Выбрать главу

La "dek unua volumo", pri kiu mi parolas, enhavas referencojn al antaŭaj kaj sekvaj volumoj. Néstor Ibarra, en jam klasika artikolo de N. R. F., neas la ekziston de tiuj volumoj; Ezequiel Martínez Estrada kaj Drieu La Rochelle refutis, eble finvenke, tiun dubon. Sed la fakto estas ke, ĝis nun, la plej zorgaj serĉadoj restis senrezultaj. Vane ni taŭzis la bibliotekojn de la du Amerikoj kaj de Eŭropo. Alfonso Reyes, laca je ĉi tiuj policaj kaj subulaj penoj, proponas ke ni kune iniciatu projekton por rekonstrui la multajn kaj masivajn volumojn kiuj mankas, ex ungue leonem. Li duonŝerce, duonserioze, kalkulas ke tuta generacio da tlönistoj povus sufiĉi. Tiu aŭdaca kalkulo reportas nin al la fundamenta problemo: kiuj estis la inventistoj de Tlön? La plurala formo estas neevitebla, ĉar la hipotezo de unu nura inventisto - ia senfina Lebnitz, laboranta inter ombroj kaj modesto - unuanime malakceptiĝis. Oni opinias ke ĉi tia brave new world estas verko de sekreta socio de astronomoj, biologoj, inĝenieroj, metafizikuloj, poetoj, kemiistoj, moralistoj, pentristoj, geometroj... sub la estrado de obskura geniulo. Abundas, fakte, uloj kiuj regas tiujn diversajn studfakojn, sed ne abundas tiuj kiuj kapablas je invento, kaj eĉ malpli estas tiuj kiuj kapablas postmeti inventon al rigora kaj sistema plano, kia estas tiu de Tlön. Ĉi tiu plano estas tiom vasta, ke ĉies kontribuo devis esti infinitezima. Komence oni kredis ke Tlön estis pura ĥaoso, senrespondeca imagolicenco; oni nun scias ke estas kosmo, kaj ke la intimaj leĝoj kiuj ĝin regas estis difinitaj, kvankam provizore. Sufiĉu al mi memorigi ke inter la ŝajnaj kontraŭdiroj de la "dek unua volumo" oni ekrimarkis fundamentan pruvon de la ekzisto de la aliaj volumoj: ja tiom lucidas kaj ĝustas ĝia sekvita ordo. Popolaj revuoj disvastigis, per pardonebla troigo, la zoologion kaj topografion de Tlön; mi opinias ke ĝiaj travideblaj tigroj kaj ĝiaj elsangaj turoj ne meritas, eble, la daŭran atenton de ĉiu homo. Sed mi aŭdacas elspezi kelkajn minutojn pri ĝia koncepto de la universo.

Hume, unu fojon por ĉiam, rimarkis ke la argumentoj de Berkeley ne konsentas ajnan replikon kaj ne inspiras ajnan konvinkon. Ĉi tiu verdikto estas tre vera sur la Tero, tre falsa sur Tlön. La nacioj de tiu planedo estas - denaske - idealismaj; ilia lingvo kaj ties derivadoj - religio, literaturo, metafiziko - antaŭsupozas idealismon. La mondo, por ili, ne estas kunekzisto de objektoj en la spaco; estas serio heterogena da sendependaj agoj; estas sinsekva, tempa, ne spaca. En la konjekta Ursprache de Tlön, el kiu venas la "nunaj" idiomoj kaj dialektoj, ne ekzistas substantivoj; ekzistas senpersonaj verboj, kvalifikitaj el adverbovaloraj sufiksoj (aŭ prefiksoj) unusilabaj. Ekzemple: ne ekzistas vorto kiu kongruas al nia vorto "luno", sed ekzistas verbo kiu por ni estus "luni" aŭ "luneci". Leviĝas la luno super la rivero estus hlör u fang axaxaxas mlö, tio estas, laŭorde: supren malantaŭ ĉiamflui luniĝis. (Xul Solar mallonge tradukas: ek, malantaŭ porflui lunis).

