"Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, ĉar la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj ĝis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero.
Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Ĝi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, ĝi troviĝas laŭ mia juĝo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiaŭ, en la kelo de ĉi tiu konstruaĵo.
"Pro du kialoj ili forkaŝas ĝin kaj ĵaluze gardas ĝin. Unue, ĉar la vivo mem de la maharoj dependas de ĝi, kaj due, ĉar kiam ĝi estas publika propraĵo, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je ĝi, ke la danĝero de troloĝateco fariĝis tre serioza.
"David, se ni povus fuĝi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!" La nura penso preskaŭ superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian laŭrajtan lokon inter la kreitaĵoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaŭ certe la sagotoj ŝuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron.
"Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu paŝo el la ŝtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca."
"David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin ĉi tien ĝuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesaĝon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo."
"Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin preĝi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambaŭ."
Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaŭ la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitiĝo. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fuĝi. Post kiam mi skizis ĝin al li, li ŝajnis tiel ŝokita kiel antaŭe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri ĝi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson.
6-a ĉapitro
KOMENCO DE HORORO
En Pelucidaro unu tempo taŭgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fuĝon. Necesis ĉion fari en plena taglumo--ĉion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruaĵo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi ĝin, ne vekiĝu, antaŭ ol mi atingos ilin; sed seniluziiĝo trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, ĉar tuj kiam ni atingis la ĉefan etaĝon de la konstruaĵo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruaĵo al la avenuo.
Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por serĉi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj ŝovis nin en la vicon de marŝantaj homoj.
Nek la kialon nek la celon de la ĝenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastiĝis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marŝas al la loko, kie ni vidos ilian punon, ĉar la viro mortigis sagoton el la taĉmento, kiu ĉasis kaj rekaptis ilin.
Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorĝon, ĉar mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfuĝis en la senluma groto kun Huĝa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankaŭ Perry.
"Ĉu ni ne povas fari ion ajn por savi ŝin?" mi demandis al Gak.
"Nenion", li respondis.
Tra la homplena avenuo ni marŝis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazaŭ ankaŭ ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la danĝero kaj vaneco de ĉia provo fuĝi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estaĵo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.
Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj eĉ neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, ĝis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruaĵon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj ĉirkaŭis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara troviĝis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altiĝis de la antaŭo supren ĝis la tegmento.
Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antaŭ ĝi, sed baldaŭ poste, kiam la lignaj benkoj preskaŭ jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, ĉar tiam la maharoj komencis vice enpaŝi la konstruaĵon.
Ili marŝis rekte trans la arenon al la rokoj ĉe la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprenŝvebis trans la altan muron ĉirkaŭ la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj.
Ili estis do la rezervitaj, loĝiaj seĝoj por la regantaro.
La rampuloj trovis la neŝlifitan supraĵon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita brakseĝo. Tie ili pigre kuŝis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.
Unuafoje mi vidis ilian reĝinon. Ŝi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, ĉar ĉiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed ŝi transiris la arenon nur, post kiam ŝiaj regnaninoj jam okupis lokon, antaŭirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum ĉe ŝiaj flankoj anaspaŝis po unu granda tipdaro, kaj postiris ŝin dudek pliaj sagotaj gardistoj.
Ĉe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikaĵon per vere simieca lerto, dum malantaŭ ili la aroganta reĝino ŝvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambaŭflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el ĉiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie ŝi ekkaŭris, tiu reĝino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo.
Kaj tiam komenciĝis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas aŭdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marŝis en vico al la centro de la areno, kie la estaĵoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aŭ dudek minutojn.
Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laŭ regula sinsekvo de mezuritaj moviĝoj, kio rezultigis kadencon ŝajne same plaĉan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn paŝojn al unu flanko aŭ al la alia, aŭ malantaŭen aŭ antaŭen--ĉio ĉi impresis min kiel nekomprenebla ridindaĵo, sed post la unua muzikaĵo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis ĉe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, ĝis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikaĵon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la ludata muzikaĵo ne plaĉas, oni devas nur fermi la okulojn.