La matena suno brilis sur la bronza spado. Ne plu restis sangomakulo.
"Ĉu vi kredus tion, Ariano?" diris Tezeo. "La Minotaŭro preskaŭ ne defendis sin."
TLöN, UQBAR, ORBIS TERTIUS
de J.L. Borges
Traduko de Manuel Giorgini
Mi dankas la malkovron de Uqbar al kuniĝo de spegulo kaj enciklopedio. La spegulo maltrankviligis fonon de halo en vilao en strato Gaona, en Ramos Mejía; la enciklopedio trompe titoliĝas The Anglo-American Cyclopaedia (Novjorko, 1917), kaj estas represaĵo, ne malpli laŭlitera ol enuiga, de la Brita Enciklopedio de 1902. La afero okazis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj. Bioy Casares, kiu vespermanĝis ĉe ni tiun vesperon, estis parolanta pri sia projekto de romano rakontita en unua persono, kies rakontanto, pro forpreno aŭ distordo de kelkaj faktoj, ekuzus kontraŭdirojn, kiuj povus permesi al kelkaj legantoj - al malmultegaj legantoj - divenon de terura aŭ banala vero. De la fora fono de la halo la spegulo nin spionis. Ni malkovris (malfrue nokte ĉi tiu malkovro estas neevitebla) ke estas io monstra en speguloj. Bioy Casares tiam memoris ke unu el la ĉefherezuloj de Uqbar juĝis ke speguloj kaj kopulacio estas abomenaj, ĉar ili multobligas la nombron de homoj. Aldemandite pri la origino de tiu memorinda citaĵo, li respondis ke la Anglo-American Cyclopaedia enhavis ĝin en sia artikolo pri Uqbar. En la vilao (kiun ni luis kune kun la mebloj) estis ekzemplero de tiu verkaĵo. En la lastaj paĝoj de la volumo XXVI ni trovis artikolon pri Uppsala; en la unuaj de la XXVII, pri Ural-Altaic Languages; eĉ ne unu nuran vorton pri Uqbar. Inter seniluziĝo kaj miro, Bioy konsultis la indekson; li vane provis ĉiun eblan skribomanieron: Uqbar, Ucbar, Ooqbar, Ookbar, Oukbahr... Antaŭ lia foriro, li diris al mi ke temis pri regiono de Irako, aŭ Malgrandazio. Mi konfesu, ke mi iom embarasite kapjesis. Mi konjektis ke tiu nedokumentita lando, tiu sennoma ĉefherezulo, estis falsaĵo improvizita de la modesteco de Bioy, por gravigi frazon. La tute sterila esploro de unu el la atlasoj de Justus Perthes konfirmis mian dubon.
La venontan tagon, Bioy min vokis el Buenos Aires. Li diris ke li estas rigardanta la artikolon pri Uqbar, en la XXVI-a volumo de la Encyclopaedia. En ĝi ne estis la nomo de la ĉefherezulo, sed estis raporto pri lia doktrino, kaj per preskaŭ samaj vortoj kiel tiuj kiujn li citis, kvankam - eble - literature malsuperaj. Li citis el memoro, Copulation and mirrors are abominable. La teksto de la Encyclopaedia diris: "Laŭ unu el tiuj gnostikuloj, la videbla universo estas iluzo, aŭ - pli precize - sofismo; speguloj kaj patreco estas abomenaj (mirrors and fatherhood are abominable), ĉar ili ĝin multobligas kaj diskonigas". Mi diris al li, tute sincere, ke mi ŝatos vidi tiun artikolon. Post malmultaj tagoj li ĝin portis al mi. Tio min surprizis, ĉar la skrupulaj kartografiaj indeksoj de la Erdkunde, fare de Ritter, tute ne konas la ekziston de Uqbar.