La antaŭa menciaĵo temas pri la sudhemisferaj idiomoj. En tiuj de la norda hemisfero (pri kies Ursprache la dek unua volumo donas malmultajn indikojn) la praĉelo ne estas la verbo, sed la unusilaba adjektivo. Substantivo formiĝas per amasigo de adjektivoj. Oni ne diras "luno"; oni diras aera-hela sur malhela-ronda, aŭ oranĝkolora-pala-altlazura, aŭ ajnan alian grupiĝon. En ĉi tiu speciala kazo, la adjektivaro kongruas al reala objekto; sed temas pri, kiel dirite, speciala kazo. En la literaturo de tiu hemisfero (samkiel en la ekzistanta universo de Meinong) abundas idealaj objektoj, alvokitaj kaj solvitaj en unu nura momento laŭ poemaj necesoj. Ĉi tiujn objektojn kelkfoje fiksas nura samtempeco; kelkaj konsistas je du terminoj, unu videca kaj unu aŭdeca: la koloro de la naskiĝanta tago kaj la fora kribleko de birdo; aliaj je pluraj terminoj: la suno kaj la akvo kontraŭ la brusto de naĝanto, la malpreciza trema rozkoloro kiun oni vidas per duonfermitaj okuloj, la sento de tiu kiu lasas sin portiĝi de rivero, kaj, samtempe, de revo. Ĉi tiuj duagradaj objektoj povas kombiniĝi kun aliaj; la procezo, danke al kelkaj mallongigoj, estas praktike senfina. Ekzistas famaj poemaĵoj kiuj konsistas je nur unu ega vorto. Ĉi tiu vorto respondas al nur unu objekto, la poema objekto kreita de la aŭtoro. Pro tio ke neniu kredas al realeco de substantivoj, paradokse venas tio, ke ties kvanto estas senfina. La idiomoj de la norda hemisfero de Tlön posedas ĉiun nombron de la hindeŭropaj lingvoj, kaj multajn aliajn.

Ne estus troe aserti ke la klasika kulturo de Tlön inkluzivas nur unu fakon: psiĥologion. Aliaj subiĝas al tiu. Mi jam diris ke la loĝantoj de tiu planedo imagas la universon kiel serion da mensaj procezoj, kiuj ne okazas en la spaco, sed sinsekve, en la tempo. Spinoza atribuas al sia neelĉerpebla diaĵo la normojn de penso kaj de etendiĝo; en Tlön neniu komprenus la apudmeton de la dua (kiu temas nur pri kelkaj statoj) kaj de la unua, kiu estas perfekta sinonimo de la kosmo. Alivorte: ili ne konceptas ke la spaceco pludaŭru en la tempo. Percepton de fumado ĉe la horizonto, kaj poste de la brulanta kamparo, kaj de la malbone estingita cigaredo kiu kaŭzis la incendion, oni konsideras kunligon de ideoj.

Ĉi tiu monismo, aŭ totala idealismo, malvalidigas sciencon. Klarigi (aŭ juĝi) fakton, estas kunigi ĝin al alia fakto; sed tiu kunigo, sur Tlön, estas sekva stato de la subjekto, kaj ne aplikeblas al la antaŭa stato, do ne iluminas ĝin. Ĉiu mensa stato estas nereduktebla; la nura nomado, tio estas, klasifikado, implicas falsigon. El tio oni povus konkludi ke sur Tlön ne ekzistas sciencoj, nek rezonadoj. La paradoksa vero estas ke sciencoj tie ekzistas, kaj en preskaŭ senfina kvanto. Al filozofioj, en la norda hemisfero, okazas tio kio en suda hemisfero okazas al substantivoj. La fakto ke iu ajn filozofio ne povas esti, dekomence, io pli ol ludo, io pli ol Philosophie des Als Ob, kontribuis al ilia plimultiĝo. Abundas nekredeblaj sistemoj, sed kun plaĉa arkitekturo aŭ sensacia karaktero. La metafizikuloj de Tlön ne serĉas la veron, nek la verŝajnon, sed la surprizon. Ili pensas al metafiziko kiel al fako de fantasta literaturo. Ili scias ke iu ajn sistemo estas nur submetiĝo de ĉiu aspekto de la universo al iu ajn el tiuj aspektoj. Sed eĉ la eksprimo "ĉiu aspekto" estas refutebla, ĉar ĝi baziĝas sur neebla aldono de la nuna momento al la antaŭaj; kaj tiu mem pluralo, "la antaŭaj", estas malpermesita, ĉar ĝi postulas alian neeblan operacion... Unu el la skoloj de Tlön eĉ neas la tempon: ĝi argumentas ke la estanteco estas nedifinita, ke la estonto ne havas ajnan realecon krom kiel estanta espero. (2). Alia skolo asertas ke la tempo jam finpasis, kaj ke nia vivo estas nur memoro aŭ krepuska reflekto, sendube falsigita kaj mutilita, de nerekaptebla procezo. Alia, deklaras ke la historio de la universo - kaj en ĝi, de niaj vivoj, de la plej palaj detaloj de niaj vivoj - estas skribaĵo produktita de subula dio por kompreniĝi kun demono. Alia, ke la universo estas komparebla al tiuj kriptografioj en kiuj ne ĉiu signo havas valoron, kaj ke nur veras tio kio okazas ĉiun tricentan nokton. Alia, ke dum ni ĉi tie dormas, ni vekas aliflanke, kaj do ke ĉiu homo estas du homoj.