Mi diris ke la urbo staris sur ŝtona altebenaĵo. Tiu altebenaĵo, komparebla al rifaro, ne estis malpli apika ol la muregoj. Mi vane lacigis miajn piedojn: la nigra bazamento ne enhavis eĉ unu malgrandan neregulaĵon, la senŝanĝaj muregoj ne ŝajnis permesi eĉ unu nuran pordon. La suna varmego igis min rifuĝi en kaverno; je la fundo estis puto, en la puto ŝtuparo kiu enabismiĝis en la suban tenebron. Mi subeniris; tra ĥaosaj malpuraj galerioj mi atingis vastan rondan ĉambron, apenaŭ videblan. Estis naŭ pordoj en tiu kelĉambro; ok malfermiĝis al labirinto kiu trompe alvenis al la sama ĉambro; la naŭa (tra alia labirinto) al dua ronda ĉambro, sama kiel la unua. Mi ne konas la tutan nombron de la ĉambroj; miaj malbonŝanco kaj angoro ilin multobligis. La silento estis malamika kaj preskaŭ perfekta; estis neniu alia bruo en tiuj profundaj ŝtonaj retoj, krom subtera vento, kies devenon mi ne malkovris; sensone tra la fendoj perdiĝis rustakvaj akvogutetoj. Hororige, mi kutimiĝis al tiu necerta mondo; mi opiniis nekredeble ke povis ekzisti io alia krom kelĉambroj kun naŭ pordoj kaj longaj koridoroj kiuj disduiĝas. Mi ne scias dum kiom da tempo mi devis promeni subtere; mi scias ke kelkfoje mi konfuzis en la saman hejmveon la teruran barbaran vilaĝon kaj mian naskiĝurbon, inter la vitĝardenoj.
Je la fino de koridoro, neatendita muro haltigis mian iron, fora lumo falis sur min. Mi levis la vualitajn okulojn: alte, vertiĝe, mi vidis tiom lazuran ĉielrondon, ke ĝi ŝajnis al mi purpura. Metalaj ŝtupoj grimpis la muron. Laceco min falemigis, sed mi supreniris, kelkfoje haltante por singulti je feliĉo. Mi ekvidis kapitelojn kaj astragalojn, triangulajn gablojn kaj arkojn, konfuzajn paradojn de granito kaj marmoro. Tiel oni permesis al mi supreniri de la blinda regiono de nigraj interplektaj labirintoj al la brila Urbo.
Mi atingis iuspecan mallongan placon; fakte, korton. Ĝin ĉirkaŭigis nura konstruaĵo, je senregula formo kaj varia alteco; al tiu heterogena konstruaĵo apartenis la multaj kupoloj kaj kolumnoj. Antaŭ ĉiu detalo de tiu nekredebla monumento, min mirigis la antikveco de ĝia konstruado. Mi sentis ke ĝi antaŭis la homojn, kaj la teron. La evidenta antikveco (kvankam iel terura por la okuloj) ŝajnis al mi kongrua al laboro de senmortulaj kreintoj. Atente je komenco, poste indiferente, finfine senespere, mi vagis tra ŝtuparoj kaj pavimoj de la nesolvebla konstruaĵo. (Poste mi komprenis ke la larĝeco kaj alteco de la ŝtupoj estis nekonstantaj, fakto kiu klarigis la strangan lacecon kiun ili donis al mi.) Ĉi tiu konstruaĵo estas farita de dioj, mi komence opiniis. Mi esploris la neloĝatajn ĉirkaŭbaritejojn kaj mi korektiĝis: La dioj kiuj ĝin starigis mortis. Mi rimarkis ĝiajn strangaĵojn kaj mi diris: La dioj kiuj ĝin starigis estis frenezaj. Mi tion diris, mi memoras, pro nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso, pli pro mensa hororo ol pro senta timo. Aliaj impresoj aldoniĝis al tiu de senfina antikveco: tiu pri senfineco, tiu pri terureco, tiu de sensenca komplikeco. Mi estis trairinta labirinton, sed la brila Urbo de la Senmortuloj min timigis kaj naŭzis. Labirinto estas aĵo kreita por konfuzi homojn; ĝia arkitekturo, riĉa je simetrioj, submetiĝas al tiu celo. En la konstruaĵo kiun mi neperfekte esploris, la arkitekturo mankis je ajna celo. Abundis koridoroj sen eliro, neatingeble altaj fenestroj, grandegaj pordoj kiuj malfermiĝis al kelo aŭ puto, nekredeblaj renversitaj ŝtuparoj, kun ŝtupoj kaj balustrado suben. Aliaj adherantaj al la flanko de monumenta muro, mortis sen atingi iun ajn lokon, post du aŭ tri rondiroj, en la superaj tenebroj de la kupoloj. Mi ne scias ĉu ĉiuj ekzemploj kiujn mi listigis estas laŭliteraj; mi scias ke dum multaj jaroj ili infestis miajn koŝmarojn; mi ne povas scii nun ĉu iu detalo transskribiĝis de realeco aŭ de la formoj kiuj ĝenis miajn noktojn. Ĉi tiu urbo (mi pensis) estas tiom horora ke ĝiaj nuraj ekzisto kaj daŭro, eĉ se en la centro de sekreta dezerto, infektas la pasintecon kaj la estontecon kaj iel kuntrenas la astrojn. Dum ĝi daŭros, neniu en la mondo povos esti brava aŭ feliĉa. Mi ne volas ĝin priskribi. Ĥaoso de heterogenaj vortoj, taŭra aŭ tigra korpo en kiu svarmas monstre, kunigitaj kaj sin reciproke malamantaj, dentoj, organoj kaj kapoj, povas esti, eble, bildoj kiuj ĝin proksimigas.
