas en la pia helpa laboro, sed ili ne estas submetitaj al ia rigora horaro por la alveno, ĉar la migr- ado tra la regno de mallumo ordinare obeas al cirkons- tancaj faktoroj.
Nia dialoganto apenaŭ finis ĉi tiun klarigon, jen la migrintoj envenis en la grandegan korton.
(*-1 Mi parolas pri regionoj, kuŝantaj en la rondo de la terglobo mem kaj obeantaj ties samajn leĝojn pri la tempo. - Noto de la Aŭtoro.
La prirespondaj kunlaborantoj laŭŝajne estis trankv- ilaj, tamen ĉe iuj el ili la rigardo travidigis profundan absorban zorgon. Sed la enkondukitoj, ekster kvin, sen- memore kaj dormante venintaj sur hamakoj, vidigis evi- dentajn perturbojn, kiuj ĉe kelkaj montriĝis per mal- agrabla, kvankam kvieta frenezo.
Dum la flegistoj ame kaj serveme klopodis por ilin helpi kaj la hundoj sin kuŝigis lacekonsumitaj, tiuj ĵus venintaj estuloj paroladis kaj protestadis, elmontrante absolutan mensan forestecon for de la realo kaj naskante kompaton kaj ĝenatecon.