Выбрать главу

Famas, ke Pitagoro ne skribis; Gomperz (Griechische Denker, I, 3) asertas ke li tiel kondutis ĉar li pli fidis je virtoj de parolita instruado. Pli forta ol la simpla abstino de Pitagoro estas la nepridubebla atesto de Platono. Li, en la Timeus, asertas: "Estas malfacila tasko malkovri la kreinton kaj patron de ĉi tiu universo, kaj kiam malkovrita, estas neeble riveli ĝin al ĉiuj homoj", kaj en la Fedro, li rakontas egiptan fablon kontraŭ skribado (kies kutimo igas homojn neglekti memor-trejniĝon kaj dependi je simboloj), kaj li diras ke libroj estas kiel pentritaj bildoj, "kiuj ŝajnas vivaj, sed ne respondas per ajna vorto la demandojn kiujn al ili oni proponas". Por mildigi aŭ forigi tiun nekonvenaĵon li imagis filozofian dialogon. Instruisto elektas la disĉiplon, sed libro ne elektas siajn legantojn, kiuj povas esti malbonaj aŭ stultaj; ĉi tiu platona timo plu daŭras en la vortoj de Klemento el Aleksandrio, paganulo: "La plej prudenta afero ne estas skribi, sed lerni kaj instrui plenvoĉe, ĉar kio skribiĝas, tio restas" (Stromateis), kaj en la jenaj, el la sama verkaĵo: "Verki en iun libron ĉiun aferon estas kiel lasi spadon en infana mano", kiuj venas ankaŭ el la evangeliaj: "Ne donu sanktaĵojn al hundoj nek ĵetu viajn perlojn al porkoj, tiel ke ili ne piedpremu ilin venante kontraŭ vin por vin mordoŝiri". Ĉi tiu estas la devizo de Jesuo, la plej granda inter la voĉparolaj majstroj, kiu nur unu fojon verkis kelkajn vortojn sur la tero, kaj neniu homo ilin legis (Johano, 8:6).

Klemento el Aleksandrio lasis sian malfidon pri verkado skribita je la fino de la dua jarcento; je la fino de la kvara komenciĝis la mensa procezo kiu finos per la rego de skriba parolo sur la voĉa; de plumo sur buŝo. Pro mirinda okazaĵo, verkisto fiksis la momenton (mi apenaŭ troigas, nomante ĝin "momento") en kiu komenciĝis la vasta procezo. Sankta Aŭgustino rakontas, en la sesa libro de la Konfesoj: "Kiam Ambrogius legis, lia rigardo kuris sur la paĝoj, penetrante ties signifon, sen ajna parolo nek langomovo. Multfoje - ĉar al neniu malpermesiĝis eniro, nek oni kutime anoncis al li la venantojn - ni lin vidis legi silente kaj neniam alimaniere, kaj post kelka tempo ni foriris, pensantaj ke li ne volis ke tiun mallongan intervalon, al li donita por revigligi lian spiriton, for de la bruo de aliulaj agoj, aliaj okupu per iu alia afero, eble timante ke aŭskultanto, zorga pri la malfacilaĵoj de la teksto, petus al li klarigon por malklara peco, aŭ volus ĝin pridiskuti kun li, ĉar tiel li ne povus legi tiom da libroj kiom li deziris. Mi kredas ke li tiel legis por konservi sian voĉon, kiu facile mallaŭtiĝis. Ĉiukaze, kiu ajn estis la celo de tiu viro, certe ĝi estis bona". Sankta Aŭgustino estis disĉiplo de Sankta Ambrogius, episkopo de Milano, ĉirkaŭ la jaro 384; dek tri jarojn poste, en Numidio, li redaktis siajn Konfesojn kaj ankoraŭ lin malkvietigis tiu nekutima vido: viro, en ĉambro, kun libro, kiu legas sen artikulacii vorton (1).

Tiu viro rekte pasis el skribsigno al intuicio, lasante la sonsignon; la stranga arto kiun li komencis, la arto legi silente, portos al mirindaj konsekvencoj. Ĝi portos, post multaj jaroj, al koncepto de libro kiel celo, ne kiel ilo de celo. (Ĉi tiu mistika koncepto, transportita al profana literaturo, produktos la karakterizajn destinojn de Flaubert kaj Mallarmé, de Henry James kaj de James Joyce) Al nocio de Dio kiu parolas kun la homoj por al ili ion ordoni aŭ malpermesi, surmetiĝas tiu de Absoluta Libro, tiu de Sankta Skribo. Por islamanoj, la Korano (ankaŭ nomita La Libro, Al-Kitab), ne estas simpla faro de Dio, kiel la homaj animoj aŭ la universo; ĝi estas unu el la atributoj de Dio, kiel Ĝia eterneco aŭ Ĝia kolero. En la dektria ĉapitro, ni legas ke la origina teksto, La Patrino de la Libro, situas en la ĉielo. Muhammad-al-Ghazali, Algazel laŭ skolastikuloj, asertis: "la Korano kopiiĝas al libro, prononciĝas per lango, memoriĝas en la koro, kaj tamen persistas en la centro de Dio, kaj ĝin ne ŝanĝas la transigo al skribitaj folioj kaj la homaj komprenoj". George Sale rimarkas ke tiu nekreiteco de la Korano estas nenio alia ol ĝia platona ideo aŭ prototipo; estas verŝajne ke Algazel uzis prototipojn, konigitaj al Islamo de la Enciklopedio de la Fratoj de Pureco kaj de Aviceno, por pravigi la nocion de la Patrino de la Libro.

