Выбрать главу

Sen ajna voĉoŝanĝo, Ireneo diris al mi ke mi eniru. Li estis sur la lito, fumanta. Ŝajnas al mi ke mi ne vidis lian vizaĝon ĝis la mateniĝo; mi kredas memori la braĝon de lia cigaredo, foje revigligitan. La ĉambro vage odoris je humideco. Mi sidiĝis; mi ripetis la rakonton pri la telegramo kaj la malsano de mia patro.

Mi nun atingas la plej malfacilan parton de mia rakonto; kiu (estas bone ke la leganto sciu ekde nun) havas neniun alian temon ol ĉi tiu dialogo de antaŭ duona jarcento. Mi ne provos reprodukti la vortojn, nun nerekapteblajn. Mi preferas resumi verece la multajn aferojn kiujn Ireneo diradis al mi. La nerekta formo estas fora kaj malforta; mi scias ke mi rezignas la efikon de mia rakonto; mi lasas al la leganto imagi la franĝajn frazojn kiuj min sorĉis tiun nokton.

Ireneo komencis per elnombrado, en la latina kaj en la hispana, de la kazoj de mirinda memoro, registritaj en la Naturalis Historia: Cyrus, reĝo de la persoj, kiu scipovis nome alvoki ĉiujn soldatojn el sia armeo; Mitridato Eŭparatoro, kiu administris justicon en la dudek du lingvoj de sia imperio; Simonido, inventinto de mnemotekniko; Metrodoro, kiu profesiis la arton fidele ripeti tion kion li aŭskultis nur unu fojon. Per evidenta bonfido, Ireneo miris ke tiuj kazoj surprizas. Li diris al mi ke antaŭ tiu pluvema vespero, je kiu la ĉevalo lin fortrenis, li estis tio, kio ĉiuj kristanoj estas: blindulo, surdulo, senmemorulo. (Mi provis memorigi al li lian precizan percepton de la tempo, lian memoron de homaj nomoj, sed li ne aŭskultis min). Dum dek naŭ jaroj li vivis kiel sonĝanto: li rigardis sen vidi, aŭskultis sen aŭdi, li ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, forgesis. Falinte, li perdis konscion; kiam li reakiris ĝin, la nuno estis tiom riĉa kaj klara, ke ĝi estis netolerebla, kaj same por la plej banalaj kaj malnovaj memoroj. Malmulte poste li rimarkis la paralizon; la afero apenaŭ interesis lin; li rezonis (li sentis) ke senmoveco estis minimuma prezo; nun liaj senso kaj memoro estis neerarpovaj.

Ni per ekrigardo sensas: tri glasojn sur tablo. Funes: ĉiujn rebojn, berarojn kaj vinberojn de pergolo. Li sciis la formojn de la aŭstralaj nuboj en la mateniĝo de la 30a de aprilo 1882, kaj li povis ilin kompari, en la memoro, al la marmora koverto de libro kiun li nur unu fojon vidis, aŭ kun la ŝaŭmo kiun remo levis, en la Rio Negro, la antaŭtagon de la batalo de Quebracho. Ĉi tiuj memoroj ne estas simplaj: ĉiu vida bildo ligiĝis al sentoj muskolaj, varmecaj ktp. Li povis rekonstrui la sonĝojn de siaj dormoj, ĉiun bildon de sia duondormo. Du aŭ tri fojojn li rekonstruis tutan tagon; li neniam hezitis, sed ĉiu rekonstruado postulis alian tutan tagon. Li diris al mi: - Mi sola havas pli da memoroj, ol ĉiu homo, kune, iam ajn havos, de la komenciĝo de la mondo. - Kaj ankaŭ: - Miaj sonĝoj estas kiel via maldormo. - Kaj ankaŭ: - Mia memoro, sinjoro, estas kiel rubkolektejo. - Cirklo sur tabulo, rektangula triangulo, rombo, estas formoj kiujn ni povas plene intuicii; sammaniere Ireneo vidis la taŭzitajn kolharojn de ĉevalido, senfinan gregon en montoĉeno, la multajn vizaĝojn de mortinto dum longa funebra vigilo. Mi ne scias, kiom da steloj li vidis en la ĉielo.

Ĉi tiujn aferojn, kiujn li diris al mi, nek tiam, nek iam ajn, mi dubis. Tiam ne ekzistis kinematografo nek fonografo; estas tamen neverŝajne kaj preskaŭ nekredeble ke neniu eksperimentis kun Funes. La fakto estas, ke ni vivas per prokrastigo de prokrastigeblaĵoj; eble ni ĉiuj profunde scias ke ni estas senmortuloj, kaj ke, iam, ĉiu homo faros ĉiujn aferojn kaj ĉion scios.

El la mallumo Funes plu parolis.

