Выбрать главу

La rakonto de mi priskribita ŝajnas nereala ĉar en ĝi miksiĝas la eventoj de du apartaj personoj. En la unua ĉapitro, la kavaliro petas la nomon de la rivero kiu banas la muregojn de Tebo; Flaminius Rufus, kiu unue donis al la urbo la epiteton Hekatompylos, diras ke la rivero estas Egipto; neniu el ĉi tiuj nomoj taŭgas por li sed por Homero, kiu eksplicite mencias, en la Iliado, la urbon Tebo Hekatompylos, kaj en la Odiseado, per la buŝo de Proteus kaj de Odiseo, senŝanĝe diras Egipton por celi Nilon. En la dua ĉapitro, la romiano, trinkante la senmortuligan akvon, elparolas kelkajn vortojn en la greka; tiuj vortoj estas de Homero kaj oni ilin povas trovi je la fino de la fama ŝipolisto. Plue, en la vertiĝa palaco, li parolas pri "nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso"; ĉi tiu vortoj bone taŭgas al Homero, kiu imagis tian hororon. Tiaj anomalioj malkvietigis min; aliaj, estetikaj, permesis al mi malkovri la veron. Ili troviĝas en la lasta ĉapitro; en ĝi estas skribite ke mi servis sur la ponto de Stamford, ke mi transskribis, en Bulaq, la vojaĝojn de Sinbad la Maristo kaj ke mi subskribiĝis, en Aberdeen, al la angla Iliado de Pope. Oni povas legi, interalie: "En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio". Neniu el ĉi tiuj atestoj estas falsa; sed estas signifoplene, ke oni evidentigis ilin. La unua ŝajnas konveni al militemulo, sed poste oni rimarkas ke la rakontanto ne interesiĝas pri la detaloj de la batalo, sed pri la destino de la homoj. La sekvaj estas pli kuriozaj. Obskura baza kialo devigis min rimarki ilin; mi tion faris ĉar mi sciis ke ili estis patosaj. Ili ne estas tiaj, se diritaj de la romia Flaminius Rufus. Ili ja estas tiaj, se diritaj de Homero; estas strange ke ĉi-lasta kopiis, en la dektria jarcento, la adventurojn de Sinbad, de iu alia Odiseo, kaj ke li malkovru, post multaj jarcentoj, en norda regno kaj per barbara lingvo, la formojn de lia Iliado. Pri la frazo kie aperas la nomo Bikanir, videblas ke ĝin klerulo forĝis, deziranta (samkiel la aŭtoro de la ŝipolisto) paradmontri grandiozajn vortojn.²

Kiam la fino alproksimiĝas, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Oni ne surpriziĝu, ke la tempo konfuzigis tiujn kiuj iam min reprezentis, kun tiuj kiuj simbolis la destinon de tiuj kiuj akompanis min dum tiom da jarcentoj. Mi estis Homero; baldaŭ, mi estos Neniu, samkiel Odiseo; baldaŭ, mi estos ĉiuj: mi estos morta.

Apendica noto de 1950. Inter la komentoj kiujn publikigo de ĉi tiu testo kaŭzis, la plej kurioza, se ne la plej afabla, titoliĝas A coat of many colours (Manchester, 1948) kaj tenacplume ĝin verkis d-ro Nahum Cordovero. Ĝi konsistas je cento da paĝoj. En ĝi oni parolas pri la grekaj flikverkoj, pri tiuj de malalta latineco, pri Ben Jonson, kiu difinis siajn samepokulojn per verkopecoj de Seneca, pri la Virgilius evangelizans de Alexander Ross, pri la majstraĵoj de George Moore kaj Eliot, kaj, fine, pri la "rakonto atribuita al la antikvaĵisto Joseph Cartaphilus." La aŭtoro denuncas, en la unua ĉapitro, mallongajn interpoladojn de Plinio (Historia Naturalis, V, 8); en la dua, de Thomas de Quincey (Writings, III, 439); en la tria, de letero de Descartes al ambasadoro Pierre Chanut; en la kvara, de Bernard Shaw (Back to Methuselah, V). El ĉi tiuj entrudiĝoj, aŭ ŝteloj, li deduktas ke la tuta verko estas apokrifa.

Laŭ mia opinio, tiu konkludo estas neakceptebla. Kiam la fino alproksimiĝas, Cartaphilus skribis, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Vortoj, elradikigitaj kaj mutilitaj, aliulaj vortoj, estis la mizera almozo kiun horoj kaj jarcentoj lasis al li.

(1) Estas skrapsigno en la manuskripto; eble la nomo de la haveno forviŝiĝis.

(2) Ernesto Sabato sugestas ke tiu Giambattista kiu debatis la formiĝon de la Iliado kun la antikvaĵisto Cartaphilus estas Giambattista Vico; ĉi tiu opiniis ke Homero estas simbola persono, samkiel Plutono aŭ Akilo.

