Li komprenis ke la tasko modeli la senkoheran kaj vertiĝan sonĝomaterion estas la plej malfacila kiun homo povas alpreni, eĉ penetrante ĉiun enigmon, de la supera kaj suba rangoj; multe pli malfacila ol teksi ŝnuron de sablo, aŭ stampi la senvizaĝan venton. Li komprenis ke komenca nesukceso estis neevitebla. Li ĵuris forgesi la egan halucinon kiu komence lin forkondukis, kaj serĉis alian labormetodon. Antaŭ apliki ĝin, li dediĉis tutan monaton al repreno de la fortoj kiujn li malŝparis dum la deliro. Li ne plu antaŭplanis sonĝi, kaj preskaŭ tuj li sukcesis dormi dum akcepteble longa parto de la tago. Li ne atentis la maloftajn sonĝojn dum tiu periodo. Por ripeti la sukceson, li atendis kompletiĝon de la lundisko. Tiam, vespere, li sin purigis en la riveraj akvoj, adoris la planedajn diojn, prononcis la permesitajn silabojn de potenca nomo, kaj dormis. Preskaŭ tuj, li sonĝis pulsantan koron.
Li ĝin sonĝis aktiva, varma, sekreta, pugne granda, grenatkolora en la duonlumo de homa korpo ankoraŭ senvizaĝa, senseksa; per detala amo li ĝin sonĝis, dum dek kvar lucidaj noktoj. Ĉiun nokton li ĉiam pli evidente ĝin perceptis. Li ne tuŝis ĝin; li limis sin al atestado, observo, kelkfoje al korekto per rigardo. Li ĝin perceptis, li ĝin vivis, el multaj distoj kaj laŭ multaj anguloj. La dek kvaran nokton li flugtuŝis la pulman arterion kaj poste la tutan koron, de ekstere kaj de interne. La ekzameno lin kontentigis. Li intence ne dormis dum tuta nokto; poste li reprenis la koron, alvokis nomon de planedo kaj transiris al vido de alia ĉefa organo. Dum malpli ol jaro li atingis la skeleton, la palpebrojn. La sennombra hararo estis eble la plej malfacila tasko. Li sonĝis kompletan homon, junulon, kiu tamen ne levis sin, ne parolis, nek povis malfermi la okulojn. Nokton post nokto li plusonĝis lin dormantan.
En gnostikaj kosmogonioj, demiurgoj knedas ruĝan Adamon kiu ne povas levi sin; same nekapabla, kruda kaj baza kiel tiu polva Adamo, estis la sonĝa Adamo kiun la noktoj de la magiisto konstruis. Iun vesperon, la viro preskaŭ detruis la tutan kreitaĵon, sed li ekpentis. (Estintus pli bone por li ĝin detrui). Kompletiginte ĉiun voton al la diaĵoj de la tero kaj de la rivero, li sin ĵetis al la piedo de la bildo kiu estis eble tigro eble ĉevalo, kaj preĝpetis ĝian nekonatan helpon. Je krepusko de tiu sama tago, li sonĝis tiun statuon. Li ĝin sonĝis vivanta, ektrema; ne estis abomena miksaĵo de ĉevalo kaj tigro, sed la du impetaj bestoj samtempe, kaj ankaŭ taŭro, rozo, ŝtormo. Tiu multobleca diaĵo rivelis al li ke lia nomo estis Fajro, kaj ke en tiu cirkla templo (kaj en aliaj samaj) oni al li oferis kaj kultis, kaj ke li magie animigos la sonĝitan fantomon, tiel ke ĉiu kreitaĵo, krom la fajro mem kaj la kreinto, lin kredos propra persono. La diaĵo ordonis al li, ke li sendu la fantomon, post instruado pri la ritoj, al la alia ruiniĝanta templo, kies turoj situis vale, tiel ke voĉo denove laŭdkantu la fajron en tiu senhoma konstruaĵo. Dum la dormo de la viro kiu lin sonĝis, la sonĝito vekiĝis.
La magiisto plenumis la ordonojn. Li dediĉis kelkan tempon (kaj finiĝis la dua jaro) por malkovri al li la misterojn de la universo kaj de kulto de fajro. Intime, estis por li dolore disiĝi de li. Pretekste de pedagogia neceso, li ĉiun tagon longigis la horojn dediĉitaj al dormo. Li ankaŭ refaris la dekstran humeron, eble missukcesan. Kelkfoje lin malkvietigis impreso ke ĉio ĉi estis jam okazinta... Finfine liaj tagoj estis feliĉaj; siajn okulojn fermante, li pensis: "Nun mi estos kun mia filo". Aŭ, pli malofte: "La filo kiun mi generis min atendas, kaj ne ekzistos se mi ne iros".
