Silas invitis nin meti manon al laboro; efektive, ni devis iel kunhelpi.
La karavanestro venis antaŭ nin kaj la Asistanto nin amike prezentis al li. Tio estis la Eskortestro Macedo, brava direktanto de helptaskoj.
Amikoj kaj parencoj de la ĵusvenintoj nun ĉirkaŭis ilin, kun mieno de ĝojo kaj sufero.
Kelke el la sinjorinoj, kiujn ni antaŭe vidis sopirege atendantaj, nun ploris malfacile retenatajn larmojn.
Mi rimarkis, ke tiuj Spiritoj ĵus forlasintaj la dens- an korpon, pro sia nuna menskonfuziteco kunportas ĉi- ujn signojn de la malsanoj, kiuj kaŭzis ilian elkarniĝon. Supraĵa kuracista esploro sendube povus facile konduki al ĉiu individua diagnozo.
Simpatia sinjorino alproksimiĝis al junulino, iranta apogita al zorgema flegistino de la institucio, kaj, ŝin brakumante, senvorte ekploradis. La ĵus liberiĝinta junulino ricevadis ŝiajn karesojn, kortuŝe petegante:
Ne lasu min morti! Ne lasu min morti!
Montriĝante enfermita en la memoro pri siaj lastaj momentoj en la surtera korpo, ŝi kun larmantaj angoraj okuloj antaŭenpaŝis al Silas kaj ekkriis:
Pastro, pastro, faligu sur min la benon de la lasta sanktoleado, tamen forturnu de mia animo la falĉilon de la morto! Mi penis forlavi mian kulpon ĉe la fonto de karito al la nefavoritoj de la sorto, sed mia maldanko kontraŭ mia patrino tre laŭte krias en mia malfeliĉa kon- scienco! Ho ve! Kial fiero blindigis min en tia grado, ke mi ĵetis ŝin en mizeron? Kial mi antaŭ dudek jaroj ne havis tian komprenemon, kiel hodiaŭ? Ho ŝi kompat- inda, mia pastro! Cu vi ŝin memoras? Ŝi estis malemi- nenta aktorino, kiu min plej dolĉe vartis, koncentris en mi sian ekzistadon... De la brila scenejo ŝi deiris al pen- iga hejma laborado, por akiri nian panon... Kontraŭ ŝi staris la socio, kaj mia patro, ne kuraĝante lukti por la feliĉo de ni ĉiuj, frakasita kaj malfidela al la devoj, kiujn li prenis mem sur sin, lasis ŝin iele-trapele barakti en ekstrema mizero...
La mafeliĉa virino iom haltis, konfuzante siajn pro- prajn larmojn kun tiuj de la nobla matrono, kiu ŝin alpremis al sia brusto, kaj kun la menso ankoraŭ implikita en la konfeso, kiun ŝi faris in extremis, daŭrigis, kvazaŭ ŝi havus apud si iun pastron:
Pastro, pardonu min en la nomo de Jesuo! Far- iĝinte plenkreska junulino kaj mastrino de la granda doto, kiun mia patro al mi donis, mi hontis pri mia patrino, tiu anĝelo, kiu super miaj tagoj etendis siajn blankajn flugilojn, kaj, alliginte min al la vantama viro, kiun kiu mi edziniĝis, mi ŝin forpelis de nia domo! Ho, mi anko- raŭ sentas la froston de tiu terura adiaŭa vespero! Mi ĵetis al ŝi en la vizaĝon kruelajn frazojn... Por pravigi la malnoblecon de mia koro, mi ŝin senkompate kalumni- is! Intencante levi min en la okuloj de la edzo, mi men- sogis, ke ŝi ne estas mia patrino; mi akuzis ŝin kiel or- dinaran ŝtelistinon, kiu forrabis min ĉe mia naskiĝo! Mi repentras al mi la rigardon de doloro kaj kompato, kiun ŝi direktis al mi ĉe la adiaŭo... Ŝi ne plendis, ŝi ne reagis... Ŝi min nur rigardis malgaje, kun okuloj ŝvel- intaj de plorado!
En tiu momento la ŝin subtenenta sinjorino ekka- resis ŝiajn senordiĝintaj harojn kaj penis ŝin konsoli:
Ne ekscitiĝu! Ripozu..., ripozu...
Ha, kies estas ĉi tiu voĉo? - demandis la junul- ino ekster si de angoro.
Kaj palpante tiujn mildajn manojn, kiuj karesis ŝi- ajn vangojn, ŝi diris, kvankam ilin ne vidante:
Ho pastro, ŝi kvazaŭ troviĝas ĉi tie, apud mi!
Kaj supren turnante siajn senlumajn kaj petegant- ajn okulojn, ŝi larme ekkriis:
Ho Dio, ne permesu, ke mi renkontu ŝin, antaŭ ol pagi miajn ŝuldojn! Sinjoro, kompatu min, pekulinon, kiu ofendis Vin, humiligante kaj vundante la amoplenan patrinon, kiun Vi donis al mi!
Sed kun helpo de du flegistinoj la simpatia sinjorino, ŝin konsolante, kuŝigis ŝin sur porteblan liton kaj dank'al nesuperebla karesemo igis ŝin silenti.
Kunhelpinte la komfortigon de la malsanulino, Silas, ĉe mia emocio, klarigis:
La nobla sinjorino, kiu prenis ŝin en siajn brak- ojn, estas la patrino, veninta renkonte al sia filino.
Kio do! - ekkriis Hilario terurita.