La domo de Asteriono

de J.L. Borges

Traduko de Manuel Giorgini

"Kaj la reĝino naskis filon, kiun oni nomis Asteriono"

Apolodoro, Biblioteko, III, 1

Mi scias ke oni akuzas min je malmodesteco, kaj eble je mizantropeco aŭ frenezeco. Tiuj akuzoj (kiujn mi punos ĝustmomente) estas ridigaj. Ja veras ke mi ne lasas mian hejmon, sed ankaŭ estas vero, ke la pordoj (kies nombro estas senfina) restas malfermitaj nokte kaj tage por homoj kaj por bestoj. Eniru kiu volas. Tiu ĉi tie ne trovos virinajn luksojn nek grandiozan palacan pompon, sed kvieton kaj solecon. Kaj tiu trovos domon kiel neniu simila ekzistas sur la Tero (mensogas tiu kiu asertas ke en Egiptio estas simila). Eĉ miaj kalumniantoj konsentas ke en la domo ne estas ajna meblo. Alia ridiga mensogo estas ke mi, Asteriono, estas malliberulo. Ĉu mi devos ripeti ke ne estas unu malfermita pordo, kaj aldoni ke eĉ ne estas unu ŝloso? Krome, iam dum sunsubiro mi trairis la stratojn; kaj se mi ja revenis antaŭ la nokto, tio estis pro la timo kiun la homamasaj vizaĝoj donis al mi; vizaĝoj senkoloraj kaj ebenaj, kvazaŭ malfermitaj manoj. La suno jam subiris, sed elkora infana ploro kaj la krudaj preĝoj de la grego diris al mi, ke oni jam rekonis min. La homoj preĝis, fuĝis, sternis sin; kelkaj grimpis sur la stilobatoj de la templo de fakeloj. Iu, mi kredas, serĉis rifuĝon en la maron. Ne por insisti, sed mia patrino estis reĝino; mi ne povas miksiĝi kun la popolo, eĉ se mia modesteco tion volas.

Vero estas, ke mi unikas. Ne interesas min tio, kion homo povas transdoni al aliaj homoj; samkiel filozofoj, mi opinias ke nenio povas komunikiĝi tra skribarto. Ĝenaj kaj vulgaraj detaloj ne akceptiĝas en mian spiriton, kiu taŭgas nur por grandiozo; mi neniam povis memori la diferencon kiu distingas iun literon de alia. Malavara senpacienco ne konsentis ke mi lernu kiel legi. Kelkfoje mi bedaŭras, ĉar noktoj kaj tagoj estas longaj.

Certe distroj ne mankas al mi. Samkiel virŝafo kiu sin ĵetas, mi kuras tra la ŝtonaj haloj ĝis mi falas teren pro vertiĝo. Mi embuskas en ombro de puto kaj en la angulo de halo kaj mi ludas kaŝludon. Estas balkonoj el kiuj mi faligas min, ĝis mi sangoplenas. Iam ajn mi povas lude dormi, per fermitaj okuloj kaj peza spirado (kelkfoje mi vere endormiĝas; foje, kiam mi malfermas miajn okulojn, la koloro de la tago aliiĝis). Sed el la multaj ludoj, mi plej ŝatas tiun pri alia Asteriono. Mi imagas ke li vizitas min, kaj ke mi montras al li la domon. Per multe da riverencoj, mi diras al li "Ni nun reiru al la antaŭa angulo", aŭ "Ni nun atingu alian korton", aŭ "Mi ja diris al vi ke vi ŝatos la akvokanalon", aŭ "Mi montros al vi puton kiu pleniĝis je sablo", aŭ ankaŭ "Vi vidos kiel la kelo disbranĉiĝas". Kelkfoje mi eraras, kaj ni ambaŭ ekridas.

Sed mi ne nur imagis ludojn, mi ankaŭ pripensis pri la domo. Ĉiu parto de la domo ripetiĝas; iu ajn ĝia loko estas ankaŭ alia loko. Ne estas nur unu puto, nur unu korto, nur unu fontano, nur unu brutejo. La domo same grandas kiel la mondo. Tamen, per longa trairado de kortoj kun puto kaj polvoplenaj grizaŝtonaj haloj, mi atingis straton kaj vidis la templon de fakeloj kaj la maron. Mi ne komprenis tion, ĝis dumnokta vizio rivelis al mi, ke ankaŭ la maroj kaj la temploj estas senfinaj. Ĉio ekzistas multajn fojojn, senfinajn fojojn; nur du aferoj en la mondo ŝajnas ekzisti nur unu fojon: alte, la komplika suno; sube, Asteriono. Eble estis mi tiu kiu kreis la stelojn kaj la sunon kaj ĉi tiun grandegan domon, sed mi tion ne memoras.

Ĉiun naŭan jaron en la domon eniras naŭ viroj, por ke mi ilin liberigu el ĉiu malbono. Mi aŭdas iliajn paŝojn aŭ ilian voĉon en la fono de la ŝtonaj haloj kaj mi gaje kuras al ili. La ceremonio daŭras malmultajn minutojn. Unu post la alia, ili falas, sen ke mi malpurigu miajn manojn je sango. Tie kie ili falas, ili restas; kaj la kadavroj helpas distingi iun halon de la aliaj. Mi ne scias kiuj ili estas, sed mi scias ke iu el ili en mortomomento profetis, ke iam alvenos mia redemptoro. Ekde tiam mi ne bedaŭras je soleco, ĉar mi scias ke mia redemptoro vivas, kaj ke iun tagon li leviĝos el la polvo. Se mia aŭdkapablo povus kapti ĉiun bruon en la mondo, mi aŭdus liajn paŝojn. Li portu min al loko kun malpli da haloj kaj malpli da pordoj! Kiel estos mia redemptoro? Ĉu li estos taŭro kun homa vizaĝo? Aŭ ĉu li estos kiel mi?