Выбрать главу

20 “Palestino,” estas la skribita atesto de Profesoro Norman Bentwich, “ja povas nun esti konsiderata kiel la lando ne de tri sed de kvar kredoj, ĉar la Bahaa religio, kies sidejo de kredo kaj pilgrimado estas en ‘Akkб kaj Haifa, atingas la karakterecon de mondreligio. Laŭ ĝia influo en la lando, ĝi estas faktoro funkcianta por internacia kaj interreligia kompreno.”

21 Kaj fine, estas la juĝo esprimita de ne malpli elstara persono ol la mortinta Mastro de Balliol, Profesoro Benjamin Jowett: “Povus rezulti, ke la Bбba religio havas la promeson de la estonto.” Profesoro Lewis Campbell, eminenta studinto de D-ro Jowett, konfirmis ĉi tiun deklaron per cito de liaj vortoj: “Ĉi tiu Bahaa Kredo estas la plej brila lumo, kiu venis en la mondon post la tempo de Jesuo Kristo. Atentadu ĝin, kaj neniam lasu ĝin for el via vido. Ĝi estas tro granda kaj tro proksima, por ke ĉi tiu generacio komprenu ĝin. Nur la estonto povos malkaŝi ĝian gravecon.”

(Represita de World Order Magazine, Volumo XIIIa, Numero 7a, Oktobro, 1947)

(© World Order Magazine – Presita en Usono)

Esperantigis Roan U. Orloff

PERLOJ DE L'SAĜO

el la Skriboj de Bahб'u'llбh

tradukita el la angla laŭ kompilaĵo farita de Kambiz Poostchi kaj Peter Spiegel,

aperinta en 1992 germanlinge sub la titolo “Bahб’u’llбh – Im Land der Einheit”

ĉe Horizonte Verlag GmbH, Stuttgart

tradukita kaj eldonita de

© Bahaa Esperanto-Ligo, 1994

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio

T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99

< http://www.bel.bahai.de >

< bel@bahai.de >

ENHAVO

LA HOMO ESTAS MIA MISTERO

Amo kiel krea impulso

Ekkono de dia perfekteco

Homa menso - Dia revelacio

Minejo plena je juveloj

La koro - rezidejo de Dio

La naturo de la amo

Sur la pado de serĉado

Kvalitoj de vera serĉanto

LA UNUECO DE LA HOMO

La saĝo en la ordonoj de Dio

La naturo de la animo

Postmorta Vivo

Vera riĉeco

La potenco de meditado

Pura perceptado

La homa vorto

Diskurso pri la vero

Vortoj de saĝeco

Fruktoj sur la arbo de l'homo

La akcepto de la amanto

LA UNUECO DE LA HOMARO

La lumo de homara unueco

La tero estas nur unu lando

Unu animo kaj unu korpo

Antaŭsignoj de minacaj skuoj

Universala Pac-kunveno

Respekto al la naturo

Justeco kaj unueco

Forigo de ĉiuj limoj

Vera libereco

Fonto de ĉia konfliktado

LA UNUECO DE LA RELIGIOJ

La ĉefa rolo de dia revelacio

La unueco de la religioj

La relativeco de revelacio

Ĉeno de sinsekvaj revelacioj

La ekzemplo de Jesuo Kristo

Benadoj

KREADO KAJ REVELACIO

La senco de la mondo

Plej Evidenta - kaj Plej Kaŝita

Vojo al la ekkono de Dio

Pli proksima ol la vivovejno

Diaj Edukantoj

Bibliografio

Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.

Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.

Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.

Estu justa en via juĝo kaj maltruda en via parolo.

Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan humilon al ĉiuj.

Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.

Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu viaj agoj.

Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por la suferanto,fortika turo por la fuganto.

Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.

Estu ornamaĵo por la vizaĝo de l'vero, estu krono sur la frunto de l' sincero, kolono en la templo de l' moralo, viviga spiro por la korpo de l’homaro, standardo de la armeoj de l' justo, gvidstelo sur la horizonto de l' virto, roso por la fundo de l’homkoro, arkeo sur la maro de l'scio, suno sur la ĉielo de l'graco, gemo en la diademo de l'saĝo, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto sur la arbo de l' humileco.

Ni petas Dion proteku vin kontraŭ la ardo de ĵaluzo kaj la frido de malamo.

Li vere estas proksima, preta respondi.

Antaŭparolo

La skriboj de Bahб'u'llбh (1817-1892) kovras la tutan terenon de mistika saĝo, tra la naturo kaj senco de la homa estado, ĝis la vizio de unuiĝanta homaro, de la antaŭkondiĉoj por interna paco ĝis tiuj de globala pacordo. Ne povas mirigi, ke Leo Tolstoj' vidis en la skriboj de Bahб'u'llбh “ la ŝlosilon al la sekreto de la universo ” kaj malkovris en ili “ la plej belan kaj puran formon de religia instruo ” kaj ke Mahatmo Gandhi' trovis en ili “ la esperon de la homaro ”.

Bahб'u'llбh en la plej eta aĵo de la universo perceptas rivelaĵon de Dio - sed samtempe difinas Dion kiel la “ Plej Kaŝitan el la Kaŝitaj ”. Li vidas la homon kiel migranton survoje al pliaj, senlimaj mondoj de Dio - kaj Li samtempe atribuas al li la responson por civilizacio kaj kulturo en tiu ĉi vivo. Li senrestrikte rekonas la veron kaj mision de ĉiuj antaŭaj religioj - sed Li ankaŭ kunligas tiujn en granda panoramo de unu sola Dia Volo revelaciiĝanta en ili. Kaj Li anticipas la konsekvencojn de tiu ĉi nova, plej ampleksa mondpercepto por la monda politiko: de la iom-post-ioma enkonduko de kolektiva sekurec-strukturo por gardi la mondan pacon, tra la establo de monda federacio, ĝis la fondo de mondkulturo konsciiĝanta pri sia plej valora trezoro - homoj, kiuj en pleja sendependo kaj memstaro serĉas la veron kaj je tio kunfandas sciencan kleron kun etikaj kaj moralaj principoj.

Bahб'u'llбh estas la fondinto de Baha-ismo, la religio, kiu hodiaŭestas disvastiĝinta super praktike la tuta terglobo. Tiu ĉi libreto kunmetas centrajn tekstojn el Liaj ampleksaj skriboj kaj tiel ebligas unuan aliron al Liaj instruoj, el kiuj la homaro povas ĉerpi la inspirojn por fronti la ĝin defiantajn grandegajn spiritajn kaj sociajn problemojn kaj taskojn. (1)

La homo estas Mia mistero

Amo kiel krea impulso

Ho filo de l' homo! Vualita en Mia antaŭmemora estado kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco Mian amon al vi konsciis Mi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden Words, p.6)

Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita...

(Gleanings, 27: 2, p.65)

Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122:1, p.260)

Ekkono de dia perfekteco

Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti. Kiel helaj estas la lumoj de sciado brilantaj en atomo kaj kiel vastaj la oceanoj de saĝeco ondantaj en guto! Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris: “ La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. ”