Jes, ŝi ame akompanos ŝin, sed sin ne rekonig- ante, por ke la kompatinda elkarniĝinta junulino ne su- feru malutilajn afekciojn. La perispirita traŭmo kaŭzis longedaŭrajn malekvilibron kaj afliktiĝon.
Kaj kial la malsanulino decidis tiel surprize kon- fesi sian kulpon? - scivole demandis mia kolego.
Ĝi estas ordinara fenomeno - respondis la Asist- anto. - La mensaj kapabloj de nia suferanta fratino ŝtoniĝis ĉe la riproĉo de konscienco pro la plej granda eraro en ŝia lasta ekzistado, kaj ĉar la morto devigis ŝin pli serioze mediti pri sia faro, tial ŝi sin fordonis tuta al tiaj rememoroj. Konfesinte la romkatolikan religion, ŝi ankoraŭ pensas, ke ŝi staras antaŭ pastro, kaj akuzas sin pri la kulpo, kiu makulis al ŝi la vivon...
Tiu sceno estis min profunde vundinta. La krudeco de tiu vidaĵo, kiun la vero prezentis al mi, pelis min al dolora meditado.
Ne ekzistas do kaŝitaj malbonaĵoj sur la Tero! Ĉiaj krimoj, ĉiaj mizeraĵoj de homo iam kaj ie nudiĝos!
Silas komprenis la amarecon de mia meditado kaj venis al mi helpe, rimarkante:
Jes, mia amiko, vi ĝuste observas. La Kreitaĵaro de Dio estas glora lumo. Ĉia ajn ombro de nia kons- cienco restas stampita en nia vivo tiel longe, ĝis ni mem forlavos la makulon per la ŝvito de la laboro aŭ per la larmoj de la kulpelpago...
Kaj vidante la afliktoplenajn kaj elkorajn ekkriojn ĉe la revidiĝo, kiu tie okazis antaŭ niaj okuloj kaj en kiu infanoj kaj gepatroj, geedzoj kaj amikoj rekolektiĝis, la Asistanto aldiris:
Al ĉi tiuj regionoj de maltrankvilo ordinare venas tiuj, pli profunde fosintaj en si inferajn sulkojn, kiuj kristaliĝis en danĝerajn iluziojn; sed la Senlima Boneco de la Sinjoro permesas, ke la viktimoj, edifitaj en la principoj de kompreno kaj pardono, fariĝu, kun interna feliĉo, sindonaj kirenanoj () de siaj iamaj turmentantoj. Kiel facile konstateble, la senmezura amo de nia Ĉiela Patro ampleksas ne nur la gloratan regnon de la para- dizo, sed ankaŭ la turmentajn provincojn de la infero, kiun ni mem kreas al ni...
Kompatinda virino, apud ni, eksplodis per spasma plorado, interrompante nian amikon. Kun pugnigitaj manoj la malfeliĉa kriis:
Kiu liberigos min de Satano? Kiu min forprenos de la potenco de mallumo? Sanktaj anĝeloj, helpu min! Savu min kontraŭ la timeginda Belfegor! (**}
Silas kunvokis nin al tuja magneta kuracado. Ĉeest- antaj flegistoj serveme alkuris, por ke la krizo ne fariĝu pli serioza.
Malbeninda! Malbeninda! - ripetadis la freneza virino, farante signon de kruco.
Vokante per preĝo la Dian helpon, mi penis haltigi ŝiajn senordajn movojn kaj iom post iom ŝin dormigis.
Kiam ĉio estis jam serena, Silas invitis nin sondi ŝian konfuzitan menson, nun en profunda hipnoto.
Per nedetala mensa analizo mi penis esplori la mal- harmonion, kiu ŝin posedis, kaj plena de mirego mi ri- markis, ke tiu kompatinda amikino nutras harstarigajn pensojn.
Kvazaŭ enradikiĝintan en ŝian cerbon, mi vidis lev- iĝanta el ŝia interno la bestecan figuron de giganta viro, kun longa vosto, mieno de degenerinta kapro, piedoj si-
(>)Aludo al la viro Simon, la kirenano, kiu helpis al Jesuo porti la krucon al Kalvario, laŭ Mateo, 27:32. - La Trad.
(**:' Fantazia kreaĵo de Jean Weier. Vd. Malsupre. -
La Trad.
milaj al ungegoj kaj du kornoj, sidanta sur kruda seĝo; aspektis, kvazaŭ li vivas kun tiu malfeliĉulino en per- fekta simbiozo, en reciproka magneta altiro.
Ĉe mia silenta demando la Asistanto informis:
Tio estas mensa figuraĵo, kreita kaj nutrata de ŝi mem. La fantomecaj ideoj de la malnobliga magio, kiaj tiuj de la sorĉarto kaj de la demonismo, kiujn la sin nomantaj kristanaj eklezioj disvastigas sub la pre- teksto ilin kontraŭbatali, nutrante kredaĉojn kaj super- stiĉojn per sorĉelpelaj paroloj kaj ekzorcaĵoj, naskas tiaspecajn imagojn, kiuj okupas malfortajn kaj sin ne gardantajn cerbojn, kaŭzante epidemiojn de halucina timego. La el- karniĝintaj Inteligentoj, sin donantaj al malicaĵoj, uzas tiujn apenaŭ pentritajn bildojn, kiujn la fetiĉisma lite- raturo aŭ la malviglanta predikado disdonas sur la Tero, kaj enblovas en ilin kelkatempan vivon; ili agas simile al artisto, kiu profitas de infanaj misformaj figuroj, por preni ilin kiel fundamenton de la lertamanaj desegnoj, per kiuj li impresas la infanan animon.