Li diris al mi ke ĉirkaŭ 1886 li malkovris originalan numerosistemon kaj dum malmultaj tagoj li superis dudek kvar mil. Li ne skribis ĝin, ĉar al li sufiĉis por ĉiam ĝin pensi unu nuran fojon. La unua instigo, mi kredas, venis al li pro la malfeliĉa afero, ke por skribi 33 en arabaj ciferoj oni bezonas du signojn kaj du vortojn, anstataŭ unu nura vorto aŭ signo. Li tuj aplikis ĉi tiun bizaran principon al la aliaj numeroj. Anstataŭ sepmil dek tri li diris (ekzemple) «Máximo Perez»; anstataŭ sepmil dek kvar, «La Fervojo»; aliaj numeroj estis «Luis Melián Lafinur, Olimar, sulfuro, la trifolio, la baleno, la gaso, la kaldrono, Napoleono, Agustín de Vedia». Anstataŭ kvincent li diris «naŭ». Al ĉiu vorto respondis iu certa signo, ia marko; la lastaj estis tre komplikaj... Mi provis klarigi al li ke ĉi tiu rapsodio de senkoheraj frazoj estis precize la malo de numerosistemo. Mi rimarkigis al li ke diri 365 signifas diri tri centojn, ses dekojn, kvin unuojn; analizo kiu ne eblas kun «numeroj» kiel «La nigra Timoteo» aŭ «Mantelo je karno». Funes min ne aŭdis, aŭ ne volis aŭdi.

Locke, en la 17a jarcento, proponis (kaj rifuzis) neeblan idiomon en kiu ĉiu unuopa afero, ĉiu ŝtono, ĉiu birdo kaj ĉiu ramo havu propran nomon; Funes iam pensis al ĉi tia idiomo, sed li ĝin malakceptis, ĉar ĝi ŝajnis al li tro maldetala, tro ambigua. Li fakte memoris, ne nur ĉiun folion de ĉiu arbo de ĉiu monto, sed ankaŭ ĉiun fojon je kiu li ĝin sensis aŭ imagis. Li decidis redukti ĉiun el siaj pasintaj tagoj al sepmilo da memoroj, markotaj per ciferoj. Lin malpersvadis du konsideroj: la senfino de la tasko; ĝia senutileco. Mi opinias ke je sia morto li ankoraŭ ne finintus klasi ĉiun memoron de sia infanaĝo.

La du projektoj kiujn mi priparolis (senfina vortaro por la natura numeroserio, senutila mensa katalogo de ĉiu memorimago), estas sensencaj, sed rivelas ian balbutan grandiozecon. Ili permesas al ni travidi, aŭ dedukti, la vertiĝoplenan mondon de Funes. Li, ni ne forgesu, estis preskaŭ nekapabla je ĝeneralaj, platonaj ideoj. Ne nur por li estis malfacile kompreni kial la ĝenerala simbolo «hundo» povas indiki tiom vastan kvanton da individuoj malsamaj laŭ dimensioj kaj formo; sed lin ankaŭ ĝenis la fakto, ke la hundo de la tria horo kaj dek kvar minutoj (vidita profile) havas la saman nomon kiel la hundo de la tria horo kaj dek kvin minutoj (vidita fronte). Lia propra vizaĝo en la spegulo, liaj propraj manoj, ĉiun fojon surprizis lin. Diras Swift ke la imperiestro de Liliputo kapablis distingi la movadon de horloĝaj nadloj; Funes kontinue distingis la kvietan progresadon de putro, de kario, de laceco. Li rimarkis la progresojn de morto, de humideco. Li estis la soleca kaj klarmensa spektanto de multforma, tuja kaj preskaŭ netolereble preciza mondo. Babilono, Londono kaj Novjorko vualis per siaj kruelaj briloj la homan imagpovon; neniu, en iliaj homoplenaj turoj kaj en iliaj febraj stratoj, iam ajn sentis la varmon kaj la premon de tiom tuŝebla realeco, kiel tiu kiu tage kaj nokte konverĝis sur la feliĉa Ireneo, en lia malriĉa sudamerika ĉirkaŭurbo. Estis por li tre malfacile dormi. Dormi signifas distriĝi el la mondo; Funes, kuŝanta sur la faldolito, en mallumo, imagis ĉiun fendon kaj ĉiun reliefon de la precizaj domoj kiuj lin ĉirkaŭis. (Mi ripetas ke la plej malgrava el liaj memoroj estis pli detala kaj viva ol nia percepto de fizika ĝuo aŭ turmento). Oriente, je la fino de la kvartalo, estis disa malorda aro da novaj, nekonataj domoj. Funes ilin imagis nigraj, kompaktaj je homogena tenebro, nekonataj; al tiu direkto li turnis la kapon por dormi. Li ankaŭ kutimis imagi sin je la fundo de la rivero, lulita kaj nuligita de la fluo.

Li senpene lernis la anglan, la francan, la portugalan, la germanan kaj la latinan. Mi tamen suspektas, ke li ne bone kapablis pensi. En la superŝarĝita mondo de Funes nur ekzistis detaloj, preskaŭ tujaj.

La hezitanta mateniĝa heleco eniris tra la tera korto.

Tiam mi vidis la vizaĝon de tiu voĉo kiu la tutan nokton parolis. Ireneo estis dek naŭ jaraĝa; li naskiĝis en 1868; li ŝajnis al mi monumenteca kiel la bronzo, sed antikva kiel Egiptio, antaŭa al profetaĵoj kaj al piramidoj. Mi pensis ke ĉiu ajn el miaj vortoj (ĉiu ajn el miaj movoj) daŭros en lia senpaca memoro; frostigis min la timo multobligi senutilajn gestojn.

Ireneo Funes mortis en 1899, pro pulma kongesto.

[1942]

La senmortulo

Jorge Luis Borges

Traduko de Manuel Giorgini

al Cecilia Ingenieros