Laŭgrade, li kutimigis lin al realeco. Iam li ordonis al li flagornami foran montopinton. La sekvan tagon, sur la monto, flagris la flago. Li aliajn samspecajn eksperimentojn provis, ĉiam pli aŭdacajn. Li ekkomprenis, iom bedaŭre, ke lia filo pretis por naskiĝi. Tiun saman nokton, unuafoje, li kisis lin, kaj sendis lin al la alia templo, kies restaĵoj blankumis vale, post multaj leŭgoj da nemalimplikebla arbaro kaj marĉo. Unue (tiel ke li neniam sciu ke li estas fantomo, tiel ke li kredu sin homo kiel la aliaj) li tute forgesigis al li liajn lernadajn jarojn.
Liaj venko kaj paco ne estis senmelankoliaj. Je sunleviĝo kaj sunsubiro li sin sternis antaŭ la ŝtona figuro, eble pensante ke lia nereala filo estis same ritanta, en aliaj cirklaj ruinaĵoj, en la valo; nokte li ne sonĝis, aŭ sonĝis same kiel la aliaj homoj. Li iom pale sensis la sonojn kaj formojn de la universo; la forestanta filo nutris sin per tiuj malpliiĝoj de lia animo. La celo de lia vivo estis plenumita; li pluvivis en ia ekstazo. Post ioma tempo kiun iuj rakontistoj de lia vivo preferas nombri laŭ jaroj, aliaj laŭ jarkvinoj, du remistoj lin vekis je noktomezo; li ne vidis iliajn vizaĝojn, sed ili parolis al li pri magia viro, en norda templo, kapabla promeni en fajro sen bruliĝi. La magiisto abrupte rememoris la vortojn de la diaĵo. Li memoris ke el ĉiu kreitaĵo kiu konsistigas la mondon, fajro estis la nura kiu sciis ke lia filo estis fantomo. Ĉi tiu memoro, komence kvietiga, fine turmentis lin. Li timis ke lia filo primeditu tiun strangan privilegion kaj ke li iel malkovru sian figurecon. Ne esti homo, esti projekcio de aliula sonĝo: kia nekomparebla humiliĝo, kia vertiĝo! Ĉiu patro interesiĝas pri la generitaj (permesitaj) filoj kiuj sentas konfuzon aŭ feliĉon; estas nature ke la magiisto pritimu la estonton de tiu filo, pensita visceron post viscero, trajton post trajto, dum mil kaj unu sekretaj noktoj.
La fino de lia pripensado estis abrupta, sed kelkaj signoj antaŭvenis ĝin. Unue (post longa sekeco) fora nubo sur monteto, malpeza samkiel birdo; poste, sude, ĉielo same rozkolora kiel gingivo de leopardo; poste la fumoj, kiuj rustigis la metalon de la noktoj; fine la freneza fuĝo de la bestoj. Ĉar ripetiĝas tio kio jam okazis dum la jarcentoj. La ruinaĵoj de la templo de la dio de fajro detruiĝis de la fajro. En senbirda sunleviĝo la magiisto vidis kontraŭ la murojn venanta la samcentran incendion. Li planis, momente, rifuĝon en la akvo; sed li komprenis ke morto venis por kroni lian maljunecon kaj por liberigi lin de liaj penoj. Li iris renkonte al la fajrorondoj; kiuj ne mordis lian karnon, kiuj lin karesis kaj inundis sen varmo kaj sen brulado. Konsole, humiliĝe, terure, li komprenis ke ankaŭ li estis ŝajnaĵo, ke iu alia estis lin sonĝanta.
Pri librokulto
de J.L. Borges
Traduko de Manuel Giorgini
En la oka libro de Odiseado oni legas ke la dioj teksas malfeliĉojn por ke al estontaj generacioj ne manku kantindaĵoj; la aserto de Mallarmé: La mondo ekzistas por konkludiĝi en libron, ŝajnas ripeti, tridek jarcentojn poste, la saman koncepton pri estetika pravigo por la malbono. La du teologioj, tamen, ne tute koincidas; tiu de la grekulo rilatas al epoko de voĉa parolo, kaj tiu de la franculo, al epoko de skriba parolo. En unu oni parolas pri kanto kaj en alia pri libroj. Libro, ajna libro, estas por ni sanktaĵo; eĉ Cervantes, kiu eble ne aŭskultis ĉion kion homoj diris, legis "la paperojn ŝiritajn en la stratoj". Fajro, en unu el la komedioj de Bernard Shaw, minacas la bibliotekon de Aleksandrio; iu ekkrias ke ĝi bruligos la homaran memoron, kaj Cezaro diras al tiu: Lasu ĝin bruli. Estas prihontinda memoro. La historia Cezaro, laŭ mi, aprobus aŭ kondamnus la juĝon kiun la aŭtoro atribuas al li, sed li ne taksus ĝin, kiel ni, kiel sakran ŝercon. Estas klara kialo por tio: laŭ la prauloj, skriba parolo estis nur surogato de voĉa parolo.