Выбрать главу

(Gleanings, 122: 1, p.260)

Konsideru la etmensecon de la homoj. Ili petas la nocan kaj forĵetas la utilan... Vera libereco signifas submetiĝi al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus plenan liberecon. Feliĉa estas tiu, kiu komprenas la Celon de Dio en ĉio, kion Li malkaŝas el la ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉion kreitan.

(Gleanings, 159: 1 kaj 3, p.335-336)

Fonto de ĉia konfliktado

Vi scias, ke la diverseco, kiun la migranto vidas dum sia vojaĝo en la mondo de la fenomenoj, kuŝas sole en li mem... La koloro de la lumo estas malsama, depende de tio, kie ĝi brilas: ekzemple, la radioj, kiuj pasas tra flava lampovitro, aperas flavaj, tra blanka blankaj kaj tra ruĝa ruĝaj. La diversecon ne kaŭzas la lumo, sed la loko, kiun ĝi trafas... Tiel vi povas kompreni la diferencon en la aĵoj. Se la migranto atentas nur pri la loko de la fenomeno, se li rigardas kvazaŭ nur la diverskolorajn vitrojn, do li vidas flavan, ruĝan aŭ blankan lumon. Pro tia maniero de prijuĝado la homaro ekkverelis kaj la mondo vualiĝis pro mallumiga polvo, kiun la homa etmenseco disblovis. Aliaj vidas la lumradiojn, dum la triaj, kiuj trinkis el la vino de unueco, vidas nenion ol la sunon mem.

Ĉar la migrantoj iradas sur tiuj tri malsamaj niveloj, iliaj rekono kaj titolado de la aferoj estas malsamaj, kaj tiel daŭre naskiĝas antagonismoj. Kelkaj restadas sur la nivelo de unueco kaj parolas de tiu mondo, aliaj troviĝas en la mondoj de limigo, aliaj en la lando de egoo, kaj ankoraŭ aliaj estas tute ĉirkaŭataj de vualoj... Ho mia frato! Pura koro estas kiel spegulo, purigu ĝin je ĉio krom Dio per amo kaj malligiĝo, por ke la vera suno reflektiĝu en ĝi kaj aŭroru la eterna mateno.

(Seven Valleys, p.18-21)

La unueco de la religioj

La ĉefa celo de la dia revelacio

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco.

(Tablets, 11: 15, p.168)

Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝanĝiĝas.

(Citita en: Nova Epoko, p.174)

Estas la Celo de la unusola vera Dio ... kiam Li revelacias sin al la homoj, malkaŝi tiujn juvelojn, kiuj kuŝas kaŝite en la minejo de iliaj veraj kaj plejinternaj memoj.

(Gleanings, 132: 1, p.287)

Ĉu ne estas la celo de ĉiu Revelacio kaŭzi transformadon de la kompleta karaktero de la homaro, transformadon, kiu manifestiĝas ekstere kiel ankaŭ interne, kiu ŝanĝas kaj ĝian internan vivon kiel ankaŭ ĝiajn eksterajn kondicojn? Ĉar se ili ne kapablus ŝanĝi la karakteron de la homaro, evidente estus vanaj la universalaj Manifestiĝoj de Dio.

(Certitude, p.240)

Kaj nun koncerne vian demandon pri la naturo de la religio. Sciu, ke tiuj, kiuj estas vere saĝaj, komparas la mondon kun la homa templo. Same kiel la homa korpo bezonas kostumon por esti vestita, la korpo de la homaro devas esti ornamita per la mantelo de justeco kaj saĝeco. Ĝia robo estas la Revelacio donacita al ĝi de Dio. Kiam tiu ĉi robo estas plenuminta sian devon, la Ĉiopova certe ĝin novigos. Ĉar ĉiu epoko postulas novan kvanton el la lumo de Dio. Ĉiu Dia Revelacio estas teren sendita tia, ke ĝi konvenas al la cirkonstancoj de la epoko, en kiu ĝi aperas.

(Gleanings, 34:7, p. 79)

La unueco de la revelacioj

Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. Ke unu aŭ iuj el ili estas preferataj aŭ glorataj pli ol la ceteraj, nenial permeseblas. Ĉiu vera Profeto konsideras Sian Mesaĝon fundamente egala al la Revelacio de ĉiu alia Profeto aperinta antaŭ Li.

(Gleanings, 34: 3, p.78)

Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifestiĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de ĉiu el tiuj Manifestiĝoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personoj, iliaj vortoj, iliaj mesaĝoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas je Dio, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaĝistoj.

(Gleanings, 24: 1, p.59)

Tiuj ĉi sanktigitaj Speguloj, tiuj Mateniĝoj de gloro pratempa, estas ĉiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ĝia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas iliaj scio kaj potenco; de Li derivigas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizaĝo estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia senmorta gloro.

(Gleanings, 19: 3, p.47)

Ĉar tiuj ĉi Birdoj de la eterna Trono ĉiuj estas teren sendataj el la ĉielo de la Volo de Dio kaj ĉar ili ĉiuj leviĝas por proklami Lian nerezisteblan Kredon, ili devas esti rigardataj kiel unu animo kaj kiel la sama persono... Se vi observas per klarvidaj okuloj, vi vidos, ke ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas la saman Kredon... Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio kaj la malsama forto de sia lumo... Tiurilate ĉiu Manifestiĝo de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata sub malsama nomo, karakterizata per speciala atributo kaj plenumas difinitan mision... Pro tiu ĉi diferenco en ilia rango kaj misio la vortoj kaj paroloj fluantaj el tiuj Fontoj de Dia scio ŝajnas diverĝi kaj malkongrui. Sed vidite per la okuloj de tiuj inicitaj pri la misteroj de Dia saĝo, ĉiuj iliaj eldiroj estas efektive nur la esprimo de unu Vero.

(Gleanings, 22: 1 k.s., p.50-53)

La relativeco de revelacio

Sciu kun certeco, ke en ĉiu Misio la lumo de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia spirita kapacito. Rigardu la sunon! Kiel feblaj estas ĝiaj radioj en la momento, kiam ĝi aperas super la horizonto. Kiel ĝia varmo kaj forto grade kreskas, kiam ĝi proksimigas al la zenito, lasante al ĉio kreita la eblecon adaptiĝi al la pliiĝanta intenseco de ĝia lumo. Kiel ĝi subiras iom post iom, ĝis ĝi atingas la punkton de estingiĝo. Se ĝi malkasus en unu momento ĉiujn siajn latentajn energiojn, ĝi sendube kaŭzus difekton al ĉiuj kreitaj aĵoj... Same, se la Suno de l'Vero, en la plej frua stadio de sia manifestiĝo, rivelus la plenan mezuron de siaj potencoj, per kiuj la providenco de la Ĉiopova dotis gin, la tero de homa kompreno dezertigus kaj estus forkonsumita; ĉar la homaj koroj nek eltenus la intensecon de ĝia riveliĝo nek povus reflekti la radiadon de ĝia lumo. Konsternite kaj pereigite ili ĉesus ekzisti.

(Gleanings, 38: 1, p.87-88)

Ĉiu Profeto, Kiun la Ĉiopova kaj Senkompara Kreinto decidas sendi al la popoloj de la tero, estas konfidita per tia Mesaĝo kaj komisiita agadi en tia maniero, kiel plej bone konvenas al la bezonoj de la epoko, en kiu Li aperas. La celo de Dio, kiam Li sendas Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn rimedojn, per kiuj ambaŭ povas efektiviĝi.