Mi ne memoras la etapojn de mia reveno, inter la polvaj kaj malsekaj subteraĵoj. Mi nur scias ke ne lasis min la timo ke, je la foriro de la lasta labirinto, denove ĉirkaŭigos min la abomena Urbo de la Senmortuloj. Nenion alian mi povas memori. Ĉi tiu forgeso, nun nevenkebla, estis eble volita; eble la cirkonstancoj de mia eskapo estis tiom senplezuraj ke, iun tagon same forgesitan, mi ĵuris ilin forgesi.
III
Tiu kiu atente legis la rakonton de miaj provoj, memoris ke tribulo min sekvis samkiel hundo ĝis la senregula ombro de la muregoj. Kiam mi lasis la lastan subteran koridoron, mi lin trovis je la eniro de la kaverno. Li kuŝis sur la sablo, kie li plumpe skribis kaj forigis aron da signoj, kiuj estis kiel la sonĝaj literoj, kiuj konfuziĝas ĝuste kiam ni ekkomprenas ilin. Unue mi kredis ke temis pri barbara skribado; poste mi komprenis ke estas absurde opinii ke homoj kiuj ne atingis la kapablon paroli, konu skribon. Krome, neniu el la formoj samis al alia, kaj tio ekskludis aŭ malproksimigis la eblon, ke ili estas simbolaj. La viro ilin skribis, rigardis kaj korektis. Abrupte, kvazaŭ tiu ludo enuigus lin, li ilin forviŝis per manplato kaj antaŭbrako. Li min rigardis, li ne ŝajnis min rekoni. Tamen, tiom grandis la senpezigo kiu min superŝutis (aŭ tiom granda kaj timoplena estis mia soleco), ke mi pensis, ke tiu rudimenta troglodito, kiu min rigardis de la kaverna grundo, restis tie por atendi min. La suno bruligis la ebenaĵon; kiam ni komencis la revenvojaĝon vilaĝen, sub la unuaj steloj, la sablo brulis sub la piedoj. La troglodito antaŭis min; tiun nokton mi konceptis la intencon instrui al li kiel rekoni, kaj eble ripeti, kelkajn vortojn. Hundoj kaj ĉevaloj - mi konsideris - kapablas la unuan aferon; multaj birdoj, kiel la Cezara najtingalo, la duan. Ne gravas kiom kruda, homa inteligento ĉiam estas pli granda ol tiu de neraciaj estaĵoj.
La humileco kaj mizero de la troglodito prenis el mia memoro la bildon de Argo, la maljuna mortiĝanta hundo de Odiseado, kaj tial mi nomis lin Argo kaj mi provis tion instrui al li. Sed ĉiu mia strebo fiaskis. Volo, rigoro kaj obstino tute senrezultis. Senmova, inertmiena, li ŝajnis ne ekaŭdi la sonojn kiujn mi provis enbati en lian kapon. Kelkajn paŝojn for de mi, li estis kvazaŭ forega. Ĵetiĝinta sur la sablon, simila al iu eta kaj falema lafa sfinkso, li lasis ke super li la ĉieloj turniĝu, de la taga ĝis la nokta krepusko. Ŝajnis neeble al mi ke li ne rimarkis mian intencon. Mi memoris ke famas inter la Etiopuloj tio, ke la simioj ne parolas decide, por ne esti devigitaj al laboro, kaj mi alskribis la silenton de Argo kiel timo aŭ diferenco. El tiu imago mi iris al aliaj, eĉ pli strangaj. Mi pensis ke Argo kaj mi apartenis al malsamaj universoj; mi pensis ke niaj perceptoj estas samaj, sed ke Argo ilin kombinadis malsame kaj konstruis per ili aliajn objektojn; mi pensis ke eble por li objektoj ne ekzistas, sed vertiĝa kaj kontinua ludo da mallongegaj impresoj. Mi pensis al mondo sen memoro, sen tempo; mi konsideris eblan lingvon farita je senpersonaj verboj aŭ nedeklinacieblaj nomoj. Tiel mortadis miaj tagoj kaj kun ili, la jaroj, sed io simila al feliĉo okazis iun matenon. Pluvis, per pova malrapido.
Dezertaj noktoj povas esti malvarmaj, sed tiu estis fajra. Mi sonĝis ke Tesajla rivero (al kies akvoj mi redonis oran fiŝon) venis por min liberigi; sur la ruĝa sablo kaj sur la nigra ŝtono mi aŭdis ĝian alproksimiĝon; la aera freŝeco kaj la obstina pluva bruo min vekis. Mi nude kuris por ĝin ricevi. La nokto deklinaciiĝis; sub la flavaj nuboj la tribo, ne malpli feliĉa ol mi, ofertis sin per ia ekstazo al la perfortaj skualoj. Ili ŝajnis koribantoj regitaj el dieco. Argo, kun okuloj rigardantaj la ĉielon, ĝemis; riveretoj kuris tra lia vizaĝo, ne nur akvaj, sed (kiel mi poste komprenis) larmaj. Argo! - mi krivokis - Argo!