Tiam, per malforta miro, kvazaŭ li malkovris aferon perditan kaj de multa tempo forgesitan, Argo balbutis la jenajn vortojn: Argo, hundo de Odiseo. Kaj poste, denove sen min rigardi: Ĉi tiu hundo ĵetita en la sterkon.
Ni facile akceptas realecon, eble ĉar ni intuicias ke nenio estas reala. Mi demandis al li, kion li sciis pri Odiseado. La uzo de la greka lingvo malfacile sukcesis por li: mi devis ripeti la demandon.
Malmultegon, li diris. Malpli ol la plej malbona rapsodo. Eble pasis mil kaj cent jaroj ekde kiam mi ĝin inventis.
IV
Ĉio klariĝis al mi tiun tagon. La trogloditoj estis la Senmortuloj; la sablakva rivereto, la Rivero kiun la kavaliro serĉis. Pri la urbo kies famo atingis eĉ ĝis la Ganĝo, antaŭ naŭ jarcentoj la Senmortuloj ĝin eldetruis. Per ĝiaj restaĵoj ili starigis, en la sama loko, la sensencan urbon kiun mi trairis; kvazaŭ parodio aŭ renverso kaj ankaŭ templo de la neraciaj dioj kiuj regas la mondon kaj pri kiuj ni nenion scias, krom tio ke ili similas al homo. Tiu konstruo estis la lasta simbolo al kiu la Senmortuloj konsentis; ĝi markas etapon je kiu, ĉiun entreprenon konsiderintaj kiel vanan, ili decidis vivi en la penso, en pura spekulativo. Ili starigis la urbon, forgesis ĝin kaj iris loĝi en la grotoj. Absorbitaj, ili preskaŭ ne rimarkis la fizikan mondon.
Ĉi tiujn aferojn Homero rakontis, same kiel iu parolas kun infano. Li ankaŭ rakontis pri sia maljunaĝo kaj pri la lasta vojaĝo kiun li komencis, movita, samkiel Odiseo, de la intenco atingi tiujn homojn kiuj ne konas la maron, kaj ne manĝas salan viandon, kaj ne scias pri la remo. Li loĝis unu jarcenton en la Urbo de la Senmortuloj. Kiam ili ĝin detruis, li sugestis la starigon de la alia. Ĉi tio ne devas surprizigi nin; estas fame, ke post la kantado de la milito de Trojo, Homero kantis la militon de ranoj kaj musoj. Estis kvazaŭ dio kiu unue kreis la kosmon, kaj poste la kaoson.
Senmorteco estas bagatelaĵo: escepte de homo, ĉiuj estaĵoj estas senmortaj, ĉar ili ne scias pri la morto; la terura, dieca, nekomprenebla afero estas konscii je propra senmorteco. Mi rimarkis ke, malgraŭ la religioj, tiu konvinko estas tre malofta. Izraelidoj, kristanoj kaj islamanoj konfesas senmortecon, sed la venerado kiun ili omaĝas al la unua de la du jarcentoj pruvas, ke ili nur kredas al ĝi, kaj fakte destinas ĉiun alian, je senfina kvanto, por ĝin premii aŭ puni. Pli racia ŝajnas al mi la rado de kelkaj Hindustanaj religioj; en tiu rado, kiu ne havas komenciĝon nek finon, ĉiu vivo estas efiko de la antaŭa kaj generas la postan, sed neniu difinas la tuton... Edukita de plurjarcenta ekzercado, la respubliko de la Senmortuloj atingis perfektecon je tolero kaj eble je malŝato. Ili sciis ke dum senfina tempo al ĉiu homo okazas ĉiu afero. Pro ties pasintaj aŭ estontaj virtoj, ĉiu homo meritas ĉian bonon, sed ankaŭ ĉian perfidon, pro ties pasintaj aŭ estontaj fiaĵoj. Same kiel en vetludoj la paraj kaj malparaj ciferoj tendencas al ekvilibro, tiel genio kaj stulteco nuligas kaj korektas sin reciproke kaj eble la kruda poemaĵo de la Cido estas la kontraŭpezo postulita de unu nura epiteto en la Eglogoj aŭ de diraĵo de Heraklito. La plej efemera penso obeas al nevidebla plano kaj povas kroni aŭ inaŭguri sekretan formon. Mi scias ke iuj realigis malbonon tiel ke en estontaj jarcentoj tio portu la bonon, aŭ pro tio ke ĝi venis en pasintaj jarcentoj... Tiel viditaj, ĉiuj niaj agoj estas justaj, sed ankaŭ indiferentaj. Ne ekzistas moralaj aŭ intelektaj meritoj. Homero verkis la Odiseadon; en senfina tempo, kun senfinaj cirkonstancoj kaj ŝanĝiĝoj, tio kio neeblas estas ne verki, almenaŭ unu fojon, la Odiseadon. Neniu estas iu, unu nura senmortulo estas ĉiuj homoj. Kiel Cornelius Agrippa, mi estas dio, mi estas heroo, mi estas filozofo, mi estas demono kaj mi estas mondo, kiu estas komplika maniero por diri ke mi ne estas.
