"Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antaŭnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li aranĝis.
"Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj ĉio ĉi estas tero. Ĉu vi rimarkas la ĝeneralan formon de la du areoj? Kie troviĝas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, ĉi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano ĝenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo.
"Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj ĝia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn laŭ ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda!
"Kie en ĉi tiu vasta Pelucidaro vi serĉus vian Dian? Sen steloj aŭ lumo aŭ moviĝanta suno, kiel vi povus trovi ŝin, eĉ se vi scius, kie ŝi estas?"
Lia eldiro estis konvinka. Ĝi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post ĝi des pli firme rezoluta, ke mi provos ĝin.
"Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je ĝi," mi sugestis.
Perry kaj mi serĉis lin kaj starigis al li la demandon rekte.
"Gak," mi diris, "ni nepre volas fuĝi el la sklaveco. Ĉu vi akompanos nin?"
"Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj; sed..." li hezitis, "mi riskus fuĝi, se mi kredus, ke estus eĉ malgranda ŝanco liberiĝi kaj reiri al mia propra popolo."
"Ĉu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj ĉu vi povus helpi al David serĉi Dian?"
"Jes."
"Sed kiel vi povus vojaĝi tra nekonataj teritorioj sen astroj aŭ kompaso por gvidi vin?", persistis Perry.
Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus eĉ vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laŭ la plej mallonga vojo. Ŝajnis surprizi lin, ke ni trovas ĝin iel ajn mirinda. Perry diris, ke ŝajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed ĝi donis al mi ideon.
"Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi demandis.
"Certe," respondis Gak, "almenaŭ se iu potenca rabobesto ne mortigis ŝin."
Mi favoris tujan provon fuĝi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman ŝancon de sukceso.
Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de ĉiama taglumo, kies enloĝantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi eĉ estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia loĝejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fuĝi.
Mi jam serĉadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi--eble kvindek futojn sub la ĉefa etaĝo de la konstruaĵo--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kuŝis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj.
Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, ĝi ŝokegis lin.
"Estus murdo, David," li kriis.
"Ĉu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite demandis.
"Ĉi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Ĉi tie ili estas la dominanta raso--kaj ni estas la ‘monstroj’--de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo ĉiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosaŭroj eble regus nian mondon hodiaŭ. Ĉi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondiĉoj estus kiel ĉi tie.
"La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto.
Ĉi tie la homoj atingis evolucian ŝtupon analogan al la ŝtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj ĉi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu ŝajnas al mi nedubebla, donis al ili avantaĝon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj manĝas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, ĝuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj manĝas ilin."
Mi skutremis.
"Kial vi trovas ĝin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis ĉi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, ĉu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni eĉ ne kapablas rezoni, kaj ke ĉiu nia ago estas meĥanisma aŭ instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankoraŭ ne lernis, ke la homoj interkomunikiĝas kaj rezonas. Ĉar ni ne komunikiĝas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkompreniĝas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek ĝin nek kiel ĝi manifestiĝas, ĉar ili ne havas organojn de aŭdado. Ili kredas, ke la moviĝo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikiĝi kun ni, tion ili eĉ ne povas koncepti.
"Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi."
"Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi fariĝos murdisto."
Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kaŭzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi ĵus esploris.
"Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David", li diris finfine, "mi demandas al mi, ĉu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj daŭre utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Aŭskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el ĉi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi ĝuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio.
"Iam la maskloj estis ĉiopovaj, sed antaŭ multaj epokoj la inoj poiome iĝis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj ŝanĝoj ĉe la mahara specio. Ĝi daŭre progresis sub la inteligenta kaj benoriĉa regado de la damoj. La scienco progresis per paŝegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj eŭgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke ŝi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--ĉiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskiĝas el ovoj.