La volumo portita de Bioy estis fakte la XXVI-a de la Anglo-American Cyclopaedia. La alfabeta montro sur la frontispico kaj ripo estis la sama kiel sur nia ekzemplero (Tor-Ups), sed la volumo, anstataŭ havi 917 paĝojn, havis 921. Tiuj pluaj kvar paĝoj enhavis la artikolon pri Uqbar: ne antaŭviditan (kiel la leganto eble rimarkis) de la alfabeta montro. Ni poste certiĝis ke inter la du volumoj, krom ĉi tiu, ne estis aliaj malsamoj; ili ambaŭ (kiel mi verŝajne jam klarigis) estis represaĵoj de la deka Encyclopaedia Britannica. Bioy aĉetis sian ekzempleron en iu ajn aŭkcia vendado.
Ni legis la artikolon iom atente. La nura interesa parto estis tiu jam citita de Bioy. La cetero ŝajnis tre verŝajna, tre kongrua kun la ĝenerala tono de la verkaĵo kaj (kiel kompreneble) iom enuiga. Per relegado ni malkovris, sub ĝia rigora strukturo, ian fundamentan sendeterminecon. El la dek kvar nomoj de la geografia sekcio, ni nur rekonis tri (Khorassan, Armenia, Erzerum), ambigue interpolitaj tra la teksto; el la historiaj nomoj, nur unu: tiun de la trompinto Magiisto Esmerdi, kiu tamen estis citita nur komparcele. La artikolo celis specifi la limbordojn de Uqbar, sed ĝiaj nebulaj rilatlokoj estis riveroj, krateroj kaj montoj de tiu sama lando. Ni ekzemple legis ke la suda limbordo formiĝis de la basebenaĵoj de Tsai Chaldun kaj de la delto de rivero Axa, kaj ke en la insuloj de tiu delto abundas sovaĝaj ĉevaloj. Ĉi tio je komenciĝo de paĝo 918. El la historia sekcio (paĝo 920) ni lernis ke, pro la religiaj persekutoj de la XIII-a jarcento, ortodoksuloj serĉis rifuĝon en tiujn insulojn, kie plu staras iliaj obeliskoj, kaj kie ne maloftas, per fosado, trovi iliajn ŝtonajn spegulojn. La sekcio pri Lingvo kaj Literaturo, tre mallonga, nur unu rimarkeblan parton enhavis, en kiu oni klarigis ke la literaturo de Uqbar havis fantastan karakterizon, kaj ke ĝiaj epopeoj kaj legendoj neniam rilatis al realeco, sed al la du fikciaj regionoj de Mlejnas kaj Tlön... La bibliografio enhavis kvar volumojn kiujn ni ankoraŭ ne sukcesis trovi, kvankam la tria - Silas Haslam, History of the Land Called Uqbar, 1874 - ĉeestas en la katalogoj de la librovendejo de Bernard Quaritch. (1). La unua, Lesbare und lesenswerthe Bemerkungen über das Land Ukkbar in Klein-Asien, estas datita 1641 kaj verkita de Johannes Valentinus Andreä. La afero estas signifoplena: nur du jarojn poste mi neatende retrovis tiun nomon en kelkaj paĝoj fare de De Quincey (Writings, XIII-a volumo), kaj mi lernis ke estis nomo de germana teologisto, kiu, je komenco de la jarcento XVII-a, priskribis la fikcian komunumon "Rozokruco"; komunumo kiun aliaj, poste, reale kreis uzante liajn imagitaĵojn kiel ekzemplon.
Tiun saman vesperon ni estis ĉe la Nacia Biblioteko, sed ni vane ĝenis atlasojn, katalogojn, jarlibrojn de geografiaj socioj, memoraĵoj de vojaĝantoj kaj de historiistoj. Neniu iam ajn estis en Uqbar. Eĉ la ĝenerala indekso de la enciklopedio de Bioy ne havis tiun nomon. La venontan tagon, Carlos Mastronardi (al kiu mi priparolis la aferon) hazarde vidis en librovendejo la nigrajn kaj orkolorajn ripojn de la Anglo-American Cyclopaedia. Li eniris kaj konsultis la volumon XXVI-an. Kompreneble, li ne trovis ajnan signon pri Uqbar.