Eĉ pli bizaraj ol islamanoj estis la judoj. En la unua ĉapitro de ilia biblio estas la fama frazo: "Kaj Dio diris: estu lumo, kaj lumo estis". Kabalistoj argumentaciis ke la virto de tiu Sinjora ordono progresis el literoj al vortoj. La verkaĵo Sefer Yetsirah(Libro de formiĝo), verkita en Sirio aŭ en Palestino en la sesa jarcento, rivelas ke Jehovo, Dio de la armeoj, de Izraelo kaj Ĉionpova, kreis la universon per la kardinalaj nombroj de unu ĝis dek kaj per la dek du alfabetaj literoj. Estas dogmo de Pitagoro kaj Jambliko ke numeroj estas iloj aŭ elementoj de Kreitaĵo; estas klara signo de la komenciĝo de la nova skribokulto, ke ankaŭ literojn oni konsideras tiel. La dua alineo de la dua ĉapitro diras: "Dek du fundamentaj literoj: Dio ilin desegnis, ilin gravuris, ilin kombinis, ilin pesis, ilin interŝanĝis, kaj per ili kreis ĉion kio estas kaj estos". Poste oni rivelas kiu litero havas influon sur aero, kaj kiu sur akvo, kaj kiu sur fajro, kaj kiu sur scio, kaj kiu sur paco kaj kiu sur gracio, kaj kiu sur dormo kaj kiu sur kolero, kaj kiel (ekzemple) litero Kaf, kiu havas influon sur vivo, utilis por krei la sunon en la mondo, la merkredon en la semajno kaj la maldekstran orelon en la korpo.

Pli for iris la kristanoj. La penso ke la dieco verkis libron igis ilin imagi ke eble ĝi verkis du, kaj ke la dua estis la universo. Je komenciĝo de jarcento deksepa, Francis Bacon asertis en sia Advancement of learning ke Dio ofertas al ni du librojn, tiel ke ni ne eraru: la unua, la volumo de Skriboj, kiu rivelas Ĝian volon; la dua, la volumo de kreitaĵoj, kiu rivelas Ĝian povon, kaj ĉi-lasta estis ŝlosilo de la alia. Bacon proponis multon pli ol metaforo; li opiniis ke la mondo estas reduktebla al esencaj formoj (temperaturoj, densoj, pezoj kaj koloroj), kiuj konsistigis, en limigita kvanto, iun abecedarium naturae, aŭ iun serion de literoj per kiuj oni verkas la universalan tekston (2). Sir Thomas Browne, ĉirkaŭ 1642, konfirmis: "Du estas la libroj el kiuj mi kutimas lerni teologion: La Sanktan Skribon kaj tiun publikan, universalan manuskripton kiu klaras al ĉies okuloj. Tiuj kiuj neniam Ĝin vidis en la unua, Ĝin malkovris en la alia" (Religio Medici, I, 16). En la sama alineo oni legas: "Ĉiu afero estas artefarita, ĉar Naturo estas arto de Dio". Du cent jaroj pasis kaj la skoto Carlyle, en pluraj lokoj de sia verkaĵo kaj ĉefe en la eseo pri Cagliostro, superis la hipotezon de Bacon; li publikigis tion, ke la universala historio estas la Sankta Skribo kiun ni deĉifras kaj skribas malcerte, kaj en kiu ni ankaŭ skribiĝas. Pli poste, Léon Bloy skribis: "Ne estas sur la tero homo kapabla deklari kiu li estas. Neniu el ni scias kial li venis al ĉi tiu mondo, al kio apartenas liaj agoj, liaj sentoj, liaj ideoj, nek kiu estas lia vera nomo, lia eterna Nomo en la registro de Lumo... Historio estas grandega liturgia teksto, en kiu komoj kaj punktoj ne valoras malpli ol versetoj aŭ tutaj ĉapitroj, sed la graveco de ambaŭ estas por ni nedeterminebla kaj estas profunde kaŝita" (L'Âme de Napoléon, 1912). La mondo, laŭ Mallarmé, ekzistas por pravigi libron; laŭ Bloy, ni estas versetoj aŭ vortoj aŭ literoj de magia libro, kaj tiu senĉesa libro estas la nura afero kiu estas en la mondo: ĝi estas, pli bone dirite, la mondo.

Buenos Aires, 1951