La koncepto de mondo kiel sistemo de precizaj kompensoj vaste influis la Senmortulojn. Unue, ĝi imunis ilin al kompato. Mi parolis pri la antikvaj kavernoj kiuj rompis la ebenaĵon en la alia rivera bordo; iu viro subenfalis en la plej profundan; li ne povis vundiĝi nek morti, sed soifo lin bruligis; pasis sepdek jaroj ĝis finfine iu ĵetis ŝnuron al li. Eĉ ne la persona destino interesis. La korpo estis obeema dombesto kaj sufiĉis por ĝi, ĉiun monaton, almozo je kelkaj horoj da dormo, iom da akvo kaj peceto da viando. Sed oni ne kredu nin asketaj. Ne ekzistas pli komplika plezuro ol pensumado kaj ni abandoniĝis en ĝin. Estu ekzemplo, tiun matenon, la malnova, baza ĝuo de pluvo. Sed estis maloftegaj momentoj; ĉiuj Senmortuloj kapablis je perfekta kvieto; mi memoras iun kiun mi neniam vidis stare; birdo nestis sur lia brusto.
Inter la korolarioj de doktrino laŭ kiu ne ekzistas io ajn kio ne kompensiĝas de io alia, estas iu malgrava teorie, sed kiu igis nin, je la komenciĝo aŭ fino de la deka jarcento, disvastiĝi tra la tero. Ĝi enhaviĝas en la jenaj vortoj: Ekzistas rivero kies akvo donas senmortecon; en iu regiono estas alia rivero, kies akvoj forprenas ĝin. La kvanto da riveroj ne estas senfina; senmortula vojaĝanto kiu trairas la mondon iun tagon sukcesos trinki el ĉiuj. Ni proponis trovi tiun riveron.
Morto (aŭ ties aludo) valorigas kaj patosigas homojn. Ili kortuŝas pro ilia fantomeca kondiĉo; ĉiu ago kiun ili ne realigas povas esti la lasta; ne ekzistas vizaĝo kiu ne estas same forviŝiĝonta samkiel sonĝa vizaĝo. Ĉio, inter la mortuloj, havas nerekapteblan kaj kaŭzan valoron. Inter la Senmortuloj, male, ĉiu ago (kaj ĉiu penso) eĥas aliajn kiuj antaŭis ĝin en la pasinteco, sen videbla komenciĝo, aŭ fidele aŭguras aliajn kiuj en la estonteco ĝisvertiĝe ĝin ripetos. Ne ekzistas io kio ne estas same perdita kiel inter nelacigeblaj speguloj. Nenio povas okazi unu nuran fojon, nenio estas valore provizora. Tio kio estas rita, grava, elegia, ne valoras por la Senmortuloj. Homero kaj mi disiĝis je la eniro de Tangero; mi kredas, ke eĉ sen adiaŭoj.
V
Mi trairis novajn regnojn, novajn imperojn. En la aŭtuno de 1066 mi militservis sur la ponto de Stamford, mi ne plu memoras ĉu inter la armeo de Harold, kiu frue trovis sian destinon, aŭ ĉu en tiu de Harald Hardrada kiu konkeris ses futojn da angla tero, aŭ malmulton pli. En la sepa jarcento de Heĝiro, en la ĉirkaŭurbo de Bulaq, mi transskribis per malrapida kaligrafio, en forgesita lingvo, per nekonata alfabeto, la sep vojaĝojn de Sinbado kaj la historion de la Bronza Urbo. En karcera korto de Samarkando mi longe ŝakludis. En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio. En 1638 mi troviĝis en Kolzsvár kaj poste en Leipzig. En Aberdeen, en 1714, mi subskribiĝis al la ses volumoj de la Iliado de Pope; mi scias ke mi ilin legis plezure. Ĉirkaŭ 1729 mi diskutis la originon de tiu poemo kun profesoro de retoriko, nomita, mi kredas, Giambattista; liaj argumentoj ŝajnis al mi nerefuteblaj. La kvaran de oktobro de 1921, la Patna, kiu estis min portanta al Bombay, devis ĵeti la ankron en haveno de la eritrea marbordo.¹ Mi alteriĝis; mi memoris aliajn matenojn, foregajn, pasintajn antaŭ la Ruĝa Maro kiam mi estis tribunuso de Romo kaj la febro, la magio kaj neagado konsumis la soldatojn. Je la urba periferio mi vidis helakvan riveron; mi trinkis el ĝi, pro kutimo. Dum mi grimpis la ripon, dornoplena arbo ŝiris mian mandorson. La nekutima doloro ŝajnis al mi akrega. Nekredema, silenta kaj feliĉa, mi kontemplis la valoran formiĝon de malrapida sangoguto. Mi denove estas mortula, mi ripetis al mi mem, mi denove estas simila al ĉiu alia homo. Tiun nokton mi dormis ĝis la sunleviĝo.
...Mi relegis, post jaro, ĉi tiujn paĝojn. Mi scias ke ili ne foras de vereco, sed en la unuaj ĉapitroj, kaj en kelkaj alineoj de la aliaj, mi eble perceptas ion malveran. Tio dependas, eble, de la trouzo de detaloj, procedo kiun mi lernis de poetistoj kaj kiu infektas ĉion per malvero, ĉar detaloj povas abundi en faktoj sed ne en ties memoroj... Sed mi kredas ke mi trovis pli intiman kialon. Mi ĝin skribos: ne gravas ĉu oni min juĝos fantazioplena.