II
En la Hotel de Adrogué, inter la elverŝemaj kaprifolioj kaj la iluzia fono de la speguloj, plu ekzistas ia limigita kaj malkreskanta memoro pri Herbert Ashe, inĝeniero de la Ferrocarriles del Sur. En vivo, kiel multaj britoj, li suferis je senrealeco; en morto, li eĉ ne plu estas la fantomo, kiu li estis. Alta, senreva; lia laca rektangula barbo estis ruĝa. Ŝajnas ke li estis vidvo, sen filoj. Ĉiun unuan aŭ duan jaron li iris al Britio; por viziti (laŭ tio kion mi vidas el fotoj kiujn li montris) iun sunhorloĝon kaj kelkajn kverkojn. Mia patro starigis kun li (sed la verbo estas troa) unu el tiuj anglaj amikiĝoj kiuj dekomence ekskludas konfidencon kaj tre baldaŭ preterlasas konversacion; ili kutime interŝanĝis librojn kaj revuojn; ili alfrontis unu la aliajn je ŝakmatĉoj... Mi lin memoras en la halo de la hotelo, kun matematiklibro enmane, kelkfoje rigardanta la nerekapteblajn kolorojn de la ĉielo. Iun vesperon ni estis parolantaj pri la dekduuma nombrosistemo (en kiu dek du skribiĝas kiel dek); Ashe diris al mi ke li estis tradukanta mi ne scias kiajn dekduumajn tabelojn al sesdekonaj tabeloj (en kiuj sesdek skribiĝas kiel dek). Li pludiris ke tiun laboron konfidis al li norvegulo en Rio Grande do Sul. Ok jarojn ni lin konis, kaj neniam li diris, ke li vizitis tie... Ni parolis pri paŝtista vivo, pri capangas, pri la brazila etimologio de la vorto gaucho (kiun kelkaj orientaj maljunuloj plu prononcas kiel gaúcho), kaj ne plu temis - Dio min pardonu - pri dekduumaj funkcioj. En la septembro de 1937 (ni ne estis en la hotelo), Herbert Ashe mortis pro rompiĝo de aneŭrismo. Antaŭ kelkaj tagoj li ricevis el Brazilo sigelfermitan kaj registritan paketon. Estis libro en granda oktavo. Ashe lasis ĝin en la trinkejo, kie - post monatoj - mi ĝin retrovis. Mi eklegis ĝin kaj mi sentis leĝeran kaj miroplenan vertiĝon, kiun mi ne priskribos, ĉar ĉi tiu ne estas la historio de miaj emocioj sed la historio de Uqbar, Tlön, kaj de Orbis Tertius. En iu islama nokto, kiun oni nomas la Nokton de la Noktoj, la ĉielaj pordoj malfermiĝas, kaj la akvo en kruĉoj fariĝas pli dolĉa. Eĉ se tiuj pordoj, tiam, malfermiĝintus, mi ne sentintus tion, kion mi fakte sentis. La libro estis skribita angle kaj enhavis 1001 paĝojn. Sur ĝia leda flava ripo legis mi jenajn vortojn, kiujn frontispico ripetis: A First Encyclopaedia of Tlön. Vol. XI. Hlaer to Jangr. Ne estis dato, nek presloko. La unua paĝo, kaj la veleno de iu tabelo, surhavis ovalan stampon, intenslazura, kun jena skribaĵo: Orbis Tertius. Antaŭ du jaroj, inter paĝoj de plagiata enciklopedio, mi trovis supraĵan priskribon de falsa lando; nun la hazardo portis al mi ion pli valoran kaj malfacilan. Ĉemane mi havis, nun, vastan kaj sisteman eron de la Totala Historio de nekonata planedo, kun ĝiaj arkitekturoj kaj ĝiaj militoj, kun la teruro de ĝiaj mitologioj kaj la bruo de ĝiaj lingvoj, kun ĝiaj imperiestroj kaj ĝiaj maroj, kun ĝiaj mineraloj kaj ĝiaj birdoj kaj ĝiaj fiŝoj, kun ĝia algebro kaj ĝia fajro, kun ĝiaj teologiaj kaj metafizikaj disputoj. Kaj ĉio ordigita, kohera, sen videbla doktrina aŭ parodia celo.