Выбрать главу

Fine, elĉerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkuŝis sur la rokoj super kaj malantaŭ la reĝino. Tiam komenciĝiis la ĉefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj ŝovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antaŭtimojn, mi kliniĝis antaŭen el mia seĝo por ekzameni la virinon, esperante, ke ŝi estu iu alia ol Dian la Bela. Ŝia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento.

Baldaŭ oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, taŭrosimilan beston.

"Ĝi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojaĝis milionon da jaroj malantaŭen, David, al la infanaĝo de planedo--ĉu ne mirinde?"

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro ĉesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante ŝin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindaĵoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la ŝtonepoko.

Kiam eliris la bovego--_dago_ ĝi nomiĝis en Pelucidaro--oni ĵetis du lancojn en la arenon antaŭ la piedojn de la kaptitoj. Ŝajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontraŭ la kolosa monstro.

Dum la besto proksimiĝis al la duopo, muĝante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertiĝis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura muĝo, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun laŭtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turniĝi, kaj jen mi vidis la vizaĝon de la junulino--ne estis Dian!

Mi preskaŭ ploris pro faciliĝo.

Kaj nun, dum ili ambaŭ staris ŝtoniĝintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente ŝteliri al loko, kie mi povis ĝin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu ĉasis la grandajn bovojn tra la praĝangaloj dum la junaĝo de nia mondo. Laŭ la formo kaj eksteraj markoj ĝi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom ĝiaj dimensioj gigantis, tiom ĝiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaŭ stridis, ĝia blanko estis lanuga, ĝia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj ĝia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel ĉio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaŭ pli intensa estis ĝia feroca teniĝo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio ĉasas homojn--ĉiuj estas homĉasantoj. Sed ili ne limigas sian furaĝadon al homoj. Ĉiajn bestojn kaj fiŝojn de Pelucidaro ili manĝas kun avido ĉe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn.

Ĉe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago muĝis kaj antaŭenpaŝis, kaj ĉe la alia flanko la angorinspira _tarago_ŝtele proksimiĝis al ili kun malfermita faŭko kaj salivgutantaj dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Aŭdinte la muĝadon de la tigro, la taŭro ekhurlis per rabia furiozeco.

Neniam en mia vivo mi aŭdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke ĝi restis neaŭdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze ŝajnis tuj pereontaj, sed ĝuste kiam la brutaĉoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitaĵoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma taŭro ĵetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapiĝis al la tero, ĝi ĉiufoje rekuris al la lukto kun energio ŝajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disiĝi. Ambaŭ ŝtele paŝis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la larĝa dorso de la taŭro, kroĉite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj disŝirante la dikan haŭton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj.

Dum momento la taŭro staris muĝante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum ĝi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, ĝi kuregis tra la areno en furioza provo deĵeti sian ŝirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto.

Ĉiuj ĝiaj penoj por defaligi la tigron ŝajnis vanaj, ĝis ĝi en sia malespero ĵetis sin mem teren kaj ĉirkaŭruliĝis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ĝi la spiron, kiel mi supozas, ke ĝi perdis sian alkroĉiĝon, kaj tuj poste la granda dago katrapide leviĝis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ĝin al la grundo de la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, ĝis la okuloj kaj oreloj estis deŝiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de traŝirita sanganta karno sur la kranio. Dum ĝi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj ĝuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda taŭro estos la malpli danĝera malamiko, kaj trapuŝis la lancon en la koron de la tarago.

Kiam ĉesis la feroca ungorastado de tiu besto, la taŭro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera muĝo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj ĝi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaŭ ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falĉis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaŭ li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdanĝeran agoniadon de la estaĵo, ĉar vere furioza estis la atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aliĝis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj breĉis la muron de la amfiteatro malantaŭ ni.

Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam ĉiu celis savi nur sian propran haŭton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruliĝis sceno, kvazaŭ tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataŭ unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.

7-a ĉapitro

LIBERIĜO

Kurinte el la trajektorio de la besto, mi ĉesis timi ĝin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fuĝo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberiĝinte mi povos pli bone akceli ankaŭ lian liberiĝon, mi tuj pelus el mia kapo ĉiujn pensojn pri fuĝo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren ĉe